dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → vizagxo kontraux vizagxo

您是本帖的第 1216 个阅读者
树形 打印
标题:
vizagxo kontraux vizagxo
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
vizagxo kontraux vizagxo
Mik kuregis al la surs'ipa flegejo : li tuj tranc'vundis profundege la dekstran antau'brakon. Kurante, li lasis longajn sangmakulojn sur la stireja kaj koridora planktapis'o.
          — Kiel mallerta mi estas ! Urg'e, la asepsilo, estas la plej simpla solvo.

          Li malfermis la cirklaperturon de la cikatrigilo kaj tien dronigis sian doloran brakon. Tuj lampeto kaj horlog'o eklumis, konfirmante, ke la vundo estis kuracebla kaj ke la resanig'o procezo ekkomencis.

          — G'ustatempe, li murmuretis.

          Li tiele j'us faris nepardonindan eraron.

          Du horojn antau'e, lia c'efkomputilo estis ekpaneinta. Dank'al tiu enmurigita aparato li povis vidadi dokumentojn kaj instruadi sin dum la longaj jaroj de sia soleca vojag'o. Li devis nepre fliki g'in. Mik baldau' estis startinta tiun taskon. Li estis nervozig'iinta priserc'ante la internon de tiu mas'inac'o, tiel delikata kaj kompleksa. Post tro bruska gesto, akrega metalpeco estis s'irinta la dekstran antau'brakon, pritranc'ante eble arteron.

          Dum la asepsilo zumadis mallau'te, banante la antau'brakon en kvietigantaj radiadoj, Mik ne povis malhelpi tremon pensante pri tio, kio estus okazinta se ekzemple li estus sveninta. Tiam sia spacos'ipo estus farig'inta fluganta tombo, kiu dau're estus forfluginta blinde al la stelo 61 de la Cigno.

          C'ar Mis'el Mans estis sola. Absolute sola en sia s'ipo. Neeble kalkuli pri la helpo de kolego, kaj ankorau' malpli de la Tero : dum dudek kvin jaroj li estos sia unusola interparolanto, rapidegante je ducent nau'dek mil kilometroj sekunde en la spaco, preskau' je la lumrapido.

          — Dudekkvinjara vojag'o ! Li ekkriis dum la aseptila horlog'o tiktakadis la lastajn minutojn. Kaj antau' nur kvin jaroj mi forflugis ! Ne estas la bona horo por senprudentaj'o.

          Mik memoris pri la cirkonstancoj, en kiuj li konsentis fari c'i tiun vojag'on kaj li ridetis nevole, repensante pri sia premsento, iame. Hodiau' li ja ne bedau'ris volontuli.

          Kiam li estis forlasinta la Teron, en jaro 2020, li j'us estis dudekjara. Li estis elektita por la unueprovoj de la stelesplorado. La malkovraj'o, en 2016, de revolua motoro estis permesinta al la homaro plenumi sian malnovan revon : atingi aliajn stelojn, aliajn sunsistemoj kaj eble malkovri aliajn inteligentajn civilizaciojn.

          Estis vero, ke nenio povas plirapidig'i tra la lumrapido. Sed lia s'ipo estis preskau' same tiel rapida. Kaj en c'i tiuj kondic'oj, necesos nur iom pli da dekdu jaroj por atingi la duobla sistemo de la stelo 61 de la Cigno, dekunu lumjarojn malproksima de la Tero. Ekde 1944, tien la astronomistoj estis malkovrintaj la ekziston de planedo kun maso okfoje pli granda ol de Jupitero. La ideo, ke 61 de la Cigno posedus aliajn planedojn, s'ajnis al ili prudenta veto. Mis'el Mans do estis konsentinta c'i tiun kvaronjarcentan vojag'egon.

          Ne forgesu !” atentigis lin la sciencistoj de la C.S.K., la Centro de Spaca Kunlaboro, ke vi havos kvardek kvin jarojn kiam vi revenos, sed ke vi ne revenos en 2045. La tempo forflugos pli rapide sur la Tero ol en via s'ipo.Vi estos inter la unuaj, kiuj povos sperti la relativecteorion de Einstein. Vi estos la Langevinvojag'anto kaj vi revenos ja en...2300, du jarcentoj kaj duono pli poste.

