dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Intervjuo kun d-ro Zamenhof

您是本帖的第 1505 个阅读者
树形 打印
标题:
Intervjuo kun d-ro Zamenhof
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Intervjuo kun d-ro Zamenhof

Intervjuo kun d-ro Zamenhof

de R. I. HARRIS

elangligis N. Z. MAIMON

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/3 (n-ro 33) paĝoj 82-89


Antaŭrimarko

La sekvanta intervjuo, donita la 21an aŭ 22an de Aŭgusto 1907, post la Tria Kongreso en Kembriĝo, aperis la 6an de Septembro en la Londona "Jewish Chronicle" (Juda Kroniko), altranga juda semajna gazeto, fondita en 1841.

La nomo de la intervjuinto ne estas menciita. Ni eble ne eraros supozante, ke tiu estis Rabbi Isidore Harris, rabeno de la juda reformkongregacio "West London Synagogue of British Jews". Li estis pioniro de nia afero. Laŭ Zamenhof (ĉi sube en la intervjuo) li "multe kontribuis per siaj artikoloj en judaj kaj nejudaj, britaj kaj usonaj revuoj, por popularigi la lernadon". Liajn artikolojn ni renkontas ekzemple en "Jewish Chronicle" (21 - VII - 05, 11 - VIII - 05), en "New Era Illustrated Magazine" (Novjorko, Januaro 1905). Li ankaŭ verkis la artikolon "Zamenhof" en la unua modela juda enciklopedio "Jewish Encyclopedia".

La intervjuo prezentas aŭtentan materialon, aldonas ankoraŭ nekonatajn detalojn al la jam konataj. Ni donas ĝin en Esperanta traduko, eliminante nur la ĉapitron "Progreso de Esperanto", kies faktoj estas konataj kaj aliloke priskribitaj. Pri eraroj ni atentigas en la almetitaj piednotoj.

LA TRADUKINTO.

D-ro Zamenhof favoris la "Jeruish Chronicle" per speciala intervjuo, antaŭ sia elveturo el Anglujo al Naŭheim (1), por ricevi tie kuracadon al kormalsano, je kiu li suferas kaj kiu kaŭzas multe da zorgoj al liaj amikoj. Dum lia restada en Londono, post forlaso de Kembriĝo, li kaj S-ino Zamenhof gastis ĉe Feliks Moscheles (2). Jen kion skribas nia reprezentanto:

Unuaj impresoj

Mi trovis D-ron Zamenhof en la studĉambro de S-ro Moscheles, sidantan por sia portreto. Kelkaj telegramoj ĵus alvenis de Dover kaj Calais, en kiuj oni petis informojn pri lia vojiro, ĉar la urbestro kaj la magistrato de la unua urbo volis aranĝi al li solenan akcepton, antaŭ ol li forveturos al la kontinento, kaj Calais intencis honori lin per municipa bankedo.

"Vi ne povas imagi -- li rimarkis -- kiel malagrabla ĉio ĉi tio estas al mi kaj forte mi dezirus forrifuzi ĝin. Mi amus vojaĝi inkognite."

-- Tamen, mi diris, vi devas esti kontenta pri la mirinda akcepto, kiun la magistrato de la plej granda urbo en la mondo aranĝis al vi en la Gildhalo.

"Tio ĉi estas, kompreneble, kontentiga -- li respondis, kaj aldonis malĝoje -- sed venis tro malfrue. Se Esperanto ricevus tian agnoskon dudek jarojn antaŭe, kiam mi estis ankoraŭ junulo kaj plena de energio, ĝi instigus min streĉi ĉiujn miajn fortojn, sed nun, pro la stato de mia sano, tio ĉi estas neebla."

Tio estis kortuŝa konfeso de viro, kiu havas la aĝon de 48 jaroj, sed aspektas kaj sentas sin dudek jarojn pli aĝa, kies forta batalado por instali sin en sia profesio postlasis la neforigeblajn signojn de tro frua maljuniĝo. D-ro Zamenhof rakontis al mi la

