dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Maljuna obstinulo

您是本帖的第 1762 个阅读者
树形 打印
标题:
Maljuna obstinulo
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Maljuna obstinulo
Maljuna obstinulo
En la jaro 1922-a en Malaltaĵo veturadis la aŭtoj kun bataltaĉmentoj.
La bandoj bruligadis socialistajn kooperativojn. Maguĝio estis tiam jam maljuna Maguĝio - alta, maldika kun longa barbo.
Kiam al la vilaĝo neatendite alveturis tia bando, ĉiuj loĝantoj kaŝis sin en hejmoj, aŭ en la riveraj terremparoj. Nur la maljuna Maguĝio staris trankvile malantaŭ la vendotablo kiam la bandanoj eniris la lokalon.
Tio ne estas la politika afero, nur la administra - diris la maljunulo al tiu, kiu ŝajnis al li esti komandanto. Mi fondis ĉi tiun kooperativon kaj mi de la komenco administris ĝin.
La fakturojn mi havis ĉiam en ordo kaj mi volas, ke ili konformu ĝis fino. Sur ĉi tiu papero estas ĉio skribite, kio troviĝas en la vendejo. Konfirmu al mi la identecon kaj poste bruligu kion vi volas.
La bruligantoj estis arogantaj kaj nesentemaj uloj. Nur tiaj homoj povas opinii, ke politika agado estas, kiam oni bruligas amason da fromaĝoj, lardoj, kolbasoj, sakojn da faruno, disrompas per hakiloj la kuprajn kaldronojn en fromaĝfarejoj, pafas al porkoj.
Ĝuste tion ili faris en socialistaj kooperativoj de Malaltaĵo.
Komence la bandanoj diris al la maljuna Maguĝio, ke bone, ili povas skribi ĉion, kion li volas, sed per bastono sur lia dorso.
Poste ili pripensis, nombris la varojn kaj subskribis:" Ĉio konformas " .
La liston vi montros al estraro, por ricevi rekompencon - ili ridegis.
Nenio estas rapidenda, mi havas tempon. Faru kion vi devas, ne ĝenu vin - respondis Maguĝio kaj foriris.
De la kontraŭa placflanko li observis la brulantan konsuman kooperativon
kaj kiam el la tuta domo restis nur cindroj li metis ĉapelon sur la kapon
kaj iris hejmen.
Neniu lin pli atakis kaj la maljuna Maguĝio vivis trankvile sur sia terpeco
malofte vizitante la vilaĝon.
En la jaro 1944 -a iun vesperon pastro Kamilo ekvidis Magugion en sia
paroĥejo.
Oni volis fari min vilaĝestro – li diris. Mi malkonsentis. Pro la venĝo ili volas sendi mian filon al Germanujo por deviga laboro. Ĉu vi povas helpi al mi?
Mi povas - respondis Kamilo.
Momenton pastro Kamilo!. Ni diru klare!. Mi petas la helpon de la homo Kamilo, kiun mi estimas, ne de la pastro Kamilo, kiun kiel pastron estimi mi ne povas.
La maljuna Maguĝio estis " historia socialisto ", unu el tiuj, kiuj atendas la momenton de sia morto, por fari malhonoron al pastro. Ili malaprobas la lastan konfeson, la sanktan oleoŝmiron kaj disponas por ke ilia entombigo estu ĉe la melodio de Internacia Himno.
Pastro Kamilo tenis brakojn sur la dorso kaj senvorte petis Dion, ke li gardu ilin.
Bone - respodis la pastro. Mi kiel la homo volonte forĵetus vin tra la pordo per piedbato.
Kiel la pastro mi ne povas rifuzi vian peton.
Ni diru klare! Mi helpos al vi kiel al la homo, ne kiel al la pastra kanibalo.

