Parizo, c'irkau 1950... mi havas kvar au kvin jarojn.
C'iusabate,mia patrino foririgas min butikumien laOrdener-strato.Kiam ni revenas,s'i marc'as, neniam ellasantemian manon kaj portantetolsakon plenplenan da legomoj, kajs'i trairas la stratonpor ac'eti panon.Je cent metroj antau labakejo, ni pasas antaula sukeraj'ejo Kordje.
Tiam, nesenteble,mi malrapidigas mian pas'on : estas kas'itajmalantau la okulfrapa fasadodolc'aj malpermesitajtrezoroj : berlingoj, betizoj, nugatoj kaj bergamotoj, strang — kaj ekzotnomaj frandaj'oj. En la butiko, mi divenas la sveltan silueton de la vendistino kun blankaj duons'trumpetoj kaj faldumita jupo.S'iaj beletaj krurojnudajtrikas g'is la kaso, kiesidas kvazau reg'inola impona mastrino,kies hartuberosuperas la vendotablon.
En tiun magazenon, mi scias, ke ni neniam eniros.G'i estas universo de silento, de lumo kaj de lukso dedic'ataalsinjorinoj elegantaj kaj parfumitaj, au al sinjoroj c'iam kun dimanc'aj vestoj. Tiu mondo estasrezervata porlaplenkreskuloj, au infanoj tiel sag'aj kaj bone vestitaj kiel ili similas al pupoj.
Dume mi tiras la manon de mia patrino.Mi monstras al s'i la grandajnvitrobokalojn kiuj,ekstere,staras, vicigitaj sur la montra tablo el ligno.Ili entenas delikataj'ojn multkolorajn kielglobetojn.Tiu montra breto estas destinata por la pasantoj, la ordinaruloj, la neric'uloj.Elmetitaj al trablovoj,tiuj estasnurla malaltkvalitaj'oj,kiujn povas atingi tiuj, kies vestojau malabundaj monrimedoj malpermesas la internon de la butiko.Oftemi duonvidissamagajn infanojn, al kiuj okazis tio, kio ne okazas al mi :laukutime post signode iliaj gepatroj, la junadungitino eliris el la magazeno,tenantemalplenan papersakon en sia mano ; s'i dronigis la manon en unu el la bokaloj,prenis du au triplenmanojn da bombonoj kajreiris enen por pesi ilin sur kupra pesilo. Jena ceremonio,foje, nur unufoje, mi amus, ke g'i estu por mi.
Allogita, mi retenas mian patrinonper s'ia jupo,mi devigas s'in malrapidi, preskau halti antau la brilantaj bokaloj. Mi plue nescias kial logas min precipe la malmolaj karameloj. Tiuj bombonoj tamen ne estas la plejapetitvekaj. Ec' nevinditaj, ili estas amasigitaj, nudaj kaj gluig'emaj,similaj al tabakkoloraj sapetoj.Mia silenta demando tiam obtenas respondon, c'iam la saman :
— Ha ne, Kristiano ! Hej ! Estu prudenta...
La kialojn de la malkonsento mi audadis centfoje : la bombonoj malbonigas la sanon, ili difektas la dentojn — se ci tion mang'os, ci devos iri c'e la dentisto.La dentisto, en miaj okuloj, estas iamonstro, kiu punadas la infanojn desobeajn aufrandemajn.
Tiam, kiam mi g'emas :mi findecidassekvi mian patrinon. Sed mitrenas la sandalojn,mi lastfoje j'etas okulon sur la kruroj de la vendistino, esperante, ke s'i tuj eliros.Vidi s'in servantan al kliento estas spektaklo, kiun mi g'uis du — au trifoje, spektaklosenpaga, rimedo por kontentigi mian deziron dank'al pera agento.
Mi marc'asrigardante returne kun enviola magazenonkiu malproksimig'as...
&
Hodiau estas sabate, estas milde, vers'ajne estas printempo. Ni revenas de la bazarokaj j'us trairis la straton.
La sukeraj'ejon Kordjeni apudas.Mi ekvidas la bokalojnvicigitajn en la ombro de altajplatanoj.Jam mi malrapidigas la pac'on. Mi ekstuporas c'arni haltas, g'uste antau la magazeno. Mia korovivege ekbatasg'is s'i ekkrias :
— Ha, Sinjorino Martin... Kiel vi fartas ?
