dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → Kion mondo povas vidi, rigardante Ĉinion en granda alteco?

您是本帖的第 753 个阅读者
树形 打印
标题:
Kion mondo povas vidi, rigardante Ĉinion en granda alteco?
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:34215
积分:360667
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Kion mondo povas vidi, rigardante Ĉinion en granda alteco?

Ĉina Disvolva Forumo 2018 inaŭguriĝis dimanĉe en Pekino. Proksimume 800 gastoj el komercaj kaj akademiaj rondoj kaj registaraj institucioj de Ĉinio kaj fremdaj landoj diskutas pri pluaj paŝoj de Ĉinio por reformo kaj pordmalfermo. Pieter Bottlier, profesoro el la usona universitato Johns Hopkins, iama ĉefreprezentanto de la Monda Banko al Ĉinio, diris, ke li ne estis en Ĉinio jam de pli ol 20 jaroj, kaj lia vidpunkto kiel rigardo al Ĉinio en granda alteco estas liveri internacian perspektivon.

Kion la mondo povas vidi, rigardante Ĉinion en granda alteco? Unue oni povas vidi la atingon kaj memfidon de Ĉinio. En la pasintaj 40 jaroj, Ĉinio memvole sin interigis al la mondo kaj akiris rimarkindan atingon. Robert Bruce Zoellick, eksa prezidanto de la Monda Banko, diris, ke ili vidis tre rimarkindan atingon de Ĉinio, kaj li opinias, ke ĉiuj ĉeestantoj de la forumo devas esti tre fieraj pri la historia atingo de Ĉinio. Li diris, ke tio estas la plej grandioza movado por redukto de malriĉeco en la monda historio, kaj li admiras la klopodojn kaj decidon de la ĉina popolo.

Zoellick diris, ke Ĉinio alfrontos tri defiojn en la pluaj reformo kaj pordmalfermo, inkluzive de realigo de daŭripova kaj inkluziva kresko. Li menciis la demandon pri kontribuo de ĉinaj privataj entreprenoj al la ekonomia disvolvado. Ĉinaj privataj entreprenoj konsistigis pli ol 70% da kontribuo al la ekonomia disvolvado. Sed en la lastaj jaroj, pro granda premo de ekonomia malsupreniro kaj la ŝanĝiĝema internacia situacio, tiuj privataj entreprenoj renkontis la demandon de botelkolo dum sia transiro al altkvalita disvolvado. Sed malgraŭ tio, ili ankoraŭ okupas duonon de la ekonomio.

ip地址已设置保密
2018/9/18 8:49:46

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 3 次数据查询