La flava gnomo
laŭ Madame d'Aulnoy.
elangligis Donald J. HARLOW
el La blua felibro de Andrew LANG
Iam estis reĝino kiu estis la patrino de multaj infanoj, kaj el ili restis sole unu filino. Sed ŝi valoris almenaŭ mil.
Ŝia patrino, jam de la morto de ŝia patro la reĝo amis nenion tiom kiom tiun reĝidineton, tiom timis perdi ŝin, ke ŝi trodorlotis ŝin, kaj neniam provis korekti ŝiajn misojn. Sekve, tiu eta homo, kiu estis kiel eble plej bela kaj kiu iam portos kronon, maturiĝis tiel orgojla kaj tiel amanta sian belecon, ke ŝi malŝatis ĉiun alian en la mondo.
La Reĝino, ŝia patrino, per karesoj kaj flatoj helpis kredigi al ŝi, ke nenio estas tro bona por ŝi. Preskaŭ ĉiam ŝi portis la plej belajn robetojn, kiel feino, aŭ kiel reĝino eliranta por ĉasi, kaj la sinjorinoj de la Kortego sekvis ŝin vestitaj kiel arbarfeinoj.
Kaj por eĉ pli vanigi ŝin, la Patrino okazigis, ke ŝian portreton pentru la plej lertaj pentristoj, kaj sendis ĝin al kelkaj najbaraj reĝoj, al kiuj ŝi tre amikis.
Vidinte tiun portreton ili ĉiuj enamiĝis kun la Princino -- sed al ĉiu ĝi malsame efikis. Unu ekmalsanis, unu tute freneziĝis, kaj kelkaj el la plej bonŝancoj ekvojaĝis por vidi ŝin kiel eble plej baldaŭ, sed tiuj kompatindaj reĝidoj, ekvidinte ŝin, tuj fariĝis ŝiaj sklavoj.
Neniam ekzistis pli gaja Kortego. Dudek ŝatindaj reĝoj faris sian eblon por agrabligi sin, kaj elspezinte multegan monon por prezenti unu distraĵon, ili opiniis sin bonŝancaj se la Reĝidino diris, "Tio estas interesa."
Tiom da admirado ege plaĉis al la Reĝino. En ĉiu tago ŝi ricevis sep- aŭ okmil sonetojn, kaj similan nombron da elegioj, madrigaloj kaj kantoj, kiujn sendis al ŝi ĉiuj poetoj de la mondo. Ĉia prozaĵo kaj poeziaĵo verkita en tiu tempo rilatis al Belega -- tiu estis la nomo de la Reĝidino -- kaj ĉiujn iliajn kamenfajrojn hejtis tiuj versaĵoj, kiuj kraketis kaj fajrerŝprucis pli bone ol iu ajn speco de ligno.
Belega jam estis dekkvinjara, kaj ĉiu el la Reĝidoj volis edzinigi ŝin, sed neniu el ili kuraĝis tion diri. Kiel ili povus, sciante, ke iu ajn el ili povus dehaki al si la kapon kvin aŭ ses fojojn tage, nur por kontentigi ŝin, kaj tion ŝi opinius nura malgravaĵo, tiom malmulte ŝi atentus pri tio? Oni povas bildigi al si, kiom ferkora ŝiaj amantoj opiniis ŝin; kaj la Reĝino, kiu volis vidi ŝin jam edzino, ne sciis, kiel persvadi al ŝi seriozi pripensi tion.
"Belega", ŝi diris, "mi ja deziras, ke vi ne estu tiom orgojla. Kial vi tiom malŝategas tiujn bonajn reĝojn? Mi deziras, ke vi edzigu unu el ili, kaj vi tute ne provas kontentigi min."
"Mi estas tute feliĉa," respondis Belega: "bonvolu lasi min en paco, sinjorino. Neniu plaĉas al mi."
"Sed vi estus tre feliĉa kun iu ajn el tiuj Reĝidoj," diris la Reĝino, "kaj mi ege koleros se vi enamiĝos kun iu, kiu ne sufiĉe valoras por vi."
