dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Cxiela Celo

您是本帖的第 2804 个阅读者
树形 打印
标题:
Cxiela Celo
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
11
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Ĉapitro 11

 

          La sekvantan tagon, Johano estis denove sur la strando. Li ne iris al la nudista plaĝo, sed al aparta tre izolita sekcio de la marbordo. Li sidiĝis sub arbon, ĉar li estis iomete sunbrulita de la sunumado de la pasintaj tagoj, kaj li volis resti envestita en sia moda banŝorto.

 

          Post kelkaj minutoj Johano vidis alproksimantan junan tahitianan virinon. Ŝi vidis Johanon, kaj ekparolis al lin. “Bonan tagon.”

 

          “Bonan tagon. Kiel vi fartas?”

 

          “Bone. Kaj vi? Ĉu vi estas turisto?”

 

          “Jes.”

 

          “De kio? De Usono?”

 

          “Jes.”

 

          La junulino aspektis tre bela. Ŝi surhavas nur jupon kaj preskaŭ diafanan bluzon. Johano povas vidi la formon de ŝiajn cicojn en ŝia bluzo. Johano demandis sin, ĉu eble ŝi estas prostituitino.

 

          “Kaj kial vi vizitas nian landon?” Johano rimarkis, ke ŝi parolis Esperanton sufiĉe bone.

 

          “Do, tio estas longa historio. Ĉu vi volas sidi kun mi?” Johano ne sciis, ĉu li volis seksumi kun ŝi aŭ ne. Li estis fidela edzo, sed nun, kial ne havi aventuron?

 

          Johano rimarkis ŝian belan malhelajn okulojn. Ŝi havis perfektan olivkoloran haŭton, kaj longan hararon. De la proksimeco, Johano povis pli bone vidi ŝian belecon. Kaj la belulino sidiĝis apud li sur la plaĝtukon.

 

          Johano respondis ŝian demandon. “Unu kialo por mia vizito, aŭ pli bone dirita, unu celo de mia vizito, estas koni la kulturon de la loĝantaro de Tahitio.”

 

          La junulino ridetis, kaj la rideto faris ŝin eĉ pli alloga. "Tro da turistoj volas nur seksumi kun virinoj, aŭ eĉ kun knaboj, kaj ne interesiĝi pri la homoj, kiuj loĝas en la insularo."

          “Mi supozas, ke Tahitio havas riĉan kulturon, riĉan historion, interesan religion kaj lingvon, interesajn morojn kaj manĝojn, eĉ interesan filozofion.”

 

“Kompreneble," respondis la junulino. "Bedaŭrinde multaj junajn tahitianoj jam forgesis multe pri la aspektoj de sia kulturo. Ili volas aspekti kiel francaj aŭ eĉ usonanoj. Kial vi volas lerni pri tahitiaĵoj?”

 

Johano nur povis rideti, kaj poste ankaŭ la junulino ridetis. “Kiel vi nomiĝas?” li demandis.

 

“Mi nomo estas Marie Anne.”

 

“Marie Anne! Bela nomo. La nomo de mia edzino estas Maria. Mi kredas, ke tio estas la sama nomo. Kaj mia nomo estas Johano.”

 

“Ha, Johano, vi havas edzinon,” respondis Marie Anne. “Kial vi venis ĉi tien sen via edzino?”

 

Johano ne sciis, ĉu li devas klarigi pri sia kancero aŭ ne. “Mi havas gravan malsanon, kaj baldaŭ mi mortos. Mi volas eltrovi laŭ la kulturo tahitiana, kio okazas kiam homo mortas.”

 

La rido malaperis de la vizaĝo de Marie Anne. “Mi bedaŭras, ke vi havas tian malsanon. Mi povas klarigi, kion mi opiniias okazas post la morto, sed la spertulo pri tiu afero estas mia maljuna avino. Ŝi bone konas la religion de la antikvaj tahitianoj.”

 

“Kaj, kion kredas vi, Marie Anne?”

 

La tahitianino tenis la mano de Johano inter siajn manojn, kaj rigardis liajn okuloj. “Mi kaj mia popolo kredas, ke ĉiu homo havas ‘mana’-n. Kaj la ‘mana’ ekzistas post la morto.”

