dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Internaciaj Ekzamenoj

您是本帖的第 1472 个阅读者
树形 打印
标题:
Internaciaj Ekzamenoj
hongjia
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:铜牌世界语者
文章:86
积分:726
门派:无门无派
注册:2006年7月31日
楼主
 用支付宝给hongjia付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给hongjia

发贴心情
Internaciaj Ekzamenoj
Internaciaj Ekzamenoj - Priskriboj
 
<script></script>

[La informoj kiuj sekvas estas plejparte ĉerpitaj el “Gvidilo al la elementa kaj meza niveloj de la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI kaj UEA (2-a eld)”, Roterdamo: ILEI/UEA, 1998. Pli detalajn priskribojn--kaj specimenaj ekzamenoj--troviĝas en tiu libreto.]

Pri la enhavo de la ekzamenoj, Artikolo 6 de la Principa Regularo diras:
“La ekzamenoj estas unulingvaj, t.e. nur en Esperanto. Ili konsistas el antaŭtesto, skriba kaj parola partoj. IEK decidas pri la formo kaj enhavo de la ekzamenoj kaj rajtas ŝanĝi ilin surbaze de spertoj kaj pliaj konsideroj.”

Skizaj priskriboj de la nuna formo kaj enhavo de la ekzamenoj sekvas. La sinsekvo de la ekzamenaj eroj estos: antaŭtesto, skriba kaj poste parola partoj. En la ekzamenoj vortaroj kaj aliaj helpiloj estas komplete malpermesataj.

Gramatika antaŭtesto
Ĉiu enskribiĝinto por la internaciaj ekzamenoj devas unue sukcesi je la koncerna gramatika antaŭtesto. La poentoj gajnitaj en la antaŭtesto, tamen, ne enkalkuliĝas en la ekzamena rezulto. La antaŭtesto sendepende funkcias kvazaŭ kribrilo. Tiuj kiuj ne povas trovi sukceson en la antaŭtesto tre verŝajne ankoraŭ ne posedas la bazajn gramatikilojn necesajn por senĝena esprimado de pensoj pere de Esperanto. Plej ofte la loka Ekzamena Komisiono administras la gramatikajn antaŭtestojn almenaŭ kelkajn horojn antaŭ la anoncita tempo por la skriba parto de la ekzameno.

La element-nivela antaŭtesto daŭras 40 minutojn kaj la sukces-nivelo estas 70%. Ĝi specife testas kapablojn rilate al:
1. Akuzativo
2. Prepozicioj
3. Transitiveco de verboj (kaj aliaj uzoj de -ig- kaj -iĝ-)
4. Korelativoj
5. Afiksoj

La mez-nivela antaŭtesto daŭras 50 minutojn kaj la sukces-nivelo estas 70%. Ĝi testas *aldone* la jenajn.
1. Participa sistemo
2. Refleksivo
3. Pliaj afiksoj
4. Leksiko

Skriba parto
La skriba parto havas 5 erojn kaj bezonas tri horojn. La atingeblaj poentoj estas 100, du trionoj de la tuta ekzameno.Tiuj kiuj ne atingas minimume 60 poentojn en la skriba parto ne rajtas pluiri al la parola parto. (Tabelo kun poentvaloroj aperas fine de tiu ĉi sekcio.)

1. Lega kompreno
En la elementa nivelo la kandidato ricevas tekston, kies amplekso estas proksimume 250 vortoj. La enhavo estas popularscienca aŭ literatura kaj estas 4-6 demandoj bazitaj sur ĝi, kiuj celas eltiri informojn prezentitajn en la teksto. En la meza nivelo la teksto ampleksas 300 ĝis 400 vortojn kaj estas iom pli specife literatura aŭ scienca, sen esti rekte faka. La demandaro inkluzivas kelkajn, kiuj devigas la kandidaton fari supozojn, analizojn aŭ komparojn kaj uzi frazojn ne tireblajn el la teksto mem. Ambaŭkaze la rekomendo estas dediĉi 40 ĝis 45 minutojn al ĉi tiu tasko.

2. Diktaĵo
Unu el la ekzamenantoj legas proksimume 100-vortan tekston enhavantan ĉiujn Esperantajn literojn, kiun la kandidatoj devas ĝuste skribi. Ĉi tiu kapablo estas testata nur en la elementa nivelo.

3. Eseo
La kandidato devas elekti inter kvar temoj, el kiuj du temas pri Esperanto, du ne nepre pri ĝi, du estas pli specifaj, kaj du tre ĝeneralaj. En la elementa nivelo la postulo estas minimume 400 vortoj, en la meza 600. Por ĉi tiu tasko la disponebla tempo estas 60 minutoj. La kriterioj por la aljuĝado estas tri kaj egalvaloraj: lingva ĝusteco, idea enhavo kaj stilo.

