dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La Hildebrand-poemo kun aparta konsidero pri la ĝermana aliteracio

您是本帖的第 1357 个阅读者
树形 打印
标题:
La Hildebrand-poemo kun aparta konsidero pri la ĝermana aliteracio
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
La Hildebrand-poemo kun aparta konsidero pri la ĝermana aliteracio

La Hildebrand-poemo kun aparta konsidero pri la ĝermana aliteracio

de Baldur RAGNARSSON

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/3 paĝoj 90-94


Patro kaj filo interbatalas -- rakontoj pri tia tragedia okazaĵo multloke kaj variforme troviĝas en la monda literaturo. Ofte la historio tamen havas bonan finon: la batalantoj rekonas unu la alian kaj interpaciĝas feliĉe frue. Tiaj ekzemploj troviĝas en la antikva islanda literaturo, en la post-antikva germana versio de la Hildebrand-poemo kaj multas en la franca mezepoka literaturo. Tre malofte la patro mortas; esplorintoj pri la temo nur du ekzemplojn trovis pri tio, unu estas greka (Telegonos kontraŭbatalas sian patron, Odysseus, kaj lin mortigas), la dua troviĝas en antikva islanda sagao. Ne estas menciitaj ekzemploj pri reciproka mortigo, kvankam troviĝas diro en la islanda literaturo pri patro kaj filo, kiuj malsamarmee partoprenas la saman batalon kaj falas ambaŭ, sed ne estas menciite, ke ili duelis.

Restas la ekzemploj, kiam falas la filo. Unu troviĝas en la "Libro de l' Reĝoj" de la persa poeto Firdousi (ĉ. j. 1000): Rustam batalas kontraŭ Suhrab kaj lin vundas mortige, sed tiam ili rekonas sian parencecon, kaj Rustam funebras sian filon. Dua estas el malnova rusa heropoemo: Ilja de Murom kontraŭbatalas sian filon, lin venkas sed domaĝas lian vivon; poste la filo provas lin mortigi en dormo, sed Ilja vekiĝas kaj mortigas sian filon. Tria havas lokon en la irlanda literaturo: Cuchulain mortigas sian filon Conlaoch. Estas, kvazaŭ ekzistus migra legendo pri tia interbatalo, kiu dise renkonteblas, sed kies origino restas mistero.

Ordinare estas tiel, ke la patro kaj filo interduelas ne rekonante unu la alian. En tiu ĉi punkto la antikvagermana Hildebrand-poemo, kiu sekvas ĉi-poste en Esperanto-traduko, diverĝas tamen for de la kutimo. Post multjara elpeliteco eksterlande maljunulo revenas al sia patrujo, al kiu li sopiris dum jardekoj. La unua samlandano, kiun li renkontas, estas lia filo. Sed ili apartenas al kontraŭaj armeoj, ili devas esti malamikoj. La maljunulo tuj rekonas sian filon kaj volas amikiĝi kun li, sed la filo ne kredas liajn vortojn. Li ofte aŭdis laŭdojn pri la braveco kaj lojaleco de sia patro, kiam tiu akompanis sian venkitan reĝon en ekzilon, kaj estas pri li fiera, sed li estas konvinkita pri tio, ke li jam mortis; li kulpigas la maljunulon pri mensogo, ruzo kaj malico, kaj devigas lin batali. Nenie, kie poetoj interbataligis patron kaj filon, atingas tian profundon la tragedio, kiel en tiu ĉi pli ol miljara poemo.

