dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Kinetografio kaj dancesploro

您是本帖的第 1174 个阅读者
树形 打印
标题:
Kinetografio kaj dancesploro
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Kinetografio kaj dancesploro

Kinetografio kaj dancesploro

de Felix HOERBURGER

aperis en Norda Prismo, 58/2, paĝoj 81-83


La folkloro ĉiam devas labori kiel kompara scienco, konsiderante la fakton, ke la tradicioj de la popoloj ofte estas disvastigitaj en grandaj partoj de nia kontinento aŭ eĉ en la tuta kontinento. La muzikologoj ne havas grandajn malfacilaĵojn komparante melodiojn, kiujn ĉiam oni skribas per la sama skribsistemo. Tre malfacila kontraŭe estas la komparo de popoldancoj, kies movadojn oni kutime priskribas per naciaj lingvoj kaj kies fakterminojn eĉ ne la interpretistoj komprenas, se ili ne estas fakuloj de tiu ĉi terminologio.

Jen estas granda malfacilaĵo kaj malhelpo por la kompara popoldancesploro. Kaj tio precipe estis la kaŭzo, kial la popoldancspertuloj organizis antaŭ kelkaj monatoj per la helpo de la Germana Akademio de Sciencoj kongreson en Dresden, por ke oni povu interparoli pri la problemo de internacia unueca skribsistemo por la movadoj de la popoldancoj.

Ni havas kelkajn sistemojn, malnovajn kaj modernajn. La unuajn provojn oni jam trovas en manuskriptoj de la 15-a jarcento. Sed la postuloj de la popoldancesploro estas tre grandaj: Necesas havi eblecon fiksi ĉiujn imageblajn movojn plej akurate kaj plej klare, por ke oni havu dokumentojn kiuj donos en la estonto imagon pri la hodiaŭ ankoraŭ vivantaj tradicioj kaj kiuj povas esti uzataj kiel objektoj de la kompara studo.

Nur la "kinetografio", inventita en 1928 de Rudolf von Laban, ŝajnas plenumi tiel grandajn postulojn. Certaj signoj, skribitaj en sistemon de tri vertikalaj linioj de malsupre supren, sciigas la direkton de la movadoj de piedoj kaj brakoj, precipe la paŝojn. Aldonante signojn de la partoj de la homa korpo oni povas skribi eĉ la detalajn movadojn de ĉiuj membroj, ekzemple de la okuloj aŭ de la fingroj. Aldonante plue aliajn tri liniojn oni skribas alian dancantan personon, kies movadoj havas iun ajn rilaton kun la movado de la unua persono. Tiu ĉi rilato, ekzemple la ekpreno per la manoj, aŭ eĉ la rigardo de unu persono al la alia estas skribata per diversaj krampoj. Tiamaniere la kinetografio ne nur povas skribi la movadojn de unuopa persono, sed eĉ de tuta persongrupo kaj la uzon de objektoj, ekzemple de glavo en la glavdancoj.

Certe la enkonduko de la kinetografio en la sistemon de la popoldancesploro ne estas facila. Ĉar la movadoj de la homa korpo estas treege komplika krome malsimpla, skribsistemo, kiu povas skribi ĉiujn ajn movadojn, ne povas esti simpla kaj malkomplika. Multe da malnovaj spertuloj timas aŭ rifuzas lerni la malsimplan sistemon. Sed kredeble la estonta popoldancesploro ne povas labori, se oni ne enkondukos en ĝian ĝeneralan metodon iom post iom la kinetografion, kiu estas, por tiel diri, "ĥoreografa Esperanto".

Kelkaj gravaj signoj de la kinetografio Kinetografia not-ekzemplo
图片点击可在新窗口打开查看 图片点击可在新窗口打开查看
ip地址已设置保密
2008/4/13 9:49:19

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询