![发贴心情](skins/Default/topicface/face1.gif)
Ĉapitro 5
Ĉevalo sur mara fundo
Maro, varma, diafana, estis apenaŭ ŝancelanta siajn mirinde helajn verd-bluajn ondojn. Dar Veter malrapide eniris ĝis la kolo mem kaj larĝe disĵetis la manojn — li penis firmiĝi sur la klinita fundo. Rigardante super negrandaj ondoj al brilanta foro, li denove sentis sin dissolviĝanta en la maro kaj mem iĝis parto de tiu neĉirkaŭprenebla natura forto. Ĉi tien, en la maron, li alportis delonge retenatan malĝojon. La malĝojon de disiĝo kun la absorbanta grandeco de la kosmo, kun la senlima oceano de ekkono kaj penso, kun severa koncentriteco de ĉiu tago de la vivo. Nun lia ekzisto estis tute alia. Kreskanta amo al Veda beligis tagojn de nekutima laboro kaj malgajan liberon de pensado de la bonege trejnita cerbo. Kun entuziasmo de lernanto li enprofundiĝis en historiajn esplorojn. La rivero de tempo, spegulita en liaj pensoj, helpis ekregi la ŝanĝon de la vivo. Li estis dankema al Veda Kong pro tio, ke ŝi kun sia ĉiama takto aranĝis la helikopteran vojaĝon en la landon, transformitan per laboro de la homo. Same kiel antaŭ grandeco de la maro, antaŭ grandeco de la teraj laboroj la propraj perdoj iĝis bagatelaj. Dar Veter estis paciĝanta kun la nekorektebla, pri kio ĉiam plej malfacile rezignacias la homo...
Mallaŭta duoninfana voĉo vokis lin. Li rekonis Miiko-n kaj, svinginte la manojn, ekkuŝis sur la dorson, atendante la malgrandan junulinon. Ŝi fulmorapide ĵetis sin en la maron. De sur ŝiaj malmolaj peĉkoloraj haroj estis deruliĝantaj grandaj gutoj, kaj la flaveta sunbruna korpo sub maldika tavolo de akvo ŝajnis verda. Ili eknaĝis apude renkonten al la suno, al soleca dezerta insuleto, leviĝanta kiel nigra bulo je kilometro for de la bordo. Ĉiuj infanoj de la erao de la Ringo kreskis ĉe maro kiel bonegaj naĝantoj, kaj Dar Veter havis krome denaskajn kapablojn. Komence li naĝis nehaste pro timo, ke Miiko laciĝos, sed la junulino glitis apude facile kaj senzorge. Dar Veter ekhastis, iom perpleksigita per la lerteco de Miiko. Sed eĉ kiam li eknaĝis plenforte, Miiko ne malantaŭis, kaj ŝia senmova plaĉa vizaĝeto restis same trankvila. Aŭdiĝis obtuza plaŭdo de ondoj el la mara flanko de la insulo. Dar Veter turniĝis sur la dorson, kaj la akceliĝinta junulino ĉirkaŭnaĝis rondon kaj revenis al li.
— Miiko, vi naĝas mirakle! — kun admiro ekkriis Dar Veter kaj, preninte plenan bruston da aero, retenis la spiron.
— Mi naĝas malpli bone, ol plonĝas, — konfesis la junulino, kaj Dar Veter ree miris.
— Miaj prauloj estis japanoj, — daŭrigis Miiko. — Iam estis tuta tribo, en kiu ĉiuj virinoj estis plonĝistinoj — ili kaptadis perlojn, kolektadis nutrajn algojn. Tiu okupiĝo transiradis de generacio al generacio, kaj dum mil jaroj ili atingis mirindan lertecon. Hazarde ĝi riveliĝis en mi nun.
— Mi neniam konjektis...
— Ke fora posteulino de plonĝistinoj iĝos historiisto? En nia familio ekzistis legendo. Estis antaŭ pli ol mil jaroj japana pentristo Janagihara Ejgoro.
— Ĉu Ejgoro? Do via nomo?..
— Nur malofta koincido en nia tempo, kiam nomojn oni donas laŭ ajna plaĉa sonkombino. Tamen, ĉiuj strebas elekti sonojn aŭ vortojn el lingvoj de tiuj popoloj, de kiuj ili devenas. Via nomo, se mi ne eraras, estas el radikoj de la rusa lingvo, ĉu?
