dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La knabino kun vizaĝo de luno

您是本帖的第 1201 个阅读者
树形 打印
标题:
La knabino kun vizaĝo de luno
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
La knabino kun vizaĝo de luno

Margita Dobroviĉova - La knabino kun vizaĝo de luno

(eldonejo Exlibris, j.2002, esper.traduko: Jan Vajs, ilustris: Jaroslav Uhel)

VI.
La gaja procesio de akrobatoj dum sia migrado tra la mondo haltiĝis en pramalnova glora urbo.
Vesperkrepuske ili disbobenis la longan kaj fortan ŝnuregon, ĝiajn finojn ili fiksis al du la plej altaj turoj de tiu urbo, kaj poste ili anoncis al ĉiuj scivolemuloj, ke ili rigardos la plej pretendeman numeron de ilia programo nomata Promeno super la urbo. Eksonis la kupra voĉo de gongo kaj ĉeestantoj, kiuj staris kun renversitaj kapoj sur la trotuaro, la vojo, elkliniĝis el la gotikaj fenestroj kaj rigidiĝis. Ĉar sur la streĉita ŝnurego trairadis sinsekve amaseto de multkolore vestitaj figuroj, kiuj dancis, kliniĝis, faris en mola senaero duoblajn saltojn.
La rigardantoj elspiris, kiam tiuj petolaj estaĵoj trairis sur la duan finon de maheliĝanta profundeco.
Kaj la knabino kun vizaĝo de luno ekmemoris pri la fabloj, kiuj multe da jaroj rondiras inter la lokaj homoj.
Onidire sen spuroj malaperas la blindaj infanoj, kiuj ĉi tie naskiĝadas. Ŝia gorĝo sekiĝis de teruro kaj ŝi ekkomprenis: super la abismo povas danci nur blinduloj.
Neniam kaj de neniu ili ekscios, kiel horora ĝi estas, kiel ĝi embuske atendas ilin.
Sed mankis la tempo por konfidi al iu sian ekkonon. La gajaj akrobatoj en tiu nokto jam foriris. Malproksimen. Eble tien, kie neniu ekmemoros ke en tiu ĉi lando, ekde ia tempo malaperas blindaj infanoj.

XVIII.
Oni veturigis blindan reĝon tra lia reĝlando. En vilaĝaj domaĉoj suĉinfanoj ploris de malsato kaj malvarmo.
La reĝo demandis siajn ministrojn:
- Ĉu iu ploras?
- Ne, reĝo nia, kvakas mevoj – klarigis la pretaj ministroj. Via reĝlando estas riĉa kaj favora por ĉiu. Neniam ĝi estas tia.
La reĝo silentis kaj cerbumis, kial li ne aŭdas infanan ridon.
Dum la sekva vojaĝo la ĉevaloj kun reĝa ĉaro subite baŭmis kaj ne deziris moviĝi el la loko.
Sur tero kuŝis homo sveninta, mortlaca pro laboro. La ministroj forĵetis lin.
- Kion vi forĵetis en la fosaĵon? – demandis la reĝo.
- Ŝtonon, via moŝto, - koncize respondis al li la ministroj.
La reĝo silentis kaj cerbumis, de kiam ŝtono post falo sur teron tiel dolore plorsuspiras.
Kaj poste alsidis ĉe li knabino kun vizaĝo de luno. La ministroj ĵus ludis iun hazardludon kaj tiam ili estis egale nevidantaj kiel ilia reĝo.
- Mi alvenis resanigi vin, - diris la knabino. Ŝi ŝmiris liajn malsanajn okulojn per mirakla ŝmiraĵo kaj malaperis.
Kaj la reĝo tiam ekvidis sian mizerigitan landon, malsatiĝintajn infanojn, elĉerpitajn homojn. Ĉiuj estis malpuraj, ĉifonigitaj kaj nenion atendantaj.
- Kial vi redonis al mi la okuloj – nektimegis la reĝo.
Jes. Reĝoj ofte estas blindaj. Preskaŭ ĉiam. Preskaŭ ĉiuj.
Kaj ili scias, ke ministroj mensogas al ili, sed ili estas kontraŭ tio sendefendaj.
Kaj por tio iu punos ilin – redonante al ili vidkapablon.

XXVIII.
La patro turmentis sian infanon. Ĝi ploris. Lanu eniris, pala kaj decidita.
- Tiu infano ne kaŭzis vian vivomalsukceson, - diris la knabino, - kaj vi pri tio bone scias.
Donu al mi vian infanon.
Vi ne estas sufiĉe forta por la vivo, por malgajnoj, kiuj ne havas eĉ malgrandan kaŭzon eviti vin en estonteco. Donu al mi vian infanon. En mala okazo vi estos kiel mezepoka ekzekutisto, kiu al ekzekuto alkondukis ĉiam la saman viktimon. Kaj ĝi iom post iom alkutimiĝis je eksiblo de hakilo, ankaŭ je tio, ke eble post unu monato oni al ĝi alportos la pluan lastan vespermanĝon kaj oni demandos pri lia lasta deziro. Kaj tiu viktimo foje diros:
- Permesu al mi fariĝi ekzekutisto.
Kaj la lastan deziron ankaŭ en tiuj foraj epokoj oni kutimis plenumi.


Margita Dobroviĉova naskiĝis la 26-an de junio 1953 en la urbo Liptovsky Mikulaŝ /Slovakio/. Ŝi naskiĝis kun cerba poliomjelito, kio kaŭzis ŝian dumvivan moviĝon sur invalida ĉareto kaj limigis ŝian disfloron. Viva senco de Dobroviĉova estis literaturo kaj unikan lokon en ŝia koro havis poezio. Ŝi kreis versojn kun facileco, eĉ ilin pene skribis kaj kun pasio ŝi legis poezion.
Ŝi debutis per poemkolekto Modrej planete /Al blua planedo, 1981/. Lasta titolo, kiu estis eldonita el heredaĵo de la poetino estas Ten motyl nevzlietne /Tiu papilio ne ekflugos, 1999/.
Dobroviĉova estas diafana en senvualigado de vero, samtempe mistera en malkovrado de valoroj. Al ŝi ne mankas humileco kaj profunde homa bono. Ĉefmotivo de la tuta verko estas homo kun siaj rilatoj. Homo vivanta kaj aganta, sopiranta, pensanta, sentanta, ankaŭ ribelanta.
Kaj Lanu – knabino kun vizaĝo de luno – kiu estas alia ol la ceteraj, ŝi aŭskultas respondojn de nerespondema universo.

La libron oni povas aĉeti per poŝtadreso:
LEK /Liptova Esperanto-klubo/
Školská 4
SMOPaJ
031 01 Liptovský Mikuláš
Slovakio

ip地址已设置保密
2008/5/8 7:54:15

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询