Historion de sia vivo

(3), 1859; la patro kaj la avo estis ambaŭ instruistoj de lingvo; la unua -- oficiala profesoro de la germana lingvo en Varsovio, kaj la dua, pioniro de la moderna kulturo inter la hebreoj en Bjalistoko; kiel, fininte la gimnazion en Varsovio, li forvojaĝis Moskvon por studi medicinon, kaj fine instalis sin en sia nuna profesio kiel okulisto, suferinta terurajn mizerojn en sia penado trovi vivtenon. La malfacilaĵoj, kun kiuj li devis batali, estis duoblaj: li renkontis antaŭjuĝojn kiel hebreo kaj kiel idealisto. Kiel hebrea kuracisto, li devis limigi sian praktikon al la samgentanoj, la pli multaj el ili malriĉuloj; kaj liaj ŝancoj ne boniĝis ankaŭ pro tio, ke li laboris super idealoj, kiujn la plimulto rigardis kiel utopiajn. Eĉ liaj esperoj, kiel svatiĝanto de sia nuna edzino estis endanĝerigitaj. Tio estis la amhistorio de Rabi Akiba (4), kiu ripetiĝis en la nuntempa vivo: "Tia viro -- diris la riĉa patro de la estonta edzino -- neniam estos kapabla subteni la vivon de mia filino", kaj li malpermesis la fianĉiĝon. Sed la decido de la juna paro estis firma: fine ili geedziĝis laŭ sia volo, kaj la bopatro de D-ro Zamenhof fariĝis unu el liaj plej fervoraj adeptoj. Tri infanoj naskiĝis al li. La du pli aĝaj, filo 19 jara kaj filino 17 jara, studas medicinon en Laŭzano, ĉar la rusaj universitatoj estas fermitaj al hebreoj (5). Tamen ekzistas nun ia cspero, ke ili eniros en la universitaton de Ĥarkovo. Kelkaj fratoj de D-ro Zamenhof distingiĝis kiel armeaj knracistoj dum la rusa-japana milito (6).

"Vi certe aŭdis -- diris al mi D-ro Zamenhof -- ke en la urbo de mia naskiĝo estis diverslingva loĝantaro kaj la ĉiutaga vivo estis venenita de la senĉesa malamikeco, pro la diferenco de la lingvoj. Tio inspiris min, estantan ankoraŭ junulo, revi pri kreado de universala lingvo, kiu helpus plibonigi la interrilatojn. Kiel studento de la universitato, kvankam mi estis destinita por la kuracista kariero, mi dediĉis gravan atenton al la lingvoj: greka, latina, franca, germana, angla kaj hebrea -- inklino, kiun mi sendube heredis de mia patro kaj de mia avo. Sed la ideo pri Esperanto ne tuj aperis ĉe mi. Ĝi ekkreskis post kelkaj senfruktaj provoj, kiujn mi forĵetis unu post la alia."

Hebrea kaj juda lingvoj

-- Ĉu iufoje venis al vi la ideo, fari la hebrean lingvon aŭ la judan, universala interkomprenilo?

"Ne. Tion oni asertis, sed oni miskomprenis min. Iufoje mi esperis revivigi la hebrean, kiel parolatan lingvon inter miaj samgentanoj. Sed plej baldaŭ mi konvinkiĝis, ke tio estas neebla. Dum la daŭro de tri jaroj mi okupiĝis pri la juda lingvo, esperante starigi ĝin sur la rangon de la kulturaj lingvoj de Eŭropo, kaj mi ellaboradis gramatikon de la tiel nomata "ĵargono", ŝajnas al mi, la unuan judlingvan gramatikon iam verkitan (7). Sed kiam mi ĝin finis, mi konvinkiĝis, ke ĉi tiu lingvo ne havas estontecon, kaj tial mia gramatiko restis manuskripta (8). Pli kaj pli mi konvinkiĝis, ke mia tasko, kiel rusa hebreo, estas krei novan lingvon, kiu de unu flanko ne estus ekskluziva propraĵo de iu aparta popolo, kaj de la dua flanko povus esti libere uzata de senlingvaj kaj subpremitaj popoloj. Sole neŭtrala lingvo povas fariĝi universala interkomprenilo, kaj neŭtraleco ja estis la ĉefa karaktera trajto, kiun mi donis al Esperanto. Esperanto estas propraĵo de la tuta mondo, ĉar ĝi ne devenas de unu aparta lingvo; ĝi estas internacia, ĉar neniam ĝi estis lingvo de unu aparta popolo. Tiuj, kiuj ĝin parolas kaj uzas, estas la civitanoj de idea demokratio, kiun ni povas nomi 'Esperantujo'.

