dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La Mondo de Drakoj kaj Gigantoj

您是本帖的第 1058 个阅读者
树形 打印
标题:
La Mondo de Drakoj kaj Gigantoj
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
La Mondo de Drakoj kaj Gigantoj

La Mondo de Drakoj kaj Gigantoj
爊taux multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj en Euxropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, la regxo de nia Esperantujo estis la fama kaj sagxa Kuni III, la filo de Kuni II, kiu estis la filo de Kuni I "la Grandioza" (kiu atingis la tronon kaj la titolon "grandioza" post kiam li savis nian landon de la drakoj kaj de la gigantoj kaj de la najbaraj volapukistoj). Antaux multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj en Euxropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, regis nian amatan Esperantujon la fama regxo Rimo II "la Senvalora", kiu estis la antauxulo de Kiko I "la Grandioza", (kiu atingis la tronon kaj la titolon "Grandioza" postkiam li savis la landon de la drakoj kaj de la gigantoj kaj de la najbaraj volapukistoj).
Tamen en la tempo de Rimo II "la Senvalora" la lando restis ankoraux ne savita, kaj la vivo gxenerale estis mizera, kiel gxi kompreneble devus esti en mondo plena de drakoj kaj de gigantoj (kaj de volapukistoj).

Ecx ankaux por la drakoj kaj la gigantoj la vivo estis mizera. Sangon soifantaj ili estis (kompreneble), sed en tiu antikva tempo bonan sangon oni malfacile trovis. Certe en Idujo ne bongustis la sango. En Solresolujo malpli. Kaj versxajne tute mankis sango al la logxantaro de Klingonujo, en kies vejnoj fluis nur sengusta akvacxo, maltauxga por drakoj kaj gigantoj.

La sangon soifantajn drakojn kaj gigantojn do tre interesis la sango de niaj samlandanoj. Dolcxa (lauxdire) gxi estis, kiel mielo. (Al drakoj kaj gigantoj kompreneble placxas mielo, cxar al cxiu placxas mielo.) Tamen la plej bona sango (laux la vidpunkto de drako aux de giganto) estas sango de belulino, kaj kompreneble la plej bela belulino laux la legxoj de tiu fora antikva epoko nepre kaj malhazarde estis princino. Do la cxefa deziro de cxiu drako kaj giganto de la mondo estis viziti nian verdan landon, flari niajn verdajn florojn, vidi niajn verdajn vidindajxojn, gxui niajn buntajn popoldancojn, sed super cxio viziti nian regxan palacon kaj gustumi la soifatan sangon de cxiu trovebla princino.

Pro tio kompreneble la regxo Rimo II "la Senvalora" estis mizera. Sed kion fari? Je tago jam antauxprognaskita de la regxa astrologo kaj konfirmita de la regxa sorcxisto, jes alvenis du spionoj el la landoj de la drakoj kaj la gigantoj, princinan sangon soifantaj.

Ili elsxipigxis cxe la haveno de la cxefurbo, lacaj post longa vojagxo en malgranda antikva sxipeto sur kiu ili povis mangxi nur malbongustajn maristojn, sed ili plenigxis je gxojo antaux la glora kaj brila verdeco de nia kara lando. Post mallonga pauxzo en la havena kafejo por trinki kafon kaj mangxi kelnerinon, ili iris rekte al la hotelo por iom ripozigi sin.

"De kie vi venis?" demandis la komizo de la hotelo, kiu plenumis formularon.

"De Euxropo kaj Azio," respondis la drako kaj la giganto.

"Kaj kio estas viaj profesioj?"

"Ni estas drako kaj giganto, sangon soifantaj," ili respondis.

"Kaj cxu la vojagxo estas faka aux feria?" demandis la komizo.

"Tion ni malfacile distingas. Ni venis por gustumi la sangon de verdaj princinoj, kiun ni aparte soifas."

"Feria, do," decidis la komizo.

"Ne nepre. Se ni sukcesos, kompreneble ni reiros hejmen por verki turismajn librojn, kaj venos do multegaj aliaj drakoj kaj gigantoj en granda moda movado por sango-turismo." Tiel respondis la drako kaj la giganto.

"Do faka, tiuokaze," findecidis la komizo, kiu tiel skribis en la formularo.

