dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世友信息交流区论坛事务、信息交流 Informado en forumo → 国际世协主席新年献辞

您是本帖的第 2192 个阅读者
树形 打印
标题:
国际世协主席新年献辞
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
楼主
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
国际世协主席新年献辞
Karaj esperantistoj,

cxi tiu estas la lasta mesagxo, per kiu mi, kiel prezidanto de UEA, salutas vin okaze de la nova jaro. Eble venis la momento post tiom da jaroj starigi personan bilancon pri cxi tiu tuta periodo: kion mi celis fari, kial mi celis tion, kaj kion mi atingis kaj ne atingis.

Unue mi diru sincere, ke mi opinias ke en cxiuj cxi tiuj jaroj mi pli multe ricevis de UEA ol mi donis al gxi. Same mi opinias ke dum la tuta vivo mi pli multe ricevis de Esperanto ol mi donis al gxi. Tio versxajne ne estas nur mia sento. Mi trovis gxin cxe multaj esperantistoj sed ankaux cxe la plej fidelaj agantoj en aliaj idealismaj organizajxoj, cxu en politikaj partioj, cxu en perditaj misiejoj en Afriko. Pro tio, kion mi ricevis de Esperanto kaj de UEA, mi dankas vin, membrojn kaj nemembrojn de UEA, kiuj legas cxi tiujn liniojn. Mi ne forgesos viajn donacojn, kaj viaj plej belaj donacoj estas tio, kion vi faris por Esperanto.

Se temas pri Esperanto, mi havis la naivan ideon antaux deko da jaroj proksimume, ke unu el la problemoj de la nuna movado estas, ke gxi ne plu estas movado. Vi scias, ke cxiuj revolucioj en la dauxro de la tempo instituciigxas, kaj ke la idealismaj batalantoj de la unua periodo transdonas la regadon al homoj, kiuj apartenantaj al posta generacio, ne havas la samajn idealismajn pensojn, emojn kaj agojn. Temas pri homoj, kiuj volas mastrumi efike kaj remeti en ordon la hxaosan entuziasmon de la antauxa periodo. Tio estas, tre versxajne, natura legxo, el kiu ankaux la Esperanto-movado ne povas elfugxi. Se Esperanto estus la lingvo plej multe instruata en la mondo, tiam certe ne profitus el tio idealistoj kiel ni, sed tiuj samaj homoj, kiuj nuntempe profitas el la instruado de la angla. Por profiti el io, oni devas esti profitema, kaj esperantistoj ne estas tiaj.

Sed la Esperanto-movado ne venkis, kaj la problemo ne estas tiu. La problemo de la nuna movado, kiu igxis malpli mova, estas objektiva kaj sxuldigxas al la ekapero en la nuna epoko de monda imperio, kiu havas sian lingvon kaj tre efike disvastigas gxin, trovante amason da homoj, kiuj pretas akcepti gxin kaj mem pludisvastigi gxin. Estas klare, ke fronte al tiu problemo, kiun Zamenhof ecx ne antauxvidis, ni sentas nin senhelpaj, ni sentas, ke ni vane
remas kontrauxflue. Kaj, kiel diras indonezia diro, ecx krokodiloj ­ cxi tie temas pri la veraj bestoj - ridas se vi provas remi kontrauxflue. Je tiu fenomeno en la pasintaj jardekoj estis plurspecaj reagoj. Kelkaj diris: ne estas nia tasko batali kontraux la angla. Eble kelkaj el vi konas la rakontojn pri Asteriks, logxanto en malgranda vilagxo de Gauxlujo, la sola vilagxo, kiu auxdacas kontrauxstari la invidintan roman armeegon. Sendube la logxantoj de aliaj vilagxoj diris, ke ne estas ilia tasko, batali kontraux la latina -- kaj vidu
la sekvojn. En tiu kazo restas al ni nur la vojo krei nian propran nicxon, nian propran neston en forlasita parto de la arbaro, kaj zorgi pri niaj aferoj.

Tion mi neniel povas akcepti. Komprenigi tion al cxiuj espernatistoj estis unu el la linioj de mia agado. Mi, ni, estas kiel la vilagxo de Asteriks. Ni estas malgranda grupo de idealistoj, kiuj provas enkonduki revolucian novajxon, sed la mondo cxirkaux ni ne volas auxdi gxin, cxar gxi renversas ekzistantajn ideojn kaj interesojn. La samo okazis pri sklaveco, la samo estas okazanta nun pri tre pli gravaj temoj. Oni ecx sxerce demandas, cxu la terglobo malaperos en la jaro 2050-a aux 2060-a, simple cxar aro da homoj, kiuj taksas sian komforton pli grava ol ili taksas la pluekziston de la mondo, fajfas pri malpurigo de la medio, internaciaj konvencioj, ktp. Do, ne estas nur Esperanto, kiu estas malatentata de la regantaj fortoj en la imperio.

Ni devas agnoski la situacion de la mondo en nia lingva kampo, sed ni ne devas akcepti gxin, se ni volas ankoraux havi la rajton, respekti nin mem kaj karesi niajn infanojn. Tion mi provis diri al la esperantistoj en cxi tiu periodo, kaj mi trovis multajn auxskultantojn favorajn je tio. Mi provis gxisnauxze revenigi al la idealismo de Zamenhof, kiu estis multe pli granda viziulo kaj multe pli dangxera revoluciulo ol ni nun.

Ni certe ne triumfigos Esperanton zorgante pri niaj elegioj
Ni certe ne triumfigos Esperanton zorgante pri niaj elegioj en nia forlasita parto de la arbaro. Nur per klara montro de niaj celoj ni eventuale instigos la mondon atenti pri ni: ni volas atingi justecon en la lingva kaj kultura kampo. Eble oni rekte batalos kontraux ni, sed tio estos agnosko, ke ni ekzistas kaj ke niaj ideoj estas atentindaj.