4. Aŭskulta kompreno
La kapablo aŭskulti estas testata skribe laŭ du diversaj vojoj. Unue la kandidato devas aŭskulti tekston kaj respondi anticipe donitajn demandojn pri ĝi. Sekvas dua parto de la sama aŭ samtema teksto, kiu estas resumenda ĝis proksimume 60% de sia originala longeco.

5. Kulturaj konoj
La kulturaj konoj estas testataj skribe. La ekzamenantoj atendas, ke la kandidatoj posedu sciojn pri la historio, organizo, aplikado kaj literaturo de Esperanto. En la elementa ekzameno necesas parigi ĉiun el 20 priskribaj frazoj kun la ĝusta respondo el listo de 24-25. La meza nivelo postulas ke la kandidato plenigu spacojn per informoj kiu mankas al la donitaj frazoj.

Tabelo de poentvaloroj, skriba parto

Ekzamenero  
Elementa nivelo  
Meza nivelo  
Lega kompreno
25
30
Diktaĵo
10
--
Eseo
30
30
Aŭskulta kompreno  
25
20
Kulturaj konoj
10
20
Sumo
100
100


Parola parto
La kandidatoj ekzameniĝas unuope kaj private antaŭ tripersona ekzamenantaro dum maksimume 20 minutoj. La parola parto valoras 50 poentojn, unu triono de la tuta ekzameno. Por sukceso en la ekzameno, tamen, necesas atingi minimume 30 poentojn en la parola parto, senkonsidere de la jam atingitaj poentoj en la skriba parto. Ne nur parolado, sed konversacia kapablo gravas. Ankaŭ la pri-Esperanta scio estas testata en ĉiu tiu momento per malmultaj demandoj, lastmomente elektitaj el vasta listo tiucela. La ekzamenantoj serĉas pruvojn, ke la kandidato legis kelkajn (meznivele plurajn) Esperantajn librojn kaj posedas bazajn (meznivele mezajn) sciojn pri la historio, organizo, aplikado kaj literaturo de la lingvo. (Tabelo kun poentvaloroj aperas fine de tiu ĉi sekcio.)

La parola parto havas tri erojn:
1. Bild(stri)o
La ekzamenantoj prezentas bildon aŭ bildstrion pri kiu la kandidato devas paroli dum kelkaj minutoj. La komisiono aljuĝas poentojn por originaleco, lingva ĝusteco kaj taŭga reago al demandoj.

2. Esperanto-kulturo
Poste venas du demandoj pri Esperanto-kulturo. La kandidato devas respondi ilin dum maksimume tri minutoj. La ekzamenantoj kalkulas po 10 poentojn por ĉiu demando kaj estas same taksataj la enhavo, scioj, lingva ĝusteco, lerta lingvouzo kaj klara esprimado de la ideoj.

3. Interparolado
Fine, oni testas la interparolan kapablon, t.e. la kapablon samtempe aŭskulti, kompreni kaj paroli. La kandidato devas respondi demandojn kaj interparoli dum tri aŭ kvar minutoj kun la ekzamenantoj pri du hazarde elektitaj temoj. La temoj estas taŭgaj por la nivelo kaj rilatas al la ĉiutaga vivo aŭ personaj opinioj pri konataj aferoj.

Tabelo de poentvaloroj, parola parto

Ekzamenero  
Elementa nivelo  
Meza nivelo  
Bild(stri)o
10
15
Esperanto-kulturo
25
20
Interparolado
15
15
Sumo
50
50

ip地址已设置保密
2007/12/17 23:06:11
hongjia
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:铜牌世界语者
文章:86
积分:726
门派:无门无派
注册:2006年7月31日
2
 用支付宝给hongjia付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给hongjia

发贴心情

Laŭ Artikolo 7 de la Principa regularo:

a) Sukcesa ekzamenito ricevas atestilon enhavantan la finan noton, subskribitan de la prezidantoj de IEK kaj EK.

b) Por aljuĝi finan noton al kandidato plenuminta Elementan Ekzamenon EK devas decidi inter du eblecoj, kiuj vorte estas esprimeblaj jene: sukcese - malsukcese.

c) Por aljuĝi finan noton al kandidato plenuminta Mezan Ekzamenon EK devas decidi inter kvar eblecoj, kiuj vorte estas esprimeblaj jene: tre bone - bone - kontentige - malsukcese.

ĉ) Kandidatoj ricevintaj la noton “malsukcese” ricevas de EK anstataŭ atestilon personan sciigon pri tio.

La faritaj ekzamenoj estas kontrolendaj de IEK. Rezultoj do restas provizoraj ĝis la subskribo de la atestilo, kiun sukcesinto kutime ricevas perpoŝte.

ip地址已设置保密
2007/12/17 23:07:31
siena
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:钻石牌世界语者
文章:5418
积分:31727
门派:绿色
注册:2006年7月18日
3
 用支付宝给siena付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给siena

发贴心情
能否找到最近一次的考试题吗?
ip地址已设置保密
2008/1/3 22:22:56

 3   3   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.08594 秒, 4 次数据查询