dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Esperanto ĉe Vojkruciĝo

您是本帖的第 1368 个阅读者
树形 打印
标题:
Esperanto ĉe Vojkruciĝo
jianping
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:钻石牌世界语者
文章:551
积分:4447
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
楼主
 用支付宝给jianping付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给jianping

发贴心情
Esperanto ĉe Vojkruciĝo

Esperanto ĉe Vojkruciĝo

[Usono]  Humphrey Tonkin

La Esperanto-movado, komence de nova jarcento, venas la vojkruciĝo. Ĝi frontas Herkulesan elekton: ĉu sekvi la vojon de plezuro, ĝuante la lingvon, ĉar ĝi ekzistas kaj funkcias, kaj povas bele amuzi; ĉu sekvi la vojon de agado, en kiu ĝi plene engaĝiĝas kun la mondo kaj provas plenumi aŭtentike utilan funkcion.

Ne temas pri tio, ke agante oni ne plu plezuru aŭ plezurante oni ne plu agadu, sed temas pri emfazo: ĉu unuavice Esperanto ekzistas por nia plezuro, aŭ ĉu kiel helpilo por krei pli justan mondon. Ĉu, do, Esperanto estas komunumo aŭ movado, socio aŭ socia potenco?

Sed la afero estas komplika. Socilingvitoj klarigas, ke lingvo ne povas funkcii kiel lingvo se ĝi ne havas komunumon de uzantoj. Same pri Esperanto: ĝi iasence ja estas lingvokomunumo kaj oni ne povas ignori tiun fakton. Nuntempe ni ne donas sufiĉan atenton al la sistema kultivado de tiu nia komunumo. Ne sufiĉsa, ekzemple, ke inter ni ekzistu talentaj verkistoj: necesas ankaŭ, ke estu eldonejoj; ne sufiĉas, ke estu eldonejoj, ĉar devas esti ankaŭ libroservoj; kaj ne sufiĉas libroservoj, ĉar ankaŭ devas ekzisti homoj, kiuj efektive aĉetas kaj legas la librojn. Oni devas konscie krei librokulturon, priatentante novajn eldonojn, klerigante la homojn pri la jam ekzistantaj, kaj konstante kaj senĉese disvastigi pere de la Esperanto-gazetaro, kongresoj ktp, informojn pri ĉiuj aspektoj de tiuj libroj kaj ties verkintoj. Similojn oni devas fari pri la muzika vivo de Esperantio kaj la teatra vivo. Similon oni devas fari pri radio kaj gazetaro. Pola Radio ne ekzistu kiel ornamaĵo de Esperantio, sed kiel funkcianta elemento en pulsanta kultura vivo; la revuo "Esperanto" ne ekzistu nur por ekzisti, sed kiel unu gazeto inter multaj, kiuj kaptas kaj kultivas la atenton de la parolantoj de Esperanto. Ni havas Polan Radion, kaj plu havos, nur se ni atentos kaj dorlotos ĝin; ni perdis la revuon "El Popola Ĉinio", ĉar ni nesufiĉe priatentis ĝin.

Tiu kultivado ne okazas per si mem, sed necesas sistema agado. Ni prenu la ekzemplon de niaj kongresoj. Bona kongreso saĝigas la homojn: interŝanĝante siajn spertojn, ili lernas. Bona kongreso estas tiu, kiu klerigas, paroligas, entuziasmigas. Unu kleriga faktoro estas plibonigo de la lingvoscio: ni ne sufiĝe konscie utiligas niajn kongresojn por plibonigi nian regon de la lingvo. Siatempe oni argumentis, ke oni ne povas havi en Universalaj Kongresoj lingvokursojn, ĉar tio implicas al la eksterstarantoj, ke ni ne jam regas la lingvon. Male. Mi opinias, ke UK-oj, kaj kongresoj ĝenerale, estas unu el la ĉefaj rimedoj je nia dispono por plibonigi la parolan kapablon de la esperantistaro.

Se temas pri paroligo, niaj kongresoj ankaŭ estu lokoj por serioza dialogo, ne nur pri ekskursaj belaĵoj aŭ skribado de poŝtkartoj, sed pri la problemoj de milito kaj paco, pri la etiko de internacia kunvivado, eĉ pri etnaj, politikaj kaj religiaj diferencoj. Esperanto ne estu simple ia eskapilo, sed afero, ku engaĝas la mondon. Kaj, faranta tion, oni ankaŭ entuziasmigas...