 

“Tre interesa. Do, la homa ‘mana’ estas iomete kiel la ‘animo’, aŭ la 'âme' en la franca?”

 

“Mi ne scias ekzakte, kio estas la animo, sed mi kredas, ke jes.”

 

“Do, ankoraŭ mi havas ‘mana’-n, ĉu ne?”

 

“Jes, kompreneble. Sed mi ne scias, kiel forta via ‘mana’ estas. La ‘mana’ de la tahitiaj sacerdotoj kaj la estroj estas tre fortaj. Tial ili, de la 'ariki' havas tiom da povo en la socio.

 

“Mi ne komprenas. La ‘mana’ do rilatas kun la personeco de la individuo, ĉu ne?”

 

“Jes. Estas homoj, kiuj volas progresi, lerni, pribonigi la mondon, esplori, labori, kontroli la medion kaj organizi la aferojn. Ili havas fortan ‘mana’-n. Ekzistas aliaj homoj, kiuj ne volas lerni, progresi, labori. Ili havas malfortan personecon. Ilia ‘mana’ estas tiel malforta, ke eble ilia animo ne povas postvivi la morton. Sed mi kredas, ke ĉiu personeco estas sufiĉe forta por postvivi la morton.”

 

Johano pensadis.“Interesa. Ankoraŭ mi kredas tion. Sed kien iras la ‘mana’ post la morto. Cxu ĝi restas ĉi-tie en la tero?”

 

“Laŭ nia religio, la animo iras al Hawaiki.”

 

“Hawaiki? Kie estas Hawaiki? Ĉu eble Hawaiki estas Havajo?”

 

“Ne. Havaja ne estas lando sur nia tero. Hawaiki estas spirita lando. Oni ne povas vidi tiun landon per la okuloj, aŭ aŭdi la lando per la oreloj. Sed en tiu lando, la lando de Tangaroa, nia Dio, loĝas la animoj de ĉiu mortintoj.”

 

“Do, en tiu lando, ĉu la homo atingas senmortecon?”

 

“Ne. La homoj neniam atingas senmortecon, ĉar ĉiu, kiu naskiĝis, fine mortos. Vi povas vidi tion en la naturo. Kaj la lando de Tangaroa similas multe la landon de la tero.”

 

Johano miris pri la filozofio aŭ religio de la tahitianoj. Ne estas religio de senscia primitivuloj.

 

“ Kaj, ĉu la animo iras tuj al via lando de Hawaiki en la momento de la morto?”

 

“Ne, tio povus okazi. Sed pli ofte la ‘mana’ de la persono restas apud la domo de la familio. La limo inter la vivo kaj la morto estas pora. Facile la animo de homo povas pasi inter la du statoj. Do la persono ne ofte tute forlasas la vivantojn. Gravas, ekzemple, ne tuŝi la posedaĵojn de la la ‘ariko,’ la homoj aŭ la aristokratio, kiuj havas la plej fortan personecojn. Tio estas ‘tapu,’ aŭ ‘tabuo’ kiel ni nomas ĝin en Esperanto.”

 

“Kaj, ĉu la tahitianoj ne timas la morton?”

 

“Ne. Kia diferenco ekzistas inter la vivo kaj la morto? La vivo ne povas ekzisti sen la morto, kaj la morto ne povas ekzisti sen la vivo.”

 

Johano daŭris. “Kaj ne ekzistas, kiel en la grandaj religioj, la fina juĝo antaŭ Dio? Vi scias, ke la kristanoj kredas je tio.”

 

“Tangaroa, la Kreinto kaj Kreanto de la tero kaj la oceano, ne juĝas. Li permesas ĉion, la bonon kaj la malbonon. Ni ĉiam mem-juĝas pro niaj agoj. Tial, ni ne devas timi la morton. Ĝi estas nur parto de la vivo de ĉiu. Sed nuntempe, la plejparto de la tahitianoj estas kristana, kaj forgesis la malnovan religion, kaj eble ankoraŭ ili nun timas la morton."

 

"Sed la antikvuloj ne?" Johano pensis. "Ekzistas sanktejoj de la malnova religio?"

 

"Mi konas apartan lokon, kie estas malnova altaro de la tahitianoj. Ĉu vi volas viziti ĝin?”