Bonsxance la historio ne finigxis. La nuna situacio ne dauxros eterne, kaj post la fino de unu batalo inter imperioj sekvas nun aliaj bataloj kaj aliaj antauxvidoj por la estonteco. Mi kredas, ke la esperantistoj devus ree adaptigxi al la monda situacio, kiel ili kapablis fari dum la pasinteco. Esperanto estis tre bona ponto inter homoj el malsamaj kaj inter si batalantaj landoj dum la unua mondmilito. Esperanto estis tre bona ponto inter homoj logxantaj en malsamaj flankoj de la tiel nomata “fera kurteno” en multaj jardekoj de la pasinta jarcento. Esperanto estu ankaux nun bona ponto inter malsamaj kaj interbatalantaj civilizoj. Por fari tion oni devas multe pli preti auxskulti esperantistojn el aliaj civilizoj, kaj ankaux aktive labori por krei ilin, kie ili ne ekzistas.

Krei esperantistojn en cxiuj mondopartoj kaj ne nur en la tradiciaj landoj estis la dua linio de mia laboro. Certe nun UEA ne estas nur malplena mallongigo en multaj triamondaj landoj.

Mi trovis multajn favorajn auxskultantojn pri la supre menciitaj ideoj, sed mi ankaux trovis multajn indiferentajn auxskultantojn kaj ankaux kelkajn kontrauxajn. Al cxi tiuj mi diras, ke mi neniam pensis, ke nur mi posedas la veron. Ni vidu en la praktiko, kies ideoj portas pli da rezultoj, tio estas pli multaj neesperantistoj, kiuj konvinkigxas lerni kaj uzi Esperanton, cxar la cetero, laux konata libro-titolo, estas nur literaturo.

Mi devas ankoraux diri du aferojn. La unua temas pri la graveco de la Centra Oficejo de UEA kaj pri la supozataj (vere nur supozataj) luktoj cxirkaux gxi aux inter gxi kaj la organoj de UEA. La Centra Oficejo estas la plej grava loko en la tuta komunumo. Sen gxi ne ekzistus firma punkto al kiu rigardi. Gxi estas nia Mekko kaj nia Vatikano, nia Jerusalemo kaj tiel
plu. Dirinte tion, mi tamen diru, ke gxi havas sian rolon kaj plenumas tion bonege, sed oni ne rajtas atendi de gxi tion, kion gxi ne povas fari. Se via intereso estas disvastigi Esperanton en Indonezio, en Gvatemalo aux en Francujo, inter la lingvo-instruistoj de Auxstralio aux de Germanujo, la Centra Oficejo ne povas fari tion. Se vi volas ke Euxropa Unio uzu Esperanton, ne pensu, ke tio okazos per translokigo de la Centra Oficejo al Bruselo. Respondecas pri la progreso de Esperanto en la mondo, pri la atingoj de la celoj de la statuto de UEA, ni mem, la aktivuloj, neniu alia. Ne havu iluzion, ke per oficistoj, vi povas
anstatauxigi volontulajn agantojn. Tio estas la maljuneca malsano de nia movado, por parafrazi iun, kiun oni lastatempe tro malmulte citas. Tiukampe mi ne faris multon, sed certe UEA, inkluzive de la Centra Oficejo, eniris la retan mondon dum la lasta jardeko. Samtempe mi klopodis helpi la agantojn tra la landoj kaj tra la lokaj kluboj, cxar ili estas la veraj produktantoj de esperantistoj, kaj ni ekzistas nur danke al ili.

La dua afero estas, ke mi havas tre bonajn memorojn pri la maniero, kiel multaj novaj esperantistoj en la ekonomie evoluinta mondo kaj multaj normalaj esperantistoj en Afriko, Azio kaj Suda Ameriko reagis je miaj tro multaj petoj pri kunlaborado aux tutsimple pri laborado.

La retaj lernintoj estas, ekzemple, tiuj junuloj, kiuj ekpensas, ke estus bele se ekzistus franca-esperanta vortaro, kaj ekverkas gxin, ne konsciante pri la ekzisto de la tuta franclingva esperantistaro kaj pri gxia historio (retaj kursoj ofte estas iom tro kasxemaj pri la ekzistanta nereta movado).

Por doni ekzemplon pri la neeuxropanoj, mi parolu pri juna afrikano jxus-lerninto de Esperanto, kiu havis teruran trafik-akcidenton, pro kiu li devis resti en malsanulejo, kaj lia biciklo komplete detruigxis. Dum la restado en la malsanulejo lia cxefa angoro estis, ke nun pro manko de biciklo li ne povos iri instrui Esperanton al lokoj malproksimaj du dekojn da kilometroj, kaj pri tio li parolis kun la homoj, kiuj demandis pri lia sano. Elirinte el la malsanulejo, kaj ricevinte la biciklon de euxropaj esperantistoj, li refarigxis la plej felicxa homo en la mondo, kaj ekpedalis al siaj foraj klubetoj. Da tiaj okazoj ekzistas multaj en la plej malricxaj landoj de la mondo. Mi bedauxras, ke mi ne povas citi pliajn, sed cxiuj miaj sudamerikaj, afrikaj kaj aziaj geamikoj, certe rekonos sin.
Dum ekzistos tiaj homoj, vi rajtas dormi trankvile pri la pluekzisto de Esperanto, kaj mi rajtas trankvile fini mian periodon kun granda danko al vi cxiuj!

Renato Corsetti
ip地址已设置保密
2007/1/9 1:56:15

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07813 秒, 4 次数据查询