          Li estus ankau' la unueesplorinto de sunsistemo malsama kaj, kiu scias, sistemo log'ita ? Vero, ke duobla stelo s'ajnis neebligi tion. Sed tute egale ! 61 de la Cigno posedis planedon ¾ pri tio la astronomistoj estis certaj. Ec' se g'i estos unika, nelog'ita, se g'i estos ec' mortiga, tiam estos spacoveturinde ; kaj la sciencrekolto estos gravega, tiom teknik — kiom homnivele.

          Jes, Mik konis c'iujn riskojn kaj lin li alprenis. Pensi pasigi dudek kvin jarojn en la spaco, farig'i konscia polvero s'ipadanta je ridinda rapido en la spacego inter du steloj, ne, c'i tiu ideo ne timigis lin. Male lin ekcitigis tiu soleca abismo kaj tiu obligita tempo. Sur la Tero li ne lasis nek parencojn nek amikojn ; kaj tiu esploro male redonis sencon al lia sencela vivo.

          C'i tie mankas al li nenio. La sistemo de la akvpurigado funkciadis perfekte ; la plimulto el lia provianto anstatau'adis dank'al etforcejo, kie elkreskis legomoj kaj kelkaj grenoj. Sen la eblo de kontakto kun la Tero, li legadis, lernadis c'iutage pli kaj pli, aparte dank'al tiu komputilo, kiu enhavis en g'ia memoro plurajn bibliotekojn, milonojn de reportoj kaj filmoj.

          Ha, kial la aparato ekpaneis ? C'u li devos pasigi la lastajn dudek kvin jarojn de sia vojag'o kun muta ekrano kaj nelegeblaj laserdiskoj ?

          La lampeto mallumis kaj Mik retiris sian brakon el la asepsilo. Lia vundo estis tute kuracita, sed rozetcikatro nun duonlau'iris lian antau'brakon.

          — Ba, eble travivi kun cikatro. Des pli malbone !

          En momento, kiam li atingis la stirejon, meze de kiu plu kus'is pluraj pecoj de la malmuntita komputilo, lau'tega sonado ekstartis.

          Mik sentis la gambojn malfortig'i. Estis la unua fojo, ke tiu alarmo ekstartis sed la signifon li konis bonege :

          — Aerolito ! Estas tutfreneze...

          Inter la suno kaj 61 de la Cigno, la spaco estis nenia abismo, vakuo preskau' perfekta, kun nur tie kaj tie kelke da etetaj eroj, kiujn genia mehanismo forpelis malproksime de la s'ipovojiro. C'u vere nekredebla hazardo tuj metos sur lia vojo materiaj'on sufic'e grandan por ekstarti la alarmon ?

          Malgrau' la j'usa incidento pri sia vundo, Mik baldau' alfrontis c'i tiun novan problemon. Li sidig'is antau' la s'ipstirilo.

          — Nu, c'i tiu tago estos la plej plenplena de okazaj'oj de antau' mia foriro de la Tero ! Mi vidu tion, kion indikas la ekrano ?


          Distanco de la objekto : 800 milionoj de kilometroj.

          Maso de la objekto : proksimume simila al la s'ipo.

          Vers'ajna deveno : 61 de la Cigno. 61 de la Cigno.

          S'ajna direkto : la Sunsistemo.

          Rapido : regule malrapidig'anta.


          — Neeble ! ekkriis Mik.

          La ekrano asertadis tion : la rapido de la nekonata objekto ig'is malpligranda kaj nuligis. Pli malbone : iom post iom, c'i tiu ekretroiris, g'uste kvazau' g'i deziris arang'i...

          — Spacorendevuon !

          Certe ja, g'ia manovro estis klara, tio ne temis pri aerolito, kiu evidente ne povis iri regulrapide. Mik estis ja antau' alia spacaparato !

