dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → LA MALĜENTILULO KUN LA GRIZA PALTO

您是本帖的第 1048 个阅读者
树形 打印
标题:
LA MALĜENTILULO KUN LA GRIZA PALTO
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
LA MALĜENTILULO KUN LA GRIZA PALTO
 

LA MALĜENTILULO KUN LA GRIZA PALTO
el la Rakontoj pri la 'Fianna' tradukis Liam Ó Cuirc

lun tagon kiam la Fianna kunvenis kaj festis ĉe Beann Eadair, ili vidis ŝipon venantan kun plenblovitaj veloj trans la maro rekte al ili.  Kiam ĝi atingis la havenon ununura altstatura militisto elsaltis el ĝi per la stango de sia lanco, kaj per tiu salto surteriĝis sur la brilsablon de la bordo.  Li venis antaŭ Fionn kun armiloj kaj ekipaĵo.

"Kiu vi estas kaj ĉu de sango nobla aŭ malnobla de la mondo, ho militisto?" diris Fionn. "Mi estas Caol an larainn, filo de la reĝo de Tesalio", li respondis malĝentile.  "De kiam mi foriris de mia propra lando mi venkis kaj submetis al tributo ĉiun insulon kaj ĉiun insuleton kiujn mi vizitis, kaj mi volas nun havigi tributon de ĉi tiu lando aŭ renkonti viron kiu venkos min."

"Mi neniam vidis militiston, kiun ne venkus iu ano de la Fianna", diris Conan Maol.  "Vi havas nur la voĉon de stultulo", diris Caol an larainn,  "Se estus ĉi tie la anoj de la Fianna kiuj iam mortis, kune kun tiuj kiuj vivas, vi ne trovus iun inter ili kiu venkus min.  Sed mi proponas al vi ion pli facilan.  Se vi havas unu heroon kiu superus min kurante aŭ batalante aŭ luktante, mi ne plu ĝenus vin sed reirus al mia propra lando."

"Kiun el tiuj tri vi preferus vidi?" diris Fionn.  "Ĉu vi havas iun heroon kiu superus min en kurkonkurso?"  "Caoilte mac Rónáiin estas la plej bona kuranto kiun ni havas", diris Fionn, "sed li ne ĉeestas.  Mi iros serĉi lin, kaj se mi ne trovos lin en Teamhar, mi lin trovos en Ceis Chorann."  "Bone!" diris Caol an larainn.

Fionn ne estis irinta malproksimen kiam li eniris densan arbaron tra kiu estis vojeto.  Li vidis antaŭ si grandan flavpalan viron piedirantan, kaj sur li estis griza palto malsupreniranta ĝis liaj tibikarnoj.  Ĉiu el liaj piedoj similis al masto de sipo, kaj ĉiu el liaj ŝuoj similis al flanko de boato.  Ĉe la malsupro de lia griza palto estis kota zono kaj ĉiam kiam li pasis la kota malsupraĵo batis la teron simile al ondo malantaŭ liaj piedoj, kaj ĉiam kiam li levis la ŝuojn li ŝprucis plenbarelon da ŝlimo supren sur sian postaĵon.  Fionn mire
rigardis lin ĉar neniam antaŭe li vidis iun similan.

ip地址已设置保密
2008/5/3 8:40:18

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07813 秒, 4 次数据查询