dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Esperanta Vivo de Dennis E. Keefe

您是本帖的第 2168 个阅读者
树形 打印
标题:
Esperanta Vivo de Dennis E. Keefe
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
楼主
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
Esperanta Vivo de Dennis E. Keefe
Esperanta Vivo de Dennis E. Keefe (DEK), aŭtoro de BEK, kaj kreinto de LinguaFest (LingvoFestivalo).

Dennis ekesperantiĝis en la jaro 1980 en la Liceo de Esperanto, Madrido, Hispanio. Tiutempe li estis en Hispanio por lerni la hispanan lingvon kiam li hazarde vidis afiŝon sur muro en centra placo de Madrido.

Li lernis unue kun Periko, lia instruisto, kiu ankaŭestis profesoro kaj inĝeniero en la "Escuela de Minas" de Madrido. Kun la iom antikva, klasika hispana libro de Soler, li enkapigis la unuajn regulojn kaj vortojn de Esperanto.

Li decidis vere lerni Esperanton kiam li konstatis, ke en la Liceo de Esperanto, la tieaj Esperantistoj bonege utiligis la lingvon. La decida tago estis kiam li vidis, mirigite, Augusto Casquero paroli la internacian lingvon tutflue kun Juan Carlos Ruiz en la oficejo de la Liceo de Esperanto.

Lin helpis lerni Esperanto multe la fakto, ke la Liceo de Esperanto estis tiutempa hejmo de multaj bonege parolantaj Esperantistoj kiel Gian Carlo Fihiera, Ada Fiĝiera Sikorska, Augusto Casquero, Georgo Kamaĉo, Juan Carlos Ruiz, Miguel Fernández, kaj aliaj.

Diplomita pri manaĝersciado, kaj dungita kiel vendisto de softvararo kaj komputiloj ĉe IBM, li tamen komencis krome instrui en Madrido la anglan lingvon por la tutmonda lingvolernejo Berlitz. Tiu sperto donis al li la volon eklernigi ankaŭ Esperanton. Do, en la jaro 1981, li demandis al la Liceo de Esperanto ĉu li povos iĝi instruanto de la tiea bazkurso de Esperanto, kaj tion ili permesis.

En la komenca parto de la okdekaj jaroj la lernado de Esperanto en Madrido furoris kun ĝis centoj da personoj kiuj eklernis la lingvon ĉiujare. La kursoj estis plenplenaj kun 35 gelernantoj en la bazkurso. Li komencis per tiu nombro, sed ĉe li fino de la kurso, li iom malfeliĉe konstatis, estis nur dekkelkaj. Li tiam komencis pliperfektigi la rektan metodo de Berlitz, kiu tre similas al la Cseh Metodo de Esperanto.

En la sekvanta kurso por komencantoj Dennis havis alifoje 35 gelernantojn ĉe la komenco, sed ĉi foje, ĉe la fino estis 34! Tio kuraĝigis lin multe por resti sur la vojo de esperanta lingvoinstruado. En tiu jaro, 1981, Dennis ankoraŭ ne uzis la BEKkurson, sed modifitan Berlitz Metodon, alidire, rektan metodon. Laŭ li, la kurso estis sufiĉe distra kaj amuza, sed ne tiel efika laŭ sciorezulto.

Krom la lingvoinstruado, Dennis ankaŭ komencis helpi aliajn novajn instruistojn kaj ĉe Berlitz kaj ĉe la Liceo de Madrido. Por doni ideojn al novaj instruantoj de Esperanto, Dennis komencis verki listojn da demanoj por gelernantoj. En tiuj demandoj estis la kerno de la venonta BEKkurso.

Li ekloĝis en Valencio, Hispanio en aŭtuno 1982 pro invito de Ramon Diago de la loka esperanta asocio, kaj perlaborante monon instruante la anglan en sia propra lernejeto, kaj volonte gvidante esperantajn kursojn en la esperanta asociejo. Bedaŭrinde estis ege malmulte da gelernantoj en la kursoj, kelkfoje nur du aŭ tri.

Iom poste, Ramon Diago volis, ke Dennis instruu tre intensivan kurson de Esperanto en la urbeto de Ĉeste, konate antaŭe kiel fervora esperanta loko. Pro la multjara perfektigo de sia instruado de Esperanto, Dennis estis preta instrui la tuta tagon dum du tagoj semajnfine. ĝuste nur du tagojn antaŭe li tute perdis la uzon de sia voĉo, kaj li pensis pri la eblo postdatigi la intensivan kurson, sed alia ideo alvenis al li en la kapon!

Tiu ideo naskis la veran BEKkurson. Du tagojn antaŭ la kurso en Ĉeste, Dennis, pro senvoĉiĝo, surpaperigis, laŭorde, la demandojn, kiujn li kutime starigis dum siaj rektmetodaj kursoj. Li faris fotokopiojn de tiuj demandoj, kaj disdonis ilin al kvar lokaj Esperantistoj, kiuj neniam instruis Esperanton. Li ankaŭ skribis kaj montris al ili kiel uzi tiujn demandolistojn.

Ĉestante la kurson, kaj rondirante kaj vidante la neniaminstruantajn esperantistojn, Dennis konstatis, tamen, ke la rezultoj de la kvar nespertaj kursgvidantoj estas pli malpli tiel bonaj kiel tiuj de siaj propraj kursoj! Tiaj rezultoj pensigis lin, kaj li konkludis, ke bona, laŭstupa lernmaterialo tiel gravas kiel la kvalito de la instruisto mem, almenaŭ en lia persona kazo.