"Ĉefe la bonon de miaj samgentanoj mi celis, kreante tiun lingvon. Mi vidis ilin apartigitaj de la cetera mondo per lingvo, kiun ili parolis sole inter si, kaj en nepolurita formo. Mi vidis ilin enŝlositaj en la hebrea kvartalo, kaj tiel neŝirmitaj kontraŭ la fatala malbeno de la naciaj malamikaĵoj, kaj la muroj de tiu kvartalo estis konstruitaj ĉefe per la dialekto. Tiu ĉi lingvo detranĉas ilin ne sole de la nehebrea ĉirkaŭaĵo, sed ankaŭ de la samgentanoj en la ceteraj landoj, kiuj uzas la lingvojn de tiuj landoj kaj ne komprenas la judan lingvon. Tiamaniere la hebreo estas apartigita ne sole de siaj samgentanoj, sed ankaŭ de la kristanaj najbaroj. Mi vidis ĉion ĉi tion, kaj ĝi donis la direkton al mia laboro. Se mi ne estus hebreo, la ideo pri unuigo de la homaro aŭ tute ne venus al mi en la kapon, aŭ ĝi neniam tenus min tiel obstine en la daŭro de mia tuta vivo. Sed mi estis ĉiam sindona filo de mia malfeliĉa hebrea popolo. Kaj ĉiam, kiam ŝajnis, ke mia iaboro ne havas sukceson, mi nur memoris la situacion de miaj samgentanoj sen lingvo, kaj tial sen espero pri kulturo, disĵetitaj en la tuta mondo kaj pro tio ne havantaj la eblon kompreniĝadi inter si kaj devantaj ĉerpi sian kulturon el fremdaj kaj malamikaj fontoj, kaj tiu ĉi ideo donis al mi novan energion. Jes; mi estas konvinkita, ke al neniu popolo en la mondo la komune homa lingvo, kia Esperanto ĝin prezentas, alportos utilon pli grandan, ol al la hebrea popolo. Ĝi kreos ponton super la abismo, kiu etendiĝas en la nuna tempo en ĉiuj hebreaj komunumoj inter la ennaskitoj kaj la enmigrintoj (9), inter la riĉuloj kaj la malriĉuloj, inter la kleruloj kaj la malkleruloj. Pro tio, ĉiufoje kiam mi vidas

Malriĉan Hebreon

kiu scias nenian kulturan lingvon, kaj kiu en la daŭro de tri aŭ kvar semajnoj tiel bone ellernis Esperanton, ke li povas korespondi per ĝi kun la tuta mondo, esprimi libere siajn pensojn, kaj tiel, dank' al tiu ĉi lingvo, sentas sin homo inter homoj, tio kaŭzas al mi multe pli da plezuro ol la iaŭdo de multcentoj da kleruloj. Malriĉa hebrea butikisto, kies belegajn Esperantajn poemojn la Esperantistoj de ĉiuj landoj kaj nacioj, kun plezuro legas (10), kontentigas min pli multe ol la ĉiuspecaj publikigaĵoj, kiujn tiu ĉi lingvo en granda nombro jam posedas."

-- Se estas tiel, tiam hebreoj devas esti inter viaj plej fervoraj adeptoj. Ĉu ili grandnombre ellernis tiun lingvon?

"Bedaŭrinde mi devas konfesi, ke ili tion ne faris. Kelke da esceptoj tamen estas menciindaj. Unu el la eminentaj Esperantistoj estis hebreo, D-ro Emilo Javal en Parizo, la glora blinda medicina scienculo, kiu mortis en la komenco de la nuna jaro. Li agadis dum la pasintaj jaroj kiel sekretario de la Centra Oficejo, kaj mi menciis lian agadon por nia movado en la kongresparolado de Kembriĝo. Alia samgentano, feliĉe ankoraŭ aktiva, estas s-ro Gaston Moch, kiu akiris militistan gloron; li estas la fama aŭtoro de "Sedan" kaj frato de la mortinta glora franca oficiro Jules Moch (11)".

--Ĉu ankaŭ en Anglujo iuj famuloj aprobis Esperanton?

"Jes. Jen la rabeno Izidoro Harris (12), kiu multe kontribuis per siaj artikoloj en judaj kaj nejudaj, britaj kaj usonaj revuoj, por popularigi la lernadon. S-ro Charles B. Mabon, en Glasgovo (13), verkis muzikon por mia Esperanto-poemo "La Gaja Migranto", kiun li ankaŭ tradukis en la anglan lingvon (14), kaj li esperantigis "Adon Olam" (15). Nun, kiam mi vizitis la Ĉambron de Deputitoj, rakontis al mi s-ro Herbert Samuel, subministro pri la Internaj Aferoj (16), kiu akceptis min en la nomo de la ministro, ke lia edzino lernis Esperanton, kaj mi ne dubas, ke multe da hebreoj kaj hebreinoj, nekonataj al mi, lernas ĉi tiun lingvon. El la Adresaro de la registritaj Esperantistoj oni kompreneble povas tiri certan nombron da hebreaj nomoj, sed ne ĉiuj Esperantistoj enskribas sin. Mi dirus, ke ekzistas 300 hebreaj Esperantistoj, aŭ pli."

-- Ĉu ne ekzistas aparta hebrea grupo, aŭ aperas revuo por hebreaj Esperantistoj?

"Ne; kvankam -- tion mi jam diris -- neniu alia homa grupo tiel forte bezonas la universalan lingvon kiel la hebreoj. Tia revuo, eldonita por la bono de la hebreaj Esperantistoj en la tuta mondo, certe plimultigus la nombron de la hebreaj adeptoj kaj havus grandan sukceson. Tio dependus kompreneble de la disvastiĝo en Rusujo kaj pro tio oni devus esti tre singardaj, ke aperu en ĝi nenio, kio povus malplaĉi al la oficiala cenzuro."

