dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La Regxidino Mal

您是本帖的第 1133 个阅读者
树形 打印
标题:
La Regxidino Mal
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
La Regxidino Mal

La Regxidino Mal
爊taux multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj en Euxropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, la regxo de nia Esperantujo estis la fama kaj sagxa Kuni III, la filo de Kuni II, kiu estis la filo de Kuni I "la Grandioza" (kiu atingis la tronon kaj la titolon "grandioza" post kiam li savis nian landon de la drakoj kaj de la gigantoj kaj de la najbaraj volapukistoj).
Dum la regxado de Kuni III, nia lando gxenerale gxuis pacon kaj prosperon. La popolo varme amis sian regxon kaj pregxis por lia sano kaj longa vivo. Ankaux la regxo estis felicxa. Lia lando estis prospera, lia popolo lin amis kaj ne estis probableco de baldauxa milito. Nur unu problemo lin turmentis. Li havis neniun filon kaj nur unu filinon. Laux la tiamaj moroj de nia lando, la sekvonta regxo de Esperantujo sxajne devos esti la edzo de cxi tiu filino, kaj pro tio la filo de alia homo. Kuni III iam pripensis la problemon, ke ne povos esti Kuni IV, la filo de Kuni III, kaj de tempo al tempo li sin demandis cxu li eble ne iel perfidis siajn patron kaj avon pro la manko de tiu Kuni IV neestonta. Kaj tio turmentis lin.

La regxo finfine rezignis esperon pri eventuala filo kaj decidis racie sercxi bonan kaj tauxgan junulon indan farigxi edzo de la regxidino, farigxi bofilo de la regxo kaj fine farigxi regxo. Kuni III ofte legis en libroj kaj auxdis de vojagxantoj, ke kiam oni proponas kaj princinon kaj regnon, neniam mankas trupegoj da junuloj kiuj venas kaj konkursas inter si por la honoro. La regxo ne deziris kompletan hxaoson en la lando kiam li invitos la esperantajn junulojn al la regxa kastelo kaj li tre zorge planis la aferon. Li decidis unue anonci la edzinigeblecon de la regxidino kaj la kvalitojn kiujn havu cxiu kandidato. La sama anonco publike portu horaron laux kiu la kandidatoj sin prezentu cxe la kastelo por ekzameno. La regxo mem verkis la tekston. La regxa presisto presis la anoncon en grandaj verdkoloraj literoj. Kaj la regxa anoncisto portis kopiojn al cxiuj vilagxoj de nia lando kaj najlis ilin al la plej grandaj arboj. Jen la teksto kiun verkis la regxo Kuni III:

Nia regxa mosxto
kun plezuro anoncas al
nia ama(n)ta popolo, ke sxia
regxidina mosxto, nia ama(n)ta
filino, la bela, juna, cxarma, sprita,
gxentila, eleganta princino Mal, nuntempe
pretigadas sin por geedzigxa rito kun samlanda
junulo, kiu povas per sukceso en regxa
ekzameno de granda dangxero
kaj ega komplikeco sin
demonstri tauxga bofilo
de nia mosxto, tauxga edzo de la
princino Mal kaj (finfine) tauxga regxo.
Junuloj kies nomoj komencigxas per la litero A,
cxeestu la ekzamenon kaj konkurson cxe la kastelo
lundon je la 9-a atm. Kies nomoj komencigxas
per la litero B, cxeestu je la 11-a atm.
Kies nomoj komencigxas per la
litero C, cxeestu je la 3-a
ptm. Kies nomoj
komencigxas per
la litero...
Fakte, la anonco de la regxo Kuni III mensogis iometete (kvankam neniu en tiu epoko kuragxis tion tro publike diri). La regxidino, laux la sperto de tiuj kiuj renkontis sxin, ne estis precize bela. Komence, sxiaj okuloj ne estis de la sama koloro. Unu estis bruna kaj la alia blua. Plue, sxiaj oreloj ne estis de la sama grandeco: unu estis granda, kun longega lobo kaj la alia estis eta, kaj preskaux sen lobo. ?ia kolo estis pli longa (aux tia sxajnis al tiuj kiuj renkontis sxin) ol la kolo de iu ajn frauxlino de la lando. Sed malgraux la longeco de sxia kolo, sxia mentono estis eksterordinare eta, aparte se oni konsideras, ke sxi havis vere impone grandan busxon. Kaj el tiu busxo, oni devas konfesi (cxar tiel konfesis tiuj kiuj renkontis sxin), venis fivortoj kiuj rugxigis ecx maristojn kaj soldatojn. Sub la kolo trovigxis monta korpo pli dika (pro la kuketoj de la regxa kuirejo) ol iu alia en la lando (aux ecx en najbaraj landoj inkluzive de Volapukujo).