Kamilo kaŝis la filon de Maguĝio dum ses tagoj en la plej supra parto de la sonorilejo. Poste forveturigis lin en fojno al sekura loko.
Finiĝis la malbonaj tempoj, pasis jaroj. Iam oni diris, ke Maguĝio estas tre malsana, ke restis por li nur kelkaj horoj de la vivo.
Posttagmeze venis sendato al la pastro. Maguĝio petis la pastron por interparoli.
Kamilo tuj rapide veturis per biciklo. Antaŭ la pordo staris la filo de la maljunulo.
-Pardonu, vi devas iri tien al alia flanko de la domo. Ĉe la malfermita fenestro
en la lito kuŝis Maguĝio.
-Mi ĵuris, ke neniam, neniu pastro eniros mian domon. Ne ofendiĝu!
Kamilo volis foriri, sed detenis sin.
Ĉu mi povas diri ion al vi kiel al la homo, ne kiel al la pastro?
-Diru!
-Mi volus morti kun trankvila konscienco. Mi vokis vin por danki pro la savo de mia filo.
-Tion ne mi faris. Pro tio, ke via filo estas savita danku al Dio, ne al mi.
-Pastro Kamilo, ne miksu politikon kun tio!. Permesu al mi morti trankvile!
-Kiel vi povas trankvile morti sen konkordiĝo kun Dio?. Kial vi, tiom amika
al la homoj, malamas vin mem?
La maljuna Magugio movis sian kapon.
-Kial vi interesiĝas pri tio?
Post momento li aldonis - Mi komprenas. Vi ne volas mian civilan entombigon.
-Por la paroĥo tio estas malplezura. Bone, mi volas morti trankvile, ke neniu malbone pensu pri mi. Mi rifuzas la religian servon, sed por vi persone, por via plezuro mi skribos en la testamento, ke mi volas havi la katolikan enterigon.
-Por mia persona plezuro vi povas iri al infero. Mi ne estas vendisto - kriis Kamilo.
La maljunulo suspiris. La pastro devigis sin al trankvilo.
Maguĝio, pripensu momenton. Mi en tiu tempo preĝos, por ke Dio lumigu vin.
-Tio tute ne estas bezona. Dio ĉiam min lumigis. Alie mi ne povus obei ĉiujn liajn ordonojn.Tamen mi ne konfesos, por ke vi ne pensu, ke mi protestis kontraŭ pastroj estante sana, kaj kiam estas malbone mi ne protestas pro timo. Mi preferas iri al infero.
Kamilo spiregis pro emocio.
-Se vi kredas al Dio kaj scias, ke estas la infero, kial vi ne volas morti kiel kristano?
-Por ke vi ne ĝoju - respondis la maljuna obstinulo.
La pastro reveninte preĝejon demandis Kriston:
-Ĉu tio estas ebla, por ke la bona homo mortaĉu kiel hundo pro la stulta
obstino?
-Kamilo - respondis Kristo suspirante - ĉio estas ebla, kiam regas politiko.
Dum milito la homo povas pardoni al sia malamiko, kiu antaŭ momento
provis murdi lin. Li povas doni sian panon al li.Tamen en la politika batalo la homo malamas sian kontraŭulon. Pro unu kontraŭa vorto filo mortigos patron, kaj patro filon.
Kamilo marŝis tien kaj reen, fine haltiĝis kaj diris:
-„Sinjoro Jesuo, se estas skribite, ke Maguĝio devas morti kiel hundo, estu Dia volo.
-Kamilo, ne miksu kun tio politikon! - diris severe Kristo.

Oni diris, ke Maguĝio estis operaciata kaj estas sana. Post kelkaj tagoj la pastro ekvidis lin en la pordo de paroĥejo.
-Nun estas alia situacio, ol tiam - li diris, ĉar mi deziras normale danki al Dio mi volus komuniĝi.
Tio estas la afero inter mi kaj Dio, ne inter mia kaj via partioj.
Estus bone el via flanko, se vi ne vokus ĉiujn klerikalojn el la tuta provinco
kun standardoj kaj muziko, por partumi en ĉi tiu ceremonio.
-Bone - respondis Kamilo. Venu morgaŭ je la kvina matene! Estos nur la ĉefo de mia partio.
Post la foriro de Maguĝio Kristo demandis-- kiu estas la ĉefo de Kamila partio.
-Vi, Sinjoro Jesuo - respondis Kamilo.
-Kamilo, ne miksu politikon kun religio, kaj venonte antaŭ ol vi diros, ke
la homo mortu kiel hundo....pensu iomete.
-Vi ne devas memori tion al mi Sinjoro Jesuo, ofte oni diras ion nebezonan.
ip地址已设置保密
2008/5/17 9:14:29

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询