Sed la Reĝidino tiom altopiniis pri si, ke ŝi ne opiniis iun ajn el siaj amantoj sufiĉe lerta aŭ bela por ŝi; kaj ŝia patrino, kiu fariĝis tre kolera pri ŝia insisto ne edziniĝi, komencis deziri, ke ŝi ne estus permesinta al tiu tiom da decidlibereco.
Finfine, ne sciante kion fari, ŝi decidiĝis interkonsiliĝi kun iu sorĉistino, laŭnome "La Feino de la Dezerto". Tion ŝi nur malfacile povis fari, ĉar tiun gardis kelkaj teruraj leonoj; sed, feliĉe, la Reĝino antaŭlonge aŭdis, ke iu dezirante preteriri tiujn leonojn devus ĵeti antaŭ ilin kukon faritan el milia floro, sukeraĵo, kaj krokodilovoj. Tiun kukon ŝi propramane kuiris, kaj, metinte ĝin en korbeton, ekiris por serĉi la Feinon. Sed, ĉar ŝi ne alkutimiĝis longe promenadi, ŝi baldaŭ laciĝis, eksidis ĉe la piedo de arbo por ripozi, kaj tuj ekdormis. Kiam ŝi vekiĝis, tre konsternis ŝin la rimarko, ke la korbo malplenas. La kuko malaperis! kaj, tiom pli malbone, tiumomente ŝi aŭdis la muĝadon de la leonegoj, kiuj eksentis ŝian proksimecon kaj venis por serĉi ŝin.
"Kion mi faru?" ŝi elkriis; "ili formanĝos min," kaj, ne povante iri eĉ unu paŝon pro timego, ŝi komencis plori kaj apogis sin ĉe la arbo, sub kiu ŝi dormis.
Tiumomente ŝi aŭdis iun diri: "Hm, hm!"
Ŝi plenĉirkaŭe rigardis, kaj tiam supere al la arbo, kaj ŝi vidis tie etulon, kiu manĝis oranĝojn. "Ha! Reĝino," li diris, "mi bone konas vin, kaj mi scias, kiom vi timegas la leonojn; kaj tute prave, ĉar ili jam manĝis multajn aliajn homojn; kaj kion vi povas atendi, ĉar mankas al vi kuko por doni al ili?" "Mi devos decidi perei," diris la kompatinda Reĝino. "Ve! Tio ne tiom gravus al mi se nur mia kara filino jam estus edzino." "Ha! vi havas filinon," kriis la Flava Gnomo (li havas tian nomon ĉar li ja estis gnomo, kaj havis flavan vizaĝon, kaj loĝis en la oranĝarbo). "Tio ĝojigas min, ĉar mi mem serĉadas edzinon tra la tuta mondo. Nu, se vi promesos, ke ŝi fariĝos mia edzino, eĉ ne unu el la leonoj, tigroj aŭ ursoj tuŝos vin." La Reĝino rigardis lin, kaj preskaŭ tiom timis lian malbelegan vizaĝon kiom antaŭe la leonojn, kaj ŝi ne povis diri eĉ unu vorton. "Kion! vi hezitas, sinjorino," kriis la Gnomo. "Certe plaĉas al vi manĝiĝi ankoraŭ vivante." Kaj kiam li parolis, la Reĝino vidis la leonojn, kiuj kuris al ili laŭ deklivo. Ĉiu havis du kapojn, ok piedojn, kaj kvar vicojn da dentoj, kaj iliaj haŭtoj estis solidaj kiel testudo-karapacoj, kaj ruĝe brilis. Vidinte tiun teruraĵon, la kompatinda Reĝino, kiu tremis kiel kolombo ekvidinte falkon, elkriis kiel eble plej laŭte, "Ho! kara S-ro Gnomo, Belega edziniĝos vin." "Ĉu, do!" li malestime diris. "Belega estas ja beleta, sed mi ne aparte volas edzinigi ŝin -- ŝi restu via." Ho! nobla moŝto," diris la Reĝino, ege timante, "ne rifuzu ŝin. Ŝi