dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Ni Laboru kaj Esperu!

您是本帖的第 1733 个阅读者
树形 打印
标题:
Ni Laboru kaj Esperu!
jianping
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:钻石牌世界语者
文章:551
积分:4447
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
楼主
 用支付宝给jianping付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给jianping

发贴心情
Ni Laboru kaj Esperu!

Ni Laboru kaj Esperu!

[Rusio] Viktor Kudrjavcev

Dum mia plurjara aktivado mi ofte pensis: Kion mi, ordinara esperantisto, povas konkrete fari por plifortigi nian movadon? Mi rimarkis, ke multaj kiuj jam lernis nian lingvon, ne restas en la movado kaj lasas ĝin. Mi do penis serĉi respondon al la demando kaj provis trovi iun eblon por ŝanĝi la situacion.

La ĉefa strebo de ĉiu vera esperantisto estas plivastigi nian komunumon kaj pliefikigi nian agadon. Por realigi tion mi decidis agi konsekvence. Komprenante, ke la propagando estas spino de nia agado, mi komencis de la informado.

Indas rakonti, kiamaniere mi penis organizi la informadon: mi verkis artikolojn pri Esperanto kaj dissendis ilin al multaj distriktaj, urbaj kaj regionaj ĵurnaloj. Informante kio estas

Esperanto mi citis ĝian difinon, kiun mi prenis el la Nacia Enciklopedia Vortaro kaj rimarkis, ke la mencio de la nacia enciklopedio pozitive efikis al la redakcioj kaj al la legantoj, kio helpis pli rapide atingi la celon. Mi petis la redakciojn ne trakti mian artikolon kiel reklamon, ĉar mi ne celis monan profiton kaj volis instrui ĉiujn interesiĝantojn koresponde, tute senpage.

La konvinkitoj pri la taŭgeco de esperantistaj idealoj komencis lerni la lingvon en mia koresponda kurso. La instruado estis la dua parto de mia konsekvenca laboro. Mi ŝatis ne nur plimultigi la nombron de la lernintoj, sed ankaŭ volis stimuli la kursfinintojn al praktika utiligado de la lingvokono. Mi provis helpi al la novuloj iĝi aktiva parto de nia lingva komunumo, uzante por tio jam konatajn rimedojn: invito al niaj lokaj renkontiĝoj, paroligo, propono legi bonan Esperantan literaturon ktp. Pensante pri eblaj formoj de la praktika utiligado, mi trovis propran rimedon aktivigi la novulojn. La tri celojn, kiujn mi sekvis en mia agado (informi, instrui kaj helpi utiligi), enhavas la nuna laborplano de UEA: Informado, Instruado kaj Utiligado.

Multaj homoj, ricevinte informojn pri Esperanto kaj fininte kursojn (korespondajn, ĉeestajn, interretajn ktp) aŭ lerninte la lingvon memstare, pensas: kiel mi apliku la akiritajn lingvosciojn? Mi rememoras la proverbon de Zamenhof: Plej granda potenco kuŝas en la komenco. Ja vere tre gravas, kiun paŝon homo faras en la komenco de ajna afero, kiun vojon li trovas por uzi siajn konojn kaj kapablojn.

Ekzistas multaj ebloj kiel utiligi Esperanton: partopreni renkontiĝojn kaj uzi la lingvon parolante, legi librojn kaj revuojn, apliki la lingvon en sia faka agado... Bone, se la homo mem klare vidas kaj scias, kiel apliki siajn konojn. Sed mi rimarkis, ke multaj komencantoj bezonas helpon en la fazo de la aliĝo al nia komunumo. Kaj estas bone se troviĝas homo, kiu delikate puŝas ilin al pliaj paŝoj, kuraĝigas la novulojn, apogas ties aspirojn. Male, foresto de atento al la freŝaj esperantistoj, same kiel manko de klara imago kiel plu moviĝi en la medio, rezultigas ke la homo ofte lasas siajn provojn kaj la emon fari sekvajn paŝojn.

Pensoj pri ĉio tio longe eĥiĝis en mia kapo kaj mi ricevis la ideon lanĉi specialan periodaĵon, kies spacon mi povus disponigi ĝuste al la unuaj praktikaj paŝoj de la komencantoj.

La ideo ŝajnis al mi realigebla kaj realiginda! Tute nature la periodaĵo ekhavis la nomon Komencanto, ĉar unu el ĝiaj ĉefaj celoj estis doni la eblon komenci utiligi la konojn de Esperanto.

