Genriĥ Altov /*literatura pseŭdonimo de Genriĥ Altŝuller*/
Angulo de atako (rakonto)
Mi skribis vorton «rakonto» kaj ekpensis: kia do ĝi estas rakonto, se ĉio okazis en realo, kaj mi nur rememoras tion, kio okazis... Tamen, stranga aĵo estas memoro. Komence ĝi laboras kiel diligenta fotografisto — sur la fotoj ĉio estas precize, kiel ĝi estis. Sed pasas jaroj, kaj la memoro iĝas pentristo, fantazia kaj kaprica: ion forigas, ion aldonas, neatendite hele kolorigas ion negravan, faras ĝin grava, ŝanĝas vizaĝojn, vestojn, veteron, unuvorte, ĉion repentras siamaniere.
Pensante nun pri tiu ĉi historio, mi ial antaŭ ĉio rememoras nokton antaŭ la testo de «Testudo». Ni sidis apud akvo kaj rigardis al «Testudo». Ekde vespero, venkinte someran Bakuan varmegon, ekblovis vento. «Testudo» kviete balanciĝis sur ondoj je du metroj for de ni.
— Estos domaĝe, — diris Jaĉjo, — tre domaĝe estos, se morgaŭ vi trafaĉos en la kontraŭan bordon.
Ĉi tie necesas diri, ke «Testudo» estis unua en la mondo raketa ŝipo. Dum niaj tagoj tio sonas tre kutime: raketa ŝipo, ja kiun nun mirigas raketoj. Sed mi rakontas pri julio de 1940 jaro, kaj tiam vorto «raketo» sonis same fantastike, kiel sonas nun vorto «tempomaŝino». Imagu, ke apud vi staras unua en la mondo maŝino por vojaĝoj en pasintecon kaj estontecon, kaj vi mem ĝin konstruis, kaj jen via amiko avertas vin: «Morgaŭ estos la unua testo, do vi bonvolu peni ne trafi en la ŝtonan epokon...»
La kontraŭa bordo situis je ducent metroj, ne pli. Kiam «Testudo» ekimpetos, necesos tuj malŝalti la motoron, por ne trafi en la betonan muron. «Testudon» necesus testi en maro, sed ne ĉi tie, en malgranda lageto ĉe rando de eksterurba parko. Sed tio jam dependis ne de ni.
Do, estis julio de 1940 jaro. Matene devis alveturi la komisiono, kaj ni sidis apud akvo kaj rigardis al «Testudo». Ni konstruadis ĝin dum tuta jaro, kaj kiam oni aĝas dek kvin jarojn — tio estas tre multe, tio estas preskaŭ duonvivo.
Sed pli bone estas rakonti laŭorde. La kreon de «Testudo» antaŭis sinua ĉeno de okazaĵoj. Propre, dekomence okazis nenio eksterordinara. Antaŭ la sepa klaso la vivo estis mirinde simpla, kaj la daŭrigo ankaŭ aspektis simpla kaj evidenta: mi finos la mezlernejon, venos en militmaristan lernejon. Kaj dume mi okupiĝis en mara rondeto de Junpionira Klubo, legis librojn pri maraj bataloj, vizitis jaĥtklubon, kaj kun tiu bola aktivado tamen iel elturniĝis por ne kapti malbonajn poentojn. Jaĉjo lernis bonege, por li ankaŭ preskaŭ ĉio estis klara: li iĝos kuracisto, samkiel liaj patro kaj avo. Ni vivis en la sama korto, lernis en la sama klaso kaj sidis ĉe la sama lernejtablo. Jaĉjo estis tipa «avanulo», sed mi opiniis, ke eble finfine el li rezultos mara kuracisto. Do ni havis plenan amikecon.
