dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → PRINTEMPA PURIGADO

您是本帖的第 998 个阅读者
树形 打印
标题:
PRINTEMPA PURIGADO
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
PRINTEMPA PURIGADO

PRINTEMPA PURIGADO

tradukis Liam Ó Cuirc.

La radŝpinilo en la subtegmento moviĝis.  Ĝi ekkriis:

"Mi estas en ĉi tiu domo duoncent jarojn.  Mi bonfaris.  Mi ŝpinis vestojn kaj lintolon por bonaj geviroj.  Ne permesu, ke oni min elĵetu."

Mi estas en ĉi tiu domo duoncent jarojn.  Mi bonfaris.  Mi ŝpinis vestojn kaj lintolon por bonaj geviroj.  Ne permesu, ke oni min elĵetu."

La tenilrompita taso ĉe la supro de la telerbretaro saltis.  Ĝi ekkriis:

"Mi estas en ĉi tiu domo duoncent jarojn.  Mi bonfaris.  Bonaj geviroj trinkis el mi.  Ne permesu, ke oni min elĵetu."

La transaĵrompita tablo ĉe la muro balanciĝis.  Ĝi ekkriis:

"Mi estas en ĉi tiu domo duoncent jarojn.  Mi bonfaris.  Bonaj geviroj manĝis ĉe mi.  Ne permesu, ke oni min elĵetu."

La pintrompita prenilo ĉe la fajrejo kapkliniĝis.  Ĝi ekkriis:

"Mi estas en ĉi tiu domo duoncent jarojn.  Mi bonfaris.  Mi ekbruligis kaj plilongigis fajrojn por bonaj geviroj.  Ne permesu ke oni min elĵetu."

La krurrompita tabureto apud la kameno riverencis.  Ĝi ekkriis:

"Mi estas en ĉi tiu domo duoncent jarojn.  Mi bonfaris.  Bonaj geviroj ripozis sur mi.  Ne permesu, ke oni min elĵetu."

La spegulo vitrorompita sur la muro sin klinis.  Ĝi ekkriis:

"Mi estas en ĉi tiu domo duoncent jarojn.  Mi bonfaris.  Bonaj geviroj sin vidis en mi.  Ne permesu, ke oni min elĵetu."

La lulilo flankrompita en angulo de la ĉambro malmoliĝis.   Ĝi ekkriis:

"Mi estas en ĉi tiu domo duoncent jarojn.  Mi bonfaris. Bonaj geviroj luliĝis en mi.  Ne permesu, ke oni min elĵetu."

La maljuna dommastrino, spirrompita, korrompita, ĉe la kamena anguleto rigidiĝis.  Ŝi ekkriis:

"Mi estas en ĉi tiu domo duoncent jarojn.  Mi bonfaris.  Mi naskis bonajn gevirojn.  Ne permesu, ke la novedzino de ĉi tiu domo min elĵetu."

 

ip地址已设置保密
2008/5/7 8:22:50

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询