![发贴心情](skins/Default/topicface/face1.gif)
Georgo Buĥno: Vojceko
(Georg Büchner: Woyzeck)
fragmento
elgermanigata de Vilhelmo Lutermano
Personoj:
Franc' Vojceko
Maria
kapitano
doktoro
ĉeftamburisto
Andro
Greta
budisto
bazarkriisto
maljunulo kantanta kun gurdo
infano, kiu dancas
Judo
gastejestro
metiisto unua
metiisto dua
Karlo, idioto
Keta
pajaco
avino
policisto
kuracisto
juĝisto
soldatoj, studentoj, knaboj kaj knabinoj, infanoj, popolamaso k.a.
LIBERA KAMPARO. LA URBO MALPROKSIME.
Vojceko kaj Andro tranĉas bastonojn en arbustaro. Andro (fajfas)
Vojceko: Ja, Andro, tiu loko, malbenita ĝi estas. Ĉu vi vidas la helan strion tie tra la herbaro, kie laŭkreskas
la fungoj? Tie ruliĝas vespere la kapo, iu foje ĝin levis, li pensis, ke estas erinaco. Tri tagojn kaj tri noktojn,
kaj li kuŝis inter plankoj (1) (mallaŭte) Andro, tio estis la framasonoj; jen vere: la framasonoj!
(Silento)
Andro (kantas): Sidis du leporoj,
Manĝis for la verdan, verdan herb' ...(2)
Vojceko: Silentu! Ĉu vi aŭdas, Andro, ĉu vi aŭdas? Io iras!
Andro: Manĝis for la verdan, verdan herb'
ĝis nur restis radikoj.
Vojceko: Ĝi iras malantaŭ mi, sub mi, (piedbatas sur la tero) kava, ĉu vi aŭdas? Ĉio kava tie sube. La framasonoj!
Andro: Mi timas.
Vojceko: Estas tiom stranga silento. Oni emus reteni la spiron. Andro!
Andro: Kio?
Vojceko: Diru ion! (Gapas ien) Andro! Rigardu, kiom hele! Super la urbo ĉio estas ardo! Fajro kuras ĉirkaŭ la ĉielo
kaj bruego malsupren kvazaŭ trombonoj. Kiom supreniĝas! For. Ne rigardu malantaŭen. (Tiras lin en la veprejon)
Andro (post paŭzo):Vojcek', ĉu vi tion ankoraŭ aŭdas?
Vojceko: Silenta, ĉio silenta, kvazaŭ la mondo estus morta.
Andro: Ĉu vi aŭdas? Ene ili tamburas. Ni foriĝu.
LA URBO
Maria kun sia infano ĉe fenestro. Greta.
La vespersignala orkestro(3) pretermarŝas, la ĉeftamburisto antaŭe.
Maria la infanon surbrake lulante: Ho, bubeto! Ra ta ta tam! Ĉu aŭdas? Jen ili venas.
Greta: Kia viro, kiel arbo.
Maria: Li staras sur siaj piedoj rekte kiel leono.
(La ĉeftamburisto salutas.)
Greta: Hej, kiaj plaĉaj okuloj, sinjorino najbarino, tion oni ne kutimas ĉe vi.
Maria kantas: Soldatoj belaj buboj...
Greta: Viaj okuloj brilas ja ankoraŭ.
Maria: Kaj kial ne?(4) Portu viajn okulojn al la jud', sed polurigu ilin, eble ili ankoraŭ brilas, tiel ke
ili vendiĝos kiel du butonoj.
Greta: Kion vi? Vi? Sinjorino fraŭlino, mi estas honesta persono, sed vi, vi trarigardas sep fendojn
da ledaj pantalonoj.(5)
Maria: Fiaĉino! (Batfermas la fenestron.) Venu mia bubet'. Kion volas la homoj. Estas vi ja nur
kompatinda bastardeto kaj ĝojigas vian panjon kun via fripona vizaĝ'. Za! Za!
(Kantas:) Knabin', kion faros vi nun?
