Ĝenerala Sekretario de la UN, Antonio Guterres, merkrede bonvenigis la rezulton de la tria pintkunveno ĉi-jare inter la gvidantoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj Sud-Koreio.
Deklaro, publikigita de Stephane Dujarric, proparolanto de la ĝenerala sekretario, diris, ke Guterres laŭdas la rezolutecon kaj diplomation, kiuj kondukis al la gravaj interkonsentoj inkluzivitaj en la hodiaŭa Pjongjanga Komuna Deklaracio. La promesoj reflektitaj en la komunika deklaracio inkluzivas gravajn militajn fid-konstruajn rimedojn kaj devontigon de la DPRK al malmuntado de provaj instalaĵoj de misilmotoro sub la ĉeesto de fakuloj de rilataj landoj.
La deklaro diris ankaŭ, ke la ĝenerala sekretario alvokas unuiĝon de la internacia komunumo por subteni la partiojn en iliaj klopodoj al daŭripova paco, sekureco kaj kompleta kaj kontrolebla sennukleigo sur la Korea Duoninsulo laŭ rilataj rezolucioj de la Sekureca Konsilio.