La okazaĵoj komenciĝis en la sepa klaso, kiam en nia lernejo aperis Dina. Antaŭe ŝi loĝis en malgranda urbeto, mi jam ne memoras, kiu. Jacĵo diris, ke ŝi estas el fabeloj de Andersen, tion mi ial enmemorigis. Tamen, fabeloj min neniom interesis, mi tiam legis «Subakvan militon en Atlantiko en 1914–1918 jj.» Al la libro estis aldonitaj kaj mapoj, kaj skemoj, laŭ ili mi sekvis agadojn de submarŝipoj kaj ĉasŝipoj. Al Dina tamen ne plaĉis, ke iu ne rimarkas ŝian ĉeeston. Dum granda interleciona paŭzo ŝi venis al mi kaj interesiĝis pri la libro. Ni iomete konversaciis. Evidentiĝis, ke Dina scipovas naĝi kraŭle, ke «Insulon de trezoroj» ŝi spektis kvarfoje kaj ke ŝi aŭdis pri Jutlanda batalo. Post tio mi komencis rimarki Dinan, eĉ tre rimarki, kvankam baldaŭ evidentiĝis, ke pri la Jutlanda batalo al ŝi rakontis Jaĉjo, al kiu antaŭ monato mi mem ĉion detale priskribis...
Do, iam aperis onidiro, ke en la Junpionira Klubo oni organizas novan rondeton — kemian. Jes, ĉi tie necesas diri kelkajn vortojn pri tiu Junpionira Klubo. Por tiamaj tempoj ĝi estis supermodela kaj superlaŭdinda: grandega domo — eksa palaco de naftentreprenisto, bonega ekipaĵo de rondetoj kaj metiejoj, sporthalo, ĝardeno, koncertoj, kino, kaj precipe — simple admirindaj gvidantoj. La maran rondeton gvidis Sergej Andrejeviĉ, ververa ŝipestro de ververa fora navigado, koninta ĉiujn marojn kaj oceanojn. Kaj la gvidanto de niaj najbaroj, glisilistoj, estis aviisto kun ordeno de la Batala Ruĝa Standardo. Kiam li lametante pasis koridoron, ni, retenante spiron, rigardis lian ordenon. Membriĝi en la Junpionira Klubo estis tre malfacile, ĉiuj rondetoj estis plenegaj, kaj tial, aŭdinte pri nova rondeto, Dina deklaris, ke necesas tuj iri kaj aliĝi. Tiutempe ŝi facile komandis la tutan klason. Laŭ moderna scienca terminologio, ŝi iĝis agnoskita grupgvidanto. Kemio ŝin neniom interesis, aliajn geknabojn ankaŭ, sed Dina tre logike klarigis, ke aliĝinte al la kemia rondeto, eblas ricevi paspermeson en la Junpioniran Klubon kaj viziti vesperojn kaj koncertojn. Mi ankaŭ aliĝis, kvankam estis malpermesite okupiĝi samtempe en du rondetoj, pro tio oni povus entute elpeli.
En la rondeto mi kaj Dina sidiĝis ĉe lasta tablo, kaj, ne atentante kemiajn eksperimentojn, babilis pri ĉiaj bagateloj. La kemia rondeto troviĝis je du etaĝoj pli alte ol la mara, sed tamen mi devis ĉiam esti singarda. Jaĉjo konscience sorbadis la kemion, kaj post la lecionoj ni ambaŭ akompanis Dinan.
Kaj jen foje Dina ekmalsanis kaj ne venis en la lernejon. Ne venis ŝi ankaŭ vespere al lecionoj en la kemia rondeto. Mi, kiel kutime, okupis la lastan tablon. Apud mi troviĝis Viĉjo. Kemio lin ne interesis, al la rondeto li aliĝis, ĉar hejme oni devigis lin violonĉeli. Viĉjo ĉiam kunportis librojn «pri spionoj» kaj estis rigardata kiel aŭtoritatulo en tiu tereno. Ĉi-foje li ankaŭ legis iun libron kaj laŭte snufis pro emocioj. Mi iom aŭskultis lian snufadon kaj transsidiĝis antaŭen. Nikolaj Borisoviĉ, la kemiisto, rakontis pri farboj. Mi tiam skeptike rilatis al Nikolaj Borisoviĉ, ja li tro diferencis de nia ŝipestro kaj de la aviisto el la glisilista rondeto. Nikolaj Borisoviĉ similis kuiriston: ronda, en blanka ĥalato kaj blanka ĉapeto, kovranta brilantan kalvaĵon. Ni nomis lin Matraso. Do, tiuvespere Matraso rakontis pri farboj. Kial ruĝa farbo havas ruĝan koloron, kaj blua — bluan. Kiaj farboj ekzistis en epoko de Ramzes la Dua. Kiel Leonardo da Vinci serĉis novajn farbojn por siaj pentraĵoj. Kiel vivas farboj kaj kiel ili maljuniĝas. Kiel sintezi indigon kaj kio estas akvofarboj, tempero, guaŝo... Pri tio estis utile aŭskulti, ĉar mi el propra sperto sciis, ke maristan metion duone konsistigas purigado, lavado kaj farbado. Ni konstante lavis, farbis kaj refarbis «Partizanon», lernan vaporŝipon de Junulara Ŝipareto, hermetikigis boatojn en la jaĥtklubo, kaj la centmetran pieron de la jaĥtklubo ni farbis dufoje dum jaro.