estas la plej ĉarma Reĝidino de la mondo." "Nu, do," li respondis, "pro bonkoreco mi akceptos ŝin; sed nepre ne forgesu, ke ŝi estas mia." Dum li parolis, pordeto malfermiĝis en la trunko de la oranĝarbo, la Reĝino rapide eniris, ĝustatempe, kaj la pordo knale fermiĝis antaŭ la vizaĝoj de la leonoj. Tiom konfuzita estis la Reĝino, ke komence ŝi ne rimarkis alia pordeto en la oranĝarbo, sed ĝi baldaŭ malfermiĝis, kaj ŝi trovis sin en kampo plena je kardoj kaj urtikoj. Ĝin ĉirkaŭis kota sulko, kaj je ioma distanco troviĝis pajle tegita dometo, el kiu venis la Flava Gnomo, tre vigle. Li portis lignajn ŝuojn kaj flavan jaketon, kaj ĉar li havis tre longajn orelojn kaj neniom da hararo, li entute aspektis ŝoka. "Mi estas tiom ĝoja," li diris al la Reĝino, "ke, ĉar vi estos mia bopatrino, vi povas vidi la dometon, en kiu via Belega loĝos kun mi. Per ĉi tiuj kardoj kaj urtikoj ŝi povos nutri azeneton, kiun ŝi povos laŭplaĉe rajdi; sub ĉi tiu humila tegmento neniu vetero ĝenos ŝin; ŝi trinkos la akvon de ĉi tiu rivereto kaj manĝos ranojn -- ili estas tre dikaj en ĉi tiu regiono; kaj mi estos ĉiam kun ŝi, bela, agrabla, kaj gaja, kiel vi nun vidas min. Ĉar se ŝia ombro restos al ŝi pli proksime ol mi, tio surprizegos min." La malfeliĉa Reĝino, tuj vidante, kiom mizera estos la vivo de ŝia filino kun tiu Gnomo, ne povis toleri tiun ideon, kaj senvorte kaj sensense ekfalis. Kiam ŝi rekonsciiĝis, ŝi tute surprizite trovis, ke ŝi kuŝas en la propra lito, hejme, kaj tiom pli, ke ŝi portas la plej belan puntan noktoĉapon, kiun ŝi iam ajn vidis. Komence ŝi supozis, ke ĉiuj ŝiaj aventuroj, la teruraj leonoj, kaj ŝia promeso al la Flava Gnomo, ke li edzinigos Belegan, nepre estis sonĝo, sed restis la nova ĉapo, kiun ties belaj rubando kaj punto, por rememorigi ŝin pri tio, ke la tuto efektive okazis, kio tiom malfeliĉigis ŝin, ke ŝi povis nek manĝi nek trinki nek dormi, pripensante tion. La Reĝidino, kiu, malgraŭ sia miskondutado, vere kaj tutkore amis sian patrinon, tre malfeliĉis, kiam ŝi rimarkis la malgajecon de la Reĝino, kaj ofte demandis, kia estas la problemo; sed la Reĝino, kiu deziris, ke ŝi ne ekkonu la veron, nur respondis, ke ŝi malsanas, aŭ ke unu el ŝiaj najbaroj minacas militi kontraŭ ŝi. Belega bone sciis, ke io estas kaŝita de ŝi -- kaj ke neniu el tiuj estis la vera kialo de la maltrankvileco de la Reĝino. Ŝi do decidiĝis, ke ŝi iros por konsiliĝi pri tio kun la Feino de la Dezerto, aparte pro tio, ke ŝi ofte aŭdis pri ties saĝeco, kaj ŝi opiniis, ke ŝi povus samtempe peti konsilon pri tio, ĉu estus bone edziniĝi, ĉu ne. Ŝi do tre zorge kuiris iom de la ĝusta kuko por pacigi la leonojn, kaj unu nokton tre frue iris supren al sia ĉambro, pretekstante, ke ŝi enlitiĝos; sed ŝi anstataŭe volvis