Irana ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif diris sabate, ke Irano eble altigos la nivelon de sia urani-riĉigo, se eŭropaj landoj daŭrigos negativan sintenon pri la retiro de Usono el la Komuna Ampleksa Agadplano, la irana nuklea interkonsento.
Zarif diris dum intervjuo kun raportistoj, ke eŭropaj kaj aliaj landoj subskribintaj la iranan nuklean interkonsenton devas agi por nuligi la influon de usonaj sankcioj. Li aldonis, ke la agoj de eŭropaj landoj devas esti konformaj al iliaj promesoj.
En majo Usono deklaris sin retiri el la irana nuklea interkonsento, kaj en aŭgusto ĝi unuflanke rekomencis parton de haltigitaj sankcioj kontraŭ Irano. Ĝi ankaŭ planas apliki sankciojn kontraŭ la petrola industrio kaj la banka sektoro de Irano en la komenco de novembro.