— Tute ĝuste. Eĉ ne radikoj, sed tutaj vortoj. La unua — donaco, la dua — vento, kirlo...
— Mi ne scias la sencon de mia nomo. Sed la pentristo vere ekzistis. Mia praavo trovis unu lian pentraĵon en iu konservejo. Tio estas granda kanvaso — vi povas vidi ĝin ĉe mi, — por historiisto ĝi estas interesa. Tre esprimive estas montrita la severa kaj kuraĝa vivo, malriĉeco kaj simpleco de popolo... Ĉu ni naĝu pluen?
— Ankoraŭ minuton, Miiko! Kio do pri la plonĝistinoj?
— La pentristo ekamis plonĝistinon kaj ekloĝis por ĉiam en la tribo. Ankaŭ liaj filinoj same estis plonĝistinoj, same laboradis dum la tuta vivo en maro. Rigardu, kia stranga insulo — kiel ronda cisterno aŭ malalta turo, kiel por produktado de sukero.
— Sukero! — nevole subridis Dar Veter. — Por mi en la infaneco tiaj malplenaj insuloj estis logilo. Solece staras ili, ĉirkaŭitaj de maro, nesciataj sekretoj kaŝiĝas en malhelaj rokoj aŭ boskoj — ĉion ajn eblas renkonti ĉi tie, kion oni deziras en revo.
Sonora rido de Miiko iĝis rekompenco por li. La junulino, silentema kaj ĉiam iom malgaja, nun nerekoneble ŝanĝiĝis. Gaje kaj kuraĝe impetante antaŭen, al la peze plaŭdantaj ondoj, ŝi plu restis por Veter fermita pordo — tute ne tiel, kiel la diafana Veda, kies sentimo estis plie rava fidemo, ol efektiva persistemo.
Inter grandaj ŝtonpecoj ĉe la bordo mem kuŝis profundaj, penetritaj de sunlumo subakvaj koridoroj. Pristernitaj per malhelaj montetoj de spongoj, kadritaj per franĝo de algoj, tiuj subakvaj galerioj kondukis al la orienta flanko de la insuleto, kien aliris nesciata malhela profundaĵo. Dar Veter bedaŭris, ke ne prenis de Veda precizan mapon de la bordo. Flosoj de la mara ekspedicio brilis sub la suno ĉe la okcidenta terlango je kelkaj kilometroj. Pli proksime videblis malkruta sabla bordo, kaj tie nun ripozas la tuta ekspedicio. Hodiaŭ en maŝinoj estas ŝanĝo de akumuliloj. Kaj li cedis al la infana emo esplori senhomajn insulojn.
Minaca deklivo de andezitaj rokoj ekpendis super la naĝantoj. Rompsurfacoj de ŝtonpecoj estis freŝaj — antaŭnelonga tertremo faligis kadukiĝintan parton de la bordo. Flanke de la alta maro estis iranta forta ondaro. Miiko kaj Dar Veter longe naĝis sur malhela akvo ĉe la orienta bordo, ĝis trovis platan ŝtonan elstaraĵon, kien Dar Veter elpuŝis Miiko-n.
Maltrankviligitaj mevoj ĵetiĝadis tien kaj reen, batoj de ondoj estis transdonataj tra rokoj, tremigante mason de andezito. Estis nenio, krom nuda ŝtono kaj malmolaj arbustoj, ne estis eĉ etaj spuroj de besto aŭ homo.
La naĝantoj levis sin sur la pinton de la insuleto, rigardis al ĵetiĝantaj malsupre ondoj kaj revenis. Adstringa odoro venis de arbustoj, elstarantaj supre el rokaj fendoj. Dar Veter sterniĝis sur varma ŝtono, pigre rigardante en akvon ĉe la suda flanko de la elstaraĵo.
Miiko eksidis kaŭre ĉe la rando mem de la roko kaj penis ekvidi ion malsupre. Ĉi tie ne estis ĉeborda malprofundaĵo aŭ amasoj da ŝtonoj. Kruta deklivo pendis super malhela oleeca akvo. La suno brileradis per blindiga bordero laŭlonge de la dekliva rando. Tie, kie fortranĉita per la roko lumo vertikale eniris en la diafanan akvon, apenaŭ flagris glata fundo el hela sablo.
— Kion vi vidas tie, Miiko?
La enpensiĝinta junulino ne tuj turnis sin.
