La Elaĉeto de Ruĝa Ĉefo
de O. HENRY
elangligis Donald J. HARLOW
Tio ŝajnis bona afero: sed atendu ĝis mi rakontos. Ni estis Sude, en Alabamo -- Vilĉjo Driscoll kaj mi -- kiam nin trafis tiu kidnapa ideo. Tio okazis, kiel Vilĉjo poste klarigis, "en momento de mensa aperacio"; sed tion ni ne konstatis ĝis poste.
Tie troviĝis urbo, flane plata, kompreneble kun la nomo Montosupro. Ĝi enhavis loĝantojn el tiel maldanĝera kaj memkontenta kamparana klaso kiel iam ajn amasiĝis ĉirkaŭ Majdanca Fosto.
Vilĉjo kaj mi dividis kapitalon pli-malpