Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris lunde, ke ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj afeorj Wang Yi ĉeestos la ĝeneralan debaton de la Ĝenerala Asembleo de la UN en la 25a de septembro.
La 73a Regula Sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN okazos en la sidejo de la UN en Nov-Jorko marde. La ĝenerala debato malfermiĝos la 25an de septembro.
Geng diris en regula gazetara konferenco, ke dum la debato, Wang eksplikos la sintenon kaj proponojn de Ĉinio pri la internacia situacio kaj gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj. Li aldonis, ke Wang esprimos la rezolutan decidon de Ĉinio labori kun membroŝtatoj de la UN por subteni multflankecon, protekti la aŭtoritaton kaj rolon de la UN, kaj akceli pacon kaj disvolviĝon de la mondo.
Antaŭ sia ĉeesto al la debato, Wang faros oficialajn vizitojn al Domingo, Gujano kaj Surinamo, de ĵaŭdo ĝis dimanĉo.