 

“Ne, dankon. Sed mi dankas al vi pro via klarigo.”

 

Marie Anne stariĝis. Johano povis vidi tatuaĵon en ŝia ŝultro. Poste li scios, ke ankoraŭ tiu vorto estas tahitia. “Mi devas reiri hejme. Mia familio min atendas. Mi devas helpi mian patrinon kaj mian fratinon.”

 

Ĉu Marie Anne volas havi nur naivan konversacion kun fremdulo? Ĉu tia senartifiko estas parto de la kulturo de Tahitio? Ŝi rapide malaperis.

ip地址已设置保密
2008/5/2 9:00:29
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
12
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
 

Ĉapitro 12

 

          Samnokte, Paŭlo invitis Johanon al la trinkejo. Ne estis multaj trinkantoj en la trinkejo ĉe La Sabloj- eble nur dekdu homoj.

 

          Johano sidiĝis apud viro kiu aspektis profesiulo. Paŭlo ekparolis kun bela tahitiana juna viro, tial Johano ekparolis kun la profesia viro.

 

          “La vetero ĉi tie estas tre bela, ĉu ne?” demandis Johano por komenci la konversacion.

 

          “Jes. Fakte, la vetero ĉi tie ne ŝanĝas ofte. Ĉu vi estas novulo en Tahitio?”

 

          “Mi alvenis antaŭ tri tagoj. Mi ankoraŭ ne bone konas la insulon. Kaj vi?”

 

          “Mi venis ĉi tie antaŭ unu monato.”

 

          “Kaj kial vi venis al Tahitio.”

 

          “Mi nomiĝas D-ro Benoit, mi estas antropologo, kaj mi studas la vivo de la loĝanto en malproksimaj insuloj de la arkipelago. Mi studas la efikon de la okcidenta civilizacio sur la vivo de la indiĝenoj.”

 

          “Mi nomiĝas Johano," sin prezentis Johano, "kaj ankaŭ mi interesiĝas pri la kulturo de la insulo ĉi tie. Mi lernis ion pri la indiĝena civilizacio de unu tahitianino hodiaŭ. Tiu temo tre interesas min. Al mi interesas multe la temo de la morto, kaj de la ebla postvivado de la animo.”

 

          “Tio ankaŭ interesas min. Diru al mi, kion vi lernis.” La doktoro mendis trinkaĵon por Johano. Li surhavis tahitianan ĉemizon, sed kun sia barbo griza, li aspektis profesie. Kaj lia mieno estis afabla.

 

          Johano rakontis sian sperton kun Marie Anne al la doktoro. “Mi havas problemon kun la konceptoj de la tahitiana religio. Kio precize estas la ‘mana’ aŭ laŭ la okcidenta scienco, la egoo?”

 

          “Tre bona demando, Johano. La koncepto varias de unu kulturo al alia. La egoo aŭ la animo estas tre nebula afero. Ĉi tie, en Tahitio, la egoo povas esti la familio anstataŭ la individuo. La individo ja ekzistas, sed eble la familio estas pli grava afero. Do, kiam la individuo mortas, la individuo postvivas en la familio, kiel parto de la familio.”

 

          Kiel en la okcidento, ni kredas, ke la vivo de la patro daŭros en la vivo de la filoj.”

 

          “Jes, pli malpli. Sed ankaŭ mi povus vidi vian egoon en via nacieco. Mi estas franca, kaj se mi kun vortoj forte atakus Usonon, via landon, ĉu vi ne sentus iomete ofendita? Se vi aĉetus grandan multekostan sportaŭton, ĉu vi ne sentus ke tiu veturilo estas parto de via personecon, de via egoo? Mi ne scias, do, diru al mi, se vi havas edzinon.”

 

          “Jes, mi havas.”

 

          “Se via edzino mortus, ĉu vi ne sentus, ke parto de via memo mortis kun ŝi?

         

          “Mi supozas, ke jes.”

 

          “Jen alia afero. Diru al mi, kie precize estas via egoo? Ĉu ĝi estas en via koro? Ĉu ĝi estas en via cerbo? Ĉu ĝi estas en viaj sunforma plekso, en via ventro?”

 

          “Mi ne scias. Eble mia animo estas en mia cerbo, malantaŭ mia okuloj.”

