dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Sinjoreto Rikardo

您是本帖的第 1125 个阅读者
树形 打印
标题:
Sinjoreto Rikardo
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Sinjoreto Rikardo

Sinjoreto Rikardo

de John WAIN

elangligis Marjorie BOULTON

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/3 (n-ro 39) paĝoj 93-106

John Wain estas angla verkisto nuntempa, kies unua romano, Rapidu Malsupren (“Hurry on Down”) havis furoron siatempe, kaj lia reputacio kreskas. Unu el liaj plej bonaj kaj universalaj verkoj, La Rivaloj («The Contenders»), brile bildigas la esence absurdan kaj malkrean lukton por prestiĝo, kaj kontrastigas ĝin kun la pli sana, reala koj feliĉa vivo de tria homo, kiu celas realajn homajn celojn. John Wain verkis aliojn romanojn, novelojn kaj beletrajn verkojn, koj kelkajn poemojn tre konsciajn pri semantiko, neordinare originalajn kaj inteligentajn. Same kiel lia nuna tradukintino, li devenas de la madbela, vigle vivoplena industria urbo, Stoke-on-Trent, kaj oni povus konsideri lin kiel novan heredanton de Arnold Bennett, granda romanisto de tiu regiono, kvankam li ne estas iu pola imitanto de Bennett.

Ni speciale dankas al la eminenta verkisto, kiu, kiam li sciiĝis pri esperanta traduko de tiu ĉi novelo, tuj donis specialan permeson, ke ni presigu ĝin, kaj rezignis pri honorario. La kopirajto kompreneb!e restas lia.


Ĉu sekure? Ĉu mia defendsistemo estas en ordo, ĉu mia kamuflado estas lerta? Mi kredas ke jes: la Enciklopedio por Infanoj estas mia plej granda libro, kaj se mi tenas ĝin apogitan antaŭ mi, mi estas relative protektita kontraŭ iu. kiu envenas per la pordo, kiun mi alrigardas; kaj, ĉar mi zorgis, ke mi ne sidu kun la dorso al la fenestro, ne ekzistas risko, ke iu sintrudema stultulo ekrigardos super mia ŝultro. Mi povas ekskribi.

Ne ĉar la kondiĉoj estas perfektaj, kompreneble. Ĝenas min terure, ekzemple, la penso, ke tute bona portebla skribmaŝino staras en la angulo, kaj estas absolute neeble ektuŝi ĝin. Unufoje ekkompreninte la ĝeneralan metodon, mi povus progresi multe pli rapide; kaj ĉiuokaze la precizema mio ege preferus amason da netaj maŝinskribitaj folioj al tiu ĉi malpura kajero. Sed ne eblas. La malpura kajero estas mia sola espero pri ia ajn skribado. Se mi per eĉ unu fingro ektuŝus la skribmaŝinon, la unua persono, kiu envenus, tuj ekkaptus kaj fortrenus min. Kompreneble, sekvus la kutima klukado, kaj pseŭdomodesta fanfaronado, pri mia frumatureco. "Li ne ludas per ordinaraj ludiloj, ne li! Hu, unu tagon li sagis rekte al la skribmaŝino!" — Mi jam povas aŭdi iun idiotan vizitanton, kiu diras: "Mefianikaĵoj interesas lin, verŝajne?" — "Ne, tute ne tiel," ili respondus. "Estas la skriba afero, kiu lin obsedas. Ni tute ne povas deteni lin de libroj kaj paperoj. Li estos vera profesoro; atendu!"

Sed pri kio mi pensas? Uzi skribmaŝinon — mi? Unue, miaj brakoj ne estas sufiĉe fortaj por treni ĝin supren sur la tablon, kaj, se mi sukcesus supertreni ĝin, miaj fingroj estus verŝajne tro malgrandaj por funkciigi la klavojn. Mi observis Lin, dum li tajpis leteron antaŭ kelkaj tagoj: li uzis nur du fingrojn, kaj probable batadis la maŝinon multe tro forte — liaj grandaj kal-pintaj fingraĉoj frapadis kiel martelegoj — sed, eĉ se la duono de tia forto sufiĉus, mi perceptis, ke mi tute ne kapablus. Estas sufiĉe ĝene, teni tiun ĉi inferan krajonon; mia mano doloras, antaŭ ol mi estas verkinta unu paĝon, kaj ĉiuokaze la teda objekto perdas sian pinton tiel rapide, ke mi konstante devas turni ĝin, por prezenti la grafiton aliangule al la papero. Ĝuste tiam, kiam mi estos vere komenciĝinta, kredeble ĝi plene malpintiĝos, kaj mi devos iri kaj serĉadi novan krajonon. Ĉar, kompreneble, ne licas al mi scii, kiel pintigi ĝin. Ĉiuokaze, ne estas pintigilo, kaj mi povas imagi la hurlobruaĉon, se mi provus havigi al mi tranĉilon. La nura ideo preskaŭ ridigas min.

Ne, la sola rimedo estas skribaĉi per tiu ĉi ilaĉo. Kial mi ĝenas min? Kio pelas min al tiu ĉi penado surpaperigi miajn pensojn? Sed dum mi demandas, mi jam vidas la memevidentan respondon. Kompreneble, mi devas skribi miajn pensojn, se nur por ricevi la iluzion, ke mi komunikas al iu, ie, iel. Tion faras ĉiuj malliberuloj; kaj mi, finfine, estas malliberulo en tre reala senco. Estas ne la plej malgranda eblo, ke mi eskapos el tiu ĉi ĉirkaŭaĵo, el la freneziga superrigardado de Li, Ŝi kaj la ceteraj, iam ajn dum almenaŭ la dek venontaj jaroj. Dek jaroj! Difini la longecon de mia kondamno plene senesperigas min. Se mi devus nur elteni dum dek jaroj, kaj poste liberiĝi, ĝui rajton konduti normale, mi kredas, ke mi povus toleri la situacion. Sed estas tiu problemo de adaptiĝo, la eterna malfacileco juĝi, kiom da evoluado mi povas permesi al mi ĉiujare, kiu kredigis al mi, ke mi nepre ne gardos la cerban ekvilibren.

Mi klarigu tre simple. Nun, kiam mi skribas, mi estas ĵus havinta la kvinan naskiĝdatrevenon. Tio signifas, ke la korpo, en kiun mia inteligento iel erarvagis, vivis dum kvin jaroj ekde sia apero el la utero — Ŝia utero. Laŭ miaj juĝkapabloj — per komparoj, kun la aliaj infanoj, kiujn mi renkontas — mi ŝajnas esti, fizike, sufiĉe normala kvinjarulo: mi povas kuradi sufiĉe lerte, miaj parolorganoj povas prononci plenan vortaron (kompreneble mi devas konstante atenti pri tio, kaj estas senĉesa, netolerebla nervostreĉado), mi kapablas vesti min, kvankam mi ŝajnigas, ke mi ne povas butonumi, se la butonoj ne situas antaŭe, kaj ne ĉiam eĉ tiuokaze), kaj mia voĉo kapablas kanti tra oktavo. Sed mia menso — kiom aĝa estas ĝi? Konjekte, mi dirus, ke mi havas menson de viro ĉirkaŭ tridekkvinjara. Estas malfacile diri, kompreneble, ĉar mi ne disponas pri iu ajn ordinara konjekthelpilo. Ordinara tridekkvinjarulo povus taksi sian propran aĝon, se estiĝus ia dubo, per la aferoj, kiujn li rememorus: liaj klaraj memoroj retrorigardus proksimume tridek jarojn, kaj ĉiuokaze li rememorus nekalkuleble multajn eventojn, al kiuj oni povus fiksi definitivan daton. Tio, kio igas mian situacion tiel strange timiga estas la vakeco — iom simila al amnezio supozeble. Mi sentas, ke miaj interesoj estas tiuj de tridekkvinjara viro, sed mi povas senti tion nur ĝenerale. Tiu aĝo estas ĉirkaŭ la Lia, kredeble, kaj mi scias, ke, kiam li gastigas amikojn ĉe la vespermanĝo, kaj mi sukcesis ŝteliri sufiĉe proksimen por aŭdi, tio, kion ili diras, trafas mian ondlongon modere bone. Iliaj diroj ne plene kontentigas miajn interesojn, sed ili ja efikas kiel pli malgrandskala, pli teda kaj pli ripetita speco de tiuj konversacioj, kiujn mi volus havi. Volus, ĉu? Mi oferus la dekstran brakon, se tio ebligus al mi paroli normale kun viroj samaĝaj kiel mi — tio estas, mense samaĝaj. Mi jam ricevas superadekvatajn dozojn de la societo de miaj kvinjaraj kamaradoj: koboldetoj, kiujn iliaj gepatroj adoras kiel okulpupilojn: alivorte, aro da muknazaj, egoismaj buboj, inter kiuj ĉiu estas la centro de sia propra senaera universeto.