Matraso rakontis iel strange. Ŝajne li konversaciis kun si mem. Al ni li ne rigardis. Iam li eksilentis aŭ murmuris ion nekompreneblan. Iam disputis kun si mem. Eksperimentojn li ankaŭ demonstris al si mem kaj gajiĝis, kiam ĉio okazis, kiel devis. Poste li tamen rememoris pri ni, disdonis provtubojn, reakciilojn, kaj komencis klarigi, ke nun el tiuj substancoj ĉiu faros iun farbon. Mi ricevis oranĝkolorajn kristalojn de dukromoksida amonio. Ili bele forbrulis, disĵetante fajrerojn, kaj rezultis verda oksido de kromo. Ĉe tio mi haltis, ĉar estis tute sensence malŝpari la kromoksidon por la farbo: el la kromoksido fareblis bonega mastiko, mi vidis ĝin ĉe nia maato, per tia mastiko eblis dum kvin minutoj frotpurigi rimenŝildon ĝis spegula brilo.
Kemio ekplaĉis al mi. Mi eksentis, ke al maristo estas utile scii ĝin. Ekzemple, okazas ŝiprompo — kaj vi estas sur neloĝata insulo. Kemio helpos fari el ajna bagatelo tion, kio necesas. Ekzemple, eksplodaĵon.
Kiam post du semajnoj aperis Dina, mi tute indiferentis pri tio. Mi sidis apud Matraso kaj diligente kaptis ĉiun lian vorton. Dina ĉesis konversacii kun mi, hejmen ŝin akompanis Jaĉjo. Tio neniom influis mian rilaton al kemio. Nun kune kun «Elementoj de mara praktiko» mi portis en la teko «Amuzan kemion» de Rjumin.
Kemio, kiel diris M. V. Lomonosov, longe etendas siajn manojn en homajn aferojn. M. V. pravis, mi konvinkiĝis pri tio. Por kompreni kemion, necesas scii fizikon, kaj por scii fizikon, necesas scii matematikon, necesas laboregi. Mi nun longe pretigadis hejmtaskojn, hejme tio kaŭzis malkvieton, ĉar antaŭe mi ĉion faris dum duonhoro: ion rapide legis, ion haste elskribis de Jaĉjo. Al mi mankis tempo, mi komencis vekiĝi je unu horo pli frue, por kun freŝa kapo solvi taskojn, kaj la panjo, fine timigita, venigis min al fama en la urbo infana kuracisto Klupt. La maljuna Klupt longe aŭskultumis kaj elfrapis min, rigardadis mian langon kaj suspiris. Poste li diris: «Komplika okazo. Venigu lin ankoraŭfoje. Poste...» La panjo, paliĝinte, demandis: «Kiam?» Klupt kuntiris la ŝultrojn: «Post kvardek jaroj. Aŭ kvindek». La sepan klason mi finis nur kun bonaj poentoj. Somere la kemirondeto ne laboris, mi dum tutaj tagoj okupiĝis sur «Partizano», kaj vespere legis «Kemion por ĉiuj» de Partington.