          Lia koro ekbatis rapidege. Tuj poste, li estos la unua homo, kiu konatig'os kun eksterterulo !

          **

          Post kvarono, la du spacos'ipoj veturadis kune, je dudek metroj unu de la alia, perfekte stabiligitaj. Kiam silueto en skafandro eliris el la fremda spacveturilo, Mik, surprizegita, provis kompreni.

          Kompreni kial tiu spacos'ipo, krom kelkaj detaloj, similis kiel frato al lia propra s'ipo. Kompreni kial tiu homo tiel s'ajnis homo. Kial la modelo de lia skafandro estis sen ia dubo kopio de tiuj el tera C.S.K.

          Kaj subite lia menso kaptis tion, kio okazadis.

          — Mi komprenis ! De post mia ekiro antau' kvin jaroj, pli da kvardek jaroj pasis sur la Tero. Kaj intertempe, la scientistoj trovis la rimedon por venki la obstaklon, kiu estis la lumrapido ! Kaj ili certe solvis la problemojn de la tempdistordo. Mi estas antau' terana s'ipo, kiu pli rapide ol mi veturis al 61 de la Cigno !

          Lia entuziasmo turnig'is en elrevig'o — sed baldau poste en kvietigo : renkonti samplanedanon ! Neniam li estus esperinta tion ec' en song'o...

          Eksterne, la nekonato, kiu en senpezeco direktis sin kaj apudis al la fenestreto de Mik faris sinsekvon de gestoj.

          — Li petas min malfermi la hermetikan pordon ! Evidente, kiel ventkapa mi estas !

          Unu minuton poste, Mik, emociplena, regardis la likimunpordon malfermig'i de eksterno. Fine la nekonato demetis la kaskon, kiu g'is nun estis kas'inta liajn vizag'otrajtojn. Li proksimig'is al Mik kaj etendis la manon ridetante.

          — Mis'el Mans ? Mi g'ojas konatig'i kun ci. Jam tre longan tempon mi atendadis tiun momenton !

          Mik subpremis surprizkrion — sed finfine, tute ne strangis, ke tiu c'i astronau'to lin konis : estis ja nur unu spac-s'ipo naviganta inter 61 de la Cigno kaj la Tero. Kaj se la viro estis deirinta la sunsistemon kelkajn monatojn antau'e, li estis informpreninta pri akurata pozicio de Mik en la spaco.

          — Ankau' mi g'ojegas, li respondis devigante sin rideti iomete . Pripensu do, mi ne alparolis neniun jam de kvin jaroj ! Sed diru al mi, c'u vi povis klarigi kiel vi estas en tiu c'i ejo ? Komprenu min do : mi forflugas por esplori 61 de la Cigno kaj sep jarojn antau' mia alveno, mi ekvidas teranon revenantan de tie !

          — Mi vidas, ke ci havas malplezuron ? la konato diris sen respondi al lia demando.

          Neniel mirigita per la malmuntita komputilo, per la ankorau' fres'aj sangmakuloj sur la planktapis'o, la viro demetis sian skafandron, ekkau'ris apud la komputilpecoj kaj ilin ekremuntis. Li agis lertece, kun mirinda precizo, kiel se tiu komplikmodelo estis por li nur vera ludo.

          Surprizegita, Mik ne kurag'is ekfari ian geston ; tiu sceno aspektis tute ne vers'ajna, kiel en song'o... au' premsong'o.

          Li observis la nekonaton, kiu havis preskau' kvardek jarojn. Kiel Mik, li estis brunulo, kun iom arkforma nazo kaj elstara gorg'nodo. Kaj subite, Mik sciig'is, ke tiu vizag'o ne estis nekonata por li. Jes, nun, estis evidentege : tiu astronau'to havis nedisputeblan similecon kun li mem.

          Tiu ulo estus ja povinta esti lia kuzo. Sed dume Mik lasis neniun fraton sur la Tero...

          La silento dau'radis. Mik komprenis, ke nur li devis malkonfuzi la situacion. Sed liaj pensoj s'ancelig'is kiam li demandis :

          — Kiam vi forlasis la Teron ?