 

          “Do, ĉu vi havas etan personon, etan hometon en via menso, kiu obervas la universon, kiu aŭdis ĉion, kiu movas viajn korpopartojn? Kaj tiu hometo estas via vera memo?”

 

          “Eble. Eble tiu estas mi,' respondis Johano. "Kaj, tiu hometo, kiu estas parto de mi, ĉu ĝi travivos la morton?”

 

          Estis paŭzo en la konversacio. Fine la sciencisto diris, “Eble. Sed, por diri la veron, mi ne scias.”

 

          La antropologo malrapide trinkis sian alkoholaĵon. Li daŭrigis. “Kaj, alia afero. Kie limiĝas via egoo. Ĉu ĉe la haŭto de via korpo? Ĉu vi eble havas elektro-magnetan aŭron, kio etendiĝas, ni ne scias kiom da distanco, en la spacon? Kiam vi imagas vian domon en Usono, ĉu vi estas ĉi tie, aŭ ĉu vi estas tie?”

 

          Johano estis komplete konfuzita. “Mi ne scias.”

 

          “Vi respondas prave. Sed malgraŭ tio, vi volas scii, se la egoo travivas la morton?”

 

          “Jes.”

 

          Kiel?”

 

          “Ĉar morgaŭ. Aŭ preskaŭ morgaŭ, mi mortos pro kancero.”

 

          Kaj tiam la antropologo ne volis paroli plu, pri la egoo.

ip地址已设置保密
2008/5/2 9:01:02
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
13
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
 

Ĉapitro 13

 

          Johano decidis reiri hejmen post la unua semajno da la ferio. Li ĝuis la plaĝojn, li ĝuis naĝi kun banŝorto kaj sen banŝorto. Li ĝuis la paroladon kun siaj geja samĉambrano, kaj kun la virinoj en la trinkejo kaj sur la strando. Lia haŭto bruniĝis. La tuta semajno estis mirinda sperto. Kaj li preskaŭ forgesis ke li havas kanceron.

 

          Dum li kuŝis sur la sablo, li sentis la varmecon de la suno en ĉiu celo de sia korpo. Li ankaŭ sentis la kison de la vento kaj la streĉiĝon de la mar-salo sur sia haŭto. Ĉiu celo de lia korpo estis plene viva, kaj li ĝuis ĉiun senton. Li alte taksis ĉiun momenton. Li preĝis mense, “Dankon, mia Dio, pro la vivo, kiu Vi donas al mi. La vivo estas bonega.”

 

          Sed li sentis sin ankaŭ iomete malfeliĉa. Li ŝatis la vivon kaj la belecon en Tahitio. Bedaŭrinde, lia sperto ne povis daŭri. Li telefonis al sia edzino. Kaj li adiaŭis Paŭlon kun ĉirkaŭbrakumo.

 

          Ok tagojn post sia alveno al Papeete, li denove estis en la flughaveno por reflugi al Los-Anĝeleso.

 

          Dum li atendis sian fugon, viro venis kaj sidiĝis apud li. Li aspektis orientulo. “Saluton!” diris Johano.

 

          “Saluton!”

 

          “Ĉu vi iros en la aviadilo, kiu flugos al Los-Anĝeleso?”

 

          “Jes. Kaj vi?”

 

          “Ankaŭ mi. Mia nomo esta Johano.”

 

          “Kaj la mia estas Kriŝna. Mi venas el Barato. La malnova nomo de mia lando estas Hindio aŭ Hindujo..

 

          Ankoraŭ restis la problemo en la menso de Johano. Kio estos la animo, se la animo ekzistas? Ĉu la animo postvivos la morton de la korpo? Se tio okazas, kien ĝi iros? Kaj kio estas la celo de la vivo? Ĉu eble, tiu persono el Barato havas la respondojn?

 

          Sed kiel oni povas fari tiajn demandojn? Kutime neniu volas paroli pri tiuj temoj. Kaj tiuj, kiuj volas paroli, aŭ ne scias la respondojn, aŭ neniam pensadis pri tiaj aferoj.

 

          Feliĉe por Johano, la sidejo de la aviadilo ne estis plena de homoj, kaj estis sidloko vaka apud li. Li invitis Kriŝnan, ke li sidiĝu tie.

