La Junulara Trezoro
Estis iam bela kaj juna virino, kiu loĝis en malgranda vilaĝo. Ŝi vivadis samkiel ĉiuj tiamaj junulinoj, revante pri iu reĝido sur lia tre bela kaj blanka ĉevalo.
Ŝi imagis sin en iu mirinda kastelo kun belaj ĝardenoj, servistinoj kaj ĉarmaj infanoj, kiuj gaje ludis. Ili kelkfoje kisis ŝin kaj tuj poste kuris por ludi. Ili amis sian patrinon kaj ŝi sentis sin feliĉa.
Ĉio aspektis tiom reala, ke ŝi instinkte turnis sin al la fenestro por vidi la reĝidon. Tie malsupre la ĉiutaga sceno reokazis. La junulino vidis malgrandan legomvendejon, ĵurnal-vendiston kaj iun fruktobudon, kie ĉiutage estis laboranta iu gaja junulo.
Multfoje li rigardis supren kaj ridetis al la junulino. Li admiris ŝin, sed ne havis kuraĝon alproksimiĝi al ŝi. La tagoj daŭre pasadis kaj la junulino travivis sian revon kvazaŭ ĝi estus realaĵo.
Foje la simpla junulo decidis doni al ŝi donacon. Li pensis, ke ŝia rideto estus grava. Do li ekkuraĝis kaj transdonis al ŝi trezormapon. la junulino ekmiris pro la troa kuraĝo de la junulo kaj akceptis la donacon. Ili adiaŭis unu la alian kaj poste ŝi gardis la mapon en tirkeston. La tempo pasis... La junulina rigardo senkoloriĝis kaj ŝia vizaĝo perdis la vivecon. Kaj ŝi iĝis komplete sola.
Iam kiam ŝi serĉis ion en la tirkesto, ŝi trovis la mapon, kiu estis gardita tie. Do ŝi decidis serĉi sian trezoron. Ŝi antaŭe neniam kredis ke la mapo povus esti vera, sed ŝi bezonis fari ion por ne pli malĝojiĝi.
Post iom longa serĉado la junulino konstatis ke la mino vere ekzistis. Ŝi staris antaŭ la forlasita mino kaj poste time eniris. Estis mallume. Tie ne ekzistis oro, sed nur neutilaj objektoj kaj rubaĵoj. Ŝi sentis profundan malĝojon kaj multe ploris.
Laca kaj malĝoja ŝi revenis al sia hejmo. Ŝi ne havis larmojn, nur malplenan koron.
Ŝi rigardis tra la fenestro kaj vidis la junulon. Li dikiĝis, sed ankoraŭ estis tre vigla. Du infanoj alproksimiĝis kaj brakumis lin, alvokante ilian patron por tagmanĝi. La viro rigardis supren, respekte gestis al ŝi kaj poste foriris kun siaj gefiloj. La kompatinda virino enlitiĝis kaj dormis.
Kara leganto, silentu! Permesu ke la reĝidino dormu. Mi petas ke vi neniam diru al ŝi ke iu vantema kaj egoista reĝido ŝtelis ŝian trezoron; fine li mortis...
Tiu rakonteto nomiĝas "la junulara trezoro".
Se vi eltrovis ĝin kaj inteligente uzis ĝin, do hodiaŭ vi estas feliĉa kaj en ĉi tiu momento vi estas en plena silento.