SANGAVIDO
de Dion FORTUNE
elangligis Don HARLOW
[Dion Fortune, kiu naskiĝis Violet Firth (1890-1946), estis unu el la ĉefaj personoj en esoteraj rondoj en la anglalingva mondo, dum la unua duono de la 20a jarcento. Oni nuntempe memoras ŝin pro la starigo de la esotera kristana grupo Frataro de la Interna Lumo, pro pluraj gravaj esoteraj informlibroj (i.a. Psiĥa Sindefendado kaj La mistika Ĥabalo) kaj pro kelkaj interesaj esoteraj romanoj. Ŝi ankaŭ verkis, en 1922, serion da noveloj, kiuj kolektiĝis poste sub la titolo Sekretoj de d-ro Taverner; la nuna estas unu el ili. Taverner, laŭ ŝi, estis vera persono, kaj la eventoj en la noveloj vere okazis. Alan Richardson (Magio de la 20a Jarcento kaj la Antikva Religio) identigas lin kun iu Theodore William Carte Moriarty, unu el la instruintoj de Dion Fortune.]
I
Neniam mi povis decidi, ĉu d-ro Taverner estu la heroo, ĉu la malheroo de ĉi historietoj. Ke li estis homo de la plej sindonaj idealoj, tio ne estis neebla, sed pri la praktikado de tiuj idealoj li estis absolute senskrupula. Li ne evitis la leĝojn, li simple ignoris ilin, kaj kvankam edukega estis la eskvizita tenereco, per kiu li traktis siajn kazojn, tamen li foje uzis tiun lian mirindan psiĥologian metodon por frakasi animon, eklaborante same tiel kviete kaj metode kaj bonvole, kiel se li celus resanigi la pacienton.
Tre simpla estis la maniero, per kiu mi konatiĝis kun tiu stranga homo. Liberigite el la R.A.M.C. mi vizitis medicinisto-peranton kaj demandis, kiuj postenoj haveblas.
Mi diris: "Mi venis el la armeo kun nervozo. Mi serĉas trankvilan lokon, kie mi povas resaniĝi."
"Similan serĉas ĉiu," diris la komizo.
Li penseme rigardis min. "Mi scivolas, ĉu plaĉus al vi provi iun lokon, kiun ni jam delonge peras. Ni alsendis kelkajn kandidatojn, sed neniu volis resti."
Li sendis min al unu el la flankstratoj de Harley-Strato, kaj tie mi konatiĝis kun tiu homo, kiun, ĉu bonan ĉu malbonan, mi ĉiam opiniis la plej granda pensanto, kiun mi kiam ajn konis.
Alta kaj malgrasa, kun pergameneska mieno, li povis esti aŭ tridek- kvinjara aŭ sesdek-kvinjara. Mi foje vidis lin ambaŭaĝa en unu horodaŭro. Li tuj trafis la celon.
"Mi bezonas medicinestron por mia flegejo," li informis min. "Mi komprenas, ke via fako, ĝis limoj permeseblaj en la Armeo, estis mensa malsano. Mi timas, ke vi trovos miajn metodojn tre malsimilaj al la ortodoksaj. Ĉar mi foje sukcesas, kiam aliaj malsukcesas, mi tamen opinias min pravigita je daŭrigo de miaj eksperimentoj; kaj nur tiom, d-ro Rhodes, povas pretendi iu ajn el miaj kolegoj."
Min ĝenis la cinika sinteno de la viro, kvankam mi ne povas pretendi, ke mensa kuracado nuntempe estas ekzakta scienco. Kvazaŭ responde al mia penso, li daŭrigis:
"Mia ĉefa intereso kuŝas en tiuj regionoj de la psiĥologio, kiujn la ortodoksa scienco ankoraŭ ne kuraĝis esplori. Laborante kun mi, vi vidos kelkajn strangaĵojn; sed mi nur petas, ke vi proponu malfermitan menson kaj fermitan buŝon."
Tion mi entreprenis, ĉar, kvankam mi instinkte ektimis la viron, tamen ekzistis ĉe li tiel kurioza allogo, tia sento de potenco kaj aventura esploremo, ke mi decidis supozi lin bonintenca kaj atendi okazaĵojn. Lia eksterordinare stimula personeco, kiu ŝajnis kordi mian cerbon ĝis konĉerta piĉo, kredigis min, ke li eble estos mem kuraco por homo, kiu provizore perdis la kontakton kun la vivo.