Ĉu mi devas detale priskribi la turmentojn, kiujn mi trasuferas? Ŝi, estante inteligenta moderna patrino (tio signifas, sufiĉe ne-analfabeta por elliterumi la artikolojn pri infanvartado en la dimanĉaj gazetoj) kondukadas min, dum kelkaj posttagmezoj ĉiusemajne, por viziti aliajn i.m.p.'ojn — la ekzerco konsistas en tio ĉi: demeti la infanojn ien, kie ili povas ludi kune sed ne frakasi ion valoran, dum la virinoj lasas fali siajn harnodojn kaj kritikas siajn edzojn. Mi devas konfesi, ke mi ĝuis kelkajn amuzajn momentojn, eĉ meze de miaj senesperigaj enuo kaj soleco, kiam mi rampis sufiĉe proksimen por aŭdi, kiel ili babiladas. Ho, kiajn maladekvatecojn ili trovas ĉe la kompatindaj diabloj, al kiuj ili estas ligitaj! — sufiĉas por fari min, kvinjaran, certa, ke mi neniam edziĝos. Sed, kompreneble, mi ne havas okazon sidadi kaj aŭdi tutan ĉapitron da edzinaj plendoj; estas ĉiam la infano — aŭ supozeble mi devus diri, la alia infano — kiu ĉirkaŭmarŝetas, alterne gu-gu-ante kaj hurlante, kaj oni atendas, ke mi kontribuu mian laboron. Estas ja ia speciala infero. Ĉu vi konas tiun senesperan senaplombon, kiu nature inundas maturan viron, kiam oni lasas lin respondeca pri infaneto? — specon de dolora, antaŭtimema senaplombo, kiu fontas el la bone bazita suspekto, ke, post ne multaj minutoj, la kerubeto komencos kriegi nekvietigeble, aŭ englutos ion kaj sufokos sin, aŭ nur nigriĝos vizaĝe, sen speciala motivo? Nu, ĉion tian mi sentas, sed ĝi estas milfoje pli terura pro mia korpa senforteco; ne estante pli granda, peza aŭ forta ol miaj kutimaj ludkamaradoj, mi ne povas eĉ finfine apogi min sur la lastan defendilon de la maturulo — lian grandecon. Kaj pripensu la mensan streĉitecon! Ĝi estas nekredebla. Mi preskaŭ skribis, "Ĝi estas pli terura, ol io ajn, kion mi iam ajn spertis," sed mi memoris ĝustatempe, ke, male, ĝi estas preskaŭ la sola afero, kiun mi ja spertis. Almenaŭ laŭ rememoreblaj travivaĵoj, ĉiu konversacio, kiun mi povas venigi al mia menso, estis aŭ kun iu gu-gu-anta infano aŭ kun iu stulta maturulo, kiu penas imiti infanajn parolmanierojn por egaligi nin. Kaj mi ne scias, kiu estas pli malbona.

Mi tamen devas ja konfesi, ke kompatema providenco indulgis min pri la ekstrema abomenaĵo. Mi almenaŭ ne havis maturan inteligenton dum la jaroj de plena dependeco — aŭ, se jes, mi ne rememoras ĝin. Dum tiu tempo, kiam mi devis porti urintukojn, manĝi nur laktaĵojn, kaj travivi la ceterajn partojn de tiu naŭza vivepoko, mi sciis nenion pri mia embaraseco. Mi ne povas diri, je precize kia momento mi por la unua fojo ekkomprenis la abomenan ŝercon de la sorto kontraŭ mi: okazis iam dum la dua duono de mia kvara jaro, aŭ tiel mi kredas. Mi tiam povis paroli, kaj mi opinias, ke lingvokapablo estas la ŝlosilo, kiu malfermis por mi la tutan mizeran situacion. Mi simple ekkomprenis, iun tagon, ke la parolado de la plenkreskuloj, kiam mi hazarde kaŝaŭskultas ĝin, ŝajnas al miaj oreloj pli natura, ol tiu balbutado, kiun oni atendas de mi. Sed, samtempe kiel mi ekkomprenis, iu instinkto avertis min, ke mi ne sciigu pri tiu sekreto al iu ajn alia. Mi opinias, ke mi ne rezonis konscie pri tio; mi nur paroladis minimume, kaj, kiam mi devis ion diri, mi antaŭkontroladis ĝin, por ke mi ne eligu ion tro frumaturecan.

Ĉar — kaj, se io povas, tio ĉi povos savi kelkajn ĉifonojn da mensa sano por mi — mi estis, kaj restas, firme decidinta, ke mi ne estos infano eksterordinara, ia monstro, io por foira budo. Certe Li kaj Ŝi ne estas tiaj homoj, kiuj fakte metus min en foiran budon; ili ŝajnas bonaj, solidaj burĝaj tipoj — Lia profesio temas pri asekuro. Pli probable, mi iĝus mirindulo en la medicina mondo. Kaj ĉu tio estas pli bona ol la sama afero sur scienca bazo? Se mi ne deziras, ke kamparanoj svarmu en tendo, por primiri mian memorkapablojn, mi eĉ malpli deziras, ke profesoroj kaj tipoj el Harley-strato (l) rigardu min tra siaj dufokusaj okulvitroj kaj prinotetu. Ne! Dio atestu, ke mi intencas kreski kiel normala knabo, iom pli inteligenta ol la aliaj pri siaj lernejaj taskoj, sed nenia monstro.

Tamen, estos luktado. Senpacienco estas mia granda faligilo. Ekzemple, estis al mi tute netolereble, ŝajnigi, ke mi ne scipovas legi. Dio scias, ke ne estas multa legmaterialo en la domo, sed mi kredis, ke, se mi nur povos tramarŝi tiun pasejon, kaj akceptigi oficiale la fakton, ke mi scipovas legi, eble mi povos havigi al mi librojn el biblioteko, aŭ ion tian. Mi tiel infere malsatas informojn. Mi ĵuras, ke mi povus legi ion ajn, jes, absolute ion ajn, kondiĉe ke ĝi estu a) en lingvo, al mi komprenebla, kaj b) enhavus iom da solidaj faktoj, kiujn miaj dentoj povus alpreni.

Nu, do, tuj post mia plena ekkompreno pri la situacio, mi komencis la taskon, akceptigi mian legkapablon. La krajono diseriĝus en acidan polvon, se mi povus priskribi la naŭzajn ruzaĵojn, kiujn mi devis elpensi. Nature, mi komencis, tirante librojn el la bretoj kaj farante movojn, kvazaŭ mi ludus kun ili kun signoj de nekompreno kaj ĝojo. Komence, tio modere bone sukcesis. "Kiel li ŝatas librojn!" ili blekis. Mi ne scias, kiu el ili estis pli ĝoja. Neniu, kiu enpaŝis la domon, evitis babiladon pri mia ŝato al libroj, pri mia emo iri rekte al iii kaj neglekti ordinarajn ludilojn, kaj tiel plu. Mi timis, ke mi konatiĝos kiel Infana Geniulo, sed tion mi ne povis malhelpi. Mi devis daŭrigi mian planitan laboron. La dua paŝo, kompreneble, estis grimpi kiel katido al la sino de iu, kiun mi vidis leganta, kaj tede petadi ilin, ke ili montru al mi, kion diras la skribaĵo. "Mi volas legi!" mi lispadis, preta vomi, kiam mi aŭdis mian propran senartan fuŝparoladan. "Mi volas legi!"

Tio neniam sukcesis ĉe Ŝi. Ĉiuokaze, ŝi neniam sidiĝis por legi ion, kiam ŝi estis sola; kelkfoje ŝi prenis bildgazeton, sed, se mi grimpis al ŝi kaj komencis tiun rutinon kun "Mi volas legi", ŝi nur prenis min, neatenteme, daŭre rigardante la paĝon, kaj demetis min denove sur la plankon. Tio boligis min. Pli ol unufoje, mi preĝis, ke mi ricevu forton por elbati ŝian cerbon. Tio, kion mi trovis speciale furioziga, estis ŝia kutimo, neniam atenti min pli ol duone. Kompreneble, patrinoj alkutimiĝas al tia sinteno, kun etaj infanoj, kaj kredeble la infano ne rimarkas tion. Sed, Dio mia, mi rimarkis, kaj pli ol unufoje mi iris al la alia flanko de la kuirejo, kaj plenintence frakasis tason. Kaj ne ian ajn tason, sed valoran tason el porcelano. Mi progresis tiel, ke baldaŭ ne restis kompleta tablopotaĵaro en la domo. Nature tio reagigis ŝin, kaj tiam ŝi manfrapadis min, ĝis mi ekkriegis. Estis strange, ke mi plorkriis tute same kiel aŭtentika kvinjarulo. Ŝajne la reago funkciis pli fizike ol mense. Dum momentoj de kolero aŭ timo, mi ne povas pli bone regi kriaĉojn aŭ ploraĉojn, ol plenkreskulo povas regi tuson aŭ ternan. Mi — la reala Mio — staras aparte kaj aŭskultas, kiel mi faras bruaĉadon, sed tamen mi ne povas haltigi ĝin. Kiam ŝi batis min, mi blekegadis kvazaŭ murfalige, ĝis la najbaroj povis kredi, ke ŝi mortigas porkon.

Post tempo, mi rezignis pri Ŝi kaj koncentris mian penadon sur Lin. Li estis senpene venkebla. Mi rampadis sur lian sinon, fingromontradis la libron (kiu ŝajnis ĉiam ia kvaragrada detektivromano) kaj rigardadis lian vizaĝon kun sorĉeta "Montru la skribaĵon, Paĉjo! Mi volas legi!" Mi regalis lin per tuta komedio. Nu, kompreneble li estis ravita. Serĉinte a, li diris "Tio estas a; ĝi diras a; tio ĉi estas bo; ĝi diras b". Kaj mi ripetis la sonojn, kaj trovis aliajn tiujn literojn kaj ni progresis banege. Post du-tri kunsidoj, mi trovis, ke mi povas iri kaj sidi en la angulo kun libro; kondiĉe ke mi ne turnu la paĝojn tro rapide, oni akceptis tion kiel sendanĝeran ludon; mi nur sentis grandan intereson pri presitaĵoj, kaj provis rememori tion, kion Li diris al mi.

Mi ellasas multajn detalojn; mia deviga aktorado estis tro naŭza. Sed valoris la penon. Antaŭ mia kvina naskiĝdatreveno, mi venkis pri tiu punkto; ne plu mirigis iun, se mi sidis kun libro, ne nur ĝin rigardante, sed videble ĝin legante. Kompreneble, tio lasis la problemon pri libroj atingeblaj. Mia naskiĝdatreveno rikoltis por mi naŭzajn porinfanajn bildlibrojn. Mi kompreneble devis rigardadi ilin, kaj doni ĉiujn ĝojsignojn, ĉar mi ekposedis proprajn librojn. Kaj, je Dio, kia fatraso! Mia sola metodo, por igi tolerebla la alrigardadon sufiĉe longedaŭran, estis kunmeti pornografiajn alternativojn por la subbildaj rimaĵoj. Sed tio ne tre amuzis min, kiam mi pensis, ke mi povus pasigi la tempon per pli interesa legado.

