dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Sur la Karloponto en Prago

您是本帖的第 1040 个阅读者
树形 打印
标题:
Sur la Karloponto en Prago
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Sur la Karloponto en Prago

Sur la Karloponto en Prago
Sur la ponto de Karlo en Prago, kie tiom da ŝtonaj sanktuloj staradas, mi vidis ilin, la verajn sanktulojn: artistojn el karno kaj sango, kiuj revekis mian artistan animon en momento, kiam mi sentis min perdita ― sed, antaŭ ol la nokto en mi povis firmiĝi.

Kiam mi iris kun Donjo sur la ponton, perdiĝis mia morna sento tuj iom, ĉar alsaltis min tiu freneza pentristo, kiu ĉiam denove prezentas sin kiel diablo sur siaj bildoj, ne sen humuro, kaj tiajn ŝercojn mi ŝatas. Li estas originalo, kiu ofte ĉi tie renkonteblas. Mi interparolis kun li, demandis lin ĉeĥe, kie li loĝas, kaj ĉu mi iam povus viziti lin, mi aĉetis lian diablan grimacon sur malgranda bildo , kiu povus esti pentrita de mi mem. Ankaŭ mi simile pentras, "el la ventro", do sen troa cerbumado, kvazaŭ kiel ekspresionisto.

Ĉe la adiaŭo li montris al mi kiel ĉiam siajn diablajn kornojn, kiujn li pantomime rektigis for de lia kapo.Mi rigardis rapide sur la aĉetitan bildon de li, jes tio li efektive estas! Mi devis laŭte ridi. "Diablo, vi plaĉas al mi", mi diris al li en lia ĉeĥa lingvo. Sed li ignoris miajn penojn esti afabla kaj respondis iom serviste en senerara gemana: Dankon, sinjoro! Mia danko eterne persekutu vin!" Kaj ĉe tio li diable rikanis.

Donjo, kiu volis savi min de tiu freneza diablo, brake tiris min kelkajn metrojn plu. Tiam mi lasis ensorĉigi min de marioneta damo, kiu kantis pasie barokajn melodiojn kun alta seksa voĉo. Ŝi entuziasmigis eĉ sian marionetan akompananton ĉe la piano, kvankam tiun la zorgosulkoj jam estis skulptitaj en la vizaĝon, ĉar tiu tragika heroo pro la moko de lia kreinto ― ?certe iu sinjoro Frankenstein ― estis kondamnita al tio devi antaŭmontri biliardkuglon kiel kapon. Tiu kuglo estis nur iom garnita per hontema laŭrokrono de blanka hirta hararo, kiu memorigis min subite pri tiu aĉa moko, kiun oni faris al Jesuo, kiam oni kronis lin per la dornokrono. Oni povis nur diveni, kiom ankaŭ la sensiva marioneta artisto devas suferi, ĉar oni ne pretas agnoski lian genian artistan talenton pro sia aspekto..

La marionetaj figuroj ludis ĝuste tre ekscitite kvazaŭ kontraŭ policiston, kiu postulis, ke oni tuj finu la prezentadon. Pro la polica horo? Aŭ pro la burokrata kialo, ke la artistoj ne povis antaŭmontri licencon? Estas ĉiam la policistoj kaj burokratoj de la publika ordo, kiuj ne povas kompreni veran artiston.

Poste entuziasmigis min britlandano, kiu kune kun kelkaj spektantoj kantis sur la ponto "Knocking on heavens door", jam kun iom raŭka voĉo, kun koncertgitaro.Tuj poste li prezentis "I can't get no satisfaction" kaj kuris ĉe tio sur imagita irejo antaŭ la spektantoj tien kaj reen. Fine, ĉe la titolo "Sail away" kunkantis cent da spektantoj, kelkaj kun poŝlampoj en la mano. La longa ulo, la bonega gitaristo, estis pli aŭtenta ol cent da orumitaj rokmuzikgravuloj ĉe iu Madison Square garden- festo por la helpo al malsatuloj, kiuj ĉiuj volas nur la plej bonan por ni ĉiuj, kaj tamen ne degelas eĉ unu pendoglacion. La ulo estis centprocenta aŭtentika rokisto, trampo, juna Bob Dylan en Prago. Artisto, kiu scias, el kio fontas la ĝojo.

Kiam mi iris plu, mi havis subite bonan senton, sed mi kvazaŭ forŝteliĝis, tap, tap, tap... tiel kiel iu, kiu subite ne plu havas tempon, ĉar ankoraŭ tiom da neplenumitaj taskoj estas antaŭ li. Estu artisto, mi pensis, jes provu denove, mi admonis min mem, nur tio ankoraŭ havas sencon en tempo, en kiu la mono fariĝis pli grava ol la homoj. Ĝojigu aliajn, nur tio povas esti la vojo el la kondamno, la vojo, kiu liberigos vin de ĉiuj mornaj pensoj.

Mi fariĝis nun tre pripensema sur la belega Karloponto, kun sia unika atmosfero en la rava Prago, kiu subite tiom afable okulumis al mi per mil da lumoj.

Mi rigardis de la ponto al la alte situanta burgo, al la kastelo, kiun kodite priskribis Kafka en sia romano. Sed tio estas nur parto de la vero, la amara parto.

"Sed ekzistas ankaŭ la alia, la vivoĝoja. Ankaŭ tiu ekzistas, ne forgesu tion", mi flustris kiel magiisto al mi mem.

"Kion vi murmuras, karulo, kio ekzistas ankaŭ?" demandis min Donjo. Sed ŝi ridetis ĉe tio. Ŝi konas min, ŝi sciis, ke mi estis tute ŝanĝita en tiu momento, ja tute feliĉa.

[此贴子已经被作者于2008-4-9 7:17:38编辑过]
ip地址已设置保密
2008/4/9 7:14:36

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询