"Se vi ne multe devos paki," li diris, "mi povas ŝofori vin al mia ejo. Se vi bonvolos marŝi kun mi al la aŭtejo, mi veturigos vin al via loĝejo, kolektos viajn aĵojn, kaj ni estos tie antaŭ la noktiĝo."
Ni rapidis laŭ la Portsmouth-vojo ĝis ni atingis la urbon Thursley kaj tie, je mia surprizo, mia kunulo turnis nin dekstren kaj aŭtis laŭ ĉarvojeto trans la erikejo.
"Jen la Leo, aŭ kampo, de Thor," li diris, dum la duonruinigita lando disvolviĝis ĉirkaŭ ni. "Ĉi tie oni ankoraŭ oldastile adoradas."
"Romkatolike?" mi demandis.
"La Katolika Eklezio, mia kara, estas novaĵo. Temas pri la pagana adorado. La kamparanoj ĉiregionaj ankoraŭ retenas erojn el la antikva ritoj ili supozas, ke tio portas al ili bonŝancon, aŭ simile superstiĉas. Ili tute ne konas ĝian internan signifon." Li momente paŭzis, poste turnis sin al mi kaj diris, kun eksterordinara emfazo:"Ĉu vi iam pensis, kio estus la signifo, se homo kun la Scio povus kunpecigi tiun riton?"
Mi konfesis, ke ne. Verdire, mi estis konfuzita, sed li certe venigis min al la plej nekristana loko, kiun mi iam ajn vizitis.
Lia flegejo tamen bele kontrastis kun la sovaĝa kaj senviva ĉirkaŭa tereno. La ĝardeno estis amaso da koloro, kaj la domo -- antikva kaj multela kaj kovrita de lineoj, same rava interne kaj ekstere: ĝi memorigis min pri la Oriento, ĝi memorigis min pri la Renesanco, tamen ĝi ne havis stilon krom tiu de varmeta riĉa koloro kaj komforto.
Mi baldaŭ fiksiĝis en mia tasko, kiun mi trovis ege interesa. Kiel mi jam diris, la laboro de Taverner komencis tie, kie rezignis la ordinara medicino, kaj mi devis flegi tiajn kazojn, kiajn la ordinara kuracisto sendus al la sekureco de azilejo kiel frenezajn. Sed Taverner, per siaj strangaj labormetodoj, videbligis la kaŭzojn, kiuj funkcias kaj interne de la animo kaj en tiu tenebra regno, kie loĝas la animo. Tio ĵetis tute novan lumon sur la problemo, kaj ofte ebligis, ke li savu homon el la mallumaj influoj, kiuj ĉirkaŭas lin. Interesa ekzemplo de liaj metodoj estis la afero pri la ŝafmurdado.
II
Je unu pluva posttagmezo ĉe la flegejo, nin vizitis najbaro -- sufiĉe malfota okazo, ĉar oni iom mise opiniis pri Taverner kaj liaj metodoj. Nia vizitanto demetis sian gutantan makintoŝon, sed rifuzis lozigi la koltukon kiun, malgraŭ la varmeco de la tago, ŝi striktigis ĉe la kolo.
"Mi kredas, ke via estas specialisto pri mensaj malsanoj," ŝi diris al mia kolego. "Tre plaĉus al mi diskuti kun vi aferon, kiu ĉagrenas min."
Taverner kapjesis, akraokule gvatante ŝin por simptomoj.
"Temas pri mia amiko -- efektive, mia finaĉo, ĉar, kvankam li petis, ke mi liberigu lin de la fianĉeco, mi ĝis nun rifuzis; ne ĉar mi volas teni homon, kiu ne amas min, sed ĉar mi estas konvinkita, ke li ankoraŭ amas min, kaj ke inter ni sin trudis io, pri kiu li rifuzas paroli al mi.
"Mi petis, ke li estu honesta kun mi, kaj ke ni dividu la problemon, ĉar afero, kiu por li estas nesuperebla obstaklo, eble ne estos tia por mi; sed vi komprenas la konduton de viroj, kiam ili sentas sian honoron minacata." Ŝi ridetante rigardis nin du. Neniu virino iam ajn kredas, ke ŝiaj virparencoj estas maturaj; kaj eble ŝi pravas. Tiam ŝi klinis sin antaŭen kaj avide kunpremis la manojn. "Mi kredas, ke mi trovis la ŝlosilon de la mistero. Mi petas vin, diru al mi, ĉu temas pri ebla solvo."