Mia tasko estis delikata: marteli en iliajn kapojn la ideon, ke legado plaĉos al mi pli ol ludado kun brikoj aŭ ludvakso, sed fari tion sen akirado de reputacio pri elstara frumatureco. Similis al la problemo pri konversacio. Fakte, mi neniam vere mastris tiun taskon pri parolado. Estas tia nervostreĉo, ke kelkfoje mi demandas al mi, ĉu mi ne eliros el mia tuta situacio kiel delireganta frenezulo. Mi zorgas, ke miaj frazoj estu mallongaj, kaj limigas ilin al tre simplaj vortoj, sed mi devas konfesi, ke la rezulto ne multe similas al la senĉesa rivero da sensencaĵoj, kiu fluas el la lipoj de la aliaj kvinjaruloj, kiujn mi renkontas.

Sed tio ĉi estas klara; mi devos elteni ĝis la fino. Ne ekzistas elirvojo krom antaŭena. Iam, nokte, mi kuŝadis kaj fiksrigardadis la plafonon, kaj meditis pri la freneziga, monstra kaj absurda cirkonstancaro. Kial tia puno trafis min? mi demandadis al mi. Ĉu estas ia konkreta ŝerco, aŭ la senkora eksperimento de iu inferdevena, senkompata Dio? Aŭ ĉu estas ia simpla akcidento ie inter la mistera maŝinaro de la universo; ĉu mi erarvagis senkulpe laŭ malĝusta angulo en la tempokoridoro? Kaj, ĉiuokaze, kio okazis pri tiu korpo, kiu iam entenis tiun ĉi menson? Tiu tridekkvinjara viro, kiu iam estis mi — kie li nun estas? Morta? Aŭ gruntadanta kaj fingroludanta en ia frenezulejo ie, ĉar li subite interŝanĝis la menson kun kvinjara infano? Tiaj demandoj marteladis en mia menso, ĝis mi subite decidis, ke mi ne povos plu elteni, ke mi tuj leviĝos, vestos min, forkuros de la domo kaj vagados tra la stratoj; ĝis mi vidos la latunan nomsignilon de kuracisto, poste eniros kaj konfidos min al lia protektado. "Mi alvokas vian helpon, je la nomo de medicina scienco," — tiel mi parolis en mia fantazio. "Mi ne scias la kialon, sed mi estas maturulo, kiu trovas sin enujigita en korpo de infano. Faru ion, pro la dolĉa amo de Dio."

Sed ĉiam ĉe tiu ĉi stadio, haltigis min la demando: kion li eĉ povus fari? Kiu kuracisto, kiu specialisto, kiu kongreso da specialistoj alvokitaj el ĉiuj mondopartoj, povus iel ajn helpi min? Kaj mi refalis en senesperon. Ekzistis nenio, kio helpos min, krom tempo — tempo kaj pacienco.

Jen iu venas, mi devas halti...


Do, jen mi denove. Dio scias, kial mi daŭre riskadas. Mi ne kuraĝas pensi, en kia embaraso mi estus, se iu trovus tiujn ĉi paperfoliojn. Komprenebie, mi kaŝas ilin sufiĉe zorge, en la malorda amaso da infanlibroj en mia ludilujo, sed estas konstanta maltrankviligilo — mia koro ekmartelas, kiam ajn mi aŭdas Ŝin, aŭ la ĉiutagan servistinon, piedbruanta en mia ĉambro. Sufiĉus por doni al mi ulcerojn. Jes, eble mi finiĝos kiel la sola konata kvinjarulo kun duodena ulcero. Tio devus atentigi la medicinan profesion, se mia frumatureco ne atentigos.

Ne estas multo raportinda, laŭ ekstera vivo. Mi intencas trasalti ĉiujn tedajn detaletojn (ekzemple, pri la diable tedega marborda libertempo, kiun ni havis en la pasinta monato). Sufiĉas diri, ke tri monatoj pasis ekde mia lasta skribado, kaj nur unu nova scio elpensiĝis: nome, ke nun estas absolute certe, ke mi freneziĝos. La streĉo de tiu ĉi duobla percepto pri la vivo estas simple tro. Mia menso scias tro da aferoj, pri kiuj mia korpo ne scias. Antaŭ kelkaj tagoj, ekzemple, mi teruriĝis, eksciiĝante, ke mi kapablas sperti amoron. Ŝi gastigis ĉe la temanĝo sufiĉe belaspektan junan familiestrinon; la plimulto de Ŝiaj amikinoj estas malŝikaj kaj ne interesaj, sed tiu ĉi estis junulino, kredeble ĉirkaŭ dudeksesjara, kiu sciis kiel vesti sin, kaj kiu restis eleganta. Mi sidis kaj rigardis ŝin, dum ŝiaj propraj du infanoj bruaĉis en angulo, kaj subite mi ekfantaziis pri ŝia seksa vivo. Ŝi aspektas tre rikoltinda sur tiu kampo, mi pensis. Kaj tute subite mi komencis firigardi ŝin kaj salivaĉi pri tiu penso, tute kvazaŭ mi estus okdekjara. Tio estas, kompreneble, modere ĝusta ekvivalento. Kaj anstataŭ peni regi min, mi daŭrigis, permesante al miaj pensoj tian vagadon, ke mi komencis fantazii, kion mi volonte mem farus kun ŝi. Je Dio, estis terure, naŭzege. Estis nenia korpa indiko, nature; nenia erekto aŭ io tia. Ĉio estis absolute cerba.

Mi enlitiĝis, tiun nokton, en perfekta senespero. Mi pensis, ke mia vivo estas jam antaŭdetruita. Mi kalkulis la jarojn, kiuj devos pasi, antaŭ minimuma ebleco pri ia normala seksa vivo: almenaŭ dektri. Se tio ĉi estus latina lando, mi povus mallongigi ĝis ses aŭ sep jaroj; jen alia ekzemplo pri mia malbonŝanco — se mi devis esti kvinjara, kial mi ne povus esti eta siciliano aŭ argentinano?

Do, tie mi kuŝadis kaj alrigardis la perspektivojn. Se mi povas jam sperti karnajn dezirojn, kiel estos, kiam mi estos iom pli aĝa? Sinsekvaj jaroj da infero, ĝis finfine mia menso disfalos kaj mi iĝos seksfrenezulo. Aŭ frenezece samseksema — jen alia ebleco, precipe se ili sendos min al enloĝa lernejo.

Memkompato engiutis min, kaj mi kuŝadis kaj ploretaĉis. La larmoj iomete malŝarĝis min, tiel ke mi eble estus iel ekdorminta ... sed, kiam mi iĝis dormema, subite venis alia penso.

Prembategante min kiel trabo el la plafono, falis vasta, malvarma, peza ŝarĝo de timo. Ne nur maltrankviieco, sed pura paniko, kvazaŭ mano alpremus mian koron. Mi eksidis en la lito kaj malfacile regis ekkriegon.

Kial mi timis? Simple pro la penso, kiu ĵus trafis min, terura, obseda penso, kiu feliĉe ne trafis m:n antaŭe. Sed, unufoje veninte, ĝi malvarmige ombros mian tutan vivon. Estis: kiel mi scias, kiom da vivodaŭro mia menso rajtas atendi? Se ĝi komenciĝas tridek jarojn antaŭ mia korpo, kiel certi, ke ĝi ne finiĝos tridek jarojn pli frue? Kiam mia korpo estos kvardekjara, mia menso estos sepdekjara; kial ĝi ne laciĝos kaj mortos? Pensu pri tio ĉi, kiel mi pri tio ĉi pensis — viro, kvardekjara, ĉirkaŭrampanta kun morta menso. Neniom da memoro, neniom da parolkapablo, neniom da karaktero. Kiel homo estas post cerbloba ektomio, sed centfoje pli terure.

Kompreneble, trafis min ankaŭ la penso, ke eble mia korpo simple ne povos postvivi la morton de mia menso. Sen menso, kiu kunordigos kaj gvidos ĝiajn impulsojn, korpo apenaŭ povas daŭre funkcii. Aŭ ĉu eble mi restos, kun nur sufiĉe mensa kunordigo, por daŭrigi mian vivon kiei iaspeca idioto?

Tiutempe mi kriegis, vere bezonis kriegi. Mi metis la manon sur mian buŝon, sed ne sufiĉis. Venis la kriegoj, laŭtaj kaj subitaj kiel fajfoj el trajno, en spaco limigita per muroj. Unufoje ekkrieginte, mi deprenis la manon kaj plene malbridiĝis. Kriego post kriego post kriego — nur tio restis por mi, la sola malŝarĝo, mia sola rimedo, por diri al la terura tortura universo tion, kion mi pensis pri ĝi.

Kaj tiam, kompreneble, ni havis la kutiman malkvietigadon; ne estis tre malfrue, kaj kelkaj vesperaj vizitantoj ankoraŭ restis malsupre, kaj Li kuris en la ĉambron, odorante cigarfumon, kaj Ŝi sekvis Lin supren kiel eble plej rapide sur ŝiaj altaj kalkanumoj, kaj ili alprenis min el la lito kaj diris "Nu, do, nu, do!" kaj "Li havis inkubsonĝon!" kaj hipotezis, kion mi eble manĝis, kio malordigis mian digeston.

Mi ne plu kriegis. Sed tio estis la unua momento, kiam mi eksciis, ke mi malamas ilin.

