dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La lasta juĝo

您是本帖的第 1366 个阅读者
树形 打印
标题:
La lasta juĝo
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
La lasta juĝo

Karel Ĉapek – La lasta juĝo

Rakontoj el unua poŝo kaj rakontoj el la dua poŝo (esperantigis Josef Vondroušek)

Misfama, multobla, per pluraj arest-ordonoj kaj la tuta ĝendarm-armeo kaj detektivoj persekutata murdinto Kugler deklaris, ke oni lin ne kaptos kaj ankaŭ oni ne kaptis lin, almenaŭ ne vivantan. La lasta, entute naŭa lia murd-ago estis, ke li pafmortigis ĝendarmon, volanta lin aresti. La ĝendarmon li pafmortigis,sed lin mem trafis sep kugloj, el kiuj tri estis nepre mortigaj. Tiel ŝajne li eskapis antaŭ la tera justeco.

Lia morto venis tiel rapide, ke li eĉ tempon ne havis eksenti konsiderantan doloron. Kiam lia animo forlasis la korpon, ĝi povis miregi por la strangaĵoj de la transa mondo, mondo ekster spaco, griza kaj senfine dezerta, sed li ne miregis. Homo estinta en karcero ankaŭ en Ameriko, opinias la transan mondon simple nova medio, en kiu kun ioma kuraĝo li trabatalos sin kiel kie ajn.

Fine proksimiĝis al Kugler la neevitebla Lasta Juĝo. Ĉar en la ĉielo estas eterne rajtsuspenda stato, li venis antaŭ Senaton kaj ne antaŭ Asizon, kiel li eble estus atendinta laŭ siaj agoj. La juĝejo estis simple establita, same kiel sur la tero; pro baldaŭ ekkoneblaj kaŭzoj mankis tie kruco, ĉe kiu ĵuras la atestantoj. Estis kvar juĝistoj, ĉiuj maljunaj, meritaj konsilistoj de severaj kaj teditaj vizaĝoj. Formaloĵoj estis iom enuiĝaj: Kugler Ferdinando, sen okopo, naskiĝinta tiun kaj tiun tagon, mortis… Tiam montriĝis ke Kugler ne scias daton de sia morto; tuj li rimarkis, ke ĉi tiu misatento malutilas al li antaŭ la okuloj de la tribunalo, kaj li obstiniĝis.

"Per kio vi iĝis kulpa?" demandis la prezidanto.

"Per nenio," diris Kugler obstinege.

"Venigu atestanton," ĝemis la prezidanto.

Kontraŭ Kugler sidiĝis fortstatura, tute neordinare granda maljunulo, vestita per blua mantelo, plenplena de orsteloj; ĉe lia alveno la juĝistoj stariĝis, kaj ekstaris ankaŭ Kugler, kontraŭ sia volo ravita. Nur, kiam sidiĝis la maljunulo, residiĝis la juĝistoj.

"Atestanto," komencis la prezidanto, "Dio Ĉioscia, ĉi tiu Lasta Senato venigis vin, ke vi prezentu atestaĵon en afero de Kugler Ferdinando. Estante Plej Alte Verama, vi ne bezonas ĵuri. Nur ni petas vin, ke vi en intereso de la proceso limigu vin al la afero kaj ne deflankiĝu al detaloj nehavantaj kontraŭleĝan karakteron. Kaj vi, Kugler, ne interrompu parolon de la atestanto. Li scias ĉion, vane vi neadus. Mi petas sinjoron atestanton, ke li depoziciu."

Dirinte tion, apogis sin la prezidanto oportune per kubutoj je tablo kaj deprenis orajn okulvitrojn, evidente preparita je pli longa parolo de la atestanto. La plej maljuna senatano sidiĝis komforte por dormi. Protokolanta anĝelo malfermis la libron de l´vivo.