Decidiĝinte iĝi profesiulo pri instruado, Dennis lasis Hispanion en 1986 por eklerni lingvoinstruadon ĉe la Universitato de Illinois en Usono, tiutempe unu el la plej bonaj programoj pri lingvoinstruado en la mondo. Por diplomiĝi pri lingvoinstruado li studis diversajn kursojn kiel lingvoekzaminadon, sociolingvistikon, psikolingvistikon, neŭrolingvistikon, la anglan por specialaj bezonoj, kursaroplanadon, la instruadon de gramatiko, la instruadon de legado, la instruadon de prononcado, pedagogion, kaj aliajn.

Por esti fakulo pri estrado de lingvolernejoj post sia diplomiĝo de lingvoinstruado, fako angla (MA), li havigis al si alian diplomon pri manaĝersciado, tio estas, la tiel nomata MBA.

Dum tiuj ses studjaroj, li intertempe deĵoris alifoje en Madrido, kaj tiam retrovis sin ĉe la Liceo de Esperanto de Oktobro 1987 kaj1988. Tie li elprenis siajn mensnotojn pri la speciala, intensiva kurso de Esperanto, kiu okazis jarojn antaŭe en la urbeto Ĉeste, Hispanio, kaj rekomences surpaperigi la demadarojn. Tiuj notoj iĝis la BEKkurso.

Post sukcesa provo de la BEKkurso en malgranda grupo de eble ok personoj dum oktobro, novembro, kaj komenca parto de decembro 1987, Dennis pliperfektigis la notojn, kaj volis fari specialan pedagogian "eksperimenton" por ekkonstati ĉu la BEKkurso povos sukcesi en tre intensiva etoso. Do li preparis 64-horan kurson, ok horojn tage dum ok tagoj.

Tiu tre intensiva kurso okazis dum la lasta periodo de decembro kaj la una parto de januaro en la Liceo de Esperanto. Estis entute nur 11 gelernantoj el kiuj 8 finis la 64-horan kurson. Kelkaj el ili kapablis eĉ partopreni en la Madrida Konversacia Rondo kaj ili vere impresis la ĉeestantaron per siaj lingvoniveloj kaj flua parolado.

Tiu eksperimento ripetiĝis alifoje en Francio kun malgranda grupo de ok personoj en la naŭdekaj jaroj alifoje montriĝis, ke la BEKkurso funkciis tre bone kiel tre intensiva kurso, kun ok horoj tage. La BEKkurso estis uzata ankaŭ en la Kastelo de Grésillon, kaj en la ELNA kursoj ĉe la Ŝtata Universitato de San Francisko.

Loĝante en Francio dum partoj de la naŭdekaj jaroj, Dennis komencis eksperimenti por scii pli bone varbi novajn lernantojn de Esperanto. En unu interesa eksperimento, li estis demandota de Marc (Marko) Noulin por fari prelegon pri Esperanto al la france publiko en la urbeto Vendôme, Francio. Antaŭ ol iri tien, Dennis sugestis al Marko, ke li faru fulmokursojn por ekinteresigi al la publiko eklerni Esperanton.

Fulmokurso estas 40-minuta enkonduka leciono pri Esperanto, kiu ripetiĝas ĉiŭore. Ĉeestis eble 30 personoj al tiuj fulmokursoj, kaj 11 el ili ekkomencis lerni Esperanton en la vilaĝo de Lunay, Francio sub la estrado de Marko kaj Daniela Noulin. Dennis instruis la kursojn per la BEKkurso kaj la plimulto de tiuj gelernantoj ne nur finis la kurson sukcese, ili iĝis Esperantistoj kiuj flue parolis la lingvon.

Poste en la urbo Tours, dum la loka, jara foiro, Dennis ripetis la uzadon de tiaj fulmokursoj. Ne estis bona loko por fari tiajn kursojn pro la granda ĉirkaŭa bruo de la foiro, tamen kelkaj personoj ĉeestis la fulmokursojn, kaj unu el la partoprenintaj lernantoj poste iĝis tre bona parolanto de Esperanto, Didier Offredi, kaj iĝis prezidanto de la loka gruop de Esperanto en Tours.

La sukceso de tiuj fulmokursoj pensigis Dennis pri la ebleco uzi ilin pli grandskale por instigi pli da personoj al eklernado de Esperanto. Estis en tiu momento, ke ekvenis al li la ideo fari tutan aron da fulmokursoj ne nur de Esperanto, sed ankaŭ de iu ajn alia lingvo. Do, tiel naskiĝis la ideo de LingvoFestivalo kaj Linguafest en 1994.

La LingvoFestivalo de Tours jam en la unua jaro 1995 estis granda sukceso. Resume: estis 32 lingvoj instruataj kaj 789 gelernantoj en 1995. Estis 65 lingvoj prezentataj kaj pli ol 2500 gekursanoj en 1996. Kaj en la sekvanta jaro estis pli ol 80 lingvoj kaj preskaŭ 4000 kurspartoprenantoj. La 1997a okazo estas la rekorda festivalo. La francaj amaskomunikiloj kaj eĉ eŭropaj amplekse raportis la festivalon televide, radie, kaj ĵurnale.

Pro profesiaj kialoj inter 1997 kaj 2005, Dennis ne povis dediĉi multe da tempo al sia ŝatokupo: la instruo de Esperanto, kaj speciale la organizado de okazaĵoj kiel LingvoFestivalo. Dum tiuj jaroj li estris programon por internaciaj komercaj studentoj en la Universitato de Illinois en Usono, kaj poste instruis strategian merkatikon kaj entreprenadon en la komerclernejo HEC de Parizo, post tio, ankaŭ en aliaj komerclernejoj en Francio.
ip地址已设置保密
2007/4/24 17:22:50
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
2
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
E-M bezonas tiajn personojn.
ip地址已设置保密
2007/5/4 19:18:25

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07813 秒, 4 次数据查询