Nu, jen ekiro. Ŝi estas graveda. Mi eksciis tuj post ili, sed ne estis malfacile; la kuracisto konfirmis ĝin nur antaŭ tri tagoj, kaj jam la tuta urbo devas scii. Nek Li nek Ŝi povas priparoli ion ajn alian, komprenebie. Li tiel kokfiere promenas, ke oni povus kredi lin la unua viro, kiu produktigis inon. Ventoplena azeno! Kial, aldone al miaj aliaj suferoj, mia destino donis al mi seninteligentan stultulcn kiel patron? Kaj ni ne parolu pri senmensa, mallarĝvida, etetanima laktobovino kiel patrino, kiu neniam dum la tuta vivo havis unu penson, kies temo ne estis, rekte aŭ malrekte, la funkciado de la propra korpo. Mi devas nur rigardi ŝin kaj mi vidas ŝian tutan intelektan historion en tiu ronda, nenion esprimanta vizaĝo kun la okuloj larĝe apartaj kaj la mallarĝa frunto. Ekde ŝia sesa monato, ĝis la geedziĝa tago, kiel kapti viron: ekde tiu tago, ŝia propra rolo kiel naskopova mambesto. Ĉio estas tro krude aĉega. Mi ne komprenas, kial unu aŭ la alia portas vestojn aŭ marŝas sur du piedoj. Kaj kiel ili misuzas la dian donacon de parolkapablo, reala matura parolkapablo, kies uzon dum nur dek minutoj mi tiel alte pagus! Dum mi sidkuŝadas sur la tapiŝeto, ŝajnigante, ke mi amuzas min per ludiloj, kaj aŭskultas la gruntadon kaj bovblekadon, kiuj inter ili anstataŭas konversacion, mi sentas min vere kolerfreneza, ĉar tiuj du lignokapuloj rajtas uzi tiun valoregan teknikon, kiam mi ne rajtas.

Kaj nun, se plaĉas al vi, ili estas maltrankvilaj pri mi. Jes, maltrankvilaj. Ili rimarkis, ke mi kondutas strange, kiel ili diras. Unu-du el la aliaj modernaj junaj patrinoj diris, ke mi ŝajne ne kondutas kiel kvinjarulo. Jen, post mia tuta penado, jen dankemo, ĉu ne? Se ili nur scius pri tio, mia rolludado, ĉiutaga, senĉesa, horon post horo, de kvinjarulo estas la plej virtuoza specimeno de aktora arto, kiun ili iam ajn vidos. Mi tre atente studadis la aliajn bubetaĉojn (je Dio, kian esplortraktaton mi povus verki pri infanpsikologio! sed mi ne verkos; mia sola ambicio estas la eblo forgesi pri la tuta afero), kaj, por ke mi ludu mian rolon realisme, mi izolis la du karakterizojn, kiuj, esence, indikas la kvinjaran homo sapiens. Kompreneble, la unua estas egoismo. Morale, la karuletoj, kun kiuj mi devas ludi, estas ĉe la sama stadio, kiel novnaskito. Ili perceptas siajn bezonojn kaj instinktojn, sed nenion pli. Ili ne komprenas la konceptojn de dankemo, lojaleco, amikeco, nenion, kio interrompus la tujan apetiton de la nuna momento. La alia karakterizo estas ĉarmo. Ne, mi donos al ĝi majusklon: Ĉarmo, malaŭtentika, malsincera, sirope elgutanta ĉarmo. Tiufake la kvinjarulo vere progresis multe post naskiĝo. Kiam bebo deziras ion, ĝi etendas la brakojn kaj krias. Kiam knabo aŭ knabino kvinjara deziras ion (la seksoj samas pri tio ĉi), ili ekfunkciigas sian Ĉarmon. Estas nekredeble, vidi tiujn miniaturajn filmsteletojn, kiuj rigardas supren al siaj gepatroj, kaj flirtigas la okulharojn kaj ridetas, kiam ili volas manipuli ilin! Kaj mi ne kulpigas ilin! La gepatroj, stultuloj, estas tiel facile delogeblaj. Iu ajn objektiva observanto povas vidi, ke la infanoj nur mistifikas ilin, sed la gepatroj mem neniam perceptas tion. Estas, kvazaŭ ili estus hipnotitaj.

Antaŭ kelkaj tagoj, mi "ludis" kun graslipa idioto samaĝa kiel mi, filo de sinjorino, ĉe kiu ni temanĝis. La vetero estas nuntempe bona, kaj ili puŝis tiun ĉi infanon kaj min en la malantaŭan korton, kiun tiu pretendema stultulino nomis "la pavimita ĝardeno". Ĉio iris glate dum tempo — li estis perdita en ia fantazia mondo kaj mi malmulte atentis lin. Sed baidaŭ lia privata mondo evoluis al punkto, kie, verŝajne, li bezonis kelkajn tasojn kaj subtasojn. Ne demandu al mi kial; eble li vidis sin kiel servanton, aŭ ion tian. Do, li trotis en la domon, kaj mi povis aŭdi bruon de potoj kaj argumentadon. Lia patrino, kompatinda stultulino, penis persvadi lin, ke li ne portu tasojn kaj subtasojn el la dcmo, aŭ se li insistas, ke li ne prenu la plej bonajn, sed atendu, ĝis ŝi trovos kelkajn malnovajn kaj difektitajn. Ili interparolis pri tio iomete; tiam la virina voĉo ĉesis; verŝajne ŝi foriris por trovi la malnovajn tasojn. Kompreneble, la tuja sekvaĵo estis, ke li montris sin ĉe la pordo, kun amaso da tasoj kaj subtasoj, ne tre bone ekvilibrigita, sur la manoj. Malantaŭ li, sed ne kuraĝantan malobei al liaj deziroj — la pasteĉvizaĝa sinjoro kaj mastreto — mi vidis Ŝin, mian patrinon, kiu maltrankvile rigardis, dum li serene malobeis al sia patrino. Li venis en la korton, demetis la tasojn kaj subtasojn sur la brikojn kaj komencis plenigi ilin per sablo, aŭ fari ion tian. Lia patrino revenis, kaj la du virinoj venis el la domo, kaj maltrankvile rigardis lin dum tempeto, sed li simple ignoris ilin. Ili ĉirkaŭŝvebadis, penante trovi kuraĝon por forpreni la tasojn kaj subtasojn kaj toleri la neeviteblan kriaĉadon, sed finfine ili konsolis unu la alian, dirante, ke li ŝajnis ludi kun ili sufiĉe zorgeme, kaj probable ne frakasos ilin, kaj ili decidis lasi lin tiel. Mi eĉ aŭdis Ŝin diri, dum ili reiris en la domon, ke estos utile, ke li alkutimiĝu al tenado de delikataj porcelanaĵoj. "Rikardo estas terurulo pri tio." ŝi diris. "Konstante frakasas miajn plej bonkvalitajn potojn. Estas lia sola vere malbona faro."

Rikardo. Tiel ili nomas min. Ĝuste tia bona, burĝa, nesensacia nomo, kian ili kredus taŭga.

Nu, ĉio paciĝis. La knabeto daŭre fuŝludis kun la potetoj kaj murmuris ian sensencaĵon al si mem: li venkis en la konkurso pri volofortoj, kaj estis tute kontenta. Kaj subite — mi ne povas precize priskribi kiel — malvarma kolero ekfluis interne de mi. Stultaj, molaĉaj bovinoj! mi pensis. Kial ili tiom indulgas lin? Ili bezonas severan lecionon. Kaj mi marŝis rekte al la potetoj, kaj regalis du el ili per sesgradan piedbaton. Splitoj el porcelano flugis ĉiudirekte: fakte, la tasoj tute diseriĝis, kiam mia piedo tuŝis ilin. Estis iom kontentige, kiel treti glanojn. La infano ekhurlaĉis, kompreneble, sed antaŭ la apero de la venĝontaj familiestrinoj ĉe la pordo mi troviĝis ĉe la alia flanko de la korto, kaj ludis kun pilko. Nature li plore protestis, ke aŝa ŝima 'Ikardo venis kaj frakasis liajn tasojn, sed oni ne atendas verdiremon ĉe kvinjaraj infanoj, kaj per iom da larĝokula kerubaspektado mi sukcesis ŝajnigi lin senhonta mensoganto.

Dum tiu tuta vespero mi sentis min pli bonfarta. Mi sentis, ke mi iom kontribuis al edukado pli disciplinita, kaj entute ke mi ne estas tiel senpova kaptito en la plenkreskula mondo, kiel mi antaŭe opiniis.

(Daŭrigota).


Piednotoj

(l) Londona strato, kie loĝas multaj eminentaj kuracistoj.
ip地址已设置保密
2008/5/2 8:49:13
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
2
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

... Nu, la monatoj iel forruliĝadis, baldaŭ mi estos sesjara, kaj proksimume samtempe la loĝantaro de la domo pliiĝos per unu. Tio estas, laŭ aritmetiko; se vi kalkulus laŭ proporcioj, vi dirus, ke la loĝantaro kreskos per ĉirkaŭ dekkvincent pro cento. La nura kvanto da aparatoj! — la plastaj siteloj kaj urintukoj kaj portebla liteto kaj la bebveturilo (brilanta nova kreaĵo sufiĉe granda por enteni rosmaron), kaj la etaj vestoj kaj la pudroskatoloj kaj la bandaĝrulaĵoj kaj la misteraj medikamentoj, kiuj ornamas la banĉambran fenestrobreton! Oni kredus, ke la tuta domo estas sieĝata.

Dume, mi komencis viziti la lernejon. Iam ajn alie, tio estus eble okazo por ia malgranda ĝojfesto, sed en la cirkonstancoj oni apenaŭ rimarkis ĝin. Oni taŭge faris la aranĝojn, oni butikumis kun mi kaj aĉetis vestaĵojn kaj lernejanan tornistreton, kaj jen ĉio. Kiam alvenis la tago, Li eskortis min, survoje al sia oficejo, demetis min en la lernejan konstruaĵon kaj lasis min naĝi aŭ droni. Aŭ almenaŭ — mi estu preciza — Li envenis dum kelkaj minutoj kaj faris etan paroladon al la instruistino, pri mia genieco. "Vi trovos, ke li jam scipovas legi, fraŭlino Briggs." li diris, rukulante modeste kaj penante ne tro simili al homo, kiu kreskigis premiitan kukurbon. "Instruis sin mem, kun iomete da helpo de mi kelkfoje!" — "Jes." respondis fraŭlino Briggs (plilongigante la konversacion, supozeble ĉar ŝi malofte havas okazon esti tiel proksima al viro), "la lernejestrino parolis al mi pri Rikardo. Estas tre neordinare, ke infano scipovus legi tute antaŭ lerneja vizitado! Ni ĉiuj tre ekscitiĝas, ĉar ni respondecos pri tia frumaturuleto!"