Atestanto Dio tusetis kaj komencis:

"Jes, Kugler Ferdinando. Ferdinando Kugler, filo de fabrikoficisto, estis de sia junaĝo mismora infano; ci bubo, kiom ci ĉagrenis! La panjon li ege amis, sed hontis tion montri; tial li estis ribelema jak malobea. Ĉu vi memoras, ke vi ekmordis polekson de paĉjo, kiam li volis vin bati, ĉar vi ŝtelis rozojn en ĝardeno de notario?"

"La rozoj estis por Irma el familio de impostisto," rememoris Kugler.

"Mi scias," diris Dio. "Tiam ŝi estis sepjara. Kaj ĉu vi scias, kio poste okazis kun ŝi?"

"Mi ne scias."

"Ŝi edziniĝis, edzine prenis Oskaron, filon de fabrikanto; li seksingektis ŝin kak dum aborto ŝi mortis. Ĉu vi memoras pri Rudolfo Záruba?"

"Kion okazis kun li?"

"Homo, tiu iĝis maristo kaj pereis en Bombajo. Vi du estis la plej malbonaj buboj en la tuta urbo. Kugler Ferdinando ŝtelis jam en sia deka jaro jak mensogis senĉese; li rilatis kun malbona societo, kiel estis drinkulo kaj almozulo Dlabola, kun tiu li dividis sian manĝaĵon."

La juĝisto mangestis, tio ja ne apartenas ĉi tien; sed Kugler mem sinĝene demandis: "Kaj… kio okazis kun lia filino?"

"Kun Maria?" diris Dio. "Tiu tute senmoraliĝis. En sia dekkvara jaro ŝi vendadis sin, kiel dudekjara ŝi mortis kaj agoniante rememoris vin. En via dekkvara jaro vi ebriigadis vin kaj fuĝadis el la hejmo. Via patro ĝismorte turmentiĝis pro aflikto kaj via patrino plorkonsumis siajn okulojn; vi senhonorigis vian gepatran domon, kaj via fratineto, via bela fratino Marteta ne trovis fianĉon, kiu venus por ŝi en domon de ŝtelisto. Ŝi vivas solece kaj en malriĉo, elĉerpata pro etaj labor-enspezoj, per kiuj ŝin mizerikordaj homoj vundadas."

"Kion ŝi faras ĝuste nun?"

"Ĝuste nun ŝi estas en butiko de Vlček kaj aĉetas fadenojn, por kudri ĝis la krepuskiĝo. Ĉu vi memoras la butikon? Foje vi aĉetis tie vitran irizan globeton; tiam vi estis sesjara; kaj jam unuan tagon vi perdis la globeton kaj ne kaj ne ĝin trovi. Ĉu vi rememoras, kiel tiam vi ploraĉis pro kolerego kaj bedaŭro?"

"Kien ĝi tiam forruliĝis?" demandis Kugler sopire.

"En forfluejon sub defluilo. Ja, homo, tie ĝi kuŝas ĝis nun, kaj de tiam pasis tridek jaroj. Ĝuste nun pluvas sur la tero kaj la vitra globeto skuas en la malvarma, plaŭdanta akvo."

Kugler mallevis la kapon superita. Sed la prezidanto surmetis la okulvitrojn kaj diris milde: "Atestanto, ni devas transiri al la afero. Ĉu la akuzito murdis?"

Dio atestanto kapskuis. "Naŭ homojn li mortigis. La unuan homon en la interbatiĝo. Por tio li senmoraliĝis en la malliberejo. La dua estis malfidela amatino. Por tio li estis kondamnita al morto kaj fuĝis. La tria estis maljunulo, kiun li prirabis. La kvara estis noktgardisto."

"Ĉu tiu mortis?" ekkriis Kugler.

"Li mortis post tri tagoj," diris Dio, "en teruraj doloroj kaj postlasis ses infanojn. La kvina kaj sesa estis du maljunaj geedzoj; li batmortigis ilin per hakilo kaj trovis nur dek ses kronojn, dume ili havis kaŝitajn pli ol dudek mil."

"Mi petas, kie?"

"En pajlomatraco," diris Dio. "En tolsako sub la matraco, kie ili kaŝis sian monon ĉantaĝitan per uzuro kaj avaro. La sepan homon li mortigis en Ameriko; li estis almigrinto, samlandano, senkonsila kiel infano."