"Bonvolu klarigi al mi la apartaĵojn," diris Taverner.
Ŝi klare kaj koncize donis al ni la bezonataĵojn.
"Ni gefianĉiĝis kiam Donald deĵoris ĉi tie dum sia trejniĝo (tio estis antaŭ kvin jaroj), kaj ĉiam ekzistis inter ni la plej perfekta konkordo ĝis li venis el la Armeo, kiam ni ĉiuj ekrimarkis en li ian ŝanĝon. Li venis al la domo same ofte, sed li ĉiam volis eviti, ke ni du estu kune solaj. Ni kutimis kune promenadi trans la erikejoj, sed lastatempe li absolute rifuzis tion fari. Poste, senaverte, li skribis kaj informis, ke li ne povos edziĝi kun mi, kaj ne volas revidi min; kaj en la letero li skribis kuriozaĵon. Li skribis: 'Eĉ se mi venus al vi kaj petus al vi ricevi min, certe ne faru tion.'
"Miaj parencoj supozis, ke li enamiĝis kun alia virino, kaj ili koleregis pro tio, ke li forlasis min, sed mi kredas, ke temas pri iu pli grava afero. Mi skribis al li, sed ricevis neniun respondon, kaj mi jam konkludis, ke mi devos forgesi la tutan aferon, kiam li subte reaperis. Nu, jen la stranga parto.
"Unu nokton ni aŭdis la farmbirdojn kriĉi, kaj supozis, ke vulpo atakas ilin. Miaj fratoj eliris armite de golfbatiloj, kaj mi ankaŭ iris. Atinginte la kokejon, ni trovis plurajn birdojn kun la gorĝoj elŝiritaj kvazaŭ rato estus atakinta ilin; sed la knaboj eltrovis, ke la pordo estis rompe malfermita, afero neebla por rato. Ili diris, ke cigano certe provis ŝteli la birdojn, kaj ordonis, ke mi reiru al la domo. Mi revenis tra la ĝardeno, kiam iu subite paŝis antaŭ min. Estis tute lume, sub luno preskaŭ plena, kaj mi rekonis Donaldon. Li etendis siajn brakojn, kaj mi iris al li, sed anstataŭ kisi min, li subite klinis la kapon kaj -- rigardu!"
Ŝi demetis la tukon de la kolo kaj montris al ni duoncirklon da bluaj kontuzetoj sur la haŭto, ĝuste sub la orelo: nemisrekonebla spuro de homaj dentoj.
"Li celis la ĉefvejnon," diris Taverner; "vi bonŝancis, ke li ne rompis la haŭton."
"Mi diris al li:'Donald, kion vi faras?' Mia voĉo ŝajnis rekonsciigi lin, ĉar li lasis min kaj forkuris tra la arbustojn. La knaboj persekutis lin, sed ne kaptis lin, kaj ni poste neniam vidis lin."
"Mi supozas, ke vi informis la policon?" diris Taverner.
"Patro diris al ili, ke iu provis prirabi la kokejon, sed ili ne scias, pri kiu temas. Ĉar mi ne diris al ili, ke mi vidis Donaldon."
"Kaj vi promenas sola sur la erikejoj, sciante, ke li eble atendas en la regiono?"
Ŝi kapjesis.
"Mi konsilas, ke vi ne tion faru, f-ino Wynter; tiu viro kredeble estas eksterordinare danĝera, precipe por vi. Ni resendos vin per la aŭto."
"Ĉu vi do opinias, ke li freneziĝis? Ĝuste tion mi pensis. Mi kredas, ke li konsciis pri sia freneziĝo, kaj tial li nuligis nian gefianĉecon. D-ro Taverner, ĉu nenion vi povas fari por li? Ŝajnas al mi, ke Donald ne estas ordinare freneza. Ni iam havis domservistinon, kiu ekfreneziĝis, kaj ŝia tuto ŝajnis frenezi, se vi tion komprenas; sed pri Donald, ŝajnas, ke nur malgranda parto de li estas freneza; kvazaŭ lia frenezeco estus ekstera. Ĉu vi povas kapti la sencon de mia priskribo?"
"Ŝajnas al mi, ke vi tute klare priskribas kazon de psiĥa interfero -- tion oni nomins, en bibliaj tempoj, 'posediĝo de demono,'" diris Taverner.
"Ĉu vi povas iel helpi lin?" entuziasme demandis la junulino.
"Mi eble povos multe helpi lin, se vi povos konvinki lin viziti min."