La Hildebrand-poemo estas la multe plej rimarkinda poeziaĵo, kiu estas konservita (kvankam ja ne tutece) el la antikva-germana aliteracia poezio. Ŝajnas nura hazardo, ke la poemo konserviĝis manuskripte. Antaŭ pli ol 1100 jaroj troviĝis en la monaĥejo de Fulda en Germanujo felpaĝa manuskripto kun teologia enhavo en la latina lingvo. Tiu manuskripto havis du vakajn paĝojn, la unuan kaj la lastan, sur kiujn iu skribis la Hildebrand-poemon. Mankas tamen la fino. La skribinto eble maldaŭrigis la enskribon ne trovante pli da spaco sur la du paĝoj aŭ li aldonis novan nealfiksitan paĝon, kiu poste perdiĝis. Oni tamen povas diveni la temon de la fino el alia fonto -- el neatendita direkto eble, ĉar el Islando: Ásmundar saga kappabana (Historio pri Asmund mortiginto de herooj) estas nomo de antikva islanda romano, konservita en manuskripto de la meza dekkvara jarcento. Tie oni legas pri viro nomata Hildebrand "heroo de Hunoj" kaj estanta duonfrato de la nomata Asmund. Tiel kruela estas ilia sorto, ke ili interkonfliktas, kaj Hildebrand sendas siajn servulojn por batali kontraŭ Asmund, sed tiu mortigas ilin unu post alia. Tiam furiozo ekkaptas Hildebrandon, kaj li ekiras mem. "Sed en sia frenezo ... li vidis sian filon kaj tuj lin mortigis ..." diras la rakonto. Ankaŭ estas menciinde, ke malnova feroa dancpoemo (Snjolvs kvæði: poemo de Snjolv), kiu devenas el la menciita islanda romano, rakontas, kiel Hildebrand mortigas sian filon batale, sed konsciinte sian teruran faron afliktiĝas ĝis morto. Sed kiel Islandanoj de la XII. jc. (la romano pri Asmund ja devenas el tiu tempo) povis koni la teruran misagon de Hildebrand? Ĉu eble la Hildebrand-poemo tien migris en ia formo? Multaj fakuloj certe respondus jese, sed rektaj pruvoj mankas krom eble unuloke, en la Hildebrand-poemo, rimarkinda esprimo paralela al unu versaĵo en la romano pri Asmund.

En la originalo la Hildebrand-poemo estas regule aliteracia. Ĉar mi konscience provis konservi tiun ĉi karakterizaĵon de la poemo, estas necese iom detale klarigi pri tiu ĉi ornamrimedo, ne malpli pro tio, ke la koncepto pri aliteracio estas, eĉ ĉe multaj niaj poetoj, iom nebula.

Ekde la XIV. jc. la islanda poezio estas la sola en la mondo, kiu regule aplikas aliteracion. Oni do povas diri, ke la aliteracio jam de longe estas tiu specialaĵo, kiu plej distinge karakterizas la islandan versfaradon disde la tuta cetera versfarado en la mondo. Aliteracio plej ofte konsistas en tio, ke aŭ tri vokaloj -- kaj estas plej bele, se malsamaj -- sin sekvas laŭregule: (isl.) Allt fram streymir endalaust / ár og dagar lida (ĉio antaŭen fluas senfine/ jaroj kaj tagoj pasas; ĉi-ekzemple aliteracias la vokaloj a — e — á, ĉi-lasta prononcata kiel ), -- aŭ la sama konsonanto estas trifoje ripetata laŭregule: (isl.) Falla timans voldug verk / varla falleg baga (falas de-la-tempo grandiozaj faroj / apenaŭ bela poemo; ĉi-ekzemple la trifoje ripetita v formas la aliteracion). Tiamaniere du sinsekvaj versoj estas kunigataj per similaj aŭ samspecaj sonoj, kiuj ordinare estas tri, du en la unua kaj unu en la dua verso; en la antikvaj tutĝermanaj versaĵoformoj la kunligantaj aliteracieroj estas ofte tamen nur du, kaj pli da variaĵoj troviĝas. Sed la esenco estas, ke aliteracio baziĝas sur rimado de unuopaj sonoj aŭ literoj disde la ordinara finrimado, kiu sin bazas sur la silabo. La aliteraciaj sonoj nepre devas situi komence de akcento-silabo, kio en la islanda lingvo ja ĉiam koincidas kun la komenco de la vorto, ĉar en tiu lingvo la ĉefakcento senescepte falas sur la unuan silabon de la vorto. Esperantaj poetoj aplikantaj aliteracion en siaj versaĵoj ĝenerale preteratentas la nepran kunligecon de aliteracio kaj ĉefakcento. Nepran, mi diris, sed tamen ne ĉiuj konsentas pri tiu nepreco: nia plej penetra poeto kaj genia tradukisto, William Auld, ĉi-rilate skribis iam al mi, parolante pri sia aliteracia traduko el "La Marvaginto" (Angla Antologio, p. 25): "Mi ne deziris, ke la aliteracio sentiĝu tre forte (kiel ĝi sentiĝas en "Völuspá" -- vd. en Norda Prismo, nrj 2 kaj 3, 1959), sed pli kiel subtona, subaŭdata kontrapunkto ... Ŝajnas al mi, ke la ĉefakcenta aliteracio (bona en si mem kaj por siaj specialaj ecoj) povas esti foje tro truda, kaj ke eĉ senregula aliteracio povas ludi la nodan rolon en aliaj okazoj." Alie opinias Kalocsay en sia recenzo pri la Angla Antologio en "Esperanto", nro 630; tie li atentigas pri tio, ke "la bona aliteracio estas ne la sameco de la vortkomencaj konsonantoj, sed la sameco de la konsonantoj komencantaj akcentan silabon (ekz-e: granda ĉagreno)." Efektive la fakto, ke minus la unu- kaj dusilabaj vortoj en Esperanto ĉefakcento neniam troviĝas komence de vorto, mildigas aliteracian intenson subportatan de la ĉefakcento, senpintigas la trudecon, kiun mencias Auld.

