dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La kantoj de Maldoror(6)

您是本帖的第 1277 个阅读者
树形 打印
标题:
La kantoj de Maldoror(6)
绿帆
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:铜牌世界语者
文章:32
积分:383
门派:无门无派
注册:2006年9月9日
楼主
 用支付宝给绿帆付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给绿帆

发贴心情
La kantoj de Maldoror(6)

La kantoj de Maldoror

Lautréamont

Tradukis el la franca Sonja Elen Kisa
Desegnaĵoj de François Aubéron

UNUA KANTO

Strofo 6: La ungoj (la leganto komplicigata)

Oni lasu siajn ungojn dum dekkvin tagoj kreski. Ho! kiom dolĉas brute forkapti el lia lito infanon, kiu ankoraŭ nenion havas ĉe la supera lipo, kaj, kun okuloj larĝe malfermitaj, ŝajnigi miele mankaresi lian frunton, retropuŝante la belajn harojn!图片点击可在新窗口打开查看 Tiam, precize kiam li ĝin malpleje atendas, ekmergi siajn longajn ungojn en lian molan bruston, sed tiamaniere, ke li ne mortu; ĉar, se li mortus, oni poste ne povus ĝui la spektaklon de lia mizerego. Tiam oni trinkas la sangon, lekante la vundojn, kaj dum tiu ĉi tempo, kiu devus daŭri tiom longe, kiom daŭras la eterneco, la knabo ploras. Nenio gustas pli bone ol lia sango, elpremita kiel mi ĵus priskribis kaj ankoraŭ freŝe varma, se ne estus liaj larmoj, amaraj kiel salo. Homo, ĉu vi ne iam gustumis vian sangon, kiam vi hazarde estis tranĉinta al vi la fingron? Bongustas, ĉu ne; ĉar ĝi gustas je nenio. Krome, ĉu vi ne memoras unu tagon, absorbite en viaj mornaj pensoj, esti allevinta vian profundan malpladon al via malsaneca vizaĝo malsekigita de tio, kio fluadis de viaj okuloj, tiun saman manon tiam fatale direktiĝantan al via buŝo, kiu per longaj glutoj ĉerpis, el tiu pokalo klakanta kiel la dentaro de la lernanto, kiu oblikve rigardas al sia denaska subpremonto, la larmojn? Bongustas, ĉu ne; ĉar ili gustas je vinagro. Ili rememorigas la larmojn de via amantino, sed la larmoj de la infano estas pli agrablaj al la palato. Li ne perfidas, kiu ankoraŭ ne konas malicon. Sed eĉ la plej amanta virino trompos vin pli-malpli frue... ĉi tion mi divenas per analogio, kvankam mi ne scias, kio estas amikeco, kio estas amo (mi dubas, ke mi iam akceptos tiujn, almenaŭ ne de la homa raso). Do, ĉar ne naŭzas vin via sango kaj viaj larmoj, nutru vin, nutru vin konfide per la larmoj kaj la sango de la junulo. Ligu al li la okulojn, dum vi disŝiros al li la pulsantan karnon; kaj, aŭdinte dum sufiĉe longaj horoj liajn sublimajn kriojn, similajn al la penetraj stertoroj, kiuj elgorĝiĝas de la agoniantaj vunditoj sur batalkampoj; vi tiam, foriĝinte kiel lavango, ĵetos vin el la ĉambro apuda kaj vi ŝajnigos rapidi por lin savi. Vi malkatenos al li la manojn, kun ŝvelintaj nervoj kaj vejnoj, vi redonos la vidadon al liaj konfuzegaj okuloj, ekrelekante liajn larmojn kaj sangon. Kia vera kaj nobla pento! Tiu dia fajrero ene de ni, kiu tiom malofte aperas, ekmontras sin; tro malfrue! Kiel la koro ekzalte aspiras konsoli la senkulpulon, kiun oni dolorigis: "Ho junulo, kiu ĵus suferis tiel kruelan torturon, kiu do povus fari al vi tian krimegon, por kia mi neniun vorton trovas. Oj! kompatindulo! Kia turmento por vi! Kaj se via patrino scius pri tio, ŝi estus ne pli proksima al morto, tiel abomenata de krimuloj, ol mi estas nun. Aĥ! kio estas do bono kaj malbono? Ĉu ili estas unu sama afero, per kiu ni furioze atestas nian senpotencon kaj la pasion atingi senlimecon eĉ per la plej absurdaj rimedoj? Aŭ ĉu povus esti du malsamaj aferoj? Jes... pli bone, ke ili estu unu sama afero... ĉar alie kio fariĝos el mi en la tago de la lasta juĝo? Pardonu min, junulo! Antaŭ via nobla kaj sanka vizaĝo staras la homo, kiu frakasis viajn ostojn kaj deŝiris la pecojn de karno, kiuj pendas diversloke de via korpo. Ĉu deliro de mia malsana menso, ĉu sekreta instinkto sendependa de mia racio, kiel tiu de la aglo diskarniganta sian predon, pelis min al tia krimego? Kaj tamen tiom multe kiom mia viktimo mi suferis! Pardonu min, junulo! Tuj kiam ni liberiĝos el ĉi tiu pasema vivo, mi volas, ke ni estu interplektitaj dum l' eterno, formante nur unu estaĵon, kun mia buŝo gluita al la via. Sed eĉ tiele mia puno ne estos kompleta. Do vi diskarnigos min, kaj neniam vi ĉesu, per viaj dentoj kaj ungoj samtempe. Mi ornamos mian korpon per balzamaj girlandoj por ĉi pekripara oferego, kaj kune ni suferos, mi pro esti disŝirata, vi pro disŝiri min... kun mia buŝo gluita al la via. Ho blondhara junulo kun tiom mildaj okuloj, ĉu vi nun faros tion, kion mi konsilas? Malgraŭ via volo, mi volas, ke vi ĝin faru, kaj vi feliĉigos mian konsciencon." Tiel parolinte, vi estos malbonfarinta al homo kaj samtempe amata de tiu sama estaĵo: jen la plej granda feliĉo imagebla. Poste vi povos porti lin en la malsanulejon, ĉar la kriplulo neniel povos vivteni sin. Oni nomos vin heroo, kaj jarcentoj post via morto laŭraj kronoj kaj oraj medaloj ankoraŭ kovros viajn nudajn piedojn sur via granda tombo kun antikva figuro. Ho vi, kies nomon mi ne volas skribi sur ĉi paĝon konsekritan al la sankteco de l' krim', mi scias, ke via pardono estis senlima kiel la universo. Sed rigardu, ankoraŭ vivas mi!

Glosoj
miela: afekte nesincere dolĉa por allogi
manplado: vortludo de malplato (interna kava flanko de mano) kaj plado (granda telero)
sublima: mirige belega
stertoro: raŭka spirsono de mortanto
agonii: esti tuj mortonta
lavango: neĝamaso rulfalanta de monto
pento: deziro ripari faritan kulpon kaj ne plu rekomenci

ip地址已设置保密
2007/11/16 16:58:10

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询