 

          Baldaŭ la aviadilo ekflugis. La zumado de la reaktoroj donis agrablan sonfonon. Kriŝna volis dormeti, sed Johano havis demandon. “Mi havas grandan problemo kun la morto,” li klarigis. Eble vi povus helpi min.”

 

          “Sed la morto ne estas problemo,” respondis la hinduo. “Eble via problemo estas la vivo.”

 

          “Mi ne komprenas,” diris Johano. “Tre baldaŭ mi mortos, ĉar mi havas kanceron, kaj mi timas la morton.”

 

          “Kial vi timas la morton? Ekde la tago de via naskiĝo, vi komencis morti. La morto estas tute normala procezo de la vivcicklo. Ĝi okazos sen via helpo, kaj vi ne povas eskapi ĝin. Ne prizorgu pri ĝi.”

 

          Johano ne atendis tian respondon. Li jam legis iomete pri la filozofio de la hinduoj, kaj de ties kredo je la reenkarniĝo. Li sciis, ke eble la duono de la homaro akceptas tiun ideon. Eble li devas informi sin pri tiu kredo. “Ĉu vi kredas, ke la animo de la homo renaskiĝos en la estonteco en alian homan korpon.”

 

          “Ne. Mi ne kredas tion.”

 

          “Do, vi estas budhisto?”

 

          “Ne. mi estas nek hinduo nek budhisto. Mi ne kredas je la animo, nek je la renaskiĝo.”

 

          “Mi ne komprenas. Ĉu vi ne estas orientulo? Kion vi kredas?”

 

          “Mi kredas je nenio. Mi kredas nur je kion mi spertas. Kaj ĉi-tage ni mortas iomete.”

 

          “Mi ne komprenas.”

 

          La baratano ridetis. Li estis tre serena. “La vivo jam ekzistis dum milionoj da jaroj. Do vi estas parto de la vivo, kaj ankaŭ vi jam vivis dum milionoj da jaroj. Do via vivo ne ĉesos kiam via korpo mortos. Vi vivos ankoraŭ dum milionoj da jaroj, ĉar vi estas parto de la vivo. Fakte, tempo ne ekzistas. Tempo ekzistas nur en via cerbo, en via konscio. Kiam vi mortos, por vi la tempo ĉesos, kaj vi havos novan konscion, la konscio de la tuta vivo. Scienco pruvis, ke tempo estas nur faktoro de unu punkto en la universo kiu rilatas kun aliaj punktoj en la spaco. Do, la morto, en tiu senco, ne ekzistas. Ĉu vi komprenas?”

 

          “Ne.” La aviadilo nun flugis super la blankaj nuboj. La fluganta aviadilo estis nur punkto en la vasta blua universo. “Diru al mi pri via sperto de la vero. La religio ĉiam parolas pri fido, sed vi ne parolas pri tio.”

 

          “La estinteco ne ekzistas nun. La estonteco jam ne ekzistas. Nur la estanteco, la nuntempo ekzistas. Tial vi povas vivi nur en ĉi tiu momento. Se vi loĝas en la pasinteco, vi havos nur bedaŭron kaj kulpon kaj koleron. Se vi loĝas en la futuro, vi neniam atingas la feliĉon, la ĉielon, la nirvanon, ĉar la perfekteco ne ekzistas, kaj ne povas ekzisti. Do la feliĉo ekzistas nur en ĉi tiu momento. Kiam vi spertas la veron de tiu fakto, vi spertos la veron de la vivo.”

 

          “Mi ankoraŭ ne komprenas. Se la tempo ne vere ekzistas, kiel oni povas diri, ke la estinteco ne ekzistas nun?”

 

          Johano rigardis tra la fenestro. Sub la fenestro pasis la nuboj, sed tre malrapide. Eble la vivo estas tiel. La vivo estas malrapida movado de unu punkto al alia, de la naskiĝo ĝis la morto. Sed la vera realeco de la vivo estas ĉiam interne en la aviadilo, kie sidiĝis Johano kaj Kriŝna. La vivo ne estas en la efemereco de la lasta nubo, kaj ne en la efemereco de la venonta nubo.

 

          En en tiu momento, Johano spertis la veron.