Nu, malgraŭ la fakto, ke neniu moderna poezio utiligas aliteracion same regulece kiel la islanda, oni tamen renkontas de tempo al tempo poemojn en aliaj lingvoj, kiuj enhavas liniojn, kiuj iom konatece sonas en islandaj oreloj, ekz. kiam Burns tiel komencas unu el siaj plej famaj poemoj:

Thou lingering star, with lessening ray,
that lovest to greet the early morn,

aŭ kiam Thomas la Akvinano diras:

Sumunt boni, sumunt mali,
sorte tamen inaequali,

aŭ ĉe Goethe:

Sieht mit Rosen sich umgeben,
selbst wie eine Rose Jung,

aŭ kiam Ibsen paroligas la patrinon de Peer Gynt en la horo de ŝia morto:

Jeg vil ligge of lukke øine (1)
og lide pa dig, min gut!

(kion E.A. Haugen duone konservas en sia cetere brilega traduko de Peer Gynt:

Mi fermas okulojn kaj fidas,
mia knabo, al vi en sekur',

aŭ Poul Thorsen en "Inter la Bulgaroj":

Sonis da admonoj milo,
mankis nur la ĝusta.

Kaj kiam ni pli penetre atentas, ni ekvidas, ke jene la poetoj aliteraciis laŭ la islanda maniero, supozeble senscie kaj tute hazarde. Iuj tradukintoj de islandaj poemoj klopodis konservi ilian regulan aliteraciadon; mi mem provis ĝin transdoni en miaj esperantigoj de kelkaj antikvaj poemoj, kiujn oni povas legi en "Norda Prismo". Sed laŭregula aliteraciado estas iom ruza afero kaj oni bezonas longan kutimiĝadon por ĝin taksi merite kaj ĝin apliki senriproĉe. Ne sole gravas atenti pri la akcentoj kaj la ĝusta nombro da aliteracieroj, oni devas ankaŭ atenti pri ilia lokigo, ili devas nek tro fori la versofinon nek tro disi inter si.

(Daŭrigota).

Piednoto

(1) La respektivaj, laŭvortaj, tradukoj de tiuj kvar citaĵoj estas:

(la angla)

(la latina)

(la germana)

(la norvega)

Ci restanta stelo, kun malpliiĝanta radio,
kiu amas saluti la frumatenon
Prenas bonuloj, prenas misuloj
en loto tamen neegala
(Ŝi) vidas sin ĉirkaŭita de rozoj,
mem juna kiel rozo
Mi volas kuŝi kaj fermi la okulojn
kaj fidi al vi, mia knabo.

ip地址已设置保密
2008/4/25 9:34:34
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
2
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

La Hildebrand-poemo, kun aparta konsidero pri la ĝermana aliteracio

de Baldur RAGNARSSON

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/4 paĝoj 141-144


(fino)

