Redakcio de La Ondo de Esperanto denove invitas cxiujn dezirantojn
partopreni en la tradicia literatura konkurso Liro.
Liro-2006 havas kvin brancxojn.
1. Originala prozo.
2. Originala poezio.
3. Traduka poezio: Porinfanaj poemoj de Agnija Barto, okaze de gxia
100-jara jubileo.
4. Traduka prozo (el la rusa lingvo): Medvedj na vojevodstve.
5. Traduka prozo (el la angla lingvo): A diagnosis of death de Ambrose
Bierce.
En la brancxoj 13 oni rajtas partopreni per ne pli ol tri verkoj. Sendu
kvar tajpitajn, komputile kompostitajn aux klare skribitajn ekzemplerojn
de la konkursajxo al la sekretario de Liro, Halina Gorecka (RU-236039
Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando). La konkursajxoj devos atingi la
organizantojn antaux 15-a de oktobro 2006.
Subskribu vian konkursajxon per pseuxdonimo kaj aldonu slipon kun indiko
de la pseuxdonimo, auxtenta nomo kaj posxta adreso.
Oni povas sendi la tekstojn kaj slipojn ankaux rete, en apartaj mesagxoj,
al la adreso sezonoj@yahoo.com. Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj estis
publikigitaj aux premiitaj en aliaj konkursoj.
La originalajn tekstojn de la tradukendaj verkoj petu cxe la sekretario
kontraux afrankita koverto (por Ruslando) aux internacia respondkupono. La
elektronikaj tekstoj estas elsxuteblaj cxe
http://www.esperanto.org/Ondo/Ind-liro.htm/
La lauxreatoj ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La rezulto estos
anoncita je la Zamenhofa Tago 2006. La organizanto gxis 1. jan. 2009 havos
la ekskluzivan rajton de la unua publikigo de la ricevitaj konkursajxoj
en La Ondo de Esperanto kaj elektronike. La kopirajto restas cxe la
auxtoro, kiu konsentas cedi gxin senpage al la organizanto en okazo de
libroforma eldono.
Sukcesojn!
Halina Gorecka
sekretario de Liro-2006
RU-236039 Kaliningrad ab. ja. 1205, Ruslando
Rete: sezonoj@gazinter.net
Eo: http://www.esperanto.org/Ondo/