Vanaespero :mia patrino renkontis najbarinon, kiu revenas de la bakejo ; jen ili ekbabilas.Pacience, obeeme, mi atendas.Neebledistingila internon de la sukeraj'ejo, la sunoreflektig'assur la fenestro kaj blindumas min.
Sed mi observasla bokalojnlauvole. Mi povus trafi ilin.Per unu gesto, mi povus forpreni unu el la grandegajklosoj kaj dronigila manon en tiujn bombonojn kaj, kvankam mi neniam ilin suc'is,mi scias, ke ili estasbonodoraj,kaj pec'ajkaj dolc'aj...Sed ne ;ekde tiu c'i freneza ideo venas al mi,mi g'in forpus'as rapidege kiel pekonmortigan, tentadon malpermesitan.
Subite, aperas du longaj kruroj, kiujfinig'assur blankaj duons'trumpetoj kajdikegaj kalkanumoj.Mi relevasla kapon ;tioestas la vendistino. S'i eliris por elc'erpi du cent gramojn de variaj frandaj'oj,nekutima fantaziode kliento restinta ene.La ventoflirtigas s'iajn harfasketojn,tutsamkolorajn kiel la karamelojn, kiujn s'iprenas.
Preter mi,indiferenta,mia patrinodaurepepas.
La dungitinotiamekrigardas minkaj s'iaj avelkolorokulojfiksas minridante. Dekkvin — au deksesjara,s'i ankorau ne estas plenkreskulo, s'i jam ne estas infano. S'i estas c'e tiuneprecisalimo, kie c'io s'ajnas permesata : ludi kun plijunulo au konversacii kun la granduloj. Ceterec'u s'i ne iradas senc'esede la strato al la magazeno, de la kliento al la kaso, de la sovag'a dezironekontentigita allapakaj'oc'irkauita per bela s'nureto ?
Dumni ekkomencas tiun dialogeton sensonan kaj komplican, s'ia gesto haltas.S'ia mano, interne de la bokalo,prokrastas dum sekundo, hezitas. Tiu gesto interompita batigas mian koron pli rapide. Mi sentas, ke tuj okazos miraklo... G'i okazas.
La junulino elirigas karamelon el la bokalo.S'i tendas g'in al mi, kunmiksaj'o deurg'eco kaj neceseco silenti sur la vizag'o. Sed mi restaskonsternata,tiom protimegokiom prosurprizo : kiomfoje mia patrinoripetadis al mi nenion alpreni de nekonato ?
Senkulpan s'nurdanciston,min s'ancelas subitela deziro kaj la devo. Mi devas falised kien,kiel scii ?... Mi divenas,ke la vivo certe estas c'i tio :scipovotrairi la straton,halti,alpreni,peti,recevi.
S'i ne lasas al mi tempon por hezitipli longe : per s'ia mano kun fingroj maldikaj, bone pritranc'itaj blankaj ungoj, si ens'ovas la karamelon en mian bus'on, sen atendi mian voc'donon. La kontakto estastiom rapidega kiom s'telita kiso.Tiu lasassur miaj lipoj nevis'eblan eh'on.
Jams'iforfug'as,malproksimig'as urg'pas'ete. Inter s'iaj sag'aj duons'trumpetoj kaj malhela jupo kirlig'anta, s'iaj kruroj estas mielkoloraj kiel la fors'telita bombono.Antau ol malaperi en la magazenon, s'i sendas al mi petoleman rideton kajforj'etass'iajn longajn kas'tankolorajn harojnmalantauen.
En mia bus'odivastig'asgusto varma kaj dolc'a.
C'ar s'i okupig'is paroli, mia patrino nenion vidis. S'i diras adiau al la najbarino, prenas mian manon, fortiras min.
Kun fermitaj okuloj, longe, mi frandas la malpermesitan frandaj'on. Mi asocias al g'i kirlig'on de ridetoj, kruroj, haroj...
Por mi, de tiam la amo estos karamelgusta.
Traduko : Ludovic Buron
C'irkau la 1-a aprilola novelo, kies titolo estas 'Vizag'on kontrau vizag'o', aperos c'i tie. Mis'el Mans, astronau'to, tuj renkontos meze de la spaco homon, kiu similas al li mem. Sed c'i tiu viro kiu estas do ?