sin en longa blanka vualo, kaj deiris laŭ sekreta ŝtuparo, kaj tute sole ekiris por trovi la Sorĉistinon. Sed atinginte la saman fatalan oranĝarbon, kaj vidante ĝin kovrita de floroj kaj fruktoj, ŝi haltis kaj komencis pluki oranĝojn -- kaj tiam, demetinte sian korbon, ŝi sidiĝis por manĝi ilin. Sed kiam jam estis la horo por pluiri, la korbo estis malaperinta, kaj, kvankam ŝi serĉis ĉie, eĉ ne spuron ŝi povis trovi. Ju pli ŝi serĉis ĝin, des pli ŝi timis, kaj finfine ŝi ekploris. Tiam ŝi subite vidis antaŭ si la Flavan Gnomon. "Kia estas la problemo, bela?" li diris. "Kial vi ploras?" "Ve!" ŝi respondis; "ne mirinde, ke mi ploras, ĉar mi perdis la korbon da kuko, kiu devis helpi min sekure atingi la kavernon de la Feino de la Dezerto." "Kaj kial vi deziras ŝin, bela?" diris la monstreto, "ĉar mi estas ŝia amiko, kaj cetere mi estas tute same tiel lerta kiel ŝi." "La Reĝino, mia patrino," respondis la Reĝidino, "lastatempe suferas tiel profundan malgajecon, ke mi timas, ke ŝi mortos; kaj mi timas, ke eble mi kulpas pri tio, ĉar ŝi tre deziras, ke mi edziniĝu, kaj mi devos verdiri al vi, ke ĝis nun mi trovis neniun, kiun mi opinias taŭga kiel edzo. Do pro tiu diversaj kialoj mi volas konsiliĝi kun la Feino." "Ne plu ĉagreniĝu, Reĝidino," respondis la Gnomo. "Mi povas informi vin pli bone ol ŝi. La Reĝino, via patrino, promesis edzinigi vin -- " "Promesis edzinigi MIN!" interrompis la Reĝidino. "Ho! ne. Certe ne. Ŝi estus dirinta tion al mi se ŝi farus tion. Mi estas tro interesita pri la afero por ke ŝi promesu ion ajn sen mia konsento -- vi certe eraras." "Bela Reĝidino," subite ekkriis la Gnomo, surgenuiĝante antaŭ ŝi, "mi flatas min, ke ne malplaĉos al vi ŝia elekto, kiam mi diras al vi, ke al MI ŝi promesis la feliĉon edzinigi vin." "Vi!" kriis Belega, repaŝante. "Mi patrino volas, ke mi edziniĝu al vi! Kiel vi povas esti tiom stulta, eĉ pensi tion?" "Ho! ne tiom gravas al mi, ke mi havu tiun honoron," kolere kriis la gnomo; "sed jen, venas la leonoj; ili manĝos vin en tri glutoj, kaj jen fino al via kaj via orgojlo." Kaj, ja, tiumomente la kompatinda Reĝidino aŭdis iliajn timigajn hurlojn dum ili pli kaj pli proksimiĝis. "Kion mi faru?" ŝi elkriis. "Ĉu ĉiuj miaj feliĉaj tagoj devos ĉi tiel finiĝi?" La malica gnomo rigardis ŝin kaj komencis spite ridi. "Almenaŭ," li diris, "kontentigos vin, ke vi mortos senedze. Bela Reĝidino tia, kia vi, certe preferos morti ol esti la edzino de kompatinda eta gnomo kiel mi." "Ho, ne koleru min," kriis la Reĝidino, kunkroĉante la manojn. "Mi preferus edziniĝi al ĉiuj gnomoj de la mondo ol morti laŭ ĉi tiu terura maniero." "Bone rigardu min, Reĝidino, antaŭ ol vi ĵuros," li diris. "Mi ne volas, ke vi trorapide promesu al mi." "Ho!" ŝi kriis, "venas la