En septembro, jam en la unua leciono, Matraso deklaris, ke okazos tutsovetia olimpiado de infana teknika kreado, kaj ni devas pretigi funkciantajn modelojn de kemiaj uzinoj — sulfatacida, kloracida kaj tiel plu. Sekvan tagon Sergej Andrejeviĉ ankaŭ diris pri la olimpiado: necesas modeloj de ŝipoj.
Mi komprenis, ke okazas katastrofo: fari samtempe du modelojn estas simple neeble. Iam mi faris modelon de trolŝipo, tio postulis amason da tempo. Kaj krome, kio estas modelo de kloracida uzino? Kutima instalaĵo por ricevo de klora acido — kiel en la lernolibro: provtuboj, alkoholbruliloj, tuboj. Nur ĉio ĉi estas kovrita per plakaĵaj kestoj, bildigantaj uzinajn domojn. Nenio inspira. Krome, la metiejoj estas komunaj por ĉiuj rondetoj, do mi nepre estos senmaskigita.
Kaj tiam al mi venis genia ideo. Kiel ĉio genia, ĝi estis simpla, tiu ideo. Pli ĝuste — ŝajnis simpla. Mi eĉ ne suspektis, kiel poste ĉio komplikiĝos...
La ideo estis, ke anstataŭ du modeloj mi faru unu. Ŝalupon kun kemia motoro. Sergej Andrejeviĉ estos kontenta, ja ŝalupo estas mara modelo. Kaj Matraso ankaŭ nenion povos kontraŭdiri, ĉar tuta internaĵo de la ŝalupo estos kemia. Kaj entute mia eksterleĝa membreco en ambaŭ rondetoj iĝos leĝa kaj eĉ necesa.
Mi rapide persvadis Jaĉjon labori pare kun mi. Poste ni venis al Sergej Andrejeviĉ.
— Do kio estas tio — kemia motoro? — demandis li.
Mi estis preta al tiu demando. Necesis ricevi hidrogenon kaj oksigenon, poste ilin miksi — fariĝos eksploda gaso. Kaj poste ĉio estas simpla: la gaso venas en brulkameron, bum — kaj la modelo impetos antaŭen. Poste ankoraŭ unu bum. Kaj tiel plu.
— Do, raketo, — kun dubo diris Sergej Andrejeviĉ. — Nenio rezultos, sed provu. Por praktiko.
Matraso aŭskultis nin sen ajna entuziasmo, sed ne kontraŭdiris. Li nur demandis, kiel ni intencas ricevi hidrogenon kaj oksigenon. Ni klarigis: ni instalos sur la modelon elektran baterion, ĝi elektrolizos akvon — jen ĉio.
— Ĉu elektran baterion? — redemandis Matraso. Li rigardis plafonon, ion flustris, kaj grumblis. — Bone, vidu vi mem.
Al Dina ni ankaŭ rakontis pri la raketa ŝalupo. Ŝi jam delonge foriris el la kemia rondeto en la teatran. Entute, ŝi ŝanĝiĝis. Jaĉjo foje diris, ke nun ŝi estas kvazaŭ el rakontoj de Aleksandr Grin. Mi opiniis, ke la afero estis en altaj kalkanumoj. Se surmeti ŝuojn kun altaj kalkanumoj kaj konstrui sur la kapo turon el haroj — estas facile maljuniĝi je kvin jaroj. Dum paŭzoj inter lecionoj al Dina aliris dekklasanoj, nin ŝi rimarkis nur kiam bezonis transskribi matematikan aŭ fizikan taskon.
— Ah, knaboj, bagatelo estas via ŝalupo, — diris ŝi. — Pli bone faru por mi acetonon. Mi nenie povas trovi.
Acetonon ŝi bezonis por forlavi ungan lakon. Oni strikte malpermesis veni en la lernejon kun lakitaj ungoj. En la sama vespero Jaĉjo ŝtelis hejme botelon da aceto, ni ŝutis en ĝin pistitan kreton, la aceto eksiblis kiel ŝaŭmakvo, kaj sur la fundon falis griza pulvoro — kalcia acetato. Ni forfiltris la pulvoron, varmigis, rezultis acetono. Sekvan tagon ni enmanigis al Dina grandan flakonon el sub kolonjakvo «Ruĝa papavo». Plenplena je acetono. Granda afero — kemio...
