![发贴心情](skins/Default/topicface/face1.gif)
Fantomo en Hajcuniŝki
TV-teatraĵeto
Fars-detektivaĵo.
Aŭtoroj: Miraslaŭ Adamĉik, Maksim Klimkoviĉ
De la belarusa «Прывід у Гайцюнішках» tradukis Zmitro Lapcionak
Personoj:
Bruno Ĉik — detektivo
Vadzimiro Daŭhaleviĉ — literaturisto
Juzafo Rak — kolonelo
Agata Rak — la edzino de Juzafo
Kazimiro Vjariha — sacerdoto
Adamo Ŝiŝdudar — kuracisto, kuzo de Agata
Rozalia Rak — fratino de Juzafo
Joselo Cesler — ekonomo
Zosja — ĉambristino
Fantomo
Samsono — ŝafhundo
Okcidenta Belarusio
30-aj jaroj.
Sceno 1
La loĝejo de Bruno Ĉik en Vilno. En fenestro videblas katedralo de sanktaj Petro kaj Paŭlo. Bruno Ĉik kaj Vadzimiro Daŭhaleviĉ trarigardas poŝtaĵojn.
Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Jen letero de sinjorino Tvardovskaja.
Bruno Ĉik: Ĵetu en la kamenon.
Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Ĉu eĉ ne leginte?
Bruno Ĉik: Kaj ĉi tion en la kamenon.
Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Sinjoro Bernalik petas trovi fiulon, kiu anstataŭ falsa mono vendis al li paketon de tranĉita papero. Sed je kia diablo li bezonis falsajn bankbiletojn?
Bruno Ĉik: Mi scias, pri tio okupiĝas Madeo el Nova Vjalejka. Li proponas amason da valoraj falsaj biletoj kontraŭ kvarono de la prezo kaj donas por kontrolo kelkajn validajn, sed diras, ke jen falsaj. Sinjoro Bernalik iras kun ili al juvelisto Rabinoviĉ, ŝanĝas monon. Kaj se eĉ hebreo ne rimarkis imitaĵon, do la monon eblas preni. Sinjoro Bernalik prunteprenas zlotojn de ĉiuj parencoj kaj aĉetas la monon. Tamen Madeo anstataŭ mono pakas tranĉitan gazeton.
Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Bernalik do iru al polico.
Bruno Ĉik: Kaj diru, ke li intencis aĉeti falsan monon?
Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Ĉu pli bone restu, ke Madeo plu trompu homojn?
Bruno Ĉik: Tamen Madeo ne rompis leĝon: li ja ne falsis monon.
Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Jen telegramo: en mia bieno Hajcuniŝki aperis fantomo. Mi venos al vi posttagmeze. Kolonelo Juzafo Rak.
Bruno Ĉik: Ĵetu en la kamenon.
Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Kiel? En fajron? Mi ja tutan vivon revis kapti fantomon.
Bruno Ĉik: Kaj kion vi faros kun ĝi?
Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Mi nun verkas novelon “Reĝa ĉasado” kaj volas meti tien fantomojn.
Bruno Ĉik: Vi ja verkas detektivaĵon, sed fantomoj estas fikciaĵo.
Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Kia fikciaĵo? Jen estas telegramo. Kaj ne de iu ventanima junulino — de armeano.
Bruno Ĉik: Iam armeanoj estas pli timemaj ol junulinoj.
Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Mi ne dirus, se per propraj okuloj ne vidus diablon. Malgranda tia, nigra — ĝi saltis en ĉambro. De kurteno al tablo, de la tablo al kanapo. Malgraŭ ke mi ebrieta estis, sed mi timiĝis ja ege.
Bruno Ĉik: Mi memoras la eventon. Vi poste dum monato en sanatorio kuraciĝis.
Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Mi komprenas, la kuracistoj diris pri sangelfluo en la okulo. Tamen la diablo estis ja reala, ĝi al mi en la okulon ĵetis cindron.
Bruno Ĉik: Pri realeco de tia diablo mi tamen povas konsenti, sed kapti fantomojn... Donu al mi (ĵetas la telegramon en fajron).
Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Vane vi, Bruno, je la postmorta mondo ne kredas. Jen al mia patrino en la infanaĝo Dipatrino venis, kaj la kapon karesis.
Bruno Ĉik: Mi ja ne nur je diablo, mi ankaŭ je Dio ne kredas!
Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Kaj homo originas de simio? Laŭ mi, do de Dio. Estas pli facile vivi, se mi tiel pensas.
Bruno Ĉik: Mi estas pli verŝajne metafizikisto. Ĉiuj originis de neniu. Al mi tiel estas pli facile vivi.
Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Do ja, vi ankaŭ je la fantomo de Barbara Radzivil ne kredas, kiun alkemiisto Tvardovski elvokis laŭ ordono de la reĝo Zigmunto Aŭgusto?
Bruno Ĉik: La fantomo de la reĝino — estas bela. Sed kio de ĝi restis, kiam Zigmunto Aŭgusto kaptis ĝin — nur la mortul-odoro.
Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Mortul-odoro — estas sulfuro, la signo de Diablo.
Bruno Ĉik: Je sulfuro odoras nur sulfuro, samkiel putrintaj ovoj odoras je sulfid-hidrogeno. Vi ja ne konsideras, ke ili odoras je Diablo?
Sonas pordosonorilo.
Sceno 2
La samaj kaj la kolonelo Juzafo Rak.
Juzafo Rak: Kolonelo Rak, laŭ rekomendo de general-majoro Salagub.
Bruno Ĉik: Mia amiko verkisto Vadzimiro Daŭhaleviĉ.
Juzafo Rak: Ĉu vi ricevis mian telegramon?
Bruno Ĉik: Jes, sed mi devas disrevigi vin, mi ne estas specialisto pri fantomoj. Verdire mi ne kredas je ili.
Juzafo Rak: Tio ja estas bone. Mi mem ankaŭ ne tre kredas. Mi nur volas, ke la aferon prenu homo disciplinema kaj sobra.
Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Ĉu sinjoro kolonelo vidis la fantomon per propraj okuloj?
Juzafo Rak: Sinjoro ne ofendiĝu, sed la parolo devas esti konfidenca.
Bruno Ĉik: Ne malutilas, Vadzimiro estas ĝuste la sperta fakulo pri kontaktoj kun la transtomba mondo. Alivorte, li jam renkontiĝis kun ĉi plago.
Juzafo Rak: Se tielas, mi do ne kontraŭas. Mi mem la fantomon ĝis nun ne vidis, mi nur aŭdis ĝiajn paŝojn, ĝi promenas nokte en la domo. Sed la edzino — sinjorino Agata — vidis kaj treege timiĝis.
Bruno Ĉik: Mi tamen konsilas al sinjoro kolonelo peti helpon de pastroj.
Juzafo Rak: Nu loĝas ĉe mi sacerdoto, post tiu okazo la edzino invitis. Tamen la afero ne pliboniĝis, videble, ekfurioziĝis la fantomo. Mi do kontraŭ ĝi ekhavis hundon, nokte lasas en koridoron. La fantomo ĉesis promenadi.
Bruno Ĉik: Nu do, bonege.
Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Hundo ne savos kontraŭ fantomo.
Juzafo Rak: Ĝi ĉesis en koridoroj promenadi, sed ja komencis skribi notojn kun minacoj: «Prepariĝu, ci maljuna stultulo, al morto», kaj vespere en kameno ululadas. Mi pardonpetas.
Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Ĉu ekzistas en la bieno kaŝitaj, sekretaj irejoj?
Juzafo Rak: Kiam mi aĉetis la palacon pasintjare, mi ĝin tutan rekonstruis. Se io ekzistus, ni trovus.
Bruno Ĉik: Mi pretas serĉi murdiston, ŝtelitan aĵon, sed kapti fantomon mi ne intencas.
Juzafo Rak: La samon oni al mi diris en kontraŭspiona servo. Kaj konsilis uzi privatan detektivon. Mi ja sekretajn dokumentojn konservas en gardoŝranko. Kaj se la fantomo cigarojn miajn kaj konjakon ŝtelas, eble iam ankaŭ la dokumentojn atingos.
Bruno Ĉik: Mi unuan fojon aŭdas pri fantomo, kiu fumas cigarojn kaj drinkas konjakon. Ĉu io plua al vi malaperis?
Juzafo Rak: Ĝuste pro tio mi ja venis. Antaŭhieraŭ la fantomo ŝtelis mian poŝhorloĝon, horloĝon kun muziko, kiu ludis polonezon, persona donaco de la ŝtatestro. Mi komprenas, ke sinjoro Ĉik prenas mian aferon? La fantomon kapti ne estas nepra, necesas trovi la horloĝon.
Bruno Ĉik: Ĉu vere la horloĝo estas tiom valora?
Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Ĉu la donaco de Pilsudski?
Juzafo Rak: Ne nur. Sub la kovrilo mi skrapis la kodon de la gardoŝranko en mia kabineto, kaj tie estas sekretaj dokumentoj. Mi havas malfortan memoron pri nombroj.
