3. Montru E-permesilon
En 1993 la kongreso de ELNA okazis en kampuso de Hartforda Universitato (Connecticut, Usono). Ĝin organizis samideanoj de najbara Kanado, sub gvido de la konata Kebekia E-aktivulo Normand Fleury. Al mi ŝajnis, ke la kampusa polico iom suspekte rigardis la konferencanojn, kiuj parolis nek anglan, nek francan lingvojn, sed iun strangan, similan al itala kaj hispana.
Unufoje sur ŝoseo, kiam Normand ŝoforis sian aŭton, policano ordonis al li halti. Normand, eksterlandano, ne hastis obei: renkontiĝo kun polico en fremda lando promesis al li nenion bonan. Des pli, ke li ne parolis angle. Tamen li haltis. La policano alproksimiĝis kaj observante la algluaĵojn sur lia aŭto 'Lernu Esperanton', 'E. estas lingvo de paco', demandis: "Kie mi povus studi vian lingvon?"
Normand ekridetis kaj donis al li sian adres-karton.