Sed kun la ŝalupo aferoj statis malbone. Dum tri semajnoj ni elrabotis ŝipkorpon, bonegan korpon, longan je okdek centimetroj, kaj altiris ĝin el la metiejo supren, al ni. En la koridoro staris granda akvario, ni delonge decidis adapti ĝin por testado. Sur la akvo la korpo, eĉ ne farbita, aspektis tute nemalbone. Sed kiam ni komencis meti en ĝin la bateriojn, simple por rigardi, kiel ili lokiĝos, la korpo tuj kliniĝis, akvo ekfluis trans la ŝiprandon, kaj nia modelo, dispelante timigitajn fiŝojn, iris al la fundo. Nur tiam ni komprenis, ke necesis kalkuli, kiom kapablas elteni la korpo, kaj kiom devas pezi la baterioj. Ni eltiris el la akvario la korpon kaj la bateriojn, donis al la fiŝetoj nutraĵon, por ili ne tro maltrankviliĝu, kaj eksidis kalkuli. Nombroj rezultis murdaj: da baterioj necesas kvardekoble pli, ol povus elteni la korpo de la ŝalupo. Tio estis ia koŝmaro. Ni provis diversmaniere — se la korpon fari je duonmetro, je kvaronmetro — tutegale rezultis, ke necesas tuta monto da baterioj. Kaj se preni malmulte da baterioj, akvo elektroliziĝos tro malrapide. De kie do la motoro ricevos eksplodan gason?!
Kiel simpla estis vivo antaŭ tio! Aperis ia ideo — kaj vi tre bone scias, ke via kapo laboras. Mi ĉiam havis multe da ideoj, tial mi ne dubis, ke la kapo laboras kiel necesas. Sed nun evidentiĝis, ke ideo, eĉ ideo de tia bonega ŝalupo, per si mem estas ankoraŭ nenio. Ideo povas krevi, kiel sapveziko, se ne konvenos kalkuloj.
Dum mi ĉagreniĝis, al Jaĉjo venis sava ideo: oksigenon kaj hidrogenon oni povas ricevi sen elektro, pure kemie. Vere, sulfata acido plus zinko donas hidrogenon, kio povas esti pli simpla!
Antaŭe tia penso entuziasmigus min: vivu kemio, longe etendanta siajn manojn... Antaŭe ĉio estis simpla: vi elpensis ion kaj ĝojas. Sed nun post elpenso venas dubo, timo, ke la ideo fiaskos. Necesas kalkuli, sed ja kalkuloj estas proksimumaj — same estas malfrue ĝoji. Jam kiam ĉio estos konstruita kaj testita, tiam certe eblos ĝoji.
Ni komencis cerbumi, kiom ni bezonas da reakciaĵoj, kiom pezos ujoj, tuboj kaj cetera internaĵo, kiom pezas la ŝalupo mem. Rezultis, ke la pezo estas duoble pli granda, ol necesas. Ne kvardekoble, nur duoble, sed la ŝalupo ja tutegale dronos...
Nokte mi sonĝis dronantajn ŝipojn. Kaj poste mi komprenis, ke oksigenon produkti ne necesas, oksigeno estas en la aero. Do duonon de la internaĵo eblas forĵeti, la ŝalupo malpeziĝos, kaj ne dronos! Tre logike.
Ni montris niajn kalkulojn al Matraso. Rapide trarigardinte la kalkulojn, li korektis du eraretojn kaj murmuris:
— Se vi jam komencis pensi, provu pensi plu.
Interalie, tio evidentiĝis interesa — pensi. Kvazaŭ ŝakludo. Vi faris movon, kaj kontraŭulo respondas al vi, — kaj necesas superi, superpensi la kontraŭulon. Nur ne estas sciate, kiu estas via kontraŭulo, vi lin ne vidas. Jaĉjo diris, ke la kontraŭulo estas nia propra stulteco. Sed se tio estas stulteco, kial ĝi tiom lerte rezistas? Jes, antaŭe tiaj demandoj ne aperis.
Por ricevi hidrogenon, necesas sulfata acido kaj zinko, ilia stoko devas troviĝi sur la ŝalupo, kaj tio estas superflua pezo. Pli avantaĝe estas preni kalcian karbidon, plej simplan karbidon, kiun uzas gasveldistoj. Karbido plus akvo donas gason, acetilenon. Kaj ĝi neniom malpli bonas, ol hidrogeno. Ja kio belas ĉi tie: sur la ŝalupo estos nur karbido, akvon preni ne necesas, da ĝi estas amaso ĉirkaŭ la ŝipo.
Ni denove venis al Matraso kaj ĉion rakontis. Li atente elaŭskultis nin kaj komencis mirigite enrigardi nin, kvazaŭ ekvidis unuafoje.
— Vi pensas, do, vi ekzistas, — solene diris li. — Se, certe, pravas Kartezio. Jen tablo. Muntu instalaĵon por ricevo de acetileno. Necesas reguligi ĝin tiel, ke la procezo iru egalmezure.
La instalaĵon ni muntis dum du vesperoj, tamen tuj devis ĝin malmunti: karbido netolereble odoris, en la ĉambro kaj en la koridoro ne eblis spiri. Ni remuntis la instalaĵon en ventoŝranko. Nikolaj Borisoviĉ ne deiris de ni eĉ unu paŝon kaj alkroĉiĝis al ĉiu bagatelo. Ŝajne ĉio estis ĝusta: akvo gutis sur karbidon, kaj eliĝanta acetileno iris laŭ kaŭĉuka tubo al brulilo. Sed la brulilo neniel volis funkcii egalmezure. La flamo jen apenaŭ flagretis, jen altiĝis kiel grandega muĝanta kolono, poste denove kvietiĝis. Tio dependis de mil kaŭzoj: kiaj estas prenitaj pecoj de karbido, kiel ili estas metitaj, kiel aliras akvo, kiel estas malfermita krano de la brulilo...
Aliaj geknaboj jam estis finantaj modelojn de kemiaj uzinoj, en la mara rondeto staris preskaŭ preta modelo de krozoŝipo «Kirov», kaj ni ankoraŭ umadis kun karbido. Nun mi legis libron de Max Valier «Flugo en mondospacon», la libro estis interesega, sed hejme mi devis kaŝi ĝin de la panjo, ĉar sur ties unua paĝo estis portreto de Max Valier en funebra kadro: Valier pereis, testante raketan aŭtomobilon. Matraso portis al mi kelkajn librojn pri raketa tekniko. En unu el ili estis dirite, ke en proksima estonteco raketa principo trovos plej vastan uzon en socialisma tekniko. Enmemoriĝis familinomo de la aŭtoro: inĝeniero S. P. Korolov...
Mi eĉ ne rimarkis, kiel pasis vintraj ferioj. Ĉiutage de mateno ĝis malfrua vespero ni okupiĝis pri karbido. Ŝanĝadis ujojn, tubojn, kranojn, provis disfroti karbidon en pulvoron, kaj, male, premis ĝin en densajn kubetojn. Matraso observis nin, iam helpis rekonstrui la instalaĵon, sed nenion sufloris. «Per eraroj oni lernas, — diris li foje. Kaj aldonis: — Se tio estas PROPRAJ eraroj».
Je du etaĝoj malsupre, en granda halo staris novjarfesta piceo. De tie aŭdiĝis muziko, voĉoj, rido. Foje al ni enkuris Dina. Ŝi estis en vesto de Neĝulino, verŝajne ŝi volis fanfaroni. Ŝi malaprobe flaris aeron, ronketis kaj diris, ke post la ferioj ŝi denove bezonos acetonon. Tiutage Jaĉjo trabruligis novan ĥalaton, tial li nur ekstrabis al Dina kaj ne tre ĝentile klarigis, ke ni nun pensas kaj ni ne havas tempon por ĉiaj bagateloj.
— Jen, pensuloj! — indignis Dina. — Kiu ĝin bezonas, tiun ŝalupon?
