dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Moskva skolo de originala Esperanto-poezio

您是本帖的第 1292 个阅读者
树形 打印
标题:
Moskva skolo de originala Esperanto-poezio
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Moskva skolo de originala Esperanto-poezio

Moskva skolo de originala Esperanto-poezio


Nikolao Gudskov


1. Premisoj

Moskvo delonge estis loko, kie
koncentriĝis diversspecaj esperantistaj fortoj. Tio estis ne nur pro tio, ke ĝi
simple estas metropolo de la lando kaj centro de la rusa kulturo, sed pli pro
agado de certaj esperantistoj. Komence ja Esperanto-movado kaj kultura agado
estis pli fortaj en Peterburgo, Odeso kaj ankoraŭ kelkaj lokoj en Rusio, kie
agis pioniraj aŭtoroj. Fakte, estis merito de Aleksandr Saĥarov kaj lia eldona
kaj kleriga agado, ke Moskvo en 1910-aj fariĝis la ĉefa kultura centro en rusia
parto de Esperantujo.
Ĝis la
1920-aj jaroj Moskvo, krom Georgo Deŝkin, preskaŭ ne donis signifajn nomojn de
Esperanto-poetoj, kaj ankaŭ longe poste poetoj-moskvanoj ne apartiĝis de la
ĝenerala torento de la rusa poezia skolo (al kiu, cetere, apartenis laŭ tradicia
divido, ankaŭ pluraj polaj, estonaj kaj latvaj
aŭtoroj).
Tamen ĝuste en Moskvo en
1920-aj – 30-aj jaroj loĝis kaj verkis la eminentaj rusaj poetoj-esperantistoj:
Georgo Deŝkin, Nikolao Hohlov, Nikolao Nekrasov kaj Aleksandr Logvin (se ne la
tutan vivon, almenaŭ dum la plej grava krea periodo; el la plej brilaj tiutempaj
rusaj poetoj eble nur Eŭgeno Miĥalski ne estis ligita al Moskvo), kaj moskvanoj
de postmilitaj esperantistaj generacioj ne povis ne esti influitaj kaj
inspiritaj de tiu fakto. Influo de ĝuste tiuj poetoj plej senteblas en verkoj de
la postmilitaj aŭtoroj, iuj el kiuj vere konsciis sin gardantoj de certa
literatura tradicio.

2. Impeto de la 60-aj

La situacio pri esperantistaj
generacioj en Rusio estas komplika. Fakte, inter la stalina frakaso de la movado
en 1938 kaj komenco de ĝia renaskiĝo en 1956-57 pasis 19 jaroj – fakte, periodo
de tuta normala generacio. Do, konsiderante samtempe, kiom malmulte da
esperantistoj postvivis kaj la reprezaliojn, kaj la militon, kaj simplajn timon,
forgeson kaj senreviĝon, ŝajnas, ke neniu tradicio povis esti konservita dum la
periodo.
Parte tio estas vero.
Krom Deŝkin kaj Logvin, neniu el eminentaj moskvaj literaturistoj restis aktivaj
fine de 1950-aj – kaj ankaŭ unu el ili (Deŝkin) loĝis jam en malgranda provinca
urbeto. Estis plene forgesitaj antaŭmilitaj movadaj preferoj, moroj, kantoj...
Sed des pli zorge oni kolektis kaj provis renaski tion, kio restis, kaj unuavice
– la libran kulturon. Kolektiĝis klubaj kaj privataj bibliotekoj, oni multe
lernis... Kaj komencis memstare
verki.
Certe, la unuaj ekverkis
kaj ekpublikigis siajn verkojn (parte malnovajn, parte noveverkitajn) aŭtoroj,
kiuj jam komencis en 1910-aj – 30-aj jaroj: Georgo Deŝkin, Aleksandr Logvin,
Isaak Ĥoves. Tre gravis verka kaj traduka aktivado de Konstantin Gusev. Apud ili
aperis bonaj poetoj el la – tiam – juna generacio: Bonifatio Tornado (Boris
Tokarev), Vladimir Samodaj kaj aliaj. Parte ili publikigis siajn verkojn ekster
Sovetio: tie aperis libroj de Deŝkin kaj Logvin, sed plej gravajn eblecojn por
disfloro de poeziaj talentoj prezentis eldonagado de SSOD-a Komisiono por
eksterlandaj ligoj de sovetiaj esperantistoj, kiun gvidis K.
Gusev.
La Komisiono eldonis
plurajn broŝurojn kun poeziaj tradukoj el famaj rusaj, ukrainaj, estonaj poetoj
(ankaŭ unu broŝuron de Lorca). La tradukoj estis faritaj de diversaj sovetiaj
esperantistoj, sed grandan lokon en ili okupis tradukoj de la menciitaj
moskvanoj. Krome, inter 1964 kaj 1976 aperis 12 numeroj de la almanako "Por la
Paco", kie poeziaj tradukoj kaj originalaĵoj de la moskvaj poetoj okupis gravan
lokon. Certaj verkoj aperadis en sovetiaj eldonoj de "Paco". Bedaŭrinde, en la
dua duono de 1970-aj la eldonagado de la Komisiono pro fortiriĝo de Gusev (li ne
plu havis animajn fortojn konstante kontraŭstari partiajn burokratojn) fakte
ĉesis, kaj en periodo de ASE E-eldonado ne sukcesis renoviĝi – verŝajne, ĉar
neniu krom Gusev havis kapablon organizi ĝin en tiamaj malfacilaj kondiĉoj.