 

          “Ah!” li diris subite. “Jes, Kriŝna. Mi komprenas. Almenaŭ, mi kredas, ke mi komprenas.”

 

          Kaj Kriŝna ne diris ion. Li nur ridetis. Tiam li demandis, "Ĉu vi povas min klarigi?"

 

          "Ne."

 

          Kaj Kriŝna ridetis denove.

ip地址已设置保密
2008/5/2 9:01:32
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
14
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
 

Ĉapitro 14

 

          Reveninte hejmen, Johano feliĉe kisis sian edzinon, kaj ili brakumis unu la alian. Johano ĝojis esti de nove en sia domo.

 

          “Johano. Mi havas mesaĝon por vi. Kuracisto de la kancera hospitalo volas paroli kun vi. Li volas aranĝi rendevuon kun vi. Jen lia numero de telefono.” Maria donis al li pecon de papero.

 

          Unue Johano spertis iomete timon. Sed baldaŭ ĝi malaperis, kaj baldaŭ poste li telefonis la kuraciston por aranĝi rendevuon. Kaj du tagoj poste, Joano estis en la konsulta ĉambro de la kuracisto.

 

          “Bonvole, sidiĝu,” invitis la kuracisto, doktoro Smith. “La aliaj doktoroj diris al min ke vi ne volis havi la operacion. Mi kredas, ke via decido estas malsaĝa.”

 

          Estis longa paŭzo. “Doktoro, mi pripensis pri mia kancero dum la tuta semajno. Mi decidis, ke se vi opinias, ke operacio estas bona ago, mi konsentos havi ĝin.”

 

          “Jes, bone. Tio estas laŭ mia konsilio.”

 

          “Sed, doktoro, mi havas kelkajn demandojn. Eble vi povus helpi min.”

 

          “Volonte, Johano. Tio estas mia devo.”

 

          “Mi volas scii, kio kaŭzas la kanceron?”

 

          “Estas kelkaj kialoj, Johano. Povas esti defekto en la kromosomoj. Povas esti la venena efiko de la kemiaĵoj de la medio. Sed mi opinias, ke la plej grava kialo de la nenormala mitozo estas la kortisolo.”

 

          “Sed, doktoro, kio kaŭzas la mitozon?”

 

          “Ni ne scias precize. Povas esti defekto en la kromosomoj. Povas esti la venena efiko de la kemiaĵoj de la medio. Sed mi opinias, ke la kialo de mitozo, kiu estas la plej grava estas la kortisolo.”

 

          “Kio estas kortisolo?”

 

          “Kortisolo estas hormono en la korpo. Ĝi povas ŝanĝi la kapablon de la korpo sin defendi de malsanoj, kaj de kancero. La korpo povas sin defendi per la imuna sistemo, sed la kortisolo atakas la imunan sistemon.”

 

          “"Ĉu vere? Ĉu la kortisolo ne helpas la imunan sistemon? Mi legis ion en artikolo."

 

          "La kortisolo povas helpi la imunan sistemon en kriza situacio, sed post kelkaj tagoj, tro da kortisolo povas malfortigi la korpan defendon kontaŭ malsanoj.

 

          "Kaj, kio kaŭzas la kortisolon?”

 

          “Estas la homa korpo mem, kiu produktas kortisolon. Kiam vi estas en danĝero, kiam vi havas timon, kiam vi estas nervoza, kiam vi sentis koleron, kiam vi easta amara, via korpo faras kortisolon.”

 

          Johano pripensis plu. “Ĉu vi volas diri, ke estas fortaj emocioj, kiuj kaŭzas kanceron?

         

          “Povas esti. La ellaso da kortisolo kaj la ekzisto de timo, anksieco, kaj streĉo ĉirkaŭ iu korpa histo povas detrui la imunosistemon. La kortisolo malfunkciigas tiun sistemon, atakante la interleŭkino-2.” Interleŭkino-2 donas, ĉu alia ĉelo estas amiko aŭ malamiko. Kiam tio okazas, leŭkocitoj  en la sango ne rekonas la anti-onkogeneson en la ĉelo, kaj permesas la mitozon.”

xx

          "Ĉu vi opinias, ke la kialo de kancero estas la timo, la malamo, la kolero, la manko de pardonemo, kaj la streso de la vivo?"