— Nenion. Vin altiras dezertaj insuloj, kaj min — mara fundo. Ankaŭ al mi ŝajnas, ke tie ĉiam eblas trovi ion interesan, fari malkovron.
— Tiuokaze por kio vi laboras en stepo?
— Tio estas komplika afero. Por mi maro estas tiom granda ĝojo, ke mi ne povas esti ĉiam kun ĝi. Oni ne povas aŭdi ŝatatan muzikon dum tuta tempo — tiel ankaŭ mi kun maro. Tamen renkontoj kun ĝi estas valoregaj...
Dar Veter konfirme balancis la kapon.
— Do, ĉu ni plonĝu tien? — li almontris la blankan flagradon en la profundo.
Miiko levis la brovojn, eĉ sen tio levitajn ĉe la tempioj.
— Ĉu vi povos? Ĉi tie estas ne malpli ol dudek kvin metroj — tio estas nur por sperta plonĝisto...
— Mi penos... Kaj vi?
Anstataŭ respondo Miiko ekstaris, ĉirkaŭrigardinte, elektis grandan ŝtonon kaj altrenis ĝin al la rando de la roko.
— Unue permesu al mi provi. Kun ŝtono — tio estas kontraŭ miaj reguloj. Sed mi timas, ke tie povas esti fluo — tro pura estas la fundo...
La junulino levis la manojn, kliniĝis, rektiĝis, fleksiĝinte malantaŭen. Dar Veter observis ŝiajn spirajn ekzercojn, por lerni ilin. Miiko ne plu diris eĉ vorton. Post kelkaj ekzercoj ŝi prenis la ŝtonon kaj ĵetis sin, kiel en abismon, en la malhelan profundaĵon.
Dar Veter eksentis malklaran maltrankvilon, kiam pasis pli ol minuto, kaj la kuraĝa junulino ne reaperis. Li komencis, siavice, serĉi ŝtonon por pezo, komprenante, ke li devas preni multe pli grandan. Ĵus li levis kvardekkilograman pecon de andezito, kiam aperis Miiko. La junulino malfacile spiris kaj ŝajnis tre laca.
— Tie... Tie... ĉevalo, — apenaŭ eldiris ŝi.
— Kio? Kia ĉevalo?
— Statuo de grandega ĉevalo... tie, en natura niĉo. Mi tuj rigardos pli detale.
— Miiko, tio estas malfacila. Ni naĝu reen, prenu plonĝajn aparatojn kaj boaton.
— Ho ne! Mi deziras mem, tuj! Tio estu mia venko, sed ne de aparato. Poste ni vokos ĉiujn.
— Sed mi iros kun vi! — Dar Veter kaptis sian ŝtonon.
Miiko ridetis.
— Prenu malpli grandan, jen. Kaj kio pri spirado?
Dar Veter obeeme plenumis la ekzercojn kaj renverse saltis en la maron kun la ŝtono en la manoj. Akvo batis lin je la vizaĝo, turnis per la dorso al Miiko, kunpremis la bruston, per obtuza doloro resonis en la oreloj. Li estis retenanta la doloron, streĉante muskolojn de la korpo, kunpremante la makzelojn. Malvarma griza duonmallumo densiĝis malsupre, la gaja lumo de tago estis rapide malheliĝanta. La malvarma kaj malamika forto de profundo estis venkanta, la kapo nebuliĝis, la okuloj tranĉe doloris. Subite la firma mano de Miiko tuŝis lian ŝultron, kaj li tuŝis per la piedoj densan, malhele arĝentan sablon. Kun peno turninte la kolon en la direkto, montrita de Miiko, li forŝanceliĝis, pro neatenditeco ellasis la ŝtonon el la manoj — kaj tuj estis ĵetita supren. Li ne memoris, kiel li trafis sur la supraĵon, nenion vidante en ruĝa nebulo, spasme penante satspiri... Post nemulta tempo la konsekvencoj de la subakva premo foriris, kaj la viditaĵo renaskiĝis en la memoro. Estis nur momento, sed kiom multajn detalojn sukcesis rimarki la okuloj kaj enmemorigi la cerbo!
