La kantoj de Maldoror
Lautréamont
Tradukis el la franca Sonja Elen Kisa
Desegnaĵoj de François Aubéron
UNUA KANTO
Strofo 5: Maldoror renkontas la homaron (la serĉado de homo bona)
Dum mia tuta vivo mi vidis la homojn, kun mallarĝaj ŝultroj, sen unu sola escepto, fari nenombreblajn stultaĵojn, brutigi siajn samspecianojn kaj perversigi animojn per ĉiaj rimedoj. La motivon de siaj agoj ili nomas: gloro. Spektante tion, mi volis ridi kiel la aliaj; sed tio, stranga imito, estis nefarebla. Mi ekprenis poŝtranĉilon kies klingo havis akran tranĉrandon, kaj mi fendis al mi la karnon tie, kie kuniĝas miaj lipoj. Dum unu momento mi kredis mian celon atingita. Mi kontemplis en spegulo tiun buŝon difektitan de mia propra volo! Estis eraro! La sango, kiu abunde fluis de la du vundoj cetere malebligis rekoni ĉu jen vere estis la rido de la aliaj. Sed, post iom da komparado, mi klare vidis, ke ne similis mia rideto al tiu de la homoj; en aliaj vortoj, mi tute ne estis ridanta. Mi vidis la homojn, kun aĉegaj kapoj kaj teruraj okuloj profundiĝintaj en obskurajn kavojn, superi la obstinegon de granito, la harditecon de fandita ŝtalo, la kruelecon de l' ŝarko, la impertinentecon de juneco, la sensencan furiozon de krimuloj, la perfidojn de hipokrituloj, la plej talentajn aktorojn, la karakterforton de pastroj, kaj la plej malvarmajn kaj kaŝemajn estaĵojn de la ĉielo kaj de l' mondo surtera; mi vidis la moralistojn tediĝi de malkovri siajn korojn kaj voki nepacigeblan koleron de supre. Mi ilin ĉiujn vidis, jen levi potencan pugnon spite al la ĉielo, kiel tiu de infano jam perversa kontraŭ sia patrino, verŝajne pelatajn de iu infera diaĵo, kun okuloj dolorantaj pro malamo kaj gravedaj je mordanta memriproĉo, en silentado glacia, ne aŭdacantajn esprimi la indignajn kaj sendankajn pripensaĵojn forŝlositajn en iliaj sinoj: pensojn kun sufiĉe da maljusteco kaj hororo por tristigi kaj kompatigi la Dion de korfavoro; jen, ĉiumomente de l' tago, de la komenco de infanaĝo ĝis la fino de oldeco, senprudente disĵetadi nekredeblajn anatemojn kontraŭ ĉio, kio spiras, kontraŭ si mem kaj kontraŭ Providenco, kaj prostitui inojn kaj idojn, tiel atencante la korpopartojn konsekritajn al pudoro. Tiam ŝveligas la maroj siajn ondegojn, forglutante ŝipojn en siajn abismojn; tertremoj kaj uraganoj renversas la domojn; la pesto kaj diversaj plagoj masakras la preĝantajn familiojn. Sed la homoj ne atentas. Mi vidis ilin ankaŭ ruĝiĝi pro honto de sia konduto sur ĉi tiu tero: malofte. Ŝtormoj, fratoj de uraganoj; blueca firmamento, kies belecon mi ne agnoskas; hipokrita maro, portreto de mia koro; la tero, kun sino plena de enigmoj; enloĝantoj de la sferoj; la tuta universo; Dio, kiu ĝin tiom grandioza kreis, vin mi alvokas: montru al mi homon, kiu estas bona!... Sed via graco dekobligu miajn naturajn fortojn; ĉar vidante ĉi tian monstron, mi povus morti pro mirego: oni ja mortas pro malpli.
Glosoj
graveda: (figurasence) plenplena
anatemo: solena malbeno por kulpigi
indigna: esprimanta koleron pro nejusteco
pudoro: korpa sekshontemo