 

          "Povas esti, ĉar tiuj emocioj kaŭzas altan nivelon de kortisolo."

 

          "Mi ne kredas tion," respondis Johano defende. "Mi neniam havis tian fortan malbonajn emociojn, kaj mi havas kanceron."

 

          "La kancero estas tre komplika afero. Fakte, ekzistas pli ol 200 malsamaj specoj da kancero, kaj ekzistas multaj kialoj. Eble vi ne kredas tion, sed mi kredas, ke la homo ne estas nur korpo kaj menso, sed ankaŭ spirito. Kaj eble la baza kialo de la korpa malsano, de la mitozo de kancero, estas spirita malsano. Aŭ ĉu vi ne kredas je la spirito de la homo?"

 

          Johano pensis pri Kriŝna, la nekredanta orientulo en la aviadilo, pri la antropologo en Tahitio, pri Marie Anne, la bela juna indiĝenino, pri Paŭlo la samseksemulo, pri la kristana pastro Bruno, pri la drinkemulo Barto. "Jes, mi kredas je la spirita parto de la homo. Kaj venis en lia menso, kelkaj demandoj, kiujn li volis demandi al sia pastro."

 

          Pasis kelkaj momentoj. "Do, morgaŭ je la deka?"

 

          "Jes, morgaŭ je la deka. Mi skribas vian nomon en la horaron, kaj mi planas, ke vi tiam ekzmeniĝos per komputila tomografio. Kaj en kelkaj semajnoj, vi havos vian operacion. Ĉu en ordo?"

 

          "Jes, kompreneble, doktoro Smith." Sed Johano pensis pri pastoro Bruno.

ip地址已设置保密
2008/5/2 9:02:00
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
15
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
图片点击可在新窗口打开查看
图片点击可在新窗口打开查看

Ĉapitro 15

 

           Tuj poste sia rendevuo kun la kuracisto en la malsanulejo Johano veturis  al la preĝejo de la pastro. Feliĉe Pastro Bruno estis en sia preĝeja oficejo.

 

          "Bonan tagon, Pastro."

 

          "Bonan tagon. Sidiĝu. Kiel vi fartas? Kion vi faris ekde la lasta fojo, kiam ni vidis unu la alian?"

 

          "Mi faris specon de ferio. Mi iris al Tahitio."

 

          "Ĉu vere? Kial vi faris tion?"

 

          "Mi volis scii kio okazas post la morto. Kaj mi volis kompreni mian propran vivon, mian propran ekziston."

 

          La pastro ridetis. "Kaj kion vi eltrovis?"

 

          Johano meditis, atenteme elektante siajn vortojn. "Antaŭe mi kredis, ke mi ne havis timojn, koleron, malamon, nepardonemon, streĉon, sed eble mi ilin havis. Eble mi ankoraŭ ilin havas. Kion vi opinias?"

 

          "La Biblio diras, ke perfekta amo forpelas timon. Se vi timas, vi ne havas la perfektan amon de Kristo en via koro. Kiam vi havas la menson de Jesuo en via cerbo, vi ne havas spacon tie por kolero kaj amareco."

 

          "Sed mi estas ordinara homo. Kiel mi povas havi la menson de Jesuo?"

 

          "Tio ebligas nur la Spirito Sankta. Ĉu vi havas timon?"

 

          "Mi kredas, ke ne. Mi kredas, ke mi havas la amon de Jesuo, de Dio, en mia spirito."

 

          "Povas esti, mia Johano. Eble via amo estas perfekta."

 

          "Mi pretas por la baldaŭa tumora radiografio. Kaj mi eĉ pretas por la morto."

 

         

          *                 *                 *

 

          Venis la tago de la tomografio. Johano kisis sian edzinon, kaj veturis al la kancera hospitalo.

 

Li devis atendi duono-horon post skribi sian nomon en la libro de la akceptejo. Fine iu venis por diri lin, ke la teknikistoj estis pretaj por ekzameni lin. “Kiel vi fartas hodiaŭ?” lin demandis la teknikistino. “Ĉu io doloras al vi?”

 

“Tute ne,” respondis Johano. “Mi sentis tute bone.” Kaj li ne mensogis.