Kaj jen ni venas al la esenca demando: pro kio nia Esperanto? Ĉe tiu vojkruciĝo ni ne neglektu la internan vivon de la esperantistoj, sed ni ankaŭ memoru, ke nia unua devo estas plivastigi kaj pliefikigi tiun komunumon tiel, ke ĝi etendiĝual multe pli da homoj. UEA kaj la diversaj landaj kaj fakaj asocioj havas respondecon plifortigi la socion, kiu ligiĝas pere de Esperanto (tute sendepende, cetere, de tio, ĉu ĝi membras en tiuj organizaĵoj), sed tiu respondeco estas nur fundamenta elemento en multe pli larĝa agadkampo, en kiu Esperanto aperu kiel alternativo al la nuna monda lingva reĝimo.

Tiun agadkampon bone difinas la Strategia Laborplano de UEA, kiu estas organizita ĉirkaŭ tri bazaj aktivecoj: Informado, Instruado, Utiligado. Tiuj tri kolonoj formu bazon de nia komuna agado. Se UEA mem plene plenumos ilin, ĝi devos iom profunde repripensi kiel ĝi disdividas siajn fortojn, ekzemple, kiel ĝi disdividas la taskojn de la Centra Oficejo kaj la estraranoj, kaj kiel ĝi elspezas siajn rimedojn. Nuntempeĝi ne donas sufiĉan atenton al Informado, nek al Instruado.

En pasinteco, tiuj taskoj kuŝis ĉefe ĉe la landaj asocioj, sed la landaj asocioj lastatempe malfortiĝis, interalie ĉar la malnova ŝablono de asocioj konsistantaj el aliĝintaj membroj ne plu funkcias, ĉu ene de la Esperanto-komunumo, ĉu ekster ĝi. Krome, la komunika revolucio tiel ŝanĝis la pejzaĝon, ke strikta disdivido inter tio, kio okazas enlande, kaj tio, kio okazas ekstere, ne plu havas sencon. UEA devas multe pli sisteme klopodi respondi al la bezonoj de la enlandaj movadoj, kaj helpi ilin tie, kie helpo estas bezonata; ĝi devas pli ofte interkonsiliĝi kun la enlandaj aktivuloj; ĝi devas helpi klerigi kaj efikigi ilin.

Tiu respondeco ankaŭ rilatas al edukado. La lastatempa starigo de la retpaĝaro edukado.net estas bona ekzemplo de internacia kunlaboro por faciligi la agadon de instruistoj kaj instruantoj surloke. Ĝi same rilatas al la evoluigo de la lingvo mem: mi daŭre esperas pri pli aktiva kunlaboro inter la Akademio (kaj ties faka sperto) kaj UEA (kaj ties kapablo disvastigi kaj diskutigi).

Fakte, mi opinias, ke por nova jarcento necesas nova koncepto de la rilato centro-periferio en la E-movado. Ni bezonas ian "Esperanto Internacia" similan al Amnestio Internacia, kiu havas siajn enlandajn agantojn, sed esence ne rekonas la obstaklojn de landlimoj, sed agadas globale, tutmonde. Mi ne parolas ĉi tie pri fondo de iu nova organizaĵo, sed pri iom-post-ioma transformo de UEA el tradicia pormembrara asocio al organizaĵo pli kapabla plenumi niajn tutmondajn bezonojn en la ŝanĝita mondo de la 21a jarcento.

Eble la vojmontrilo ĉe la vojkruciĝo kie ni staras indikas al iu tia "Esperanto Internacia" unudirekte kaj al iu konata ŝablono alidirekte. La konata ŝablono plezurigas kaj amuzas, sed por engaĝi la pli vastan mondon la "Vojo de Plezuro" ne sufiĉas: necesas la "Vojo de Agado". Ek al dinamika kaj aganta, tutmonda "Esperanto Internacia"!

el  revuo "Esperanto", n-ro 1144

ip地址已设置保密
2006/11/28 23:13:04

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.03125 秒, 4 次数据查询