Dekomence mi proponis al la novuloj provi traduki ion negrandan, kurtan: aforismon, ŝercon, rakonton; poste transiri al sekva paŝo - verki ion memstare, originale. Mi volis ke ĉiu sentu lokon en nia medio kaj estu pli kuraĝa. Esperiga atingo estis ke mi ricevis multajn reeĥojn de novuloj. Unu el la komencantoj sendis la sekvan versaĵeton:

Unua provo ĉiam malfacilas
Sed por komenco ege gravas ĝi.
Alie povas vi neniam ekscii:
"Ĉu kapablas vi?"

Konsciante ke multaj komencantoj ne havas elstarajn talentojn por la kreado kaj apenaŭ famiĝos pro siaj verkoj, mi tamen komprenis, ke iliaj kontribuoj helpos al ili iom-post-iom venki la hezitemon kaj akiri lingvan lertecon. Sed okazis, ke multaj el la unuaj verkoj vere tuŝis mian koron, kaj eĉ ravis min!

Evidentiĝis ke ĉe novuloj ekzistas soifo al pli bona scio pri la historio, literaturo kaj aliaj flankoj de la lingvo kaj movado. Ili petis prilumi sur la paĝoj de Komencanto tiujn sferojn. Mi ankaŭ konsciis ke bona periodaĵo por novuloj devas entuziasmigi, klerigi kaj plibonigi la regon de la lingvo.

Ja lingva lernado neniam finiĝas.

Estas utile doni en la revuo ankaŭ bazajn informojn pri nia movado. Ĉe komencantoj en la verkado mi spertis ke multaj el ili hezitas sendi siajn unuajn verkojn al periodaĵoj. Okazas ke pri la ekzisto de tiuj verkoj scias nur malgranda rondo de konatoj. Sed multaj verkoj meritas diskonigon kaj la aŭtoroj – subtenon. La komencantaj aŭtoroj bezonas atenton kaj apartan spacon, kie ili povas prezenti siajn provojn.

Evidentiĝis, ke malkaŝo de iliaj kapabloj estis motiviga forto por daŭrigi samtempe kaj la verkadon, kaj movadan agadon.

Ne hazarde mi decidis unuigi tiujn du kategoriojn (komencantojn en la lingvo kaj komencantajn aŭtorojn), kies lingvoniveloj estis malsamaj, dezirante, ke ili kuraĝigu unu la alian kaj verkoj de "la pli fortaj" pozitive influu la verkadon de "la ĵusfinintoj" kaj inspiru ilin. Mi povas konstati, ke por multaj Komencanto fariĝis loko por la unua praktika uzado, kaj por la aliaj - la unua plezuro vidi sian nomon sur la paĝoj de la internacia revuo.

Mi volis ke la periodaĵo en la internacia lingvo fariĝu vere internacia, ke ĝi estu fonto de reciproka ĝuo kaj riĉiĝo de la legantoj el ĉiuj anguloj de nia planedo. La legantoj mem proponis verkojn en diversaj formoj: rakontojn pri siaj lokaj festoj kaj tradicioj; tradukojn de naciaj fabeloj, fabloj, proverboj; poeziaĵojn en formo de klasikaj naciaj ĝenroj - limerikoj, hajkoj, ĉastuŝkoj ktp. Unu el la abonantoj, kiu servas nun kiel internacia policisto en Kosovo, proponis materialojn pri sia servo en formo de raportoj. Do, ĉio tio donis al la revuo vere internacian karakteron.

Komencanto, kiu aperis kiel provo montri ekzemplon de la aplikado, fariĝis ilo por praktika internacia kunlaboro kaj interkultura edukado. Ĝojiga fakto estas ke la revuo rezultas el komunaj klopodoj de multaj samideanoj. Ĝi do ne estas nur revuo, sed komuna afero, kiu kunigas, aktivigas kaj inspiras ĉiujn partoprenantojn. Kiu sentas sin preta aliĝi, al kiu plaĉas niaj ideoj, kiu volas elprovi siajn fortojn, tiu povas partopreni en la revuo verkante, tradukante, ŝercante aŭ pentrante.

La kampo de la poresperanta kaj peresperanta agado estas tre vasta, ĝi donas multajn eblojn kaj mi opinias, ke por ĉiu agemulo troveblas konvena spaco. Ni uzu ĉiujn vojojn por plifortigi kaj evoluigi Esperanton! Atentante kaj klerigante la komencantojn, subtenante kaj stimulante al aktivado la esperantistojn, ni atingu tion, ke homoj ne forlasu nian rondon, sed male - ke ili restu kaj per sia agado fortigu nian movadon.

La vortoj el la verkoj de Zamenhof, gravuritaj sur lia skribmaŝino Ni laboru kaj esperu! estu ankaŭ nia devizo!

el  "Esperanto" - novembro 2002

ip地址已设置保密
2006/11/28 23:14:38

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询