Sed kvankam la islanda popolo sola el ĉiuj ankoraŭ konservas la aliteracion kiel regulon en sia poezio, ne ĉiam tiel estis. En la tempo, kiam la ĝermanaj popoloj elpaŝas en la taglumon de la historio ili ĉiuj jam verkas poemojn kun aliteracio, sed sen finrimoj. Ĉi tie temas plejparte pri versmetro, kiun Islandanoj jam pratempe nomis "fornyrðislag": antikvavorta metro. Sed kio kaŭzis, ke sole la ĝermanaj popoloj tiel katene utiligis aliteracion, ke ilia poezio absolute ne povis senhavi ĝin? Poetoj kaj verkistoj en aliaj lingvoj, eĉ tiom malparencaj kiel la finna kaj latina ja ripete utiligis aliteracion, sed tamen nur neregule por pompo kaj ornamo. La demando estas nerespondebla, ĉar la fenomeno originas ie en la nigro de la pratempo. Tamen tio ne malhelpis al ideoriĉaj kleruloj lanĉi siajn divenojn.

Iuj haltis ekzemple ĉe la rakonto de la roma historiisto Tacitus pri la maniero de aŭgurado aplikata de la Ĝermanoj en la dua jarcento antaŭ Kristo. Li rakontas, ke la Ĝermanoj aŭguras tiel, ke ili dispecigas branĉon kaj tranĉas signojn sur la unuopajn pecojn, poste ilin dismetas sur la blankan tukon, sed tiam la genta pastro aŭ la familiopatro, se la aŭguro okazas en la familia cirklo, hazarde eklevas trifoje pecojn kaj aŭguras laŭ la entranĉitaj signoj. Laŭ ĉi tio tiuj kleruloj imagis, ke la aŭguro estis prezentita tiel, ke la signo indikis pri aliteracia sono, kaj la aŭguristo tiam aldonis la pluon laŭ inspiro, tamen tiel, ke unuopaj vortoj, unu aŭ du, devis komenci par la sama sono. Alivorte, li aliteraciis sian respondon konforme al la aliteraciero, kiun la peco postulis, kaj el tio la koncepto pri la aliteracio firme enradikiĝis en la ĝermana menso. Sed tre eble ĉi tio estas nura sensencaĵo. Unu ŝajnas tamen certa: ke la ekesto kaj disvolviĝo de la aliteracio en ĝermanaj lingvoj intime rilatas al la tendenco en tiuj lingvoj ĉefakcenti la unuan silabon de la vorto.

Nur malmulto konserviĝis de la aliteracia ĝermana poezio. El tiuj poemoj la Hildebrand-poemo plej elstaras kvalite. Jenaj versoj servu kiel specimeno kaj pri la lingvo kaj la aliteracio de tiu ĉi poemo:

Nu scal mih suasat chind
suertu hauwan,
breton mit sinu billiu,
eddo ih imo ti banin werdan.

(laŭvorte: Nun min kara infano/ per glavo haku/ fendu per sia glavo/ aŭ mi lian morton estigu; aŭ aliteracie: Nun filo kara/ forte min haku/ tranĉe per glavo/ aŭ mi tiel lin). -- Jam antaŭ fino de la IX. jc. la aliteracio preskaŭ forvelkis en Germanujo.

En Anglujo la aliteraciado konserviĝis multe pli longe. La plej fama aliteracia poemo en la malnovangla lingvo estas Beowulf. Ĉi tie servu kiel specimeno kvar versoj el alia fama poemo angla el tiu tempo, Widsið:

Þonne wit Scilling
sciran reorde
for uncrum sigedryhtne
song ahofan ...

(laŭvorte: Kiam ni Scilling/ per klara voĉo/ por nia reĝo/ kanton komencis). Sed jam en la XIV. jc. aliteracio estas el modo en la angla poezio. La ĉefpoeto de tiama Anglujo, Chaucer, turnas suden sian rigardon kaj verkas sub francaj versoformoj, sed en la kamparo estas samtempe aliaj poetoj, kiuj verkas ankoraŭ laŭ la malnova maniero. Unu el ili estis William Langland, kiu verkis Piers Plowman en la dua duono de la jarcento, -- la lastan konsiderindan poemon kun aliteracio en la angla literaturo. Tamen tiu malnova fajro tute estingiĝas en Anglujo nur ĉ. 1500.