-- Mi aŭdis, ke ekzistas projekto traduki la Biblion en Esperanton.

"Komitato okupas sin pri tiu demando kaj tio sendube estos farata paŝo post paŝo. Mi mem jam tradukis "la Predikanton", kaj promesis al "Nerth American Review" (17) traduki la "Sentencojn de Salomono". Kiam tio estos finita, mi komencos la tradukadon de la Psalmoj. "Rut" estis tradukita de Kofman jam antaŭ kelkaj jaroj (18). Kaj el la Nova Testamento la Evangelio de Mateo eliris en Esperanto. Mi tradukas rekte el la hebrea originalo, havante antaŭ mi kompetentajn tradukojn."

Daŭrigota.


(1) Germana banurbo, 30 km. norde de Frankfurt-sur-Majno.
(2) Angla pentristo, pacifisto kaj Esperantisto (1833-1917), filo de la fama komponisto Ignaz Moscheles. Samgentano de Zamenhof. Zamenhof gastis ĉe li de la 18-8-07 ĝis la 23-8-07.
(3) Zamenhof naskiĝis la 15an de Decembro, tio estis la 19a de la hebrea monato Kislev, 6 tagojn antaŭ la festo de inaŭguro. Tiujn du datojn (15 kaj 19) montras ankaŭ la naskregistro ("Esperanto" no 649, Decembro 1959).
(4) Plej granda talmuda saĝulo (ĉ. 50-135 p. K.). Li estis komence paŝtisto ĉe riĉulo de Jerusalem, tute malklera. La filino de tiu riĉulo, trovinte lin simpatia kaj bonkora, enamiĝis kaj edziniĝis al li sekrete, kaj instigis lin foriri kaj akiri talmudan instruitecon. Ŝi vivis sola kaj spertis mizeron, ĝis la edzo revenis kiel unu el la plej eminentaj saĝuloj. Dume la patro pentis, paciĝis kaj fordonis al ili duonon de sia riĉaĵo. (Talmudo, Ketubot, p. 62-63).
(5) En la universitatojn de Rusujo oni akceptis hebreojn nur en la nombro de 3-5 procentoj rilate la nombron de ĉiuj aliaj lernantoj (vidu la piednoton de Zamenhof en "La Gimnazio" de Ŝalom Alejĥem, p. 56).
(6) En la jaroj 1904-1905 Ludoviko estis ankaŭ mobilizita, sed feliĉe baldaŭ tute liberigita (Leteroj I, p. 100).
(7) La unua gramatiko de la jida aperis jam en 1750, verkita de la germana profesoro J. W. Chrysander (A. A. Robach, The Story of Yiddish Literature, New York 1940). Sed Zamenhof estis unu el la unuaj esplorantoj en la moderna tempo, kaj lia verko ... funda kaj ampleksa.
(8) La unuaj ĉapitroj de tiu verko (Enkonduko, Ortografiaj Komentoj) aperis en jida traduko en la Vilna monata revuo "Lebn un Visnŝaft" (vidu Leteroj I, p. 245). La ceteraj ĉapitroj (Substantivoj, Adjektivoj, Numeraloj ktp.) ne aperis, ĉar -- kiel D-ro Olsvanger aŭdis de Zamenhof mem -- la redaktoro A. Litvin, volis modifi la manuskripton kaj Zamenhof ne konsentis. La originala manuskripto kuŝas nun en la Manuskripta Fako de la Jerusalema Universitata Biblioteko (O. Ginz en "Nica Revuo", no 27.)
(9) Tiun situacion Zomenhof spertis, veninte de Bjalistoko Varsovion. La juda loĝantaro en Varsovio, kvankam de ekstere ĝi ŝajnis kiel unu homa grupo, interne estis dividita en du sektorojn: la ennaskitaj "Varsovianoj" kaj la novalvenintaj "Litovujanoj". Ĉiu sektoro vivis apartan vivon, distingiĝonte unu de la alia religie (Ĥasidoj kontraŭ Mitnagdoj), lingve (alia prononcado de la jida kaj hebrea lingvoj; misprononco de ŝ flanke de la "Litovanujanoj"), kaj vestaĵe (longaj surtutoj kontraŭ mallongaj). La rilatoj inter ili tute ne estis amikaj.
(10) Prof. Waringhien supozas, ke temas pri la Esperanto-poeto M. Goldberg. Li skribis al mi: "Oni povas heziti inter Mozes Goldberg (kies 18 poemoj enestis en la "Liro de la Esperantistoj" kaj 3 restis en la "Fundamenta Krestomatio") aŭ A. Kofman, sed ĉi tiu estis laŭdire iibrotenisto, kio ne taŭgus".
(11) Gaston Moch (1859-1929) estis filo de Jules Moch (1829-1881), ne ties frato. Dum la franca-prusa milito Jules Moch partoprenis la fatalan batalon ĉe Sedan (1/2-9-1870), kiel komandanto de la fortikaĵo, kaj havis la malĝojan taskon elpafi la lastan pafon. En la libro "Sedan; les derniers coups de feu" ("Sedan; la lastaj pafoj") Paris 1885 Gaston Moch priskribas la katastrofon de la armeo de Napoleono la IIIa ĉe Sedan, gloriganta la heroaĵojn de sia patro. Lia filo, Jules Moch, nun reprezentas la francan registaron ĉe la U.N.O.-komisiono pri la malarmado.
(12) Naskiĝis en 1853 en Londono, estis rabeno de la juda reformkongregacio "West London Synagogue of British Jews", fondita en 1840 (vidu antaŭrimarkon al ĉi tiu intervjuo).
(13) Li estas aŭtoro de kvarlibra verko: "The Art of Recitative as applied to Oratorio and Opera" (Novjorko 1919).
(14) Listigita en la Katalogo de Dovidov (p. 82). "La Gaja Migranto", verdire, ne estas originalaĵo de Zamenhof, sed traduko de la germana poemo "Wem Goft Will Rechte Gunst erweisen" de Eichendorff. Ĝi enestas en la "Fundamenta Krestomatio", p. 332.
(15) "Sinjoro de la Mondo" -- hebrea poemo, verkita dum la 12a jarcento, gloriganta la suverenecon de Dio. Ĝi eniris en la hebrean preĝlibron, kiel komenca kaj fina kanto de la liturgio.
(16) Samgentano de Zamenhof (naskiĝis en 1870), estis brita parlamentano, subministro pri la Internaj Aferoj (1905-1909), poste kelkfoje ministro, konata kiel unua brita Altkomisaro en Palestino (1920-1925).
(17) Grava anglalingva revuo en Novjorko. La redaktoro kaj eldonisto estis tiutempe George Harvey, Esperantisto, kiu publikigis en ĝi dum 1906-1909 Esperantajn lecionojn kaj plurajn artikolojn pri Esperanto. La sentencoj de Salomono, tradukita speciale por tiu ĉi revuo, aperis tie de Decembro 1907 ĝis Junio 1909.
(18) La libro "Rut" eliris en la jaro 1893 en Nurnbergo, tradukita de E. Neumark (Katalogo de Davidov, p. 29). O.V. p. 151 prezentas la komencajn literojn E.N., kio akordas kun la nomo en la menciita libro.
ip地址已设置保密
2008/5/18 9:53:50
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
2
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Intervjuo kun d-ro Zamenhof (fino)

