Tianjin preta por Somera Davos-Forumo
La 12a Somera Davos-Forumo malfermiĝos marde en la ĉina norda havenurbo Tianjin. Estas jam finitaj ĉiuj preparoj por la okazaĵo.
Laŭ la organizanto, pli ol 2 000 gastoj el pli ol 100 landoj jam sin registris por ĉeesti la forumon. La forumo kun proksimume 200 planitaj kunvenoj estos la plej grandskala en sia historio. Ĉiuj ejoj de la forumo estis jam aranĝitaj, kaj naŭ hoteloj estis destinitaj por loĝado de la ĉeestantoj de la forumo. Krome, 600 volontuloj elektitaj el universitataj studentoj servos al la forumo.