leonoj. Sufiĉe mi rigardis vin. Mi tiom timas. Tuj savu min, alie mi pereos pro teruro." Dirinte tion, ŝi tuj falis sensensa, kaj kiam ŝi rekonsciiĝis, ŝi trovis sin en sia liteto, hejme; kiel ŝi iris tien, ŝi ne povis konstati, sed ŝi estis vestita en la plej belaj punto kaj rubandoj, kaj sur ŝia fingro estis ringeto fabrikita el unusola ruĝa haro, tiel strikta, ke, malgraŭ multaj provoj, ŝi ne povis demeti ĝin. Kiam la Reĝidino vidis tiojn, kaj memoris, kio okazis, ankaŭ ŝi fariĝis ege malgaja, kio surprizis kaj alarmis la tutan Kortegon, kaj la Reĝinon pli ol iun ajn. Cent fojojn ŝi demandis al Belega, ĉu io estas malbona ĉe ŝi; sed tiu ĉiam respondis, ke ne estas problemo. Finfine la ĉefaj homoj de la regno, maltrankvilaj por vidi la Reĝidinon edzino, sendis al la Reĝino por peti, ke ŝi elektu edzon por la Reĝidino kiel eble plej baldaŭ. Ŝi respondis, ke nenio pli plaĉus al ŝi, sed ke ŝia filino ŝajnis nevolanta edziniĝi, kaj ŝi rekomendis al ili mem iri kaj priparoli la aferon kun la Reĝidino; kaj tion ili tuj faris. Nu, Belega estis multe malpli orgojna post sia aventuro kun la Flava Gnomo, kaj ŝi ne povis elpensi pli bonan metodon por liberigi sin de la monstreto ol edziniĝi al iu potenca reĝo; ŝi do respondis pli favore al ilia peto ol ili antaŭe esperis, dirante ki, kvankam ŝi estas tre feliĉa en sia nuna situacio, tamen, por kontentigi ilin, ŝi konsentos edziniĝi al la Reĝo de la Orminejoj. Tiu estis tre bela kaj potenca Reĝido, kiu amis la Reĝidinon jam multajn jarojn, sed ne supozis, ke ŝi iam ajn amos lin. Vi povas facile bildigi al vi, kiel feliĉa li estis, kiam li aŭdis tiun novaĵon, kaj kiom koleriĝis ĉiuj aliaj reĝoj, perdante por ĉiam la esperon edzinigi la Reĝidinon; tamen, Belega ne povis edziniĝi al dudek reĝoj -- ŝi ja trovis malfacila elekti unu, ĉar ŝia vanteco kredigis ŝin, ke estas neniu en la mondo taŭga por ŝi. Oni tuj komencis prepari por la plej granda geedziĝo, kiu iam ajn okazis en la palaco. La Reĝo de la orminejoj sendis tiel grandajn monsumojn, ke la tutan maron kovris la ŝipoj, kiuj venigis ĝin. Oni sendis kurierojn al ĉiuj plej gajaj kaj rafinitaj Koretegoj, aparte al la Kortego de Francio, por elserĉi ĉiun novan kaj karan por ornami la Reĝidinon, kvankam ŝia peleco jam estis tiel perfekta, ke neniu vestaĵo povus plibeligi ŝin. Almenaŭ, tion pensis la Reĝo de la Orminejoj, kaj li neniam feliĉis se li ne estis kun ŝi. Rilate la Reĝidinon, ju pli ŝi vidis la Reĝon, des pli li plaĉis al ŝi; li estis tiel malavara, tiel bela kaj tiel lerta, ke ŝi fine amis lin preskaŭ tiom, kiom li amis ŝin. Kiel feliĉaj ili estis dum ili kunvagadis en la belaj ĝardenoj, foje aŭskultante dolĉan muzikon! Kaj la Reĝo ofte verkis kantojn por Belega. Jen unu, kiu plaĉegis al ŝi: |