3. Maturiĝo

Tamen eĉ sen iuj (eĉ se magraj)
oficialaj eldoneblecoj E-poetoj en Sovetio tradukis kaj verkis originale. La
movado kreskis, junularo kolektiĝis – kaj bezonis kanti. Komence la kantotekstoj
(ĉu tradukitaj, ĉu originalaj) estis primitivaj, ne ĉiam korektaj laŭ la poeziaj
kaj eĉ, foje, gramatikaj reguloj, sed poiomete aperis kantotekstoj, kiuj estis
veraj poemoj – speciale menciendas tiaj tekstoj de Mikaelo Bronŝtejn, Ludmila
Novikova... Krome, en diversaj lokoj estis organizataj artaj konkursoj kun
poeziaj branĉoj. Aperis "samizdataj" revuetoj, tre serioze rilataj al nivelo de
tio, kion ili publikigis, kaj kiuj kunligis komunumon de verkemuloj kaj
literaturŝatantoj ("Sezonoj" en Sverdlovsk, "Literatura ska-tolo" en Sevastopol
kaj Riga k. a.). En moskva E-klubo prelegis pri E-literaturo B. Tokarev, kaj
liaj scioj pri la objekto forte influis la aŭskultantojn. Tie okazadis ankaŭ
prezentoj de poetoj kaj tradukistoj kun pridiskutoj, kantaj vesperoj. Ĉio tio
stimulis talentajn homojn perfektiĝi en la metio, kaj dank' al tio en la 80-aj
jaroj, kiam la eblecoj de normalaj publikigoj estis limigitaj, kvanto kaj
kvalito de novaj poetoj kreskis. Kaj plej multe da tiaj homoj akumuliĝis en
Moskvo – iuj, kiel Valentin Melnikov kaj Miĥail Povorin estis moskvanoj, iuj,
kiel Ludmila Novikova, transloĝiĝis al Moskvo el aliaj urboj... Kaj daŭre vivis
kaj verkis Tornado, Samodaj...
Ni
povas konkludi, ke al fino de la 1980-aj jaroj aperis en la sama loko – Moskvo –
sufiĉe forta grupo de diversgeneraciaj esperantistoj-poetoj kaj
literaturŝatantoj, kiuj pli-malpli konstante kontaktis kaj povis reciproke
prezenti kaj pritaksi siajn verkojn, influi unu la alian kaj krei komunajn
kriteriojn pri maniero verki. Ĉio tio ja estas grava premiso por establo de vera
literatura skolo. La premiso realiĝis post apero de du ĉefaj institucioj, kiuj
fiksis aperon de la skolo: tio estis konstante funkcianta literatura klubo kaj
ties presorgano.