Se oni emas paroli tutvere, oni ankaux ne povas kasxi sxian agxon, cxar sxi ne plu estis precize "juna". La nejuneco de la princino estis kompreneble bona atesto pri la sukcesa longviveco de sxia patro, la regxo Kuni III, sed krom tio gxi sxajnis (al tiuj kiuj renkontis sxin) ne tro multe aldoni al sxia allogo.

Krome, eleganta kaj cxarma sxi nur apenaux estis, kaj nur al certaj gustoj. (Denove oni ekpensas pri la maristoj kaj soldatoj.) Fakte, preskaux cxio kion la regxa anonco diris pri la princino Mal estis mensoga, almenaux laux la sperto de tiuj kiuj renkontis sxin. Sed kompreneble neniu en nia felicxa lando kuragxis tion tro publike diri.

Kiam ili legis la anoncon, multaj junuloj gxojis pro ebleco farigxi bofilo de la fama kaj sagxa Kuni III, la filo de Kuni II, la filo de Kuni I "la Grandioza". Kaj multaj junuloj (grandparte la samaj) gxojegis je ebleco farigxi eventuala regxo. Sed kiam tiuj junuloj pensis pri la regxidino Mal, pri sxiaj nesamkoloraj okuloj, kaj pri sxiaj nesamgrandecaj oreloj, kaj pri sxia impone granda busxo super eksterordinare eta mentono je la pinto de la plej longa kolo de la regno, super korpo pli dika ol iu alia en la lando aux ecx en najbaraj landoj, ili hezitis. Kaj kiam ili auxskultis raportojn pri cxiaj maristorugxigaj fivortoj kaj fianekdotoj, ilia kuragxo ne plu povis subteni ilian ambicion. Tra la lando, en la trinkejoj de cxiuj etaj vilagxoj, drinkis konsole la nekuragxaj junuloj de Esperantujo. Cxiu deziris farigxi regxo, sed neniu volis farigxi edzo de tia princino sen beleco, juneco, cxarmeco, spriteco, gxentileco kaj eleganteco.

Kiam venis lundo kaj la regxo senpacience atendis la kandidatojn cxe la kastelo, el la tuta lando venis neniu por konkursi kaj edzigxi al la princino Mal. Rezulte sxi restis dum sia tuta vivo frauxlino (kaj ne tro gxentila). Post la morto de nia regxo Kuni III, la tronon ricevis lia nepo, Topiro I "la Timiga". La regxado de Kuni III farigxis legenda, cxar jen estis la unua fojo en la historio kiam neniu en la lando bonvolis edzigxi al la princino kaj farigxi regxo.

La nomo de tiu terura regxidino restas ankoraux en nia lingvo, kaj ecx gxis hodiaux ni en Esperantujo parolas pri la beleco de Mal, la juneco de Mal, la cxarmeco de Mal kaj tiel plu. Kiam iu estas al ni gxentila laux la stilo de la regxidino Mal, ni diras, ke tiu estas Mal-gxentila. Kaj ni parolas tute prave.

ip地址已设置保密
2008/4/14 8:13:36

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询