Tio ŝiris la tukon, mi pensis. Mi preskaŭ piedbatis ŝian maleolon por silentigi ŝin. Ĝuste tian vorton mi penis eviti. Ĉar ĝi ne estis vorto unusilaba, nek Li nek Ŝi kapablus elskrapi ĝin sendepende; sed, unufoje ricevinte ĝin de iu alia, ili uzadus ĝin dum la tuta tago. "Nia pli aĝa infano," ili diradus al ĉiu renkontito, "estas frumaturuleto." Kaj, post nelonge, oni formetus min en vitrinon kiel monstron.

Kiel fakte okazis, mia maltrankvilo estis nenecesa. Mi iris en la lernejon kun mia koro en la botoj, sed, kiam mi reiris hejmen por tagmanĝi, mi tuj perceptis, ke oni bone enterigis la tutan temon. Li eĉ ne memoris pri sia interparolado kun la virino, verŝajne; la konversacio konsistis nur el bebo, bebo, bebo, kiel kutime. Ili ja demandis al mi, sen multa intereso, kiel estis kun mi ĉe la iernejo, kaj mi diris, tute bone, kaj ili tuj reiris al bebo, bebo, bebo denove.

Kompreneble mi ĝojis, kvankam nature estas ia ĝena malstreĉiĝo, kiam oni hardis sin por batalo kaj tiu batalo ne okazos. Mi estis decidinta, dum la mateno, ke, se estas ia danĝero pri tiu ĉi temo de frumatureco, mi reduobligos mian penadon simili al normala kvinjara infano, kun bona porcio da nedisputeble fia konduto, eĉ se tio kostos al mi kelkajn manfrapojn. Mi estis kvinjara, laŭ ilia kalendaro, kaj mi ne intencis permesi, ke ili forgesu tion. Mi nun vidis, ke tiu ludo ne necesos, sed mia vaporpremo estis jam sufiĉe alta, do mi decidis tamen ekruliĝi sur la reloj. Pli bone erari en la direkto de sekureco. Mi renversis glason da lakto, kaj krome renversis la alportitan duan, zorgante, ke ĝi fluu sur Lian kompleton. Tiam, tuj kiam li revenis, puriginte ĝin, mi deklaris, ke mi estas malsata kaj deziras pli da fiŝaĵo — la tiutaga ĉefplado. Ne estis pli da fiŝaĵo, kiel mi perfekte sciis; tial mi montris min tre malbonhumora, kaj finfine krude prenis pecon el Ŝia telero. Eĉ tio ĉi ne incitis ilin: ili klukis iomete, kaj malaprobis, sed Ŝi eĉ ne ĝenis sin por rehavi la fiŝpecon. Estis, kvazaŭ mi subite estus iĝinta nevidebla, kaŝita malantaŭ la giganta maso de la bebo, ankoraŭ eĉ ne naskiĝinta.

Subite, mi ne povis elteni plu. Mi eligis serion da orelŝiraj kriegaĉoj, ĵetis la ŝtelitan fiŝopecon al Li (ĝi trafis lin rekte sur la vizaĝo, mi informas vin kun plezuro), kaj ĝenerale tute senbridiĝis. Momente mi eĉ ekkaptis la tablctukon kaj ektiris, esperante, ke mi surplankigos la tutan diablan manĝon, sed Li agis tro rapide. Do, tiam mi kpmpreneble ricevis manfrapon, kaj ili metis min ekster la pordon, kaj ĝenerale montris malaprobon, ĝis estis tempo por reiri al la lernejo. Li denove ŝoforis. Komence, kiam ni grimpis en la aŭtomobilon, li ludis la stereotipan rolon de pli-bedaŭre-ol-kolere-mi-miras-pri-vi, sed dum la dekminuta vojaĝo li verŝajne decidis, ke mi estas nervstreĉita, pro la unua tago ĉe la lernejo kaj ĉio ĉi, kaj li alparolis min milde, kaj diris, ke mi ne tro strebu ĉe la lernejo, sed simple akceptu ĉion trankvile, kiel ĝi okazas. Kaj kiam Li malfermis la pordon de la aŭtemobilo por ellasi min, li premis mian brakon per sia granda, karneca mano. Kaj mi marŝis rekte en la lernejon kaj prenis liniilon kaj komencis draŝi la inferon mem el la plej proksima infano, kaj la instruistino kaptis min, kaj mi komencis kriegi, kaj poste mi subite ne kriegis plu, kaj vomegis sur la plankon, antaŭ ol ili povis elkonduki min, kaj mi memoras, ke dum la tuta afero mi deziris, ke mi povu unufoje por ĉiam elvomi mian tutan internaĵon, kaj ekkuŝi kaj morti, kaj jen punkto al la tuta diabla afero.


Ĉi-nokte ŝi naskas la infanon. Mi scias tion, kvankam ili kredas, ke mi ne komprenas pri nasko. Ili regalis min per la kutima rutino: Panjo foriros por kelkaj tagoj. Mi vekiĝos, unu matenon, kaj ekscios, ke ŝi estas for. Baldaŭ ŝi revenos, kaj mi havos karan frateton aŭ fratineton, kun kiu mi povos ludi. Kiu el tiuj estos? mi demandis, tramensogante mian rolon de sesjaruleto, englutante la nigran nebulon de kolero kaj mizero, kiu suprenrampis mian ezofagon kaj penis eksplodi el mia buŝo. Neniu scias, ĝis Ŝi alvenos tien.

Kaj nun, dum mi kuŝas tie ĉi, Ŝi alvenas. Mi scias, ke ŝi naskos ĉi-nokte, ĉar oni forportis ŝin je ĉirkaŭ la naŭa. Li kuniris, kaj lasis ian stultulinon, kiu prizorgos min — unu el la te-gastigantinoj. Nun estas ĉirkaŭ la tria matene. La virino dormas sur la teretaĝo. Plurfoje Ŝi iris al la telefcno kaj parolis al la hospitalo. Lastan fojon, estis ĉirkaŭ la noktomezo, kaj mi aŭdis ŝin diri "Do, ĝi komenciĝis, ĉu? Bone!"

Mi kuŝas tie ĉi, kaj tordas min kiel serpento en kaptilo. Ĝi komenĉiĝis. Tio estas la nasko, kiu devus estigi min. Mi scias, ke tiu ĉi infano estos normala. Nenia stranga angulo en la tempokoridoro, por li. Ĉi-nokte lia aĝo estos nulo, post unu jaro li estos unujara, kaj li estos sesjara, kiam lia korpo estos tia, kia estas mia nuna korpo. Li esploros la mondon malrapide, paŝo post paŝo; ĝi estos tre timiga, kompreneble; tia ĝi ĉiam estas; sed almenaŭ la mondo evoluos paralele kun li, dum li kreskos. Ne estos terura izoliteco simila al tio, pro kio mi suferas kaj ĉiam suferados, kaj ne estos la abismo da timo, ĉar tio, kio unufoje okazis al mi, povas okazi duan fojon. La novulo estos la taŭgulo. Ili ĉiam deziris generi, ĉiam volis havi idojn, kiuj savos ilin el ilia propra banaleco, havi miraklon, kiu enrompas kaj okazas, ĝuste tie en la mezo de iliaj vivoj. Kio, ni? Ordinaraj? Porkvizaĝaj? Sed ni vivas kun miraklo! Kaj nun ili havas ĝin. Mi estus povinta esti ĝi, sed mi estis miraklo fuŝita. La maljuna magiisto, kiu sidas supre, ekdormetis, aŭ pensis pri io alia; li svingis sian sorĉvergon, sed svingis ĝin iom tro al unu flanko, aŭ unufoje tro ofte. Rezultis — monstro. Kiel fotaĵo, kiam oni forgesis turni la filmrulon inter bildoj. Malneta, kun unu bildo super alia. Fantomo promenas sur la sama plako, kiu registras la klaran, provluditan rideton de la ĉiutageco. Kiel mi scias tion? Mi neniam uzis fotoaparaton, mi estas tro juna. Mi rompus ĝin. Kiel mi scias? Kiel mi scias ion ajn?

Sed mi scias ja, mi scias pri ĉiu sulko kaj angulo de tiu ĉi vivo, al kiu mi prezentiĝas kiel hezitema nekonatulo. Mi estas la fantomo sur la plako. Jen panjo apud la fontano. Kaj tiu estas Oĉjo Filipo, kiu staras apud sia nova aŭtomobilo. Kaj kiu estas tiu, kiu rigardas super la ŝultro de Oĉjo, marŝas rekte tra panjo, ruinas la bildon? Estas mi, mi, mi, mi, mi. Mi ne petis, ke mi estu fantomo. Oni devigis min. Fantomoj ne deziras fantomecon. Ili nur trovas sin en tiu deviga situacio, kiam iu anstataŭas ilin. Ĝis nun mi estis nur monstro, sed nun mi estas fantomo. La bebo uzurpos mian vivon. Li havas mian korpon, mian animon. Li estas mi kaj ne-mi. Li venis, por refari ekvilibron, por esti bebo, kiu estos ĝisosta bebo, ne trompulo. Li estas la infano, kiun ili estus devintaj ricevi, kiam ili ricevis min. Li nun naskiĝas anstataŭ mi — sed tro malfrue! Mi jam estas tie ĉi! Oni estus devinta fiksi sur mi glumarkon: "Senutila, se Malfrua". Li venas, li sovaĝe batalas sian vojon en la aeran, luman mondon, preta mortigi aŭ morti, prefere ol halti en sia blinda, freneza baraktado por eliri en tiun ĉi mondon. Reiru, idioto! Kio kredigas al vi, ke estas tiel bone ekstere, tie ĉi? Kiu diris al vi, ke ĝi plaĉos al vi? Sed estas tro malfrue; li venas — ne tro malfrue por si mem, ne tro malfrue por ili, sed tro malfrue por mi.

