dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La kantoj de Maldoror(7)

您是本帖的第 1311 个阅读者
树形 打印
标题:
La kantoj de Maldoror(7)
绿帆
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:铜牌世界语者
文章:32
积分:383
门派:无门无派
注册:2006年9月9日
楼主
 用支付宝给绿帆付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给绿帆

发贴心情
La kantoj de Maldoror(7)

La kantoj de Maldoror

Lautréamont

Tradukis el la franca Sonja Elen Kisa
Desegnaĵoj de François Aubéron

UNUA KANTO

Strofo 7: Interkonsento kun malvirto

Mi faris interkonsenton kun malvirto por semi malpacon en familiojn. Mi ankoraŭ memoras la nokton antaŭ tiu danĝera amora afero. Mi vidis antaŭ mi tombon. Mi ekaŭdis lampiron, grandan kiel domo, diri: "Mi iluminos vin. Legu la epitafon. Ne de mi venas ĉi superega ordono." Vasta sangoruĝa lumo图片点击可在新窗口打开查看, antaŭ kiu ekklakadis miaj makzeloj kaj ekmortfalis miaj brakoj, etendiĝis tra la aeroj ĝis la horizonto. Sentante min falonta, mi apogis min kontraŭ ruina muro, kaj legis: "Ĉi tie ripozas junulo, kiu mortis pro ftizo: vi scias kial. Ne preĝu por li." Multaj homoj eble ne tiel kuraĝus kiel mi. Intertempe venis iu bela nudulino kuŝi sin al miaj piedoj. Mi, al ŝi, kun trista mieno: "Vi povas relevi vin." Mi etendis al ŝi la manon, per kiu la murdonto de sia fratino tranĉas ties gorĝon. La lampiro, al mi: "Vi, prenu ŝtonon kaj mortigu ŝin." "Kial?" respondis mi. Li, al mi: "Gardu vin, malfortulo, ĉar estas mi la plej forta. Tiu ĉi virino nomiĝas MALVIRTO." Kun larmoj en la okuloj, furiozo en la koro, mi sentis naskiĝi en mi nekonatan forton. Mi ekprenis grandegan ŝtonon, kaj, post pluraj provoj, mi ĝin kun peno levis ĝis la alteco de mia brusto, kaj per miaj brakoj sukcesis surŝultrigi ĝin. Mi suprengrimpis monton ĝis la pinto. De tie mi la ŝtonon svingis kaj mortpremegis la lampiron. Lia kapo subteriĝis profunden je unu homalteco; la ŝtonego resaltis alte kiel ses preĝejoj. Ĝi refalis en lagon, kies akvoj momente malleviĝis, kirliĝante kaj elkavigante grandegan renversitan konuson. La surfaco reglatiĝis; la sangeca lumo ne plu brilis. "Ho ve! ho ve!" ekkriis la bela nudulino: "Kion vi faris?" Mi, al ŝi: "Mi preferas vin al li, ĉar mi kompatas mizerulojn. Ne kulpas vi, ke la eterna justeco vin kreis." Ŝi, al mi: "Unu tagon homoj traktos min juste; mi diras nenion plu. Lasu min foriri por en la profundecon de la maro kaŝi mian senfinan tristecon. La solaj, kiuj ne malestimas min, estas vi kaj la hororaj monstroj, kiuj svarmas en ĉi nigraj abismoj. Vi estas bona. Adiaŭ, vi, kiu min amis." Mi, al ŝi: "Adiaŭ, denove adiaŭ! Mi ĉiam amos vin!... Ekde hodiaŭ mi forlasas la virton." Tial, ho popoloj, kiam vi aŭdos la vintran venton ululi super la maro kaj ties bordoj, aŭ super la urbegoj, kiuj de longe por mi funebras, aŭ trans glaciajn regionojn polusajn, vi diros: "Ne estas la spirito de Dio, kiu preterpasas: estas sole la akra vespiro de Malvirto, kuniĝinta kun la basa ĝemado de la Montevideano[1]. Infanoj, mi diras tion al vi. Do, plenaj de kompatemo, genuiĝu; kaj la homoj, pli multaj ol pedikoj[2], faru longajn preĝojn.

Notoj
[1] Montevideo (Urugvajo): naskiĝurbo de Ididore Ducasse (Lautréamont)
[2] Antaŭsigno de la invado de la pedikoj en kanto 2, strofo 9

Glosoj
lampiro: lumvermo
epitafo: surskribo sur tomboŝtono
makzeloj: la du ostaj pecoj de la buŝo, en kiuj estas fiksitaj la dentoj
ftizo: tuberkulozo de la pulmoj
pediko: parazita insekto vivanta en la kapaj kaj korpaj haroj de homoj por suĉi ties sangon

ip地址已设置保密
2007/11/16 16:58:58

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06201 秒, 4 次数据查询