4. Moskva literatura Esperanto-klubo

En fino de la 1980-aj jaroj okazis
mallonga periodo de eksploda disfloro de la Esperanto-movado en Sovetunio. Ĝi
estis provokita de la socia rekonstruo ("perestrojko") kaj reflektis socian
strebon al facila eliro en la mondon. Malnovaj (kaj ankaŭ novaj) aktivuloj
tiutempe sufiĉe lerte ekuzis la okazon kaj, almenaŭ en kelkaj urboj de la lando,
sukcesis rapide progresigi diversajn iniciatojn. (Bedaŭrinde, fino de la
"perestrojko" kaj definitiva transiro de la socio al kapitalisma ekonomio kaj
valorsistemo rapide estingis la alesperantan elanon en la socio;
Esperanto-movado, estante esence idealisma, tre malfacile povas adaptiĝi al
kreskanta profitemo de la
popolo...)
En Moskvo plej bonajn
rezultojn en tiu ora periodo atingis la ĉefa motoro de iama SEJM Anatolo
Gonĉarov – persono, kiu ĉiam interesiĝis pri evoluo de ĉiunivela kulturo en
Esperanto. En 1987 surbaze de novaj kursoj li fondis grandan klubon "Lev
Tolstoj", en kiu de la komenco li intencis organizi ankaŭ kulturigan kaj krean
laboron. En 1988-90 en la klubo funkciis rondeto de arta tradukado (gvidis
Nikolao Gudskov), kaj en 1989 Gonĉarov lanĉis specialan branĉon de la klubo:
Moskvan Literaturan Esperanto-klubon (MLEK), kiu komencis funkcii unufoje
monate. Ne tuj glate ĝi ekfunkciis, ĉar mem Gonĉarov estis okupita pri aliaj
aferoj kaj aliaj personoj ne havis sufiĉan sperton, sed ĉio ordiĝis, kiam
komence de 1990 ĝian gvidadon surprenis Vladimir Samodaj, kiu ja estis ne nur
movada gvidanto, sed mem bona kaj sperta poeto. Poste, en 1991, li forlasis
formalan gvidadon de la klubo, transdoninte ĝin al N. Gudskov (dum iom da
tempo en 1993-94 ĝin gvidis ankaŭ Valentin Melnikov), sed, tutegale, vera ĝia
animo ĉiam restas Samodaj, kiu plenumis ankoraŭ unu gravan funkcion: kompilis
kaj eldonis la presorganon de la
klubo.
Do, jam dum naŭ jaroj
regule, ĉiumonate (krom someraj monatoj) en ejo de la Esperanto-klubo "Lev
Tolstoj" kolektiĝas homoj, kiuj ion verkas en Esperanto aŭ tradukas en
Esperanton (foje el Esperanto) prozon, sed multe pli ofte – poezion; ili libere
kritikas (foje – sufiĉe severe) unu la alian, interŝanĝas opiniojn pri verkoj,
ankaŭ rakontas pri novaĵoj... Parto de la vizitantoj ne verkas kaj ne kritikas
mem, ili povas esti simplaj spektantoj, kiuj tamen konsistigas interesigitan
publikon. La klubo "Lev Tolstoj" ne ĉiam estis same aktiva. Sed dum la tuta
periodo la literatura klubo funkciis, kio signifis, ke ĝi estis vere bezonata.
En 1997 preskaŭ sola konstanta aktivado de "Lev Tolstoj" estis ĝuste la
literaturaj kunvenoj (en 1998 la cetera funkciado ankaŭ, feliĉe,
reaperis).
La klubon frekventis
kaj frekventas, certe, ne nur moskvanoj. Ĝin vizitas, okze de veno al Moskvo,
aliurbaj kaj alilandaj gastoj, kaj inter ili – poetoj kaj kantaŭtoroj. Plej ofte
en ĝiaj kunsidoj prezentis siajn poemojn, kantojn kaj tradukojn Mikaelo
Bronŝtejn – lin, kvankam li mem neniam loĝis en Moskvo, pro sia influo je
moskvanoj kaj pro konstantaj proksimaj kreaj ligoj, necesas konsideri ano de la
skolo. Vizitis la klubon Ĵomart Amzeev kun Nataŝa Gerlaĥ (el Ĉimkent, Kazaĥio,
nun loĝas en Svedio), Gafur Gazizi (Baŝkirio), Edvin de Koc (Sudafriko), Dina
Lukjanec (Alma-Ata) kaj aliaj. Ilia partopreno en la klubkunsidoj pliriĉigas
sperton de ĝiaj konstantaj
membroj.
Tre gravas, ke spektado
de la krea procezo stimulas apartajn homojn komenci krei mem. Ili havas lokon,
kie prezenti novajn verkojn kaj ricevi necesan kritikon en amika etoso por
perfektiĝi. Tiel en la klubo, certagrade dank' al ĝia ekzisto, ekprezentis siajn
verkojn Vladimir Edelŝtejn, Solomon Vysokovskij, Ivan Naumov, Miĥail Giŝpling,
Klara Ilutoviĉ, Griŝo Arosev... Eble, por iu el ili la klubo estis la ĉefa
stimulo por ekverki. Homoj, kiuj verkas kaj tradukas poemojn nur sporade, havas
eblecon prezentiĝi. Ankaŭ tiaj homoj dank' al la klubo povas sub influo de tia
ebleco verki ĉiam pli ofte kaj
altnivele.
Tial eblas diri, ke la
klubo dum tre mallonga periodo iniciis aperon de estiminda aro da novaj poetoj –
malgraŭ ilia aĝa diferenco, ili prezentas apartan generacion de moskvaj
esperantaj poetoj, generacion de la 90-aj.