Bruno Ĉik: Neniajn urĝajn aferojn dum ĉi semajno mi havas. Do videble mi devas akcepti vian proponon. Vadzimiro, konsultiĝu en la horaro, kiam estos trajno al Pinsko.
Juzafo Rak: Ne zorgu. Mi jam mendis kupeon. La trajno startos post 4 horoj. Matene ni jam atingos la bienon.
Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Mi proponas veturi per mia aŭto, tiel ni venos eĉ hodiaŭ.
Juzafo Rak: (mirigite) Ĉu tio estas via «mercedeso» sub la fenestro?
Vadzimiro Daŭhaleviĉ:(kaŝante la okulojn) Antaŭ ne longe oni surscenigis mian teatraĵeton.
Juzafo Rak: El la teknika vidpunkto mi vin komprenas, sed de la patriotisma...
Sceno 3
Gastoĉambro en la bieno. Bruno Ĉik, Juzafo Rak, Vadzimiro Daŭhaleviĉ, Joselo Cesler. Sur la planko staras valizoj. Granda ronda tablo, servicoŝranko.
Juzafo Rak: Jen estas mia ekonomo — Joselo Cesler.
Joselo Cesler: Mi eĉ ne aŭdis, kiel vi alveturis.
Vadzimiro Daŭhaleviĉ: En mia «mercedeso» la motoro laboras tiom delikate, ke eblas starigi moneron vertikale — ĝi ne falos.
Juzafo Rak: Ĉu ĉio trankvilas en la bieno?
Joselo Cesler: Ree la fantomo vagis — mi tra fenestro vidis — blanka tia. Ĉu mi veku la ĉambristinon?
Juzafo Rak: Ne. Ni mem ĉi tie. Kaj vi iru dormi.
Joselo Cesler: Nu do bonan nokton al ĉiuj (turniĝas en pordo). La konjako, kiun vi mendis, en la servicoŝranko staras.
Joselo Cesler eliras.
Juzafo Rak: (eligas karafon kaj pakaĵon kun kuketoj el la servicoŝranko): Nu kiel, sinjoroj, ĉu ni prenu po glaseto post la vojo? (Disverŝas la konjakon en tri glasojn.) Jam la tria horo nokte, mi ne volas vekigi la servistaron.
Bruno Ĉik: Dankon, sed mi rifuzas. Mi malbone endormiĝas en novaj lokoj.
Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Tamen mi kun plezuro.
Juzafo Rak kaj Vadzimiro Daŭhaleviĉ eltrinkas, rigardas unu al la alia, poste al Bruno Ĉik, dividas lian glason en siajn, plu trinkas kaj almanĝas per la kuketoj.
Juzafo Rak: Tamen, fulmotondro, kie estas mia hundo? Samsono!
Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Eble, ĝi forkuris en parkon?
Juzafo Rak: Eble, sed... Tute malverŝajne, ke ĝi forlasu la gardolokon. Ja angla speco. Samsono!
Ĉiuj eliras.
Sceno 4
Dormoĉambro. Juzafo Rak, Agata Rak. Granda lito, buroo, ŝranko. Juzafo ŝaltas lampon. Agata vekiĝas.
Juzafo Rak: Samsono! Samsono, diablo vin prenu!
Agata Rak: Kiel rapide vi revenis.
Juzafo Rak: Agata, kie estas Samsono, lupoj ĝin disŝiru?
Agata Rak: Juzafo, ĉu vi venis ne sola?
Juzafo Rak: Nu, jen, nun al la fantomo estos amen, mi venigis ĉasistojn: enketiston Bruno Ĉik kaj verkiston Vadzimiro Daŭhaleviĉ. (Prenas la anson de la ŝranko.) Vi kial estas tiom timigita?
Agata Rak: Ree la fantomo...
Juzafo Rak: Stultaĵo (malfermas la ŝrankon).
En la ŝranko sidas malvivulo en uniformo de la kolonelo kun ĉiuj ordenoj, sangokovrita vizaĝo estas kovrita per kaskedo.
Juzafo Rak: Idiotaĵo. (Li fermas la ŝrankon, rigardas sian reflekton en spegulo, ree malfermas.) Malvivulo en nia ŝranko? Kie estas mia sabro?
Agata Rak: Ĉu malvivulo?! (ŝrikas, ĵetiĝas al Juzafo.) Juzaĉjo, Juzaĉjo! (Tiras lin de la ŝranko, svenas.)
Juzafo Rak: (prenas la edzinon sur manojn): Trankviliĝu, ne emociiĝu, tio estas nur fantomo.
Agata Rak: Forprenu min de ĉi tie, elportu al freŝa aero, mi malbone min sentas.