En la Skandinavaj landoj la aliteraciado perdiĝas pli frue ol en Anglujo. Ĝi troviĝas nur en kelkaj versoj disloke konservitaj per elĉizitaj runoj sur ŝtono:

Styrlaugur og Holmur
steina reisfu
at braedur sina
brautu naesta ...

(laŭvorte: Styrlaugur kaj Holmur/ ŝtonojn starigis/ post siaj fratoj/ al vojo proksime). Sed ĉie en la Nordaj landoj krom en Islando ĉi-maniera versfarado ŝajnas elmodiĝinta jam en la XIII. jc.

Kio ĉie malaperigis la aliteracian versfaradon en la ĝermanaj landoj estis la alveno de la finrimado, kiu diluvis norden el la sudaj landoj. Rimado ne ekzistas en la antikva latina poezio, nek en la antikva greka, sed ĝi ekaperas en la V. jc. en la kristana religia poezio kaj ĝin akompanas en ties marŝo norden. Oni povas demandi pri tio, ĉu estis gajno por la ĝermana poezio forĵeti antikvajn verkmanierojn, kreskintajn el la sino de iliaj propraj lingvoj, kaj sin adapti al la nova modo. Multaj certe jese respondus asertante, ke la suddevena poezitekniko kunportis tioman multvariecon kaj kreskopovon, ke neniu povas dubi pri ĝia supereco. Tamen unu el la plej elstaraj kompetentuloj pri la tutĝermana kulturo, la Sviso Andreas Heusler, agnoskinte la avantaĝojn de la finrimado, ties belsonecon kaj agrablecon, eldiras sian opinion, ke la aliteraciajn metrojn karakterizas ia malvulgareco, nobleco, kio mankas ĉe la finrimaj metroj.

Rilate la aliteracion de la ĉi-sekva Esperanta traduko de la Hildebrand-poemo mi volas atentigi pri jeno; ĉiu verslinio enhavas nur du ĉefakcentojn. La aliteraciaj eroj estas kutime nur du, kiuj kunligas du sinsekvajn versliniojn. Ĉi tio estas konforma al la originalo. Plej ofte la aliteracia litero komencas unu- aŭ dusilaban vorton, sed ĝi ankaŭ ofte troviĝas en plisilaba vorto, kaj ĉikaze ĉiam komence de la ĉefakcenta silabo (la antaŭlasta), ĉar nur ĉefakcento povas subporti la aliteracion: "Aŭdis mi diron/ ke du bravuloj/ kampe sin trafis/ renkonte solaj ..."

Fine nur kelkajn vortojn pri la historio. En la reĝnomoj de la Hildebrand-poemo estas rekoneblaj famaj nomoj el la tempo de la t.n. "migrado de la popoloj". En la dua duono de la V. jc. vivis ĝermana armeestro, kiu nomiĝis latine Odoaker, sed en la malnovĝermana lingvo Otacher (Otaker). Li invadis Italujon en la jaro 476 kaj detronigis la tiaman imperiestron. Dek jarojn poste eniris Italujon orientgota armeo sub regado de reĝo Theodericus (Teoderik) kaj ekmilitis kontraŭ Otakeron kaj lin venkis en la jaro 493. Teoderik poste regis Italujon ĝis sia morto (525) kaj estis alnomita "la granda". Li poste fariĝis granda nomo en la heroa poezio de la Ĝermanoj. Sed lia rolo en la poezio estas iom malsimila al tiu lia en la realeco. En la Hildebrand-poemo la sola punkto konforma al la historia fakteco estas, ke Teoderik kaj Otaker estis malamikoj, sed cetere la historio estas renversita. La poemo mencias, ke Otaker elpelis Teoderikon el lia regno, kaj ke lin akompanis Hildebrand kun multaj fideluloj orienten al la Hunoj. La poemo ne mencias la nomon de tiu "de Hunoj reganto", kiu akceptis la elpelitojn sed aliaj germanaj poemoj diras, ke tiu estis la fama Attila (cetere Attila mortis antaŭ la naskiĝo de Teoderik). Post 30 jaroj en ekzilo, laŭ la Hildebrand-poemo, Hildebrand revenas al sia patrujo, kaj oni ĝenerale tiel komprenis, ke reĝo Teoderik nun intencas reakiri sian regnon kun la helpo de la Hunoj. Ne estas tamen dirite plenvorte, ke Teoderik regas la invadon, nek ke Otaker ankoraŭ vivas.