Malhelaj rokoj estis kuniĝantaj supre per giganta ogiva arko, sub kiu staris skulptaĵo de giganta ĉevalo. Neniu algo aŭ konko algluiĝis al la polurita supraĵo de la statuo. La nekonata skulptisto antaŭ ĉio deziris esprimi forton. Li pligrandigis la antaŭan parton de la korpo, neproporcie larĝigis la monstran bruston, alte levis la krute fleksitan kolon. La maldekstra antaŭa kruro estis levita, rekte elŝovante al spektanto rondaĵon de la genua artiko, kaj la grandega hufo preskaŭ tuŝis la bruston. La tri ceteraj kruroj estis kun peno depuŝiĝantaj de la grundo, pro kio la kolosa ĉevalo pendis super la spektanto, kvazaŭ premante lin per fabela potenco. Sur la kruta arko de la kolo la kolhararo estis signita per dentigita eĝo, la kapo preskaŭ tuŝis la bruston, kaj la okuloj el sub la mallevita frunto rigardis kun minaca kolero, spegulita ankaŭ en la malgrandaj alpremitaj oreloj de la ŝtona monstro.
Miiko trankviliĝis pri Dar Veter kaj, lasinte lin sterniĝinta sur la plata roko, plonĝis ree. Finfine la junulino lacegiĝis pro la profundaj plonĝoj kaj satĝuis per vido de sia trovaĵo. Ŝi eksidis apude kaj longe silentis, dum ne restariĝis normala spirado.
— Interese, kia povas esti aĝo de la statuo? — penseme demandis sin mem Miiko.
Dar Veter kuntiris la ŝultrojn, rememorinte, kio mirigis lin pleje.
— Kial la statuo de ĉevalo tute ne kovriĝis per algoj aŭ konkoj?
Miiko rapide turniĝis al li.
— Jes, jes! Mi konas tiajn trovaĵojn. Evidentiĝis, ke ili estis kovritaj per speciala substanco, ne permesanta kreskadon de vivaj estaĵoj. Tiuokaze la epoko de la statuo estas fino de la lasta jarcento de la EDM.
En la maro inter la bordo kaj la insuleto aperis naĝanto. Alproksimiĝinte, li leviĝis el akvo, salute svingis la manojn. Dar Veter rekonis la larĝajn ŝultrojn kaj la brilantan malhelan haŭton de Mven Mas. Baldaŭ la alta nigra figuro grimpis sur la ŝtonon, kaj plena de bonkoreco rideto ekbrilis sur la malseka vizaĝo de la nova estro de la eksteraj stacioj. Li rapide riverencis al la eta Miiko, per larĝa, libera gesto salutis Dar Veter-on.
— Mi alveturis por unu tago kune kun Ren Boz por peti vian konsilon.
— Ren Boz?
— Fizikisto el la Akademio de Limoj de Scio...
— Mi konas lin iomete. Li laboras pri demandoj de interrilatoj de la spaco kaj la kampo. Kie do vi lin lasis?
— Sur la bordo. Li ne naĝas, almenaŭ kiel vi...
Facila plaŭdo interrompis la parolon de Mven Mas.
— Mi naĝos al la bordo, al Veda! — kriis el la akvo Miiko.
Dar Veter karese ridetis al la junulino.
— Ŝi naĝas kun malkovro! — klarigis li al Mven Mas kaj rakontis pri la trovo de la subakva ĉevalo.
La afrikano aŭskultis lin sen intereso. Liaj longaj fingroj estis movetiĝantaj, palpante la mentonon. En lia rigardo Dar Veter legis maltrankvilon kaj esperon.
— Ĉu vin maltrankviligas io serioza? Tiuokaze por kio prokrasti?
Mven Mas akceptis la inviton. Sidante sur rando de la roko super la profundaĵo, kaŝanta la misteran ĉevalon, li rakontis pri siaj suferaj ŝanceliĝoj. Lia renkontiĝo kun Ren Boz ne estis hazarda. La vizio de la bela mondo de la stelo Epsilono de la Tukano estis neniam forlasanta lin. Kaj ekde tiu nokto aperis revo — alproksimiĝi al tiu mondo, per ajna maniero superinte la senfinan abismon de la spaco. Por ke inter sendo kaj ricevo de mesaĝo, signalo aŭ bildo ne estu neatingebla por homa vivo daŭro je sescent jaroj. Eksenti pulsadon de tiu bela kaj tiom proksima al ni vivo, etendi la manon al la fratoj-homoj tra abismoj de la kosmo. Mven Mas koncentris siajn penojn sur konatiĝo kun nesolvitaj demandoj kaj nefinitaj eksperimentoj, kiuj jam dum jarmilo estis farataj en esplorado de la spaco kiel funkcio de la materio. De tiu problemo, pri kiu revis Veda Kong en la nokto de ŝia unua elpaŝo laŭ la Granda Ringo...
