dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La Petveturista Gvidlibro pri la Galaksio

您是本帖的第 1207 个阅读者
树形 打印
标题:
La Petveturista Gvidlibro pri la Galaksio
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
La Petveturista Gvidlibro pri la Galaksio

La Petveturista Gvidlibro pri la Galaksio (Antauxparolo) (2000:1001 - 2006:0722)


Forege, en forgesita neregistrita regionacxo de la malsxika ekstremajxo de la okcidenta spirala brako de la Galaksio, situas malgranda, neatentata, flava suno.

Tiun orbitanta super distanco je proksimume nauxdek du milionoj da mejloj estas plenmalgrava, malgranda, blu-verda planedo, kies simiidaj vivuloj estas tiel amuze primitivaj, ke ili ankoraux pensas ke digxitaj brakhorlogxoj estas ege lerta ideo.

Tiu planedo havas - aux, pli gxuste, havis - jenan problemon: La plimultaj sur gxi estis preskaux cxiam malkontentaj. Multaj solvoj por tiu problemo estis proponitaj, sed precipe ili rilatis la transmovigxojn de buntaj paperetoj, kio estas priridetinda, cxar entute ne estis tiuj buntaj paperetoj, kiuj estis malkontentaj.

Do la problemo restis; multaj sentis sin povraj, kaj la plejmulto de ili acxaj, ecx tiuj kun digxitaj brakhorlogxoj.

Pli kaj pli multaj ekhavis la opinion ke ili cxiuj jam dekomence faris grandan eraron forlasante la arbojn. Kaj kelkaj diris ke ecx la arboj estis miselekto, ke oni neniam forlasintu la oceanon.

Kaj nun, iun jxauxdon, preskaux du mil jarojn post kiam iu homo estis alnajlita al arbajxo pro diri kiom brile estus, se oni escepto-okaze estus reciproke afabla, junulino, sidante sola en kafejo en Rickmansworth, subite ekkonis kio estis tio, kio misfunkciadis la tutan tempon, kaj fine sxi sciis kiamaniere la mondo povus farigxi bona kaj gaja loko. Cxi-foje estis tauxge, funkcius, kaj neniu alnajligxus al io ajn.

Malbonsxance tamen, antaux ol sxi povis atingi telefonon por rakonti al iu pri tio, terure stulta katastrofo okazis, kaj la ideo perdigxis por cxiam.

Cxi tio ne estas sxia rakonto.

Sed gxi estas la rakonto pri tiu terura, stulta katastrofo kaj kelkaj el gxiaj konsekvencoj.

Gxi ankaux estas la rakonto pri iu libro titolita "La Petveturista Gvidlibro pri la Galaksio" - ne Tera libro, gxi neniam publikigxis sur Tero, kaj gxis okazis la terura katastrofo, neniu Terano sciis pri gxi.

Malgraux cxio cxi, tute rimarkinda libro. Fakte, gxi estis versxajne la plej rimarkinda libro iam publikigita de la grandaj eldonejoj de Malgranda Ursino - pri kiuj same neniu Terano iam sciis. Gxi ne nur estas tute rimarkinda libro, gxi ecx estas treege sukcesa - pli populara ol "La Fundamenta Krestomatio pri Hejm' kaj Familio", pli vendigxema ol "Pliaj Kvindek Farindajxoj en Sengraviteco" kaj pli disputata ol la trilogio de Oolon Coluphid pri la filozofiaj sensaciegajxoj "Kion Dio Fusxis", "Plia Kelko el la Plej Grandaj Eraroj de Dio" kaj "Nu, Kiu Do Estas tiu Diulo?"

En multaj malpli striktaj civilizacioj cxe la orienta rando de la Galaksio la Petveturista Gvidlibro jam venkis la grandan Enciklopedion Galaksian kiel la konsultendan storon de cxiu scio kaj sagxo, kaj kvankam gxi multon ellasas kaj entenas multajn apokrifajxojn, aux almenaux treege emas al malekzakteco, gxi superas la malnovan, malpli spritan verkon pro du gravaj kialoj.

Unue, gxi estas iomete malpli kosta, kaj due la vortoj "Ne paniku" tekstas kiel grandaj, afablaj literoj sur gxia kovrilo.

Sed la rakonto pri tiu terura, stulta jxauxdo, la rakonto pri gxiaj eksterordinaraj konsekvencoj, kaj la rakonto pri kiel tiuj konsekvencoj estas konfuze interplektitaj kun tiu rimarkinda libro komencigxas tre simple.

Gxi komencigxas per domo.

ip地址已设置保密
2008/5/3 9:10:08

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.09375 秒, 4 次数据查询