En la hotelcxambro la du spionoj kalkulis kiel plej efike renkonti la princinon kaj gustumi ties soifatan sangon, miele dolcxan. "Laux onidiro," diris la drako, "princinoj amas poezion."

"Certe ja ili amas poezion!" respondis la giganto. "Poezion amas cxiu. Samkiel mielon!"

"Ni sendu al sxi do poemon," diris la drako, "poemon tiel mirinde belan, ke sxi tuj invitos nin al auxdienco."

Tion decidinte, la du spionoj petis cxambroservon, mangxis la servistinon --"tute ne malbone," diris la giganton-- kaj komencis verki poemon.

"Komencu per floroj," proponis la drako. "Bonaj poemoj temas pri floroj. Rop! rop! rop!" ("Rop! rop! rop!" estas la sono kiun faras drako felicxe ekscitita.)

"'Violoj estas bluaj; rozoj estas rugxaj!'" komencis la giganto. "Kio rimigxas kun 'rugxaj'?" li demandis.

"Nenio. Vi devos meti la rozojn unue, stultulo!" diris la drako.

"'Rozoj estas rugxaj; violoj estas bluaj!' Jen! Kaj kio rimigxas do kun 'bluaj'?" demandis la giganto.

"Ho, ekzistas abundaj rimoj," diris la drako:

Rozoj estas rugxaj; violoj estas bluaj!
Kun via rugxa sango, estas ni kongruaj!
aux:
Proponu al ni sangon; ni venos la unuaj!
aux: Ni estas nur draketoj, do ne terure bruaj!

"Sed mi ne estas drako!" plendis la giganto. Kaj cxiuokaze la sango venas tro frue en la poemo. Tio ne estas subtila. Bona poezio devas esti subtila. Kaj plue bona poeto cxiam forlasas kelkajn substantivajn finajxojn por montri, ke temas pri poezio. Ho, kaj gxi devas enhavi ankaux simbolojn. "Eux! eux!" diris la drako. ("Eux! eux!" estas esprimo de drakoj malfelicxaj, kompreneble.) "Do, bone. Jen:"
Rugxas la roz'; bluas violoj!
Jen poemo, ne proz'
Kaj jen multaj simboloj!
"Sed," diris la giganto, "ankaux bonaj poetoj ofte intersxangxas substantivojn kun adjektivoj. Ekzemple:"
Rozas la rugx'; violas la blu'!
Ne timigas nia mugx', sed nur la en viaj vejnoj posta sanga tru'!
"Eux! eux! eux! Vi estas la plej malbona poeto de la mondo!" kriis la drako. "Eux! eux! eux!"
"Zijjj!" diris la gigantoj. (Gigantoj diras "Zijjj!" cxu felicxaj cxu malfelicxaj; ili estas iom malpli esprimivaj ol drakoj.)

Dum la du spionoj sxvitis ankoraux super sia poezia alfabeto, la hotela komizo, kiu memkompreneble estis pli inteligenta ol li sxajnis, raportis al la cxefo de la regxa polico, ke la urbon alvenis drako kaj giganto, sangon soifantaj, el foraj landoj, kaj ke aparte la sangon de la princino ili soifis. Kaj la cxefo de la regxa polico gxuste tion raportis rekte al la regxo Rimo II "la Senvalora," la antauxulo de la regxo Kuni I "la Grandioza", kiu estis savonta nian landon de la drakoj kaj de la gigantoj (kaj de la najbaraj volapukistoj).

"Drako kaj giganto?" demandis Rimo II "la Senvalora". "Ho ve! ve! ve!" li kriis. (Esperantujaj regxoj malfelicxaj neniam kriis "Eux! eux! eux!" Tiel sin esprimis nur drakoj.) "Kion fari? Kion fari? Ho ve! Venigu la sagxan Kuni; eble li savos nin de la drako kaj la giganto.

Intertempe en la hotelo la drako kaj la giganto dauxre strebis verki poemon por la princino, poemon tian, ke sxi tuj ilin invitos al auxdienco, kie ili povos gustumi sxian soifatan sangon.