La tero vagas sencele ĉirkaŭ la suno, kaj mi estas perdita. La universo enhavas por mi nenian hejmon. Mi kroĉas min al la tordsulkita tersurfaco, mi kuŝas tie ĉi en tiu ĉi lito kaj pensas pri la milionoj da kilometroj da glacia mallumo inter la steloj: mi same utile estus tie, fore. La malvarmeco mortigus mian korpon, sed mia menso ne povus morti kun ĝi. Tiun netan, antaŭscieblan temparanĝon, tiun komfortan precizecon oni rifuzis al mi. Mia menso mortos, kiam ĝia propra sendependa vivodaŭro estos finita. Kie estas la korpo, kie iam ĝi loĝis? Morta kaj putrinda, aŭ daŭre vivanta sen menso? Mi ofte demandas min, sed neniu povas diri al mi. Kaj nun la personeco, kiu devus esti la mia, sin lanĉas en la mondon. La patrino konvulsias kaj ŝvelegas pro doloro, ŝiaj okuloj krevas, ŝiaj vejnoj estas disŝiritaj el interne. Aŭ ŝi kuŝas komata, inter spasmoj, dum ŝia silenta torturanto, kiun ŝi tiel amegas, elektas sian propran momenton por premegi kaj torturi ŝin denove. Ŝi amas lin, sian turmentanton, eble sian murdanton: ju pli sovaĝe li mistraktas ŝin, ju pli li minacas mortigi ŝin, des pli ŝi amas kaj deziras lin. Mi scias, ĉar mi ĉeestas. Se li estas mi, mi estas ankaŭ li. Mi piedbatas sur mia lito, kiel ŝi piedbatas sur la sia; ni estas ne nur tie ĉi, sed tie, glata kaj murdema kiel fiŝo, mi perfortas mian vojon laŭlonge de tiu ruĝa, grasa tunelo: per dentegoj de ŝarko mi ŝiras ŝian karnon kiel malsekan paperon, per fingretoj de bebo mi karesas ŝian haŭton. Mia kapo sin montras el ŝia ventro, ŝiaj muroj enfalas, ŝiaj vejnoj velkas, ŝi tro suferis, estas finite, ŝi ne trovas forton por spiri, ŝi kuŝas malstreĉa, feliĉa, ĉar mi superfortis ŝin. Jam mi estas ŝia filo. Se ŝi mortos nun, mi restos ŝia filo: ŝia amanto, konsumanto, krucumanto: ŝia parazito kaj savinto.

Mi estas naskita! Li estas naskita! Jen siamaj ĝemeloj de la spirito: li prenas la lokon, kiu estis lia ekde la komenco, kaj estas tempo, ke mi translokiĝu, sed mi ne povas: ekzistas nenia loko, el kiu mi povas translokiĝi ne eĉ la morto. Ne estas loko pcr mi, eĉ en nenieco: mi devas resti tie ĉi, en mallumo, en izolo, en malamo.

En mallumo, ĉar ĉiu lumero, kiu lumigas la surfacon de mia korpo, ĵetas sian propran ombreron en la silentan centron, kie mi kaŝas min, evitante malkaŝiĝon, kaŭrante super mia putranta sekreto.

En izolo, ĉar mi estas elpelito, tute kaj por ĉiam ekster la leĝaro, forĵetita en mian propran inferkondamnon, preter eĉ la plej simpla kaj praa kamaradeco de la tempo.

En malamo, ĉar mi malamas, mi malamas, mi malamas, mi malamas.


Nun, mi estas malvarma. Malvarma, malmola, brila: mi estas korodrezista ŝtalo, mi estas vitro, mi estas el metalo kaj ĥemiaĵo. La histerio forpasis. Tio bezonis tempon; mi estis malsana dum pluraj semajnoj, tiel malsana, ke oni ne riskis translokigi min; poste oni sendis min al iaspeca resaniĝejo por infanoj. Estis paca epoko; mi kuŝis en fera liteto, en ĝardeno. Ĉeestis aliaj infanoj, sed mi povis ignori ilin kaj dormadi. Mi bezonis ripozon por longaj semajnoj. Mi estis penadinta teni la emociojn de matura viro en la korpo de sesjara knabo, kaj tio estas malebla. Miaj molaj fibroj estis ŝiritaj kaj fenditaj per miaj malmolaj, dornecaj sentoj. Mi sentis min kulpa kiel viro, kiu koleriĝas kaj draŝas infanon — sed la infano, kiun mi draŝis, estis mi mem. Mi atakadis mian propran korpon, ĝis mi frakasis ĝin, igis ĝin pala, apenaŭ spiranta amaseto da senforteco, pala kiel la demetita haŭto de angilo, kuŝanta, tremanta kaj ploranta, sur liteto.

Ripozo refortigis min. Ĉiu estis komplezema. Li vizitis min ofte dum la semajnfinoj, kaj ankaŭ Ŝi vizitis min, kiam ŝi povis. Sed Ŝi devis pli ofte resti hejme kun la bebo. Kaj nun la bebo estas ĉirkaŭ sesmonata. Baldaŭ li ekrampos sur la planko; jam ili lasas lin sola, en ludkaĝeto, kie li piedbatas en la somera aero kaj moviĝadas, ĝoja, ĉar li vivas kaj havas movkapablajn membrojn.

Mi ĝojas pri lia ekzisto. La oficiaia teorio pri mia malsano rilatigas ĝin kun ĵaluzo pro la naskiĝo de la bebo, kaj ili ankoraŭ observas min, kaj zorge penas eviti ian signon de ĵaluza malamo. Sed mi neniam donas signon. Kial mi donu signon? Mi dankas al la bebo, ĉar li venis en la mondon. Tion farante, li solvis por mi problemon, moralan problemon. Mi ne plu dubadas. Mi scias, kion mi devas fari.

Koncize, ne ekzistas vojo por mi, krom la vojo malsupren. La alveno de la bebo, tiel normala, finfine montris min al mi mem kiel monstron. Komence, mi esperis, ke, se mi kaŝados mian nesinkronigitan inteligenton antaŭ miaj ĉirkaŭantoj, kvazaŭ, ni diru, marŝante sur unu sama loko, ĝis la korpo maturiĝos kaj povos paŝi paralele kun la menso eble mi iam ne plu estos anomalia. Post ĉiu pasinta jaro, mi povos pli kaj pli proksimiĝi al benata situacio, en kiu mi povos malaltigi mian protektan armilon, diri, kion ajn envenas mian kapon kaj ekvivi laŭ normalaj kondiĉoj. Sed nun mi scias, ke mi revis neserioze. Tia feliĉego ne estas por mi. Mi estas monstro, ĵetita preter la limojn de normala homa vivado, kondamnita al vivo en metafizika sovaĝejo, loko malluma, kun noditaj kreskaĵoj, lumigita nur per ruĝaj fajrofulmoj. Laŭ mia limigita scio, mi estas sola en tiu ĉi sovaĝejo — sed eble venos tempo, kiam mi renkontos aliajn loĝantojn, kaj tiam, Dio scias, kiaj neimageble naŭzaj kaj kompatindaj estaĵoj ili montros sin! Jes, Dio ... tiu malproksima teknikisto pri kruelaĵoj, kies orelo estas surda al la krioj de tiuj, kiujn li kreis nur por peli ilin kirle preter la limojn de sia propra memoro!

Mi komencas tro ekscitiĝi. Tion mi devas ne fari. Serene, serene, ĉio, kion mi faras kaj pensas, devas fonti el sereneco kaj direktiĝi al nova sereneco. Nur tiel mi povos ion atingi. Mi scias, kio ekscitis min: la sento, ke mi tenas krajonon, skribas sur tiuj ĉi belegaj blankaj folioj, post tiom da monatoj sen papero. Tiu ĉi kajero estas mia sola amiko. Sed kia amiko! Ĉiam aŭskultema, ĉiam pacienca. Mi tiel deziregas paroli kun ĝi, ke mi skribaĉadas, pli kaj pli rapide, tiel senpacience, ke miaj manetoj apenaŭ povas formi la literojn korekte, kaj la rezulto aspektas kvazaŭ ia ĉifro — sed ne gravas! Mi povas legi ĝin, kaj nur tio gravas. Neniu alia ekzistas en mia mondo. Jam mi trovas, kaj mi malpli, ĉiam malpli, timas pri la risko de malkaŝigo. Iam mi ŝvitadis pro timo, se mi aŭdis iun ĉirkaŭiri en la ĉambro, kie mi kaŝas tiun ĉi kajeron; sed nun, ne gravas al mi. Mi apenaŭ klopodas kaŝi ĝin. La ebleco, ke aliaj okuloj legos ĝin, ne estas por mi reala. Mi mem skribas, por ke mi mem legu; la scio, ke tiuj ĉi paĝoj ekzistas, estas la sola fakto, kiu savas min el tiu dolora, korodanta soleco. Ne, estas unu alia fakto: estas mia plano.

Mia kajero, kaj mia Plano! Mia pasinteco, kaj mia estonteco! Verkante tiun ĉi historion pri la fazoj de mia suferado, mi iel ordigas miajn travivaĵojn, lasante malantaŭ mi ian helikan spuron, kiu, kvankam hezitindika kaj turmentita, tamen permesas retrorigardon. Tio, kio venos, estas ĥaosa, sed tio, kio okazis, estas almenaŭ kaptita kaj fiksita en iaspeca ordo, entenata kaj objektivigita en la vortoj, kiujn mi trovis por ĝi. Kaj pri mia estonteco? Mi povas profeti almenaŭ unu certaĵon, ke, kion ajn enhavos mia estonteco, ĝi enhavos mian Planon. Nenio malpli drasta ol plena neniigo devigos min rezigni pri tio. Ĝi donas celon al mia vivo, direkton al miaj pensoj, eĉ — kelkfoje — specon da feliĉo al mia malgajeco.