Juzafo Rak elportas la edzinon el la dormoĉambro. En la malfermita ŝranko — sangokovrita kadavro. De malproksime aŭdeblas krioj de la kolonelo: «Samsono!» kaj de Agata: «Fantomo! Savu!»
Sceno 5
Teraso. Juzafo Rak, Agata Rak, Bruno Ĉik, Vadzimiro Daŭhaleviĉ. Agata kuŝas sur benko, Juzafo tenas ŝin je la mano.
Juzafo Rak: Trankviliĝu, Aganjo, neniu estis tie.
Bruno Ĉik: Ĉu ree la fantomo?
Juzafo Rak: Jen mia edzino Agata. Jen sinjoro Bruno Ĉik kaj sinjoro Vadzimiro Daŭhaleviĉ. Ne timu, ili helpos al ni.
Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Ĉu vidis sinjorino la fantomon? Mi neniam bonŝancis pri tio.
Agata Rak: Li, li vidis (montras per tremanta mano al la edzo).
Eniras Adamo Ŝiŝdudar kaj Rozalia Rak.
Rozalia Rak: Ĉu vi kriis?
Adamo Ŝiŝdudar: Permesu al mi (aŭskultas la pulson). Nerva ŝoko. Kio timigis ŝin?
Juzafo Rak: Adamo, restu kun ŝi, kaj vi, Rozalia. (Flankenkondukas Brunon Ĉik.) En mia ŝranko sidas mortinto.
Bruno Ĉik, Juzafo Rak, post ili ankaŭ Vadzimiro Daŭhaleviĉ foriras.
Adamo Ŝiŝdudar: Agata, kion vi vidis?
Agata Rak: En la ŝranko post la spegulo — fantomo.
Rozalia Rak: Mi mortus pro timo.
Sceno 6
Dormoĉambro. Juzafo Rak, Bruno Ĉik, Vadzimiro Daŭhaleviĉ. Ŝranko estas fermita.
Juzafo Rak: (daŭrigas): Mi aliras, malfermas la ŝrankon kaj vidas — min.
Bruno Ĉik: Ĉu en la spegulo?
Juzafo Rak: Ne, mi ja malfermis la ŝrankon. Malvivulon — min mem en parada uniformo. Vidu mem (malfermas la ŝrankon).
En la ŝranko estas neniu.
Bruno Ĉik: Ĉu vi estas certa?
Juzafo Rak: Ĉu mi similas al frenezulo? Mi estas armea homo. Ĝi estis ĉi tie, kaj tiu estis mi (eniĝas en la ŝrankon, elĵetas vestaĵojn de la edzino).
Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Eble tiu estis la fantomo en via aspekto.
Juzafo Rak: Tiu estis mi. Ĉu mi min ne rekonos? (Eliras el malplena ŝranko kun sabro).
Bruno Ĉik: Kaj do, ĉu la simileco estis ekzakta?
Juzafo Rak: (kolere): Ĝuste mi. Jen, kiel en la portreto. Parada uniformo, ordenoj, kaskedo.
Bruno Ĉik: Ĉu sinjoro kolonelo vere estis mortinta, tie en la ŝranko?
Juzafo Rak: Mia kapo estis sangokovrita, multe da sango. Ĉu vi ne kredas al mi?
Bruno Ĉik: Mi kredas. Jen ja sur la sabro estas sango.
Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Tamen de kie aperas sango ĉe fantomo? Ĉu eble ĝi estas vampiro aŭ lupfantomo.
Juzafo Rak: Jes, terura vidaĵo, sed ĝi ja ne mem foriris.
Eniras Adamo Ŝiŝdudar, Agata kaj Rozalia Rak.
Adamo Ŝiŝdudar: Kie estas la kadavro?
Juzafo Rak: Ĝi forkuris. Ĉi tie en la ŝranko sidis.
Rozalia Rak: Tio do estis vera fantomo.
Adamo Ŝiŝdudar: Kadavro ne povis foriri, tion mi atestas al vi kiel kuracisto. Do aŭ mi devas konsenti kun Rozalia, aŭ, plej verŝajne, tio estas halucinaĵo.
Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Ĉiuj kuracistoj insistas je la samo: se okazas io eksterordinara, do tuj: delirado surbaze de alkoholismo.
Juzafo Rak: Kiaj, ho Adamo, halucinaĵoj! Ĝin ja vidis ankaŭ Agata.
Agata Rak: Mi ne vidis.
Juzafo Rak: Vi tamen devis vidi!
Agata Rak: Mi devis, sed ne vidis.
Juzafo Rak: Sed kial vi svenis?