de R. I. HARRIS

elangligis N. Z. MAIMON

Unue aperis en la nica literatura revuo 6/4 (n-ro 34) paĝoj 121-127


Zamenhof kiel Cionisto

― Mi aŭdis, ke dum certa tempo vi estis fervora cionisto, sed nun vi havas alian vidpunkton.

"Mi ĉiam havis fortan intereson je la socia vivo de mia nacio, kaj en mia juneco mi estis granda politika cionisto. Tio estis multe da jaroj, antaŭ ol aperis Hercl kaj antaŭ ol la ideo pri juda ŝtato populariĝis inter la hebreoj. La homoj mokadis min, kiam mi deklaris, ke ni bezonas propran landon. Jam en la jaro 1881, studante ĉe la universitato de Moskvo, mi kunvokis kunvenon de 15 el miaj kunstudantoj kaj proponis planon, kiun mi elpensis, nome, ke ni fondu hebrean kolonion en iu senhoma parto de la mondo, kiu estus komenco kaj fariĝus centro de sendependa, juda ŝtato. Mi sukcesis konvinki miajn kolegojn, kaj ni starigis ion, kio estis ― tiel ŝajnas al mi ― la unua politika organizo de la hebreoj en Rusujo. Kelkajn monatojn poste, la financa stato de mia patro devigis min forlasi Moskvon kaj reveni Varsovion. Ankaŭ tie mi komencis aktivan propagandon por la efektivigo de mia ideo. Mi publikigis grandan artikolon pri tiu temo en la ruslingva juda gazeto "Rasvjet", kun la titolo: "Kion ni devus fari?" (19). En tiu artikolo, subskribita "Hamzefon", mi klarigis detale, ke la eternaj suferoj de nia popolo ĉesos nur tiam, kiam ili fariĝus tie, kie ili loĝus, la plimulto de la loĝantaro, ĉar la fortuloj havas ĉiam la rajton, kaj la senfortuloj ĉiam la malrajton. Pro tio mi rekomendis, ke la hebreoj elektu en Usono regionon, tre maldense loĝatan, kaj koloniigu ĝin en tia nombro, ke frue aŭ malfrue ili povus krei hebrean ŝtaton, tiel same, kiel faris la mormonoj en Utah. Mia artikolo, verkita mallongan tempon post la unuaj pogromoj, faris tre profundan impreson. Sed en tiu sama tempo, la hebrelingvaj gazetoj "Hamagid" kaj "Haŝaĥar" (20) komencis propagandon por koloniigo de Palestino. Mi konsciis, ke antaŭ ĉio ni bezonas unuecon, por sukcesigi nian entreprenon; tial mi aperigis en "Rasvjet" duan artikolen, kaj rekomendis, ke ni ne dispartiĝu, kaj pro tio ― kvankam Usono pli multe taŭgas por nia celo ol Palestino ― ni koncentru niajn klopodojn sur Palestino."