Ĉar, ni kcnsideru. La morala leĝo, kiel scias ĉiu penskapabla persono, estas sama, kiel la natura leĝo. Plenumi sian propran naturon; jen la sola baza devo. Homo ne rajtas konduti kiel hundo, aŭ birdo kiel insekto. Mi, estante monstro, devas plenumi mian destinon, kiu estas agi monstrece, atingi monstraĵojn. Antaŭ mia malsano, mi disfalis sub la premo de la penado decidi, kiel vidi la mondon, kiajn celojn sekvi, kian vivplenumon serĉi. Nun, ĉio estas decidita. Kaj jen la perfekta instrumento, metita en miajn manojn. La bebo. Li kreskos, ses jarojn pli juna ol mi, konsiderante min kiel la ĉefan peranton inter li kaj la mondo. Post iom da komplezemo miaparte, li amos kaj admiros min senrezerve. Liaj gepatroj, kiel ajn sindediĉe ili lin prizorgos, neniam estos tiel proksimaj al li, kiel mi estos, ĉar mi partoprenas lian infanan naturon, samtempe kiel mi partoprenas plenkreskulan naturon. Li estas mia. Kaj se li estas mia, same estas Li kaj Ŝi. Ilia feliĉo tute dependas de la evoluo de iliaj idoj. Io ajn estas ebla: fiero, kontento, rava disvolviĝado de novaj vivoj, kies ĉiujn fazojn ili povos partopreni: aŭ mizero, humiliĝo, honto. Ili jam havas inter la idaro unu monstron, sed tion ili neniam scios; mi atentos ĉiun rigardon, ĉiun geston; nenio perfidos min. Ne, estas li, kiu estcs la monstro. Mi muldos lin al instrumento por detrui ilin. Se iam ajn homo absolute koruptita tretis la teron, tia — mi tion garantias — estos tiu ĉi infano. Mi skribos sur la neĝa surfaco de lia menso same ahunde kaj same ĝoje, kiel mi skribas sur tiuj ĉi paĝoj. Mi estos tre singarda: estos li, kiu ŝokos, vundos, ofendos kaj finfine perfidos. Li vendos siajn gepatrojn en spiritan sklavecon por aĉeti manoplenon da parfumitaj bombonetoj. Li ruligos iliajn okulojn en la defluilo kiel vitrajn ludglobetojn. Li kraĉos en la tombojn, kiujn ili pacience fosas por si mem. Nenio estos tro terura! Kaj mi ĉiam, dum mi planados liajn krimojn, sugestados ilin al li, neperforte puŝados lin malsupren laŭ la deklivo ĉiufoje, kiam mi vidos lin heziti ... mi estos diskreta, mi ridetos, mi aspektos serioza kaj maltrankvila, kiam io iros nebone.

Jen mia Plano. Kaj tiel mi ekbatalas, ne kontraŭ tri malfortaj, senmalicaj homoj, kiuj ne indas la forton de monstro, sed kontraŭ tiu Dio mem, kiu kuraĝis defii kaj ofendi min!

... Jen nova komenco. Vi rimarkos, ke granda foliofasko estas forŝirita (Mi diras "vi" kvankam eĉ dum skribado iĝas pli kaj pli nekredeble, ke iu ajn okulo krom la mia rigardus tiujn ĉi paĝojn. Tamen, se oni parolas aŭ verkas, ŝajnas nature paroli al iu. Eble la "vi" en tiaj kazoj estas la propra memo, pli malfrue; sufiĉe taŭge, se estas tiel). Do, du jaroj pasis post la lasta skribaĵo, kiun mi lasis sen ŝiro. Iomete pli, fakte; la etulo estas dujara kaj duono, kaj denove estas somere.

Mi devis forŝiri kaj bruligi tiujn paĝojn. Ili utilis por sia celo, sendube, tiutempe, kiam mi verkis ilin; sed hodiaŭ, relegante ilin, mi sentis min malpura, glukovrita, humiligita. Tiom da densa, siropeca memkompato! Mi vidas — retrorigardante en trankvilo — ke la du ĵus pasintaj jaroj estis tre malfacile traviveblaj. Kelkfoje mi verŝajne estis freneza, tute laŭlitere freneza dum sinsekvaj semajnoj aŭ eĉ monatoj. Feliĉe, oni ne atendas, ke infanoj kondutu laŭ la kriterioj de mensa ekvilibro! Plenkreskulo, sub tiaj premoj, kiuj premadis min, estus oficiale registrita kiel frenezulo, kaj sendita en frenezulejon. Kaj kiom da vorta vomaĵo, da emocia puso, mi elsepsis sur la paĝojn de tiu ĉi kajero! (Tiakvante, parenteze, ke baldaŭ mi estos en la dua volumo. Kia penso! Mi imagas infinitan breton kun kajeroj, en sufero skribitaj, etendiĝantaj ĝis infinito, kaj ĉiu paĝo estas kovrita per miaj suferoj).

Ne estis, tamen, precize naŭzo, kiu pelis min detrui tiujn paĝojn. Mi eĉ komprenas, ke mi estas ne pli "mense sana" laŭ la kutima interpreto de tiuj vortoj, nunmomente, ol dum miaj plej teruraj deliroj. Tio signifas, ne pli proksima al normala mensa sistemo, normalaj motivoj, nermalaj "sentoj". Mia Plano ankoraŭ restas ĉe mi, vartata kaj prilaborita pli kaj pli dum tempo pasas. Ne, tio, kio plej naŭzis min pri tiu parto de la kajero, estis la malpureco de miaj sentoj. Mi ne pensas pri malĉasteco; sed, laŭ ĥemia senco, miaj pensoj estis nepuraj, kun aldonaĵoj. Mi ne estis sufiĉe unucela. Multfoje, ekzemple, mi perceptis, ke mi indulgas min per spasmoj de nura ĵaluzo — tiuspeca nigra, monte vasta ĵaluzo, kiu afliktas infanojn. Kvazaŭ mi, matura viro ĉiel, escepte korpe, povus ĵaluzi pri kriaĉanta bebo, malsekiganto de urintukoj! Kaj tamen, multfoje kaj multfoje, mi estis ĵaluza — jen la vero, kiun mi ne povas eviti.

Eble mi devus ne tro kulpigi min. Estas, kvazaŭ eroj de sepjara psiko restus en neatenditaj anguloj de mi. La kontrasto inter mia matura menso kaj infana korpo ne estas nigra-blanka; kiel povus esti? Antaŭ jaroj, mi rimarkis, ke kiam Ŝi manfrapis min, mi ne povis ne kriegi same pasie, kiel reala infano. La kriado rilatis, verŝajne, pli al mia korpa ol al mia mensa sistemo. Eble io simila estas aplikebla al tiu ĉi afero pri ĵaluzo. Finfine, mi havas ĉiujn korpajn apetitojn infanajn; kiel lupeto mi englutas manĝaĵon, ekzemple kukojn kaj maizfarunajn dolĉaĵojn, kiujn neniu digna plenkreskulo manĝus entuziasme, kaj kvankam mi scias, ke (ekzemple) ŝereo estas pli trinkinda ol limonado, mi ankaŭ scias, ke ĝi ne pli plaĉus al mi. Kondamnite, kiel mi estas, al la vivo de knabeto kun eta frato, mi ne povas ne senti kelkajn dolorojn de tiaspeca ĵaluzo, kiu estas ordinara en tia situacio.

Bone do, mi min pardonas; sed la paĝoj, sur kiujn mi elverŝis tiun ĵaluzon, tiel pasie, tiel abunde, tamen devis iri en la fajron. Mi devas min purigi de tiuj malsuperaj emocioj. Mia intenco, kiu formiĝis malvarme, kiu kreskis en malvarmo, kaj kiu nun estas malmola kaj brila kiel ilo el korodrezista ŝtalo, estas uzi tiun ĉi infanon kiel instrumenton de mia venĝo kontraŭ la universo. Tiu venĝo, kiu estos terura — same terura, se mi sukcescs, kiel la unua krimo de la universo kontraŭ mi — necese implikos la infanon mem, unue, antaŭ ol ĝi povas etendi sin al la gepatroj kaj de tie, tra ĉiam larĝiĝantaj cirkumferencoj de metafizika subsignifo, al Dio. Tial, sen timhezitoj, mi devas unue tute ruinigi la infanon. Sed mi devos — kiom ajn kostos al mi tia sinregado — forigi iun ajn personan senton. Mia malamo ne celas la infanon — ne, eĉ, Lin aŭ Ŝin. Estas ilia malfeliĉo, ke ili troviĝas en la orbito de mia kolerego. La sama diabla malico, kiu detruis min, detruos ilin. Mi kapablas senti la malfeliĉon de ilia situacio; dum miaj pli noblaj momentoj, mi sentas ĝin preskaŭ kiel mian propran. Sed ne estas elirvojo — nek por ili, nek por mi.

Tial, kompreneble, mi devas turni la dorson al tiu humiliga historio pri infanecaj larmoj kaj kolerospasmoj. Ke mi devis iam sperti ilin estas inter la afliktoj, kiun senkompata sorto ordonis por mi. Sed pripensadi ilin, lasi la historion eĉ en kajero, kiun neniu alia iam ajn legos, estas io nepensebla.


Malbenon, eternan malbenon ai tiu ĉi nekonstanta spirito interne de mi! Neniu iam ajn scios, nenia priskribo estos ebla, pri la intenseco de mia luktado por gardi la purecon de mia vizio kaj la unucelecon de miaj motivoj, por ke ili ne sendifiniĝu kaj forfandiĝu en senforman kaĉon. Sed ŝajnas, ke, kiom ajn mi luktas, malforteco kaj multeco enŝteliĝos; ne senaverte, sed malkaŝe, antaŭ miaj propraj okuloj, dum per ĉiu ereto da energio mi penegadas montri forton kaj unucelecon!

Mi surpaperigu la humiligan historion. Unu semajno pasis post mia skribado de la lastaj vortoj, de tiuj grandanimaj decidoj pri nepersoneco kaj metafizika venĝo. Kaj nun, tiel frue, fali en etmensecon kaj maliceton, konduti, kvazaŭ mia malamiko estus, ne la universo, sed mia frateto! Disfendiĝi, diseriĝi, nur pro esprimo en liaj okuloj! Sed mi kuntiru min, kaj trankvile priskribu tion, kio okazis. Tio almenaŭ igos ĝin objektiva.

Mi revenis el la lernejo tiun ĉi posttagmezon, sentante min, kiel malofte, plimalpli kontenta. La suno brilis, estis briladinta dum la tuta tago, kaj nia kvartalo estas sufiĉe agrabla, kun larĝaj stratoj, borderitaj per arboj. Mi gaje trairis la ĝardenpordeton, dezirante demeti miajn lernejajn aĵojn kaj eliri por duonhora ludado, antaŭ la alvoko al la tablo. Sed tuj kiam mi eniris la ĝardenon, jen, tie staris mia frateto, kiu atendis min. Li ne nur atendis, sed staris tie, kvazaŭ li estus tie enradikigita, jam antaŭ horoj, kaj tiel atendis mian hejmrevenon.