En la Akademio de Limoj de Scio tiajn esplorojn gvidis Ren Boz — juna matematik-fizikisto. Lia renkontiĝo kun Mven Mas kaj posta amikeco estis antaŭdifinita per la komunaj streboj.
Nun Ren Boz opinias, ke la problemo estas ellaborita ĝis eblo fari eksperimenton. La eksperimento, same kiel ĉio, ligita kun kosmaj skaloj, ne povas esti realigita laboratorie. La grandegeco de la demando postulas ankaŭ grandegan eksperimenton. Ren Boz konvinkiĝis pri neceso fari la eksperimenton per la eksteraj stacioj kun uzo de la tuta tera energio, inklude ankaŭ la rezervan stacion de Ku-energio en Antarkto.
Sento de danĝero venis al Dar Veter, kiam li atente rigardis en la brulantajn okulojn kaj al la tremetantaj naztruoj de Mven Mas.
— Ĉu vi bezonas scii, kiel agus mi? — trankvile faris li la decidan demandon.
Mven Mas kapjesis kaj movis la langon laŭ la sekiĝintaj lipoj.
— Mi ne farus la eksperimenton, — cizele eldiris Dar Veter, ignorante grimacon de malfeliĉo sur la vizaĝo de la afrikano, momente aperintan kaj malaperintan nerimarkeble por malpli atenta konversacianto.
— Mi ĝuste tiel pensis, — ne retenis Mven Mas.
— Tiuokaze por kio vi atribuis ian valoron al mia konsilo?
— Al mi ŝajnis, ke ni sukcesos konvinki vin.
— Do, provu! Ni naĝu al la kamaradoj. Ili, verŝajne, preparas plonĝajn aparatojn por rigardi al la ĉevalo.
Veda estis kantanta, kaj du nekonataj virinaj voĉoj akompanis ŝin.
Ekvidinte la naĝantojn, ŝi faris vokan signon, infanece fleksante la fingrojn de la malfermitaj manoj. La kanto eksilentis. Dar Veter rekonis en unu el la virinoj Evda-n Nal. Unuafoje li vidis ŝin sen blanka kuracista vesto. Ŝia alta fleksiĝema figuro kontrastis inter la aliaj per blankeco de la haŭto, ankoraŭ ne sunbruniĝinta.. Verŝajne, la fama psikiatrino estis tre okupita dum la lasta tempo. La nigregaj haroj de Evda, disigitaj per rekta dislimo, estis alte levitaj ĉe la tempioj. La altaj vangostoj super la iomete enkavaj vangoj substrekis la longan tranĉon de ŝiaj nigraj atentaj okuloj. La vizaĝo estis nekapteble rememoriganta antikvan egiptan sfinkson — tiun, kiu ekde tre antikvaj tempoj staris ĉe rando de dezerto apud piramidaj tomboj de reĝoj de la plej antikva ŝtato sur la tero. Nun, dek jarcentojn post kiam malaperis la dezerto, sur la sabloj susuras fekundaj boskoj, kaj la sfinkso mem estas kovrita per vitra kloŝo, ne kaŝanta kavojn de ĝia vizaĝo, primordita de la tempo.
Dar Veter memoris, ke sian genealogion Evda Nal kalkulis de peruanoj aŭ ĉilianoj. Li salutis ŝin laŭ moro de antikvaj sudamerikaj sunadorantoj.
— La laboro kun historiistoj utilis al vi, — diris Evda. — Danku Veda-n...
Dar Veter haste turniĝis al la kara amikino, sed Veda prenis lian manon kaj kondukis al tute nekonata virino.
— Tio estas Ĉara Nandi! Ni ĉiuj ĉi tie estas gastoj de ŝi kaj de pentristo Kart San, ĉar ili loĝas sur tiu ĉi bordo jam monaton. Ilia transportebla studio estas en la fino de la golfo.
Dar Veter etendis la manon al la juna virino, rigardinta al li per grandegaj bluaj okuloj. Por momento lia spirado haltis — en tiu virino estis io, distinganta ŝin de ĉiuj aliaj. Ŝi staris inter Veda Kong kaj Evda Nal, kies belo, akrigita per forta intelekto kaj disciplino de longa esplora laboro, tamen malvenkis al la neordinara forto de belo, radiata de la nekonatulino.