"Do en la pajlomatraco ĝi estis," flustris Kugler mirigite.

"Jes," daŭrigis la atestanto. "La oka homo estis piediranto, hazarde transanta vojon de Kugler, kiam oni persekutis lin. Tiam li havis periostiton kaj frenezis pro doloro. Homo, vi multe suferis. La lasta estis ĝendarmo, kiun li pafmortigis, ĝuste antaŭ sia morto."

"Kial li murdis?" demandis la prezidanto.

"Kiel la aliaj homoj," respondis Dio; "pro kolero, pro monavido, post pripenso kaj hazarde, iam kun ĝuo kaj alifoje pro neceso. Li estis donacema kaj iam helpis al homoj. Li estis bona al virinoj, ŝatis bestojn kaj tenis la vorton. Ĉu mi citu liajn bonajn agojn?"

"Dankon," diris la prezidanto, ne necesas. Akuzito, ĉu vi volas ion diri plede por vi?"

"Ne," diris Kugler indiferente; ĉar nun ĉio estis al li egala.

"La tribunalo foriros por la konsiliĝo," deklaris la prezidanto, kaj kvar konsilistoj foriĝis. Dio kaj Kugler restis en la juĝejo.

"Kiu ili estas?" demandis Kugler kapmontrante al la forirantoj.

"Homoj kiel vi," diris Dio. "En la mondo estis juĝistoj kaj ili juĝas do ankaŭ ĉi tie."

Kugler mordetis siajn fingrojn. "Mi opiniis… nome, mi ne zorgis pri tio, sed… mi atendus, ke juĝos vi kiel… kiel…"

"Kiel Dio," findiris la granda oldulo. "Sed jen ĝuste tio, komprenu. Ĉar mi ĉion scias, tute mi ne povas juĝi. Tio ne eblas. Ĉu vi scias, kiu vin tiam denuncis?"

"Mi ne scias," diris Kugler surprizite.

"Lucia, kelnerino; ŝi denuncis vin pro ĵaluzo."

"Pardonu," ekkuraĝis Kugler, "sed vi forgesis diri, ke en Ĉikago mi pafmortis tiun fiulon Teddy."

"Ba ne," oponis Dio, "tiu konvaleskis el tio kaj vivas ĝis nun. Mi scias, ke li estas denuncanto; sed, homo, alie li estas bonulo kaj ege amas infanojn. Nur ne pensu, ke iu estas tute malbona."

"Kial vi… kial vi, Dio, ne juĝas mem?" demandis Kugler mediteme.

"Ĉar mi scias ĉion. Se la juĝistoj ĉion, sed nepre ĉion scius, ankaŭ ili na povus juĝi; nur ili komprenus ĉion eĉ la koro dolorus ilin el ĉio. Kiel nur mi povus vin juĝi? Juĝisto scias nur pri viaj krimoj; sed mi scias ĉion pri vi. Ĉion, Kugler. Kaj tial mi ne povas juĝi."

"Kaj kial do juĝas tiuj homoj… ankaŭ en la ĉielo?"

"Ĉar la homo apartenas al homo. Mi estas, kiel vi vidas, nur atestanto; sed pri la puno, sciu, pri la puno decidas la homoj – ankaŭ en la ĉielo. Kredu min, Kugler, tio estas en ordo; la homoj meritas neniun alian justecon nur la homan."

En tiu momento revenis la juĝistoj de la konsiliĝo kaj la prezidanto de la Lasta Juĝo fortvoĉe anoncis: "Kugler Ferdinando estas kondamnita pro naŭfoje ripetita krimo de insida murdo, mortigoj kaj raboj, pro delikto de revertenco, pro kontraŭleĝa armil-portado kaj pro ŝtelo de rozoj al dumviva puno en infero. La puno tuj validas. Mi petas, nun plua kazo. Ĉu ĉeestas akuzito Machát Ferdinando?"

ip地址已设置保密
2008/5/7 8:48:23

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询