Etulon vi havas, sed viron neniun.
Pri tio ne zorgas mi,
Trakantas la nokton mi,
Hajo popaj mia bub'. Juĥe!
Neniu donacas ion al mi.
Hanseto eljungu l'ĉevalojn ses,
Denove manĝigu la ses.
Avenon ne manĝas,
Kaj akvon ne trinkas,
Nepre nur vinon plej puran, plej freŝan. Juĥe!
Nepre nur vinon plej puran, plej freŝan, juĥe!.(6)
(Oni frapas ĉe la fenestro.)
Maria: Kiu estas? Ĉu vi, Franc'? Envenu!
Vojceko: Ne povas. Devas al kontrolo.
Maria: Ĉu vi tranĉis bastonojn por la kapitano?
Vojceko: Jes, Mari'.
Maria: Kio estas al vi, Franc'? Vi aspektas tiel konfuzita.
Vojceko (mistere): Maria, ree estis io, multo, ĉu ne estas skribite: kaj jen fumo leviĝas el la tero kiel fumo el
forno?
Maria: He!
Vojceko: Ĝi sekvis min ĝis antaŭ la urbo. Kiel tio finiĝos?
Maria: Franc'!
Vojceko: Mi devas for. Ĝis la vespero, Mari, ĉe la festo! Mi ree ŝparis iom. (Li iras.)
Maria: Tiu viro! Tiom spiritigita. Li ne rigardis sian infanon. Li ja freneziĝos pro siaj pensoj. Kial vi tiel silentas,
bub'? Pro tim'? Mallumiĝas tiom, oni kredus esti blinda. Kutime ja iom heligas la stratlaterno. Mi ne eltenas. Mi
timtremas. (Eliras.)
BUDOJ. LUMOJ. POPOLAMASO.
Maljunulo, kiu kantas al gurdo, infano, kiu dancas:
Daŭro sur mondo ne estas,
Morti ni ĉiuj ja devas,
Tion ni bone ja scias!
Maria: Hej! Hopsa!
Vojceko: Mizerul', maljunul'! Mizerinfan'! Juninfan'! Zorgoj kaj festo! Hej Mari', ĉu mi vin ...?
Maria: Homo devas esti ankaŭ pajaco kun saĝo, por diri: Mondo stulta! Mondo bela!
Kriisto antaŭ budo: Estimataj sinjoroj! Estimataj sinjoroj! Rigardu la kreaĵon, kia dio ĝin faris: nenio, tute nenio.
Rigardu nun la arton: marŝas rekte, havas jakon, pantalonon, havas sabron! Ho! Faru kompliment'! Tiel jen vi
baron'. Donu kis'! (Li trumpetas.) Gnom' muziktalent'. Sinjoroj, sinjorinoj, ĉi videblas la astronomia ĉeval' kaj la
petita kanajlobird', karuloj de ĉiuj potentatoj de Eŭrop' kaj membro de ĉiuj kleraj societ', prediras al homoj ĉion,
kiom aĝa, kiom infan', kia maladi'. Pafas pistol', staras unu gamb'. Ĉio eduk' havas nur besta raci', aŭ pli precize
tute racian bestecon, ne estas l'individuo beststulta, kiel multaj person', escepte la estimata publik'. Eniru! Okazos:
la reprezentacio. La komencemento de la komencemento tuj faros sian debuton. Vidu la progreso de la civilizacion.
Ĉio progresas, ĉeval', simi', kanajlobird'! La simi' jam estas soldaton, tio ne estas jam multon, plej basa ŝtupo de
homa ras'! Komencu debuton! Oni faras debuto de debuton. Estos tuj la komencemento de la komencemento.
Vojceko: Ĉu vi volas?
Maria: Kial ne?(7) . Devas esti bele. Kiajn kvastojn havas tiu homo! Kaj la ino havas pantalonojn. (Ambaŭ eniras la
budon)
Sinjoro: Groteske! Tute groteske!
Studento: Vi estas certe ateisto! Ankaŭ mi estas dogma ateisto.