"Tiamaniere mi fondis inter la hebrea junularo en Varsovio la unuan societon de Ĥibat-Cion. Mi ellaboris la statutojn, hektografis kaj disdonis ilin, aranĝis kunvenojn, koncertojn kaj balojn, varbis adeptojn kaj starigis patriotan hebrean bibliotekon. Filioj de nia ĉeforganizaĵo ekkreskis en multaj urboj de Polujo kaj okcidenta Rusujo, kaj de tiuj ĉi filioj mi kolektadis monatajn kotizojn por la koloniigo de Palestino, kiujn mi sendis al la rabeno Salvendi en Nurnbergo. Kiam nia societo de junuloj sufiĉe fortikiĝis, ni etendis nian agadon al pliaĝuloj kaj sugestis, ke ili starigu en Varsovio societon pli grandan de Ĥibat-Cion. Tia societo estis fondita, kun la advokato Jasinovski kiel prezidanto kaj la verkisto Rabinoviĉ (Ŝefer) kiel sekretario, dum mi mem estis ĉefo de la plenumkomitato. Je tiu tempo mi finis la universitaton kaj komencis mian medicinan praktikon en malgranda vilaĝo (21). La trankvila vivo de tiu loko, inspiris ai meditado kaj kaŭzis fundan ŝanĝon de miaj ideoj. Iom post iom mi konvinkiĝis, ke cionismo estas agrabla sed neplenumebla revo; ke ĝi neniam solvos la eternan hebrean demandon. La solvon oni devas serĉi sur alia tereno. Imagu, ke estis por mi tre ĉagrena afero, kiam mi decidis forlasi mian nacian agadon. De tiam mi fordonis min tute al la sennacia neŭtrala ideo, kiu okupadis mian penson de mia frua infaneco, al la internacia lingvo."

Hilelismo kaj Esperantismo

"De la jaro 1884 ĝis 1901 mi flanke staris de la hebrea nacia movado kaj faris nenion por la hebrea demando. Sed kvankam mi faris nenion, mi ĉiam meditadis kaj serĉadis solvon al la hebrea demando. Fine, en la komenco de la jaro 19O1, mi decidis dissendi la frukton de mia 17jara pensado. Mi aperigis en lingvo rusa unu sufiĉe dikan broŝuron sub la titolo "Hilelismo, projekto por solvo de la hebrea demando" kaj sub pseŭdonimo de "Homo sum". Mi analizis la ĉefajn karakterizaĵojn de la judismo, pritraktis detale la historion de la hebreoj, la kaŭzojn de ilia dumiljara migrado, la ideojn de la cionismo kaj asimilismo, kaj sur la bazo de ĉi tiuj faktoj mi penis montri, kiamaniere oni povus plej efike solvi la hebrean demandon. Mi venis al jena konkludo:

"La historia fakto, ke aliaj nacioj kaj homaj grupoj suferis nur mallongan tempon kaj poste aŭ reakiris sian pozicion, aŭ pereis, dum ni suferis tra du mil jaroj kaj ne povas trovi por ni trankvilan lokon ie en la mondo ― ĉi tiu fakto montras, ke la kaŭzo de niaj suferoj estas ne ekstera, sed interna. Nia senfina ekzilo devenas de tio, ke ĉie la judismo konservadas siajn naciajn karakterizaĵojn, dum fakte la hebrea nacio ĉesis ekzisti kiel nacio antaŭ du mil jaroj kaj ke judismo, ĝuste komprenata, estas ideo, kredo. La pseŭdonacia palestina karaktero, kiun iom post iom nia religio alprenis, kaŭzis la jenon: ke ĉie kaj ĉiam ni rigardas nin kiel fremdulojn, kaj pro tio ni estas sen hejmo kaj lando. Sekve, por solvi la hebrean demandon, estas necese reformi nian religion, sed ne forĵeti ĝin. Judismo kiel religia ideo estas eterna. Neniam ni hebreoj povas esti senigitaj je religio ― "senkonfesiaj" kiel oni diras en Germanujo ― aŭ akcepti alian religion kiel surogaton anstataŭ la nia. Kiel ni reformu ĝin? Ni forlasu ĝian pseŭdolokan karakteron kaj aliformigu ĝin tiamaniere, ke ni povu konfesi tiun ĉi religion sen malvereco, sen honto aŭ hipokriteco. Por tiu celo ni donu al nia religio la karakteron de Hilelismo. Per tio mi volas diri, ke ni akceptu kiel fundamentan bazon nur la ideon de filozofie pura monoteismo kaj la principon de Hilel, iom modifitan, nome, ke la amo al la proksimulo estu la sola leĝo de nia religio. Ĉiuj aliaj hebreaj vivaranĝoj estu ne leĝoj, sed moroj kaj tradicioj. Ili estas indaj je observado, tamen ne devigaj. Kaj oni elektu sinodon, por ilin perfektigi kaj evoluigi. Se ni havos tian religion, ni estos fortaj, ĉar tiam ni povos diri al niaj idoj, ke ni batalas por ideo sankta kaj nobla."