La Hildebrand-poemo similas al la antikvaj islandaj Edda-poemoj ne nur lingve kaj forme, sed ankaŭ en tio, ke la grandaj historiaj okazaĵoj ne gravas al la poeto, sed la sorto de la individuoj.

La Hildebrand-poemo

ip地址已设置保密
2008/4/25 9:36:03
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
3
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

La Hildebrand-poemo

esperantigis Baldur RAGNARSSON

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/4 paĝoj 144-146


Aŭdis mi diron,
ke du bravuloj
kampe sin trafis
renkonte solaj,
Hodbrand kaj Hildebrand
de malaj armeoj.
Prenis armaĵojn
patro kaj filo,
kirasojn grizajn,
glavojn alligis
ĉe ringoj ŝtalaj
je rajdo batalen.

Parolis Hildebrand,
homo pli aĝa,
filo de Herbrand
(kun haroj grizaj),
pli vivosperta,
kaj vortoŝpare
pri lia patro
petis informon,
"aŭ vorte gvidu
pri gento via.
Se unu vi nomas
mi nombros pliajn,
bubo, reĝlandon
de longe mi konas."

Parolis Hodbrand,
filo de Hildebrand:
"Al mi en hejmo
homoj veramaj,
saĝaj, maljunaj
la jenon diris,
ke patro mia
nomiĝis Hildebrand.
Mi estas Hodbrand.
De longe li fuĝis
koleron de Otaker
kun Teoderik
kaj trupo nombra,
li en lando
lasis solaj
edzinon salone,
lulile bebon,
priŝtelotaj
post lia forrajdo.
Poste bezonis
patron mian
tre Teoderik
sen teno genta,
li Otakeron
koleris daŭre,
plej karis el trupo
al Teoderik,
ĉiam ĉe fronto
frapis unua,
bravece famis
ĉe fortaj viroj.
Ne veras ke li
ankoraŭ vivas."

"Aŭdu la forta (diris Hildebrand)
kaj fama dio,
ke vi antaŭe
kun tiel tuja
parenco ne ja
parolis, filo."
De brako li prenis
belajn ringojn,
noblan oron,
donitan de reĝo,
de Hunoj reganto,
"gardu por favoro."

Parolis Hodbrand,
filo de Hildebrand:
"Nepras ke lanco
donacon kaptu,
pinton al pinto

...

Vi ruzas, homo
el Huna trupo,
penas min trompi
kaj piki volas,
de longe maljuna,
malicoplena.
Al mi rakontis
kelkaj ŝipanoj
el trans la maro,
ke morto lin trafis.
Mortis Hildebrand,
filo de Herbrand."

Parolis Hildebrand,
filo de Herbrand:
"Klare mi vidas
laŭ via teno,
ke reĝon vi havas
hejme karan,
vin neniu
venke forpelis."

"Scias la Potenca, (diris Hildebrand)
ke turas misoj!
Tridek jarojn
mi tiel vagis,
elpelita
eksterlanden,
ĉiam lokita
en arkistan vicon
mi la vivon savis
sen vundo mortiga.
Nun filo kara
forte min haku
tranĉe per glavo
aŭ mi tiel lin.
Sen peno tamen
vi povos venki
maljunulon,
se la mano fortas,
per rabo poste
vin rekompenci.
Tiu malindas (diris Hildebrand)
el trupo kunula,
vin kiu barus
sur vojo krima;
hodiaŭ pretaj
ni pruvon trovu
pri kiu rajtas
kirasojn porti,
armaĵojn ambaŭ
mastre posedi."

Komence fortaj
per flugaj lancoj
batalis frape
sur firmajn ŝildojn.
Fendis armaĵojn
furiozaj,
blankajn ŝirmilojn
breĉis kruele;
hake mortigis

...
...
ip地址已设置保密
2008/4/25 9:36:53

 3   3   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07813 秒, 4 次数据查询