Sinjoro: Groteske!
Studento: Vi trovas tion groteska. Mi ŝatas groteskon.
Vojceko: Mi estas dogma ateisto.
Ĉeftamburisto: Halt! Nun! Ĉu vi vidas tion? Kia femalo!
Suboficiro: Diable! Por reproduktado de regimentoj da kirasuloj!
Ĉeftamburisto: Kaj por bredado de ĉeftamburistoj!
Suboficiro: Kiel ŝi portas la kapon! kvazaŭ la nigra hararo tirus ĝin malantaŭe suben kiel pezilo; kaj okuloj, nigraj ...
Ĉefamburisto: Kvazaŭ oni rigardus en puton, aŭ suben en kamentubon. Antaŭen, ek! -
INTERNE DE LA HELE LUMIGITA BUDO
Maria: Kia lumo, okulo mia!
Vojceko: Ja, Mari', la brando, tio estas barelo da nigraj katoj kun ardaj okuloj. Ho, kia vespero!
Budisto (prezentante ĉevalon): Montru vian talenton! Montru vian bestecan saĝon! Hontigu la
homan socion! Sinjoroj, la besto, kiun vi vidas, vosto ĉekorpe, sur siaj kvar hufoj, estas membro
en ĉiu scienca societo, estas profesoro ĉe nia universitato, instruas al la studentoj kiel rajdi kaj vipi.
- Tio estis simpla racio. Pensu nun per duobla racio! Kion vi faras, pensante per duobla racio? Ĉu
inter tiu klera societo estas azeno? (La ĉevalo skuas la kapon) Ĉu vi nun vidas la duoblan racion? Tiu
estas bestozofo(8) . Ja, tio ne estas bestostulta individuo, tio estas persono, homo, animaleca homo
- kaj tamen animalo, besto. (la ĉevalo kondutas maldece.) Tiele, hontigu la socion. Vidu, la besto
estas ankoraŭ naturo, senideala naturo! Lernu ĉe ĝi! Demandu la kuraciston, sin reteni estas malsanige!
Oni aŭdis: Homo, estu natura! Vi estas kreita el polvo, sablo, koto. Ĉu vi volas esti pli ol polvo, sablo,
koto? Vidu, kia racio; ĝi povas kalkuli kaj tamen ne nombri laŭfingre. Kial? Ĉar nur ne povas sin esprimi,
ĉar nur ne povas klarigi - estas metamorfoziĝanta al homo! Diru al la sinjoroj, la kioma horo estas. Kiu
el la gesinjoroj havas horloĝon, horloĝon?
Suboficiro: Horloĝon! (Elpoŝigas majeste kaj dignoplene horloĝon.) Jen, sinjoro!
Maria: Tion mi devas vidi. (Ŝi grimpas ĝis la unuan vicon; Suboficiro helpas ŝin.)
Ĉefamburisto: Kia femalo!
ĈAMBRO DE MARIA
Maria, ĉeftamburisto
Ĉefamburisto: Maria!
Maria lin rigardante, admire: Faru kelkajn paŝojn. - Super la brusto kiel bovo kaj barbo kiel leono - Tia estas neniu
- Mi estas fiera antaŭ ĉiuj inoj.
Ĉefamburisto: Kiam dimanĉe mi plue havas la grandan plumfaskon kaj la blankajn gantojn, fulmotondro, Maria, la
princo ĉiam diras: He, ci estas viro!
Maria moke: Ĉu vere? (Paŝas antaŭ li) Viro!
Ĉeftamburisto: Kaj vi ankaŭ estas belulino. Diable, ni generu bredaron da ĉeftamburistoj. Ĉu? (ĉirkaŭprenas ŝin.)
Maria (disrevigite): Lasu min!
Ĉefamburisto: Sovaĝa best'.
Maria impete: Provu min tuŝi!
Ĉefamburisto: Ĉu mia kulpo, se el viaj okuloj rigardas la diablo?
Maria: Nu bone(9). Estas jam ĉio egala.