"Se mi parolas pri reformo de nia religio, mi tute ne volas diri, ke ni imitu la manieron de tiuj reformantoj, kiuj Faras ŝanĝojn por maski sian judismon kaj asimiliĝi kun la ĉirkaŭantaj popoloj, kiuj forpuŝas ilin kaj preferas resti sen ili. Tia ne estas mia ideo pri vera hebrea reformo. Pro tio, ke ĉiuj hebreoj havas komunan historion kaj la popoloj ne volas komunikiĝadi kun ni, ni tute ne nomu nin rusoj, germanoj ktp, sed nomu nin ĉiam hebreoj laŭ nacieco. Kaj ni bone memoru, ke nia nacieco, malsimile al alia, estas nek loka nek etnologia, sed pure idea."

Normala Sekto

"Estas afero tute komprenebla, ke ni ne povas reformi la tutan hebrean popolon per unu fojo. Tial ni devas krei normalan hebrean sekton en la judismo kaj klopodi, ke tiu sekto multiĝu kaj kresku tiamaniere, ke kun paso de la tempo ― ni diru: post 100-150 jaroj ― ĝi ensorbos en sin la tutan hebrean popolon. Tiam ni estos potenca grupo. Eĉ pli, ni povos akiri per niaj ideoj la tutan civilizitan mondon, kiel ĝis nun la kristanoj kun sukceso faris, kvankam ili komencis kiel malgranda hebrea grupo. Anstataŭ esti ensorbitaj en la kristana mondo, ni ĝin ensorbos. Ĉar tia estas nia misio inter la homaro, disvastigi la veron de la monoteismo kaj la principojn de justeco kaj frateco. Tion ja celis la hebreaj profetoj, kaj ĉar ni ĝis nun ticn ankoraŭ ne faris, tial ni devis suferi. Kaj tiel longe, kiel ni ne penadas en tiu direkto kaj ĉesos esti nenormala popolo, kiel ni en la nuna tempo estas, niaj suferoj ne ĉesos. Tio ja estas, kion Moseo antaŭdiris en la punprediko kaj en sia dua kanto." (22).

"Pro tio mi proponis, ke tiuj, kiuj principe aprobas mian ideon, kunvoku kongreson da hebreoj kaj starigu hebrean sekton, kiu baziĝos sur kiare difinitaj principoj. Ili devus formi pure filozofian kredon kaj konservi la tradiciajn hebreajn morojn, la festojn kaj fastojn, tamen, ne kiel leĝojn, sed kiel tradiciojn, kiel belajn simbolojn de eterna vero. Por efektivigi sian ideon, ili bezonas idealan lingvon, facilan interkomunikilon. Ne la hebrean, kiu estas tro malfacila por tiu celo, neniam akirita aŭ akirebla de la granda plimulto de la hebreoj ― sed lingvon, kiun ili povus uzi ankaŭ en siaj preĝoj, por ke ili ne estu devigitaj uzi lingvojn de popoloj, kiuj tenos sin fremde kaj malamike kontraŭ ili. Krom unu difinita religio kaj unu definita lingvo, ili bezonos komunan centron, kie la sinodo estu lokita kaj kie ili povus koncentriĝi kaj fortiĝi. Mi vidas nenian kaŭzon, kial tiu difinita centro ne estu en nia natura patrolando, por ke plenumiĝu la vortoj de la profeto: "Ĉar el Cion eliros la instruo kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem." (23)

― Ĉu vi sukcesis konverti multajn al viaj ideoj?