Agata Rak: Pro tio, ke devis ekvidi. Vi ja diris — malvivulo.
Bruno Ĉik: Ni ĉesigu diskutojn. Ĉar al konsento ni ne venos. Klaras nur: malaperis la uniformo kaj sur la sabro estas freŝa sango.
Sceno 7
La kabineto de la kolonelo. Juzafo Rak sidas, sin apoginte je la sabro. Bruno Ĉik kaj Vadzimiro Daŭhaleviĉ.
Juzafo Rak: La plej stultas, ke mi sidas kaj gardas, kvazaŭ ia hundo, kaj ne scias, ĉu la paperoj estas ĉi tie.
Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Ne maltrankviliĝu, sinjoro kolonelo. Bruno trovos vian horloĝon.
Bruno Ĉik: Kial vi certas, ke ĝi venos rabi ĝuste la gardoŝrankon? Eble ĝi limiĝos nur pri cigaroj kaj konjako?
Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Evidentas, ke en la postmorta mondo estas propra logiko.
Bruno Ĉik: En tiu okazo ni ne havas ŝancon ĝin kompreni.
Juzafo Rak: Kia postmorta logiko, sinjoro verkisto, ĉio estas simpla, kiel en armeo: ĉirkaŭe estas nur spionoj. Jen, ekzemple, mia ekonomo, Joselo Cesler — hebre-bolŝevista spiono.
Bruno Ĉik: Ĉu vi vidis, kiel li per lanterneto donas signalojn al rusiaj aeroplanoj?
Juzafo Rak: Jen, ŝajnas, kaj servas li ĉe mi jam dum dudek jaroj, kaj la homo li estas deca, sed mi per la ventro sentas, ke se io subite okazos, li certe perfidos. Aŭ jen, ekzemple, la kuzo de Agata — kuracisto Adamo Ŝiŝdudar — certa germana spiono. Li studis en Berlino, korespondas kun germanoj.
Bruno Ĉik: Kiu ankoraŭ loĝas en via domo?
Juzafo Rak: Sacerdoto Kazimiro Vjariha — plagon al lia patrino, ankaŭ ne radias pro sankteco. Kaj mia fratino Rozalia, stultulineto juna. Jen ĉiuj.
Bruno Ĉik: Kaj kiuj servistoj estas?
Juzafo Rak: El tiuj kiu loĝas ĉi tie, nur ekonomo kaj ĉambristino Zosja, mi ŝin jam delonge forpelus, sed la edzino ne permesas.
Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Kaj la ĉambristino, hazarde, ne estas sorĉistino?
Juzafo Rak: Pri sorĉistino mi ne scias, tion demandu al la sacerdoto. Sed sincere dirante: la ĉambristino — ankaŭ estas aĉulino malbonega. Unufoje mi pinĉis la pugon, kaj ŝi tuj al la edzino denuncis.
Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Ĉu la antaŭaj mastroj plendis pri fantomoj?
Juzafo Rak: Neniu ĉi tie aŭdis pri fantomoj. Kaj aperis ĝi tuj post la riparo. La edzino ekplendis, ke nokte iu iradas, kaj ju pli poste, des pli malbone. Mi persone tre firme dormas, eĉ se iu volos — min ne vekigos. Kaj mi ankaŭ, finfine, malvivulon en ŝranko ekvidis. Sed kien ĝi povis malaperi? (Li rigardas al la granda gardoŝranko.)
Bruno Ĉik: Ĉu longe sinjoro kolonelo intencas gardi la ŝrankon? Eble la krimulo ĝuste tion bezonas?
Juzafo Rak: Morgaŭ mi mendos ŝlosiston, ke li la gardoŝrankon malfermu kaj la ĉifron ŝanĝu. Sed nun lasi la dokumentojn sen prizorgo? Ĉirkaŭe estas nur spionoj.
Pordofrapo.
Juzafo Rak: Kiu tie venaĉas? Ne estas fermita!
En la kabineton venas Agata Rak.
Agata Rak: Ĉu vi ankaŭ ne dormas? Mi petos, ke Zosja alportu kafon.
Bruno Ĉik: Ne klopodu, sinjorino Agata, ni jam pri ĉio parolis.
Vadzimiro Daŭhaleviĉ: Ni ne malhelpu. Bonan nokton.
Bruno Ĉik: Bonan nokton.
Juzafo Rak: Bonan nokton, sinjoroj. Ĉe mi la matenmanĝo estas kiel en armeo, je la oka, en la gastoĉambro.
Bruno Ĉik kaj Vadzimiro Daŭhaleviĉ eliras.