Naiva demando! Ja ni sciis, ke nia modelo venkos ĉiujn rekordojn de rapideco sur akvo, unue. Kaj due, eblas konstrui laŭ la sama principo grandan ŝipon, kaj de Bakuo ĝis Astraĥano ĝi trairos dum horo, kaj ĝis Krasnovodsko eĉ entute dum iaj dudek minutoj.
— Por kio mi bezonas vian Krasnovodskon, — sen ĉia logiko diris Dina.
Ŝi ŝrumpigis la nazon kaj neglekte ronketis. Ŝi faris tion efekte, ŝiaj okupiĝoj en la teatra rondeto ne estis vanaj.
Acetonon ni tamen por ŝi faris, ĉi-foje necesis konfiski stokon de aceto de mia panjo. Kaj la instalaĵo nia pli kapricis, ni nenion sukcesis. En aŭtomobila rondeto ni prenis manometron, per kiu ŝoforoj mezuras aerpremon en aŭtaj pneŭmatikoj. Al tiu manometro ni alfaris stangojn kaj risortojn, por ĝi aŭtomate turnu kranojn depende de tio, kiel ŝanĝiĝas premo de acetileno. Laŭ ideo ĉio estis simpla. Malgrandiĝis premo en la ujo — la stangoj fermos kranon sur la tubo, laŭ kiu eliras acetileno, kaj malfermos alian kranon, laŭ kiu en la ujojn ekfluos akvo. Altiĝos la premo — kaj la risortoj remetos la kranojn en antaŭan staton. Sed en realo la kranoj obstinegis, al la manometro mankis fortoj por stiri ilin. Sergej Andrejeviĉ alportis al ni alian manometron — grandegan, pezan, de vaporŝipaj kaldronoj.
— Nenio, certe, rezultos, sed provu. Por praktiko, — diris li.
Fortojn tiu manometro havis sufiĉajn, ĝi ŝatis turni la kranojn senkaŭze, por petoli. Ĉiam ni estis devigitaj reguligi la stangojn kaj risortojn. Ni kalkulis, rezultis, ke necesas plilongigi la modelon ĝis unu metro kaj duono, alie ĉio ne enmetiĝos en ĝin. Jaĉjo eldiris penson, ke la manometro kapricas pro ŝanĝiĝo de atmosfera premo. Mi trovis barometron, per kiu oni mezuras atmosferan premon, kaj igis ĝin reguligi la manometron. La reguligilaro elkreskis, laŭ la plej modestaj kalkuloj rezultis, ke la modelo devas esti du metrojn longa. Sed la barometro de tempo al tempo kapricis. Je unu-du tagoj antaŭ pluvo ĝi komencis terure nervoziĝi, kaj ricevis ian tremon. Irantaj de la barometro stangetoj kaj risortoj febre tiris la grandan manometron, kaj tiu siavice komencis turni kranojn, tute ne atentante tion, kio okazis en la ujo kun karbido. Necesis ankoraŭ iu aparato, por ĝuste stiri la barometron, por tiu ĝuste stiru la manometron, por tiu ĝuste stiru la kranojn...
Kaj jen tiam, kiam ni plene malesperis, aperis vica genia penso: necesas ĉion ĉi forĵeti kaj sidigi tien homon, kiu turnos la kranojn. Necesos denove pligrandigi la ŝalupon, nun ĝi devas havi longon tri aŭ kvar metroj, fakte, tio estos jam ne modelo, sed VERA raketa ŝalupo. Tamen kiom pli interesa tio estas!
Unue ni eldonis tiun penson al Sergej Andrejeviĉ. Ni esperis al liaj fortikaj nervoj. Ja tuta ŝipo kaj viva homo interne...
— Ni komprenas, ke nenio rezultos, — ruze diris Jaĉjo. — Sed ja eblas provi, ĉu? Por praktiko.
Sergej Andrejeviĉ ridetis:
— Ruzulo vi estas, fraĉjo. Kial do ne rezultos? Korpo nepre rezultos. Sed la motoro... Bone, se vi ne sukcesos — eblos starigi velon. Provu! Por praktiko.