          — En 2020.

          Mik sulkigis la brovojn : la saman jaron kiel li !

          — Tamen via s'ipo preterpasas la lumrapidon, c'u ne ? Kaj vi ja venas de 61 de la Cigno, c'u ne ?

          — Efektive, diris la nekonato. Mi revenas de longega vojag'o. Kaj post kelkaj tagoj mi alvenos sur la Tero.

          Kelkaj tagoj ! Anstatau' ke al li necesis kvin jaroj por traflugi apenau' la duonon de la vojo !

          — Mi alportas amasegon da informig'oj, malkas'is la viro monstrante la fenestreto, en kiu lia s'ipo estis videbla. Sed mi povas sciigi al ci la c'efajn : la fama gigantplanedo turnanta c'irkau' 61 de la Cigno estas nelog'ita. Sed g'i posedas dudekon da satelitoj, kaj sur du el ili log'as inteligenta kortus'a disvolvig'ita gento. C'i tiuj eksterteruloj komisiis min fordoni al la teruloj pac — kaj interhelpmesag'on.

          Mik atentege au'skultadis la parolojn de la astronau'to. Kaj li ankau' pensis, ke lia tasko de nun ne plu havis celon c'ar alia homo jam plenumis g'in antau' li.

          — Nu Mik, kiam mi aliris en la sistemo de 61 de la Cigno, mia s'ipo ne atingis la lumrapidon. La Cignanoj mem lau'igis al mia s'ipo geniaparaton : ne nur c'i tiu obligas plurdekfoje la s'iprapidon, sed ankau' s'ang'as la tempopasadon retroirigante la pasag'erojn en la tempo.

          — Retroiro ?

          — Jes. Tiu retroiro ebligas korekti la tempdistordon kau'zitan per la Relativeco, konfirmis la nekonato.

          Li tiam elpos'igis aj'on, kiun zorge metis sur g'ia loko en la komputilo.

          — Vi... kion vi faras ?

          — Tion ja ci vidas : mi estas riparanta cian ekpaneitan mas'inac'on.

          — Sed... kiel vi sciis, ke precize tiu peco ne plu funkcias ?

          — Nu Mik, vespiris la viro, en la komenco mia vojag'o devis dau'ri dudek kvin jarojn. Sed kiam mi estus reveninta, mi estus alveninta sur la Tero du kaj duono jarcentojn poste ; kaj sendube mi estus spertinta grandmalfacilaj'on adaptig'i al tiu progresinta civilazio. Sekve, c'ar la Cignanoj scipovas tion fari, ili resendas min g'is mia naskig'planedo tiel ke mi tien alvenas en 2024, alidire nur kvar jarojn post mia ekiro. Mi tiel reg'uos kutiman mondon.

          La ciferoj ekkirlig'is en la cerbo de Mik. Kiel tiu viro povus reveni sur la Tero en 2024, c'ar nuntempe ambau' vivadis post 2025 ?

          — Bone, konkludis la fremdulo post la remuntado... Mia tasko estas elfinita. Jes, mi volis, ke cia vojag'o estu pli agrabla. Estus kruele lasi cin dau'rigi cian s'ipadon kun tiu ekpaneita aparato.

          — Kiel ? balbutis Mik. Sed c'u vi... c'u ci ne venigas min sur la Tero ?

          — Neeble, la viro diris ridetinte.

          — Dume, mia komisio estas plene superflua, c'ar alia...

          Alia.

          Alia, kiu deiris en la jaro 2020, atingis 61 de la Cigno kaj revenis g'is la Tero retroiante en la Tempo.

          La nekonato dau're ridetis, certa pri tio, kio tuj okazos. G'uste kiel se li revivis malnovan, malnovegan scenon.

          Mik apudis la vizag'on de tiu kosmonau'to, kiu similis al li kaj estis dekkvinjare pli ag'a ol li. Li estis tiom alta kiom li. Li havis la samajn trajtojn. Nur tri profundaj sulkoj aperis sur lia laca frunto. Kiajn provojn li estis spertinta ?

          Spertinta ?