5. "Cerbe kaj Kore"

Povas esti, ke la rezultoj de la
funkciado de Moskva Literatura Esperanto-klubo estus multe pli magraj, se ĝi ne
havus sian presorganon. Ĝi ricevis la nomon target=blank>"Cerbe kaj kore".

Ĉiujn apartajn numerojn zorge tajpis, aranĝis la paĝojn, redaktis kaj komentis
Vladimir Samodaj.
Giganta laboro,
se oni konsideros aparte, ke tio estis laboro nur por internaj bezonoj de la
klubo. La eldonkvanto estis inter 20 kaj 100 ekzempleroj, depende de
cirkonstancoj, sed destinitaj ili ĉiam estis precipe al frekventantoj de MLEK,
al ĝiaj gastoj kaj nur lastagrade – al ekstera publiko. CkK plenumis la ĉefan
unuigan kaj klerigan funkcion, ĝi estis eblo por la aŭtoroj fiksi siajn verkojn
kaj konatigi kun ili siajn amikojn, sed ne estis speciale destinita al vasta
publiko.
En majo de 1990 aperis la
unua 12-paĝa numero (A5), ĉiuj postaj numeroj havis po 20 paĝoj (la 22-a numero
– 24 paĝojn). 9 numeroj aperis en 1990, 3 numeroj – en 1991 kaj, post naŭmonata
paŭzo, 10 numeroj en 1992. Tiam Samodaj pro diversaj kaŭzoj ĉesis la aranĝon de
CkK, kaj ĝia sorto iĝis neklara.