Kun Nikolaj Borisoviĉ estis pli malfacile. Li longe kalkulis, kiom da karbido necesos, kiom da acetileno eligos tiu karbido. Kaj kio okazos, se ĉio ĉi eksplodos. Ni estis pruvantaj, ke komence ne necesas preni tutan stokon de karbido, ke testadon eblas fari silente kaj singarde, kaj ke entute ne ekzistas en la mondo io pli sendanĝera, ol raketa motoro. Finfine Matraso cedis, sed ekde tiu tago li kontrolis ĉiun nian paŝon.
Ni faris la finan desegnon. Glata kvarmetra korpo. Sidilo de stiranto. Apud la sidilo — ses blokoj de karbido — po tri de ĉiu flanko. De la ujoj iras tuboj ekster la ŝiprandon. Se malfermi kranon, akvo iras en la ujon, komenciĝas la reakcio. Gaso el ĉiuj ujoj kolektiĝas en kolektujon — tio estas ujo, situanta malantaŭ la sidilo, kaj el tie, se malfermi startan kranon, la gaso iras en brulkameron. Restas ŝalti sparkadon, la miksaĵo el la gaso kaj aero eksplodos, la ŝalupo impetos antaŭen, kaj poste ankoraŭ eksplodo kaj ankoraŭ... Pluaj okazaĵoj estis tute klaraj: rekordo de rapido, farita de fama aŭtkonkuristo Campbell sur «Blua birdo», estos nepre superita! Ĉio estas logika!
La korpon ni konstruis en korto de la Junpionira Klubo. Unuatempe tio neniun interesis, ni laboris trankvile. La korpo rezultis stranga, eĉ ni mem ne atendis, ke ĝi estos tia. La pruo similis kapon de rapida avio, kaj la poŭpo estis tute mara — vasta, kun granda kilo.
Per komplikaj diplomataj intertraktoj ni akiris en la glisila rondeto fotelon de glisilo kaj bonegan kontrolpanelon de avio. Certe, la kontroliloj ne funkciis, sed aspektis bonege, kaj en mallumo nadloj kaj ciferoj belege brilis. Aparte al mi plaĉis unu aparato — sur ĝia skalo estis surskribo «Angulo de atako». Tio belege sonis — ANGULO DE ATAKO!
Kun aŭtomobilistoj, kiuj evidentiĝis pli praktikaj kaj pli avaraj ol la glisilistoj, diplomataj intertraktoj ne havis sukceson. Ĉi tie ni devis fari naturan interŝanĝon: kontraŭ acido por akumuliloj ni ricevis stirradon, kaj kontraŭ solvilo por farbo ni interŝanĝis aŭtolanternon, sparkilon de aŭto «GAZ» kaj pleksiglasan ŝildon de motorciklo. La ŝildon ni fleksis, kaj ricevis ŝikan supraĵon por kajuto — kiel en avio.
Lasi ĉion ĉi por nokto en la korto estis riske, kaj nun ni ĉiuvespere trenis la korpon sur la sesan etaĝon. La ŝtuparo estis marmora, sed sufiĉe malvasta kaj kruta, kaj sur la ŝtuparejoj staris skulptaĵoj de sportistoj kaj pendis pentraĵoj. Ni penis ne malutili al la korpo kaj ne ĉiam sukcesis observi la alion. Iu plendis al la direktoro, kaj foje la direktoro aperis en la korto. De Dina ni sciis, ke la direktoro samtempe gvidas la teatran rondeton. Estis malfacile diri, kiom li estis kolera en realo, sed aspekton li havis treege koleran: proksimume kiel de Johano La Terura, ludata de aktoro Jurij Jakovlev. La direktoro dufoje ĉirkaŭiris la ŝalupon kaj iel trankviliĝis. Entute mi rimarkis, ke homoj, foraj de tekniko, nevole iel mallaŭtiĝas apud maŝinoj. Verŝajne, maŝinoj ŝajnas al ili io simila al dresitaj tigroj: dresado devas agi, kaj la dresisto estas apude, sed tigro estas tigro — kiu scias, kio povas okazi...