La kantoj de Maldoror
Lautréamont
Tradukis el la franca Sonja Elen Kisa
Desegnaĵoj de François Aubéron
UNUA KANTO
Strofo 4: La celo de la kantoj
Estas iuj, kiuj verkas, pere de noblaj kvalitoj de l' koro, kiujn eltrovas ilia fantazio aŭ kiujn ili mem posedas, aspirante homan aplaŭdon. Sed utiligas mi mian genion por prikanti la plezuregojn de krueleco! Plezuregoj nek pasemaj nek artefaritaj, sed kiuj komenciĝis kun la homaro kaj kiuj finiĝos kun ĝi. Ĉu genio ne povas kuniĝi kun krueleco per la sekretaj rezolucioj de Providenco? Aŭ ĉu, ĉar iu estas kruela, li ne povas havi genion? La pruvon de tio oni trovu en miaj vortoj. Dependas nur de vi por min aŭskulti, se vi bonvolas... Pardonu, ekŝajnis al mi, ke hirtiĝis la haroj de mia kapo, sed estas nenio, ĉar per mia mano mi sukcesis facile rekombi ilin en la antaŭan pozicion. Ĉi kantisto ne pretendas, ke lia verko prezentas ion, kion oni ne jam sciis. Male, li laŭdas sin, ĉar la malicaj kaj arogantaj pensoj de lia heroo troviĝas ja ĉe ĉiuj homoj.
Glosoj
rezolucio: precize kaj oficiale esprimita deziro, intenco
hirtiĝi: ekstari (parolante pri haroj)