Je nia posta vizito en la konsiliĝejo de Harley Strato, ni trovis, ke la servisto aranĝis por ni renkonton kun iu Kapitano Donald Craigie. Ni trovis en li personecon de aparta ĉarmo -- unu el tiuj maltrankvilaj, imagemaj homoj, kiuj estas potencialaj artistoj. Ordinare li estus bonega kunulo, sed frontante nin trans la konsiliĝejo, li estis homo sub nubo.
"Mi devos ĉion konfesi pri la afero," li diris. "Supozeble Beryl informis vin pri la kokoj."
"Ŝi diris al ni, ke vi provis mordi ŝin."
"Ĉu ŝi diris, ke mi ja mordis la kokojn?"
"Ne."
"Nu, tion mi faris."
Estis momenta silento. Poste Taverner ekparolis.
"Kiam la afero komencis?"
"Post mia batalmalsano. Eksplodo pelis min el tranĉeo, kaj tio tre multe ĝenis mian menson. Mi supozis, ke mi estis bonŝanca, ĉar mi estis en malsanejo nur dek tagojn, sed jen la sekvo."
"Ĉu vi estas homo, kiu hororas pri sango?"
"Ne aparte. Mi ne ŝatis ĝin, sed mi povis toleri. Oni alkutimiĝas al tio en la tranĉeoj; ĉiam iu vundiĝas, eĉ en la plej kvieta periodo."
"Kaj mortas," diris Taverner.
"Jes, kaj mortas," diris nia paciento.
"Do aperis en vi ia sangavido?"
"Jen la afero."
"Karno nesufiĉe kuirita kaj tiel plu, mi supozas?"
"Ne, tio ne utilas por mi. Estas terure diri tion, sed min allogas la freŝa sango, sango venanta el la vejnoj de la viktimo."
"Ha!" diris Taverner. "Tio aliigas la aferon."
"Mi supozas, ke ĝi ne povus fariĝi pli nigra."
"Tute male, tio ĵus dirita de vi faras la rezulton multe pli esperinda. Vi ne havas sangavidon, aferon de la subkonscia menso, sed vivavidon, kiu estas ja tute alia afero."
Craigie rapide levis la kapon. "Ĝuste tiel! Mi neniam antaŭe povis vorte priskribi ĝin, sed vi ĵus trafis la celon."
Mi vidis, ke la klarvido de mia kolego donis al li profundan konfidencon.
"Mi petas vin, ke vi provizore vizitu mian flegejon kaj estu persone observata de mi," diris Taverner.
"Tion mi volus fari, sed restas unu afero menciinda antaŭ ol mi venos. Tiu afero komencis aliigi mian personecon. Komence ĝi ŝajnis esti io ekster mi, sed nun mi respondas ĝin, preskaŭ helpas, kaj volas satigi ĝin, tamen ne kreante ĉagrenon por mi. Tial mi celis la kokojn, kiam mi vizitis la domon de la ges-roj Wynter. Mi timis, ke paneos mia sinregado kaj celos Beryl. Fine tio okazis, do mia evito ne multe helpis. Verdire, ĝi malbone efikis, ĉar cedinte al la deziro, mi poste sentis min pli proksima al 'Ĝi'. Mi ja scias, ke estus pli bone mortigi min, sed mi ne kuraĝas. Mi sentas, ke mortinte mi devos fronti -- ĝin."
"Vi ne timu viziton al la flegejo," diris Taverner. "Ni prizorgos vin."
Post lia foriro, Taverner diris al mi: "Ĉu vi iam aŭdis pri vampiroj, Rhodes?"
"Jes, certe," mi diris. "Unu fojon, suferante de insomnio, mi dormigis min, legante Drakulon."
"Jen," indikante per la kapo la direkton de la foriranto, "estas aparte bone specimeno."
"Ĉu vi volas diri, ke vi kondukos tiel naŭzan kazon al Hindhead?"
"Ne naŭza, Rhodes, temas pri animo en karcero. La animo eble ne estas tro bela, sed ĝi estas sammondano. Liberigite, ĝi baldaŭ purigos sin."
Mi kutimis ofte miri pri la mirinda toleremo kaj kompatemo, kiun Taverner disponigis al eraranta homaro.
"Ju pli vi vidos la homan naturon," li iam diris al mi, "des malpli vi emos kondamni ĝin, ĉar vi rekonos, kiom forte ĝi luktis. Neniu miskondutas pro deziro, nur pro tio, ke temas pri la malpli grava el du malbonoj."