Li kapablas kuri modere bone nun, kaj iamaniere paroli. Nur dum la lastaj kelkaj monatoj li montris iom da kapablo pensadi konsekvence, sed lastatempe la evoluo estis sufiĉe rapida. Nu, mi povis vidi, ke li atendas min, kaj havas ion, kion li deziras montri al mi.

"Ika'do!" kaj li alkuris min, tute brilante. (Li ne povas prononci R, do li kutime nur ellasas ĝin.) "Venu kaj vidu mian domon! "

Unue mi pensis, ke estas ia fantaziaĵo; same kiel ĉiu infano de tiu aĝo, li ŝajnas kapabla transvagi la limon inter realeco kaj fantazio, kaj reveni eĉ ne sciante, ke li vagis. Mi do diris, por indulgi lin, "Bone! Bela domo!" aŭ ion tian.

"Ne, ne," li diris, kaj komencis tiri mian manradikon. Evidentiĝis, ke li vere faris ion, en alia parto de la ĝardeno, kaj deziris, ke mi iru kaj rigardu ĝin.

Mi atendigis lin, dum mi portis mian lernejan tornistron en la domon kaj pendigis ĝin. Sed, kvankam mi ne rapidis, kiam mi alvenis en la ĝardenon li atendis, dancetis pro ia ĝoja malpacienco, kaj radie ridetis.

"Mia domo! Mi montros al vi!" li pepis; li ne prononcis perfekte, sed sufiĉe proksimis al perfekto, por ke mi komprenu.

Dum ni marŝis sur la ĝardena pado, kaj mia malvarma, duone malestimanta mano estis en lia entuziasma maneto, mi subite sentis la koron renversiĝi en mia brusto, kiel mortanta fiŝo, kiu faras sian lastan salton. Malvarma pezo ekŝarĝis miajn membrojn, kaj mi deziris kuŝiĝi, tie, meze de la gruzkovrita pado, kaj hurli kiel besto. Estis, kvazaŭ iu ŝtele alvenus kaj injektus min per vasta dozo de ia abomena veneno. Kaj, kompreneble ĝuste tio okazis. Li, mia frato, estis tiel plena de amo al mi, tiel plena de ĝojo, ĉar li vidis min, kaj povis partoprenigi min en sia fiero, ĉar li kreis ion, ke li, tute konkrete, min mortigis. Ĉar amo, kiam vi ne deziras ĝin aŭ ne povas utiligi ĝin, estas mortiga.

Li sentis, ke mi rigidiĝas, kaj levis siajn okulojn al mi, okulojn fidoplenajn, ĝojoplenajn; kaj efikis, kvazaŭ li batus mian kapon per sablosako. Lia amo al mi bruligis mian haŭton, ŝtopis miajn vejnojn, haltigis mian koron; ĉiu spiro estis pli malfacila ol la lasta, ĉar mi po buŝoplenoj englutis la densan, sufokantan venengason de lia amo.

Ho, vi, kiu hazarde trovos tiun ĉi kajeron, se iu hazarde iam trovos gin; vi, kiu demandas al vi, kiaj sentoj pikis kaj vibris en tiu ĉi turmentita animo, lernu de mi unu lecionon, antaŭ ol mi estos englutita! Neniam, ho neniam, stimulu, aŭ permesu amon en iu ajn estaĵo — homa aŭ besta — se vi ne povas ami tiun estaĵon reciproke. Tion memoru, aŭ vi suferos, kiel mi nun suferas — kaj mi solene asertas, antaŭ la sceneja panoramo de eterneco, ke, ne gravas kiaj pli profundaj kaj pli mallumaj suferkavernoj atendas min, tio ĉi estas mia plej granda torturo!

Mi ne kolapsis sur la gruzon; tio estus pli bona. Sed longedaŭra kutimo pri sinregado devigis miajn membrojn antaŭen, kaj ni atingis la plej malproksiman angulon de la ĝardeno, favoratan ludejon nian, ĉar la arbustoj kaŝis ĝin de la domaj fenestroj.

Ni haltis; kaj tie ĝi estis, lia domo. Li estis serĉadinta, ĝis li trovis ses bastonetojn proksimume egallongajn, kaj poste kunklinis ilin kaj kovris ilin per ia ĉifono. Ĝi pli similis al tendo, ol al domo, kvankam oni ne povus sincere diri, ke ĝi tre similas eĉ al tendo. La bastonetoj restis obstine bastonetoj, kaj la ĉifono estis nur ĉifono. Tamen, jen ĝi staris, lia domo. Lia unua kreaĵo. Kaj li atendis mian hejmrevenon, ĉar li volis montri ĝin al mi, ĉar li amis min, sian fraton.

"'Iga'du, 'Ika'do!" li rukulis, fingromontrante, kvazaŭ la domo estus ducent metrojn malproksima, anstataŭ tie antaŭ ni. "'Iga'du!"

Mi rigardis. Mi bildigis al mi, kiel li trotadis ĉirkaŭ la ĝardeno, serĉante bastonetojn, poste devis provi eble ducent fojojn, antaŭ ol li sukcesis starigi ilin tiumaniere; poste kiel li iris kaj trovis ŝtofopecon en la domo, kaj aranĝis ĝin sur la bastonetoj. Amon! Tion la domo esprimis: amon al la mondo, al la vivo, al bastoneto, al ĉifonoj, al domoj, al krea laboro, al spirado kaj ĉirkaŭirado. Sed, super ĉio alia, li esprimis amon al mi. Li volis fari ion, por ke li povu montri ĝin al mi, kaj mi ankaŭ amu lin.

Mia koro estis morta. La ĉielo estis nigra, kaj pluvo falis tra la sekaj abomenaj fendaĵoj en mia koro. Mi forskuis lian manon de la mia, staris senmova dum momento, fiksrigardante lian domon, kaj poste paŝis antaŭen, malrapide, celeme, kaj tretis ĝin. Kompatinda dometo, ĝi ne bezonis multan distretadon; la unua piedotuŝo dispecigis ĝin, kaj la maldikaj bastonetoj krake rompiĝis sub miaj piedoj, kiam mi piedpremegis ilin. Mi puŝpremegis la ĉifonon en la grundon, per mia kalkanumo, kaj la tasko estis finita. Fino de domo, Fino de amo. Kion vi diros, nun, Dio?

Poste mi turnis min al li. Mi sciis, ke mi agas stulte, ĉar mia Plano postulis, ke mi fidigu lin al mi, kaj mi estus devinta kontentigi lin pri la domo kaj ĉio cetera, ĝis mi povus komenci mian taskon, la koruptadon de liaj instinktoj. Eble iu devus aranĝi por li kruelajn seniluziigojn, sed estis tute ne taŭge, ke mi mem estu la videbla kaŭzo. Sed mi ne povis helpi min. Amo, kiel mi diras, estas mortiga armilo, kiam oni atakas per ĝi iun, kiu ne kapablas reciproki; kaj lia amo min bruligis, sufokis, venenis. Mi deziris, ke li tuj ekkoleriĝu, kriegu furioze, kurataku min kun svingiĝantaj pugnetoj; aŭ eĉ pli bone, kuru spasmoplorante al sia patrino kaj havigu al mi severan vergadon. Tiumomente mi vere sopiris al korpa puno; kia liberigo estus la drasta ritmo de batoj sur mia postaĵo, pikantaj, brogantaj, elpelantaj tiun amon, kiu rompadis mian koron!

Mi apenaŭ kapablas skribi la ceteron. Kiam mi pripensas ĝin, mi sentas min svenema, mi tremas kaj ploras. Ĉar,

li tute ne
koleriĝis:
li nur
staris kaj

rigardis min per tiuj grandaj okuloj, kiuj antaŭ momentoj tiel brilis pro feliĉo, kaj nun ili estis tute malgajaj kaj larmoplenaj, sed li diris nenion kaj mi atendis, ke li diru ion, kaj li simple staris tie kaj rigardis min kaj poste li rigardis malsupren al la restaĵoj de sia domo, kiun li tiel fiere montris al mi, sed nenio restis, nenio, mi tretis ĝin kaj li ankoraŭ amas min, tio estas la teruraĵo, li ankoraŭ amas min — aŭskultu! ĉu vi ĉeestas? ĉu vi aŭdas? Dio! mi venas supren tien, kaj mi intencas kraĉi rekte en vian vizaĝon, ĉar vi venkis min, vi ĵetis al mi la solan objekton, kiun neniu povas per movo eviti. Vi igis min bedaŭri, ĉar mi piedpremis lian domon. Mi bedaŭris, ĉar li amas min. Neniu povas batali kontraŭ amo kaj pro tio mi venas supren tien, Dio, por kraĉi al vi, ĉar vi neniam batalas honeste kaj vi batalis kontraŭ mi tiel fiaĉe per la amo, kiun mi devis vidi en liaj okuloj!

Kaj nun estas post la temanĝo, kaj li ne diris eĉ unu vorton dum la temanĝo, kaj li nur rigardis sian teleron, kaj Ŝi kontrolis lian temperaturon, ĉar ili ambaŭ opiniis, ke li certe estas malsana, kaj nun mi estas sola kaj ĉiuj estas okupitaj: Ŝi banas la malgajan etulon, kaj Li fuŝfaras ion ie kaj estas finite

estas finite

kiam mi estos finskribinta tion ĉi, mi iros al la kuirejo, ĉar neniu povas batali kontraŭ amo kaj mi devas batali kontraŭ ĝi aŭ morti: do mi mortos, kaj mi iras al la kuirejo por preni la grandan longan akran viandotranĉilon, kaj mi intencas puŝegi ĝin en mian gorĝon, kaj mi esperas, ke mi fortranĉos mian kapon

estas finite

ip地址已设置保密
2008/5/2 9:04:07

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.09375 秒, 4 次数据查询