 

Johano sin preparis por eniri en la skanaparaton. Li penis pensi pri nenio.

 

*                 *                 *

 

Kelkajn tagojn poste, sonis la telefono en la domo de Johano. “Johano,” venis la voco el la aparato.

 

“Jes.”

 

“Mi estas doktoro Smith. Mi havas la rezultojn pri via tomografio. Ni havas nur unu problemon. Kelkaj kuracistoj kaj fakuloj ekzamenis viajn tomografiajn bildojn, kaj ni ne povis trovi vian tumoron. Ni ne povas klarigi tion.”

 

"Ĉu ĉi tio estas kazo de spontanea remito?" Johano sentis momenton de granda ĝojo.

 

"Eble. Sed iuokaze ni volas ankoraŭ ekzameni vin por certigi ĝin."

 

"Kompreneble doktoro Smith. Kompreneble."

Ĉapitro 15

 

           Tuj poste sia rendevuo kun la kuracisto en la malsanulejo Johano veturis  al la preĝejo de la pastro. Feliĉe Pastro Bruno estis en sia preĝeja oficejo.

 

          "Bonan tagon, Pastro."

 

          "Bonan tagon. Sidiĝu. Kiel vi fartas? Kion vi faris ekde la lasta fojo, kiam ni vidis unu la alian?"

 

          "Mi faris specon de ferio. Mi iris al Tahitio."

 

          "Ĉu vere? Kial vi faris tion?"

 

          "Mi volis scii kio okazas post la morto. Kaj mi volis kompreni mian propran vivon, mian propran ekziston."

 

          La pastro ridetis. "Kaj kion vi eltrovis?"

 

          Johano meditis, atenteme elektante siajn vortojn. "Antaŭe mi kredis, ke mi ne havis timojn, koleron, malamon, nepardonemon, streĉon, sed eble mi ilin havis. Eble mi ankoraŭ ilin havas. Kion vi opinias?"

 

          "La Biblio diras, ke perfekta amo forpelas timon. Se vi timas, vi ne havas la perfektan amon de Kristo en via koro. Kiam vi havas la menson de Jesuo en via cerbo, vi ne havas spacon tie por kolero kaj amareco."

 

          "Sed mi estas ordinara homo. Kiel mi povas havi la menson de Jesuo?"

 

          "Tio ebligas nur la Spirito Sankta. Ĉu vi havas timon?"

 

          "Mi kredas, ke ne. Mi kredas, ke mi havas la amon de Jesuo, de Dio, en mia spirito."

 

          "Povas esti, mia Johano. Eble via amo estas perfekta."

 

          "Mi pretas por la baldaŭa tumora radiografio. Kaj mi eĉ pretas por la morto."

 

         

          *                 *                 *

 

          Venis la tago de la tomografio. Johano kisis sian edzinon, kaj veturis al la kancera hospitalo.

 

Li devis atendi duono-horon post skribi sian nomon en la libro de la akceptejo. Fine iu venis por diri lin, ke la teknikistoj estis pretaj por ekzameni lin. “Kiel vi fartas hodiaŭ?” lin demandis la teknikistino. “Ĉu io doloras al vi?”

 

“Tute ne,” respondis Johano. “Mi sentis tute bone.” Kaj li ne mensogis.

 

Johano sin preparis por eniri en la skanaparaton. Li penis pensi pri nenio.

 

*                 *                 *

 

Kelkajn tagojn poste, sonis la telefono en la domo de Johano. “Johano,” venis la voco el la aparato.

 

“Jes.”

 

“Mi estas doktoro Smith. Mi havas la rezultojn pri via tomografio. Ni havas nur unu problemon. Kelkaj kuracistoj kaj fakuloj ekzamenis viajn tomografiajn bildojn, kaj ni ne povis trovi vian tumoron. Ni ne povas klarigi tion.”

 

"Ĉu ĉi tio estas kazo de spontanea remito?" Johano sentis momenton de granda ĝojo.

 

"Eble. Sed iuokaze ni volas ankoraŭ ekzameni vin por certigi ĝin."

 

"Kompreneble doktoro Smith. Kompreneble."

ip地址已设置保密
2008/5/2 9:02:36

 15   5   2/2页   首页   1   2    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.26563 秒, 4 次数据查询