"Do jen!" diris la giganto:

Rugxas rozaro; violaro nur bluacxas!
Sang-similas rugxa roz'; violo enuacxas!
"Rop! rop! rop!" respondis la felicxa drako. "Perfekte! Nu, ne! Atendu! Diable, ne! Vi mem enuas; la violo enu-ig-as vin! "Enui" estas netransitiva! Eux! eux!" ("Zijjj!" diris la giganto. "Ho zijjj! zijjj! zijjj!")
Post ankoraux du-tri horoj kaj multaj rekomencoj, ili fine estis pretaj por la auxdienco --"Rop! rop!" diris la drako-- kaj ili survojigxis al la palaco, rigardante lauxvoje en la butikojn, gxuante la belajn parkojn kaj la arkitekturajn vidindajxojn de nia cxiam verda cxefurbo. Kompreneble ili mangxetis diversajn civitanojn lauxvoje, el kiuj cxiu pli bongustis ol la sursxipaj maristoj, sed el kiuj egale neniu same dolcxis kiel mielo. ("Stulta onidiro," grumblis la giganto. "Zijjj!")

Atinginte la palacon, ili frapis cxe la grandega verdega pordego. Respondis Kuni, la regxa subulo, kiu estis savonta nian landon de la drakoj kaj de la gigantoj (kaj de la najbaraj volapukistoj). Kuni jam cxion sciis pri la planoj de la du spionoj cxar al li raportis ne nur la cxefo de la regxa polico, sed ankaux la regxaj astrologo kaj sorcxisto. "Saluton!" li diris, gxentile tamen ruze. "Kiel mi povos vin helpi?"

"Ni venis kun poemo por la princino bela kies sangon ni soifas," diris la drako. "Rop! rop! rop!" Kaj la giganto tuj komencis deklami:

Rozoj ja rugxegas; violoj tamen ne!
Violoj nur bluacxas. Ho ve! Ho ve! Ho ve!
Nin memorigas rozoj pri sango kaj miel';
Sed violoj nur bluozaj
Pli foras el cxiel'!

"Haltu! Haltu!" kriis Kuni. "Mi ne povas toleri tion! Vi estas la malplej bonaj poetoj de la mondo! For! For!" Kaj tiom li farigxis kolera, ke, prenante sangon soifantan glavon kiu hazarde trovigxis cxemane en la palaco, li forcxasis la drakon kaj la giganton ne nur el la regxa palaco, sed el la cxefurbo kaj el la tuta lando ecx. Memevidente, la drako kaj la giganto, mem sangon soifantaj, neniam vidis antauxe glavon egale soifan, kaj ege timis konstatante, ke gxuste ilian propran sangon soifis la glavo. Rapide kuris ili gxis la landlimo kun Volapukujo, time kriante "Eux! eux! eux!" kaj "Zijjj! zijjj!"
Kiam cxiuj tri, Kuni kaj la drako kaj la giganto, fine atingis la landlimon, la ruza Kuni diris: "Do! Al mi mankas la forton cxasi vin plu, ecx malgraux tio, ke vi estas la malplej bonaj poetoj de la mondo. Tamen jen ni cxe la landlimo kun Volapukujo. Cxu vi sciis, ke la sango de la volapukujanoj estas (laux onidiro) ecx pli dolcxa ol la sango de eventualaj esperantujaj princinoj? Gxis revido!"

La drako kaj la giganto okulumis unu la alian, kaj post iom da ripozo, komencis prove mangxi volapukujanojn. Bongustegaj ili estis (tamen iom grasaj kaj eble malbonaj por la koro samkiel cxio bongusta). "Rop! rop! rop!" diris la drako. Kaj jen ekfinigxis acxa Volapukujo.

Gxuste tiel nian landon savis Kuni de la drakoj kaj de la gigantoj kaj de la najbaraj volapukistoj. Nia regxo Rimo II, "la Senvalora", al kiu mankis kaj princo kaj princino, nomumis lin Regxo Kuni I, "la Grandioza," savinto de nia lando. Kaj ecx gxis hodiaux neniu esperantuja poeto kuragxas komenci poemon per rozoj kaj violoj.

La nomoj de la du spionoj restas kompreneble ankoraux en nia lingvo. Cxiam la giganto esprimis sin per "zijjj" kaj la drako per "rop" kaj "eux". Do la antikvajn landojn (nun esperantujajn provincojn) de la gigantoj kaj de la drakoj oni nomas ecx gxis hodiaux A-zijjj-o kaj Eux-rop-o.

ip地址已设置保密
2008/4/14 8:12:29

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询