dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → [转帖]书评世界语版《李白诗选》

您是本帖的第 11001 个阅读者
树形 打印
标题:
[转帖]书评世界语版《李白诗选》
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
[转帖]书评世界语版《李白诗选》

Recenzo pri Poemoj de Li Bai, en La Brita Esp-isto, n-ro 944 (1998-09/10)

http://www.esperanto-gb.org/lbe/arkivo/944/09.html

Novaj libroj — Poemaro de Li Bai

<<  [944]  >>

Don Lord

Poemaro de Li Bai (1) de diversaj tradukantoj. Rivero 1997. 140p. Broŝ.

Ĝis nun ni ne havis la poemojn de Li Bai (Li Tai Po 701-762) en unu libro Esperantoforme, malgraŭ tio ke diversajn poemojn oni eldonis inter 1931 kja 1988.

Li Bai verkis proksimume 900 poemojn, el kiuj ni havas ĉi tie 104. Tradukis: W. Auld, Guozhu, K. Kalocsay, Laŭlum, Kenĵi OSSAKA, SHI Chengtai, S. J. Zee kaj Seimin.

Laŭ ĉinaj fontoj, Li Bai estis la unua nome konata beletristo kiu verkis lirikojn, kaj li restas 'la plej granda figuro de la ĉina literatura historio'. En tiu parto de la Tang-a dinastio ĉio prosperis, kaj 'la literaturo kaj arto disfloris'.

Li Bai, tamen, malŝatis la etoson de la kortumoj, kaj ne volis riverenci antaŭ la moŝtuloj de la Imperiestro. Dum tempo li servis kiel poeto al la Imperiestro, sed ĝenerale li vagis tra la lando.

Unu grava problemo por iu ajn tradukanto de Li Bai estas tio, ke la ĉina lingvo de lia epoko konsistis el unusilabaj vortoj. Do, lia poemo 'Penso en Kvieta Nokto' konsistas el kvar versoj de po 5 silaboj. Seimin bezonis po 10 silaboj, kaj Kalocsay po 12.

Plua problemo konsistas en tio, ke la literatura lingvo estis telegrame konciza, forlasante ĉiun vorton ne absolute necesan. Anglalingve, ni povas unuopsilabe, kaj laŭvorte, traduki la trian verson de la supre menciita poemo: 'Raise head, see bright moon', sed tio, evidente, ne estas la angla lingvo kiel oni uzas ĝin. Kalocsay tradukis: 'Kaplevo; brilan lunon mi rigardas'. Seimin tradukas: 'Ha, l' Lun' al mi obstine okulumas', kiu misas plurmaniere. (Seimin ankaŭ tute ignoras la gravan paron da komencaj vortoj de la lastaj versoj: 'Raise head … / Drop head …': 'Kaplevo … / Kapklino …'). Mirinde estas tio, ke Kalocsay, ne konante la ĉinan, tion brile faris, kunlaborante kun ĉina amiko.

Ni agnosku do, ke ĉine konciza traduko estas neebla. Tio ne signifas, ke ne valoras legi Li Bai en la mondlingvo (aŭ en iu alia). Sed ni konsciadu, ke ni nepre legas lin en ne-praĉina vesto.

Ĉinaj tradukantoj foje mispaŝas, ne komprenante kiom gravas la ritmo en nialingva poezio. Ekzemple, Guozhu tradukas: 'De kie flugis sono de jadfluto / tra Luoyang dank' al printempa zefiro'. Deklamu ĝin! Se oni prononcas la Esperantan tekston ĉinstile, t.e. sen akcentoj, ĝi fluas. Alie, oni devas misakcenti (printempa).

Li Bai ĉiam tuŝas la homan koron, ĉar liaj temoj estas universalaj. Li amegas la naturon, kaj la simplan ne-kortumaĉan vivon. Li fame drinkadis vinon: 'Amiko, ho, prefere drinku ĝue / ĉar nian riĉon aŭ feliĉa sorto / Fortuno jam destinis atribue … / Ekfalu ni al kapkuseno mola / forgesu eĉ pri nia mem-ekzisto. / Tio ja estas ĝojo la plej fola!'

Por Li Bai la luno estas ofte aludata amiko: 'Mi sidas sola nun, sen drinka kompanio. / Invitas Lunon mi kun glaslev' afabla.'

Memorindas la tradicio, ĉu la vero aŭ ne, ke en siaj sesdekaj jaroj, ĉar ebria, Li Bai provis de boato sur Yangzi-rivero mankapti la reflektatan lunon, kaj falinte en la akvon, dronis; aŭ, laŭ la ĉinoj, 'feiĝis'. Oni nomas lin la 'Feo de la Poezio'.

'Feo' ĉi tie signifas: 'fabela estaĵo kun supernatura povo'. Tio estis lia ŝatata simbolo por si. (Ni forgesu la feinojn de niaj eŭropaj infanrakontoj.) Li ofte komparis sin kun la 'fea' birdego Peng, kiu povis flugi naŭdek mil ĉinajn mejlojn per unu svingo de la grandaj flugiloj. Eble pli bona traduko de 'feo' estus 'transcenda spirito'.

Li Bai estis, kaj restas, sendependa libera spirito de la mondo. Ne koni lin estas maltrafi geniulon vere konindan. Li parolis universale, kaj tion nun faras per la sola lingvo universala.

Gratulojn al William Auld, kiu sopiris tiom longe al ĉi tia libro, kaj instigis aliajn, kaj al la samideanoj ĉinaj kaj japanaj, kiuj efektivigis ĝin!

Unikan trezoron finfine haveblan mi varme rekomendas.


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/1/25 9:15:59
simono
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:铜牌世界语者
文章:77
积分:729
门派:无门无派
注册:2006年8月15日
2
 用支付宝给simono付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给simono

发贴心情
太专业了呀!
ip地址已设置保密
2010/2/23 11:12:29
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
3
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
世界语还是有深度吧!
ip地址已设置保密
2010/9/27 21:02:42

 3   3   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06201 秒, 4 次数据查询