"Ne. La rusaj hebreoj ne volas esprami decidan juĝon. Multaj tamen konfesis al mi, ke en la koro ili havas saman opinion, sed ne kuraĝus diri tion malkaŝe. Mi trovis neniun, kiu volis subteni min, por starigi la sekton, kiun mi celis fondi. Ekzistas rusa proverbo: "Unu soldato militon ne faras". Pro tio mi jam de longe forĵetis tiun projekton, kiu montriĝis nepraktika, kaj mi laboradas nun per mia tuta forto por simila celo, nome, por la movado, al kiu mi donis la nomon "Esperantismo". Kio Esperantismo signifas, mi klarigis en mia kongresparolado. Ĝiaj idealoj ― krom la praktika celo de la lingvo Esperanto ― estas pure humanaj. Ni deziras krei neŭtralan fundamenton, sur kiu la diversaj homaj gentoj povu pace kaj frate interkomunikiĝadi, ne altrudante al si reciproke siajn gentajn apartaĵojn. La idealo estas tre simple esprimita en jenaj versoj, kiujn viaj legantoj kredeble komprenos, kvankam ili ne estas Esperantistoj (24):

"Sur neŭtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian."

En la Hebrea Kvartalo

― Ĉar D-ro Zamenhof vivas kaj laboras meze de la hebrea kvartalo, mi demandis lin pri la nuna stato de la aferoj.

"Ne okazis pogromoj en Varsovio (25) ― li diris ― ĉar tie la hebreoj kaj poloj akordiĝas kaj estas sufiĉe fortaj, por rebati ĉiun atakon. Malgraŭ tio la situacio estas terura, kaj sekve la formigrado el Varsovio grandega. Pluraj centoj da elmigrontoj trapasas dum la jaro tra miaj manoj. Ili alvenas tutfamilie, por esti medicine esplorataj kaj kuracataj je traĥomo, kies ekzisto malebligus al ili la eniron en Usonon kaj en aliajn landojn. Jes, mi opinias, ke fine ankaŭ en Rusujo la aferoj devos pliboniĝi, ĉar se la homoj unu fojon spertis la liberecon, ili ne kontentiĝos, ĝis ili ĝin akiros."

D-ro Zamenhof esprimis deziron, vidi la enmigrintojn el sia hejmlando en ilia angla ĉirkaŭaĵo. Ni do faris rondiron al la hebrea kvartalo en Whitechaple kaj vizitis la rifuĝejon en la Leman Strato, kie la aŭtoro de Esperanto estis ofieiale akceptita de S-ro Hermann Landau (26). Estis kortuŝe vidi ĉi tiujn du virojn, kiuj la unuan fojon renkontiĝis, ambaŭ fordonitaj al la samspeca laboro, kaj fervore komparantaj rimarkojn pri sia komuna sperto. La aranĝoj en la rifuĝejo por la akcepto de la rifuĝintoj multe interesis lin. Kiam ni suprenrigardis el unu el la fenestroj al la Tenter Ground, kie amaso da hebreaj infanoj brue ludis, D-ro Zamenhof rimarkis: "Kiel granda la diferenco inter Anglujo kaj Rusujo, kie la infanoj fariĝas tro frue timemaj kaj preskaŭ ne kuraĝas ludi sur la stratoj"...


Piednotoj

(19) Ĉio ĉi estas priskribita en mia artikolo "La cionista periodo en la vivo de Zamenhof", Nica Revuo n-roj 16-17. (Noto de la tradukisto.)
(20) "Hamagid" (la Raportisto) ― semajne, 1856-1890; "Haŝaĥar" (la Matenruĝo) ― monate, 1868-1884. La unua eliris en Lyck (Orientprusujo) la dua en Vieno, sed la plimulto de la legantoj loĝis en Rusujo.
(21) Vejseje en Litovujo (litovlingve: Veisiejai), 45 km. norde de Grodno. Nuntempe ĝi estas urbo kaj signita sur la mapoj.
(22) Punprediko ― Readmono 28, 15-68 (La samo ankaŭ en Levidoj 26, 14-43); Dua Kanto de Moseo ― Readmono 32.
(23) Jesaja 2, 3.
(24) Zamenhof faras ĉi tie duoblan aludon: 1o Pro la facileco de Esperanto, la legantoj facile komprenos; 2o Estante hebreoj ili ekmemoros la verson en la dekok = preĝo de la plejaltaj festotagoj, kiu tekstas: "Kaj ĉiuj faros unu asocion, por plenumi vian volon el plena koro". Ĝi ŝajne estis modelo por nia himna verso.
(25) Temas pri la dua ondo da pogromoj, kiu komenciĝis en la jaro 1903 en Kiŝinev kaj Homel, atingis ĝian supron en Oktobro 1905 (en pli ol 600 urboj kaj urbetoj), kaj enkludis ankaŭ la du kruelajn en Bjalistoko (1905 kaj 1906).
(26) Naskiĝis en 1844, administranto de la juda rifuĝejo (fondita en 1883, post la pogromoj en Rusujo, por akcepti la enmigrontojn en Anglujon koj la travojaĝantojn al Usono).
ip地址已设置保密
2008/5/18 9:54:26

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07813 秒, 4 次数据查询