Tamen iuj el moskvaj kaj ekstermoskvaj esperantistoj estis nekontentaj pri ĉeso
de tiu necesa por ili revueto, kaj en movada periodaĵo "Moskva Gazeto" inter
n-roj 6(14)/1992 kaj 2(28)/1995 (fakte, en 13 numeroj de la revuo), kun permeso
de Samodaj, aperadis rubriko "Cerbe kaj Kore. Literatura klubo". La rubrikon
gvidis Mikaelo Bronŝtejn, kiu strebis transformi ĝin je iuspeca tutrusia
literatura klubo. Samtempe la ĝenerala karaktero de la rubriko multflanke
ripetis – interalie, laŭ konsisto de la aŭtoroj, ĉar ja ankaŭ en la kluba eldono
aperadis ne nur ties membroj, kaj la ĉefan provizon por publikigi al Bronŝtejn
tutegale donis MLEK, – la samodajan CkK, nur estis malpli longa kaj malpli ofta.
Kaj venis fino al "Moskva Gazeto", kaj ankaŭ al la
rubtiko...
Tiam, aprile de 1995,
Samodaj renovigis eldonadon de CkK kiel 20-paĝan multobligaĵon (la 30-a numero
estis 24-paĝa). Nur iom perfektiĝis la preparkvalito, ĉar nun "la modesta
tajpanto" (tiel Samodaj subtakse ĉiam prezentis sian rolon) preparis ĝin per
komputilo.
Por publikigo de
verkoj, prezentitaj en MLEK-kunsidoj, neniu speciala elekto estis. Povis aperi
verkoj de diversa kvalito ke ĉiu povu lerni el fremdaj eraroj. Foje komentoj de
la kompilinto speciale montris apartajn negativaĵojn kaj pozitivaĥojn. Tradukoj
el la rusa (poeziaj) plej ofte aperadis kun paralela rusa teksto, same kiel
rusaj tradukoj el Esperanto – kun esperantaj tekstoj, por ke oni povu kompari la
tradukon kun la originalo. Kelkfoje por komparo estis aperigitaj tradukoj de la
sama poeto far diversaj aŭtoroj. Krome, Samodaj publikigis kelkajn artikolojn
(de Rublov, Grozmani, Kaloscay...) pri verkado, neologismoj, tradukarto. Pro ĉio
tio CkK ludis rolon de instruilo al aŭtoroj kaj tradukantoj, kiu helpis al ili
perfektiĝi en sia arto.
Do, en
1995 aperis 9, en 1996 – 12, kaj en 1997 – 7 numerojn de CkK. Tiam, ĉe la 50-a
numero (kaj precize mila paĝo), Samodaj ĉesis ĝian aperigon. Tamen denove, same
kiel n 1992, alia gazeto, kvankam en alia formo, surprenis sur sin tiun
funkcion: laŭ iniciato de Gennadij Ŝilo fine de 1995 ekis en Moskvo, ĉe Eŭropa
Jura Universitato "Justo", nova dumonata periodaĵo "Scienco kaj Kulturo", kies
redaktoro fariĝis la sama Samodaj. Kaj ĉiu numero enhavas beletran parton, kiu
denove aŭtore kaj karaktere ĝenerale sekvas tradicion de CkK kaj signifas
konstantan publikigeblecon de (tamen nun nur bonaj) verkoj al MLEK-aj
aŭtoroj.
Do, en 50 numeroj de CkK
laŭ kalkulo de Samodaj aperis "230 diversgrandaj originalaj poemoj, verkitaj en
Esperanto de 49 nuntempaj kaj ne tre nuntempaj poetoj – ĉefe rusaj, eĉ pli ĉefe
– moskvaj; 247 poemoj de poetoj-neesperantistoj, tradukitaj al Esperanto de 49
tradukintoj el lingvoj rusa, ukraina, belorusa, franca, hispana, portugala,
germana; iom da originalaj E-poemoj tradukitaj al la rusa; trideko da originalaj
eseoj kaj recenzoj, 13 originalaj prozaĵoj, dudeko da prozaĵoj tradukitaj. 7
numeroj el tiu kvindeko estis dediĉitaj al eminentaj esperantistoj – po du al
Konstantin Gusev kaj Sergej Rublov, kaj po unu al Boris Kolker, Mikaelo
Bronŝtejn, Ludmila Novikova – ĉiuj lige kun iuj datoj en la vivo aŭ funkciado en
Esperantujo".

6. Ĝeneralaj trajtoj de la skolo

Do, komence prelegoj de Tokarev
kaj apartaj prezentoj de poetoj kaj kantistoj, priliteraturaj diskutoj en
moskvaj kluboj en 1980-aj, kaj funkciado de MLEK kaj CkK ekde 1990 kreis
konstante funkciantan estiminde grandan rondon de verkemuloj, kiuj havas precipe
komunajn kriteriojn pri bona poemo kaj traduko. La klubo kaj ties organo ne nur
unuigis la jam ekzistintajn poetojn kaj ebligis al ili perfektiĝi, sed ankaŭ
stimulis aperon de aro da novaj. Aperis granda provizo da poeziaj verkoj, inter
kiuj estas tre bonaj. Estis edukita brila nova (ne laŭ la aĝo, sed laŭ la verka
staĝo) generacio de poetoj (Miĥail Giŝpling, Ivan Naumov, Valentin Melnikov,
Klara Ilutoviĉ...), kiuj povas stari samnivele kun la antaŭa generacio
(Konstantin Gusev, Bonifatij Tornado, Vladimir Samodaj...), kaj kiuj samtempe
daŭrigas ĝian tradicion.
Tial ni
kun plena certeco povas paroli, ke aperis originala nova skolo en
Esperanto-poezio – la Moskva, ĉar ĝi konsistas plejparte el moskvanoj, kaj kiu
devas esti konsiderata kiel aparta fenomeno en historio de
Esperanto-literaturo.
Moskva skolo
ekzistas sufiĉe memstare de la cetera Esperanto-poezio en Rusio, ĉar ĝi
prezentas certan unuecon de la rondo, kaj la aliaj E-poetoj de Rusio ekzistas
ĉiuj aparte kaj nek konstantajn kontaktojn, nek konstantan periodaĵon nun havas.
Kvanto de poetoj en Moskvo ne estas ligita kun kvanto da esperantistoj en la
urbo – Krasnojarsko aŭ Peterburgo havas po kompareble granda esperantistaro, sed
en la unua estas sola signifa poeto – Aleksej Ĵuravlov, kaj en la dua urbo eĉ
unu rimarkebla poeto forestas. Same Jekaterinburg, kvankam estas grava eldona
kaj kultura centro en Rusia Esperantujo, nun tute ne havas proprajn poetojn. Kaj
la poetoj-moskvanoj, malgraŭ propraj vizaĝoj, havas komunajn trajtojn, kiuj
diferencigas ilin de ceteraj rusianoj (eble nur poemoj de Gafur Gazizi estas ne
tre distingeblaj laŭ la poeziaj principoj kaj etoso de la moskvanaj
verkoj).
Jen estas la ĉefaj
karakterizaĵoj de la Moskva skolo.

1) Influiteco de la rusa klasika poezio kun ties estimo al preciza ritmo kaj
rimo. Tiun influon peras tradukoj el la rusa, pri kiuj preskaŭ ĉiuj moskvanoj
okupiĝas. De tiu vidpunkto multaj liberversaj poeziaĵoj, kiuj venas nun en
Esperantan poezion el latinidaj landoj (kaj kiujn plej ofte prezentas, ekzemple,
"Literatura Foiro") tute ne rilatas al normala
poezio.
2) Sekvo al tradicioj de
la plej bonaj ekzemploj de la rusa skolo de Esperanto-poezio, precipe de Hohlov
kaj Deŝkin (kvankam al verkado de Naumov pli proksimas Miĥalskij). Tio rilatas
kaj al la generacio de 60-aj – 70-aj, kaj al la nova generacio de 80-aj – 90-aj
jaroj.
3) Intereso al teorio de
Esperanto-poezio kaj tradukarto, studado de tiurilataj verkoj de Kaloscay,
Danovskij k. a. (Pri neceso de tio zorgis jam la iniciatoro de MLEK A. Gonĉarov
en 1988-89, kiu insistis ke ĉiu el literaturŝatantoj legu "Parnasan Gvidlibron",
kaj V. Samodaj publikigis gravajn fragmentojn el teoriaj studoj en CkK). Certe,
iuj el la moskvaj aŭtoroj pli zorge kaj konscie sekvas teoriojn (Tornado,
Melnikov), iuj malpli, sed konscia rilato al versfarado ĉiam
senteblas.
4) Klara esprimmaniero,
dank' al kio la senco de la poezia mesaĝo facile percepteblas, eĉ se uzado de
lingvaj rimedoj propraj al Esperanto estas vaste aplikata. Nekomprenebla kaj
senenhava "pura arto" neniam estis inter moskvanoj
aprobata.
5) Influiteco de la
kulturo de aŭtora kanto (esperanta kaj rusa), venanta el la 60-aj jaroj, ekde
kiam popularaj rusaj kantoj estis tradukataj pro bezonoj de someraj
esperantistaj tendaroj. Pluraj el poetoj-moskvanoj mem tradukis, verkis kaj
plenumis kantojn (Tornado, Novikova, Povorin, Dadaev...), kaj la plej elstara
rusa Esperanto-bardo Bronŝtejn ĉiam pleje influis la moskvanojn (li mem, neniam
loĝinte en Moskvo, fakte apartenas al la Moskva skolo). Influo de la
kantotekstoj al nekanta poezio fakte ordigas ritmon kaj enhavon de verkoj;
samtempe kantotekstoj de moskvanoj estas pli altkvalitaj ol averaĝe, ĉar la
aŭtoro verkas ilin konsiderante postulojn de nekanta
poezio.
La sorto de Moskva skolo
estas nun tute certa. Verkoj de ĝiaj aŭtoroj komencas eldoniĝi kaj ricevi
agnoskon en Esperantujo. Feliĉe, nun jam atingeblas ĉiuj originalaj beletraj
verkoj de Tornado-Tokarev; aperis libroj de Giŝpling, Naumov kaj Bronŝtejn.
Verkoj de moskvaj aŭtoroj, krom en la eldonataj en la urbo mem "Moskva Gazeto"
kaj "Scienco kaj Kulturo", aperadis en "Monato", "Literatura Foiro", "La Ondo de
Esperanto" kaj aliaj renomaj revuoj. Tiu ĉi libro, prezentanta aldonan kvaron da
moskvaj poetoj, faras ekziston de la skolo nerefutebla fakto.

7. Listo de poetoj, apartenantaj al Moskva skolo

Verŝajne, por krei plenan bildon
pri la skolo, necesas eldoni antologion pri ĉiuj poetoj, kiuj al ĝi apartenas.
Nun ni listigos nur la nomojn de ĉefaj ĝiaj protagonistoj el diversaj generacioj
(en ĉiu grupo ni faros liston laŭ la alfabeta
ordo).
1) "Protoperiodo" – poetoj,
vivintaj kaj verkin-toj ĉefe antaŭ la 1960-aj jaroj. Georgo Deŝkin, Nikolaj
Hohlov, Aleksandr Logvin, Nikolaj
Nekrasov
2) Pliaĝa generacio –
poetoj, kies ĉefa kreado aŭ poezia maturiĝo okazis en la frua periodo de Moskva
skolo, inter fino de de la 1950-aj kaj mezo de la 1980-aj jaroj. Miĥail
Bronŝtejn, Konstantin Gusev, Isaak Ĥoves, Ludmila Novikova, Ivan Lubjanovskij,
Vladimir Samodaj, Bonifatio Tornado (Boris
Tokarev)
3) Nova generacio –
poetoj, disfloro de kies talentoj okazis en kadroj kaj sub influo de MLEK. Griŝo
Arosjev, Oĉjo (Oleg) Dadaev, Miĥail Giŝpling, Klara Ilutoviĉ, Valentin Melnikov,
Ivan Naumov, Miĥail Povorin, Solomon
Vysokovskij
4) Moskvaj
esperantistoj, konstante ne okupiĝantaj pri poezia kreado aŭ tradukado, sed
sporade verkantaj poemojn, plejparte prezentante ilin al MLEK-anoj (ankaŭ
komencantaj poetoj, kies talento ankoraŭ en sufiĉe evoluis). Viktoro Aroloviĉ,
Andreo Jakovlev, Aleksej Besĉastnov, Vladimir Edelŝtejn, Irina Gonĉarova,
Nikolao Gudskov, Vadim Ĥmelinskij, Lubovj Motyljova, Arkadij Rjabov, Natalja
Soljakova (Barabaŝka), Aron
Zisman.
En la listo estas 30
nomoj. Se mi iun preterlasis, kaj se ankoraŭ iu esperantisto-moskvano havas
talentajn originalajn poemojn aŭ esperantigojn, senkulpigos min nur mia nescio.
Ĉiuokaze, la kvanto estas estiminda, kaj la listo montras la vivkapablon de la
skolo. Kaj kvaropo, kies verkoj eniris ĉi tiun libron, digne prezentas ĝian
nunan staton, disvolviĝintan sub influo de MLEKo kaj "Cerbe kaj
Kore".

ip地址已设置保密
2008/2/2 21:40:31

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07813 秒, 4 次数据查询