          Fine, Mik kaptis la dekstran brakon de tiu, kiu staris antau' li ; li faldis la manikon de la spacskafandro g'is li malkovris malnovan cikatron sur lia antau'brako.

          Li retropas'is, konfuzita.

          — Jes ja, la nekonato konfesis. Mi estas ci mem. Mi estas Mis'el Mans. Mik dekkvin jarojn pli malnova, kaj retroiranta en la Tempo por reveni sur la Tero.

          — Ci estas....ci estas mi mem !

          — Mi sciis, ke, dum tiu c'i vojag'o, iam mi krozos mian propran s'ipon survoje. Mi sciis, ke mi venos repari la s'ipkomputilon, sen kiu mia vojag'o estus monotona tedaj'o.

          Mik malfacile glutadis sia salivon.

          — Sed kial ci sciis, ke ci haltos ? Kio malhelpis cin dau'rigi cian vojag'on ?

          — Mia propra historio, Mik. C'ar tiun c'i scenon mi jam vivis.

          — Kian scenon ?

          — Tiun, kiun ni vivas g'uste nuntempe. Mi tion vivis sed sur cia loko, antau' dekkvin jaroj.

          — Kaj... tion mi estas vivanta ? Mik diris sentante sin perdanta la kapon.

          — Jes, mi povas ankau' trankviligi cin pri la venontjaroj : c'io iros glate... g'is ci retrovig'os c'i tien kaj nun. Sed de nun neniu ne povas koni mia estontecon.

          Li etendis la manon al la juna astronau'to, poste faris al li lastan geston kaj rapide diris al li :

          — Adiau'. Kaj g'is baldau'.

          Kelke da minutoj poste, la alia Mik denove ekflugis al la Tero.

          Baldau', la bildo de lia s'ipo forvis'ig'is el la ekrano. Mis'el Mans, malaperita en la spacotempo, kiun li j'us retrotransiris, dau're reen s'ipadis, treege konfuziginte sian junan sozion.

          ***

          Mik resanig'is post c'i tiu stranga okazaj'o. Kelkefoje li ec' forgesis g'in dum la sepjara restaj'o de sia vojag'o.

          Atinginte 61 de la Cigno, li malkovris rapide la du log'itajn satelitojn de la planedego.

          Post ok jaroj, li forlasis sian gastaro kaj ekflugis al la Sunsistemo, kun spacotempa surs'ipaparato ebliganta al li reveni sur la Tero nur kvar jarojn post sia foriro.

          Li s'ipadis senprobleme g'is la tago, kiam, sur lia ekrano, la bildo de spac-s'ipo veturanta al 61 de la Cigno atentigis lin, ke la momento estig'is.

          C'u necesis apudi sian propran spacveturilon au' ne, ig'i konata kun sia dekkvin jarojn pli malnova kopio, repari la komputilon ? Li ec' ne ekmiris tion : la evento jam estis okazita. G'i jam estis fakto. Li povus s'ang'i sian estontecon, sed kial li povus s'ang'i sian estintecon ?

          Mik, kun siaj grizig'antaj tempioj, pretigis sin efektivi la spacrendevuon. Li atente forprenis de la malnova komputilo reparita antau' dekkvin jaroj la pecon, kiu (li sciis tion !) estis defektita en la aparato de la unua s'ipo ; li ne plu bezonos g'in, c'ar necesos al li nur kelkaj tagoj por atingi la Teron.

          Li malfermis la hermetikan pordon kaj li estis s'okita, kiam li ekvidis tiun junulon kun mieno de stuporo. Meze de la stirejo kus'is pecoj de la duondemuntita komputilo. Estis nesekaj sangmakuloj sur la s'ipoplanktapis'o.

          Mis'el Mans ? li demandis ridetante. Mi g'ojas konatig'i kun ci.

          Atendita momento ! Li trovig'is finfine kun si mem por tiu interparolado vizag'on kontrau' vizag'o.

          Traduko : Ludovic Buron
ip地址已设置保密
2008/5/17 8:57:28

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.09375 秒, 4 次数据查询