dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → LA TERO DE LA TOMBEJO

您是本帖的第 1037 个阅读者
树形 打印
标题:
LA TERO DE LA TOMBEJO
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
LA TERO DE LA TOMBEJO

LA TERO DE LA TOMBEJO
 
(Caitriona Phaidih, noventerigito, parolas el la tombo)

tradukis Liam Ó Cuirc

Mi ne scias ĉu en la Pundan Lokon aŭ en la Dekkvin-ŝilingan Lokon oni min enterigis.  La diablo prenu ilin se ili metis min en la  Duonginean Lokon post ĉiuj avertoj!  En la mateno de la tago en kiu mi mortis mi kriis el la kuirejo al Pádraig: "Peton mi havas al vi, Pádraig, mia infano", mi diris. "Metu min en la Pundan Lokon.  luj el ni estas enterigitaj en la Duonginean Lokon, sed eĉ se ili estas..."

Mi diris al li, ke ili havigu la plej bonan ĉerkon en la domo de Taidhg.  Bona ĉerko el kverko ĝi estas iuokaze.  La ŝtofo de la skapulario kuŝas sur mi.  Kaj la mortovesto.  Mi mem havis tiujn pretaj...  Estas makulo sur ĉi tiu kovraĵo.  Ĝi similas al buleto da fulgo.  Ne.  Fingropremaĵo.  La edzino de mia filo, certe.  Ĝi similas al ĵia salivumado.  Se Neil vidis ĝin! Supozeble ĵi estis tie.  Je Dio ŝi ne ĉeestus se mi povus malhelpi al ŝi...

Malgranda Cait mallerte tranĉis la mortoveston.  Mi ĉiam diris, ke ne estos prave doni al ŝi aŭ al Bid Sorcha drinki eĉ guton ĝis la korpo estos foririnta de la strato.  Mi avertis Pádraig, ke li ne permesu al ili tranĉi la mortoveston se ili estos drinkintaj.  Sed oni ne povas deteni Malgrandan Cait de korpo.  Estis ĉiam ŝia plej supra ambicio, ke troviĝas ie en la du urboj kadavro.  Se ŝi estus ĝisorele aferplena, la aferoj restu neatentitaj se ŝi povus esti proksima al kadavro.

La kruco estas sur mia brusto, tiu kiun mi mem aĉetis ĉe la misio...  Sed kie estas la nigra kruco, kiun la edzino de benita Tomáisín alportis al mi de Knock tiam, kiam oni devis fine ĉirkaŭligi Tomáisín? Mi diris al ili ke ili metu ankaŭ tiun krucon sur min.  Ĝi estas multe pli okulfrapa ol ĉi tio.  De post ĉi tiu kruco falis de la knabo Pádraig estas sur ĝi malrekta tordo en la Savanto.  La Savanto sur la nigra kruco estas belega.  Kio estas al mi?  Ĉu mi ne estas ĉiam forgesema?  Jen ĝi, sub mia kapo.  Kia domaĝo, ke oni ne metis tion sur mian bruston.

ip地址已设置保密
2008/5/7 8:23:21

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询