— Via nomo per io similas al la mia, — diris Dar Veter.
La anguloj de la eta buŝo de la nekonatulino tremeris en retenita subrido.
— Samkiel vi mem similas al mi.
Dar Veter rigardis super la nigra ĉapo de ŝiaj densaj kaj brilantaj, krispetaj haroj kaj larĝe ridetis al Veda.
— Veter, vi ne scipovas diri al virinoj komplimentojn, — ruzete diris Veda, klininte la kapon flanken.
— Ĉu tio necesas nun, ekde kiam malaperis neceso pri trompo?
— Necesas, — enmiksiĝis Evda Nal. — Kaj tiu ĉi neceso neniam forpasos!
— Mi ĝojos, se oni al mi klarigos, — iomete sulkigis la brovojn Dar Veter.
— Post monato mi faros aŭtunan prelegon en la Akademio de Malĝojo kaj Ĝojo, en ĝi estos multe pri valoro de rektaj emocioj... — Evda kapsalutis proksimiĝantan Mven Mas-on.
La afrikano laŭ sia kutimo iris glate kaj senbrue. Dar Veter rimarkis, ke la malhelaj vangoj de Ĉara ekbrulis per varmega ruĝo, kvazaŭ suno, ensorbiĝinta en la tutan korpon de la virino, subite eliris tra la sunbruna haŭto. Mven Mas indiferente riverencis.
— Mi venigos Ren Boz-on. Li sidas tie, sur ŝtono.
— Ni iru al li, — proponis Veda, — kaj renkonten al Miiko. Ŝi forkuris por preni la aparatojn. Ĉara Nandi, ĉu vi iras kun ni?
La junulino kapneis:
— Jen venas mia reganto. La suno malleviĝis, kaj baldaŭ komenciĝos laboro...
— Pozi, eble, estas malfacile, ĉu? — demandis Veda. — Tio estas vera heroaĵo! Mi ne povus.
— Ankaŭ mi pensis, ke ne povos. Sed se ideo de pentristo kaptas vin, tiam vi mem partoprenas en kreado. Serĉas realigon de imago en la propra korpo... Miloj da nuancoj estas en ĉiu moviĝo, ĉiu fleksiĝo! Kapti ilin, kiel forflugantajn sonojn de muziko...
— Ĉara, vi estas bona trovaĵo por pentristo!
— Bona trovaĵo! — interrompis Veda-n laŭta baso. — Kaj kiel mi trovis ŝin! Nekredeble! — Pentristo Kart San skuis la alte levitan potencan pugnon. Liaj helaj haroj hirtiĝis sub vento, la krudiĝinta pro vento vizaĝo ruĝiĝis.
— Akompanu nin, se vi havas tempon, — petis Veda, — kaj rakontu.
— Mi estas malbona rakontanto. Sed tio tutegale estas interesa. Min interesas rekonstruo de diversaj rasaj tipoj, kiuj estis en la antikveco ĝis la EDM mem. Post sukceso de mia pentraĵo «Filino de Gondvano» min inspiris ideo rekrei alian rasan tipon. Beleco de korpo estas la plej bona esprimo de raso tra generacioj de sana, pura vivo. En ĉiu raso en la antikveco estis propra cizeliteco, propra mezuro de belo, ellaboriĝinta jam en kondiĉoj de sovaĝa ekzisto. Tiel komprenas ni, pentristoj, kiujn oni opinias malfruantaj de la kulturaj pintoj... Ĉiam opiniis, verŝajne, jam ekde kavernoj de la antikva ŝtona epoko. Nu jen, mi ne tion diras... Elpensis mi pentraĵon «Filino de Tetiso», alivorte — de Mediteraneo. Min afekciis en mitoj de Antikva Helenujo, Kreto, Mezopotamio, Ameriko, Polinezio tio, ke dioj eliris el maro. Kio povas esti pli mirakla, ol la helena mito pri Afrodito — la diino de amo kaj belo de la helenoj! La nomo mem: Afrodito Anadiomena — naskita de ŝaŭmo, leviĝinta el maro... Diino, naskiĝinta el ŝaŭmo, fekundigita de stela lumo super nokta maro, — kiu popolo elpensis ion pli poezian?..
— El stela lumo kaj mara ŝaŭmo, — aŭdis Veda Kong flustron de Ĉara kaj kaŝe rigardis al la junulino.