dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → Sendito de UN konsilis al Israelo ne malkonstrui beduenan komunumon

您是本帖的第 711 个阅读者
树形 打印
标题:
Sendito de UN konsilis al Israelo ne malkonstrui beduenan komunumon
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:34215
积分:360667
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Sendito de UN konsilis al Israelo ne malkonstrui beduenan komunumon

Speciala kunordiganto de la UN por la mez-orienta pacprocezo Nickolay Mladenov dimanĉe avertis Israelon, ke ĝi ne malkonstruu la beduenan komunumon Al-Khan Al-Ahmar oriente de Jerusalemo.

La sendito de la UN diris, ke li estas maltrankvila pri la intenco de israelaj aŭtoritatoj malkonstrui la beduenan vilaĝon Al-Khan Al-Ahmar, komunumon de 181 homoj, pli ol duono de kiuj estas infanoj. Li urĝis Israelon haltigi siajn planojn kaj ĉesigi translokadon de palestinaj komunumoj en okupata Cisjordanio. Li diris en gazetara deklaro, ke tiaj agoj estas kontraŭaj al internacia leĝo kaj subfosos la ŝancon fondi efektivigeblan palestinan ŝtaton.

La regiono Al-Khan Al-Ahmar, situanta oriente de Jerusalemo, estis sub la strikta blokado de israelaj trupoj, kiuj regis la aliron de subtenantoj al la komunumo.

Unu-semajna avizo estis permesita de israela supera kortumo antaŭ ol la ordono de malkonstruo, post kiam ĝi malakceptis apelacion de la loĝantoj de la beduena komunumo Al-Khan Al-Ahmar kaj faris decidon favoran al la komunuma malkonstruo post forpelo de ĝiaj loĝantoj en la 5a de septembro .

ip地址已设置保密
2018/9/18 8:47:43

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询