- Sen videbla kaŭzo la aŭto kraŝus dufoje ĉiun tagon.
- Ĉiun fojon, kiam oni refarbus la stratajn gvidliniojn, necesiĝus aĉeti novan aŭton.
- Iam kaj iam, via aŭto simple senfunkciiĝus meze de la aŭtovojo kaj vi akceptus tion, restartigus, kaj plu veturus.
- Iam kaj iam, la plenumado de manovro tia, kia ekzemple "turni maldekstren", kaŭzus la aŭton ĉesigi sian funkcion kaj rifuzi restarti. Post tio oni devus reinstali la motoron.
- Nur po unu persono povus samtempe veturi en la aŭto, se oni ne estus aĉetinta "Aŭto 95" aŭ "Aŭto NT". Sed ĉi-okaze oni devus aĉeti ankaŭ pli da sidejoj.
- Makintoŝo konstruus aŭton sunenergian, pli fidindan, 5-oble pli rapidan, 2-oble pli facile direkteblan, kiu tamen ruliĝus nur sur 5 elcentoj de la stratoj.
- Avertlampetoj pri la oleo, akva temperaturo kaj generilo estus anstataŭigitaj per unusola avertlampeto "ĝenerala aŭta difektiĝo".
| | - Novaj sidejoj devigus ĉiun havi same larĝan postaĵon.
- La aersaka sistemo demandus "Ĉu vi estas certa?", antaŭ ol pufiĝi.
- Iam kaj iam, pro neniu videbla kaŭzo, via aŭto elŝlosus vin, rifuzante permesi vin eniri, ĝis vi samtempe levus la pordotenilon, turnus la startigan ŝlosilon, kaj mankaptus la radian antenon.
- GM postulus de ĉiuj aĉetantoj de aŭtoj, ke ili aĉetu luksan maparon de Rand McNally (nun filio de GM), malgraŭ tio, ke ili nek bezonas nek deziras ĝin. Klopodo forigi tiun specialaĵon tuj malbonigus la rendimenton de la aŭto je 50 elcentoj. Kulmine, GM fariĝus la celo de esploro fare de la Justica Ministrejo.
- Ĉiun fojon, kiam GM enkondukus novan modelon, la aĉetantoj devus plene relerni veturigi, ĉar neniu el la novaj direktiloj funkcius sammaniere kiel en la malnova aŭto.
- Oni devus premi la butonon "startigu" por malstartigi la motoron.
|