La Rememoro jam fora
Mozaiko el utaoj kaj hajkoj
de MIJAMOTO Masao
Sur sablo stranda
suspiris sxi sopire
sub sun sudlanda.
Sur blanka duno
sub la printempa suno
min logis reve
Lob-nor kaj Louxlan sxvebe.
Ho, romantik' de l' juno!
Cxu brulas vundo
sur via kor' ankoraux?
Printempas nun do.
Mi inon murdas!
kosxmar' rompigxis. Sxajnas,
narcis' nur surdas.
Ponard' oscilas
sur sxia brust' enpike.
-- Printemp' deliras.
Post pluv' printempa
per plena pur' profilas
pagod' pratempa.
Vespero tremas
cxe ino malskrupula,
kaj roz' gxermemas.
Cxu tia estas
cxe l' fino la virino?
min roz' sugestas.
Herbar' sin rulas
cxe mia splen' julia --,
pilon' ajxuras.
Cxu l' am', ekzemple,
similas al dianto
floranta temple?
Malvola veo
el marcxa amo! altas
Kasiopeo.
La firmamento
lazuras sur la plagxo,
zefiro mildas
al mia splen' senfina.
Auxtunas hejmvilagxo.
Alrampas ondoj,
forrampas, blankas sxauxme,
cxiel' auxtuna
sur dun' langvore plumbas.
Cxu sxi min amas aux ne?
Cxe sombra bosko
pri am' eterne juna
mi jxuris kun sxi.
De tiam kiom pasis?
Ho, mia rev' auxtuna!
Mi grimpe venis
apenaux senanhela
al lok' konata,
sed la auxtun' jam fridas
sur la ruin' kastela.
Cxe l' fin' auxtuna
glacia pluv' plu dauxras
sub plumb' cxiela.
Cxu plenda besto splene
eterne en mi kauxras?
Mi iru foren,
al insulet' sovagxa
por ke mi mortu
sur fremda negxa tero!
Forsxauxmis rev' junagxa.
Negxfloko falis
al mia febra vango
per frid' pli splena.
La rememoro foras,
ne bolas jam la sango.
Langvoro cindra
en kor' krizagxa kreskas
sub nubo vintra.
-- Belartaj Konkursoj 1963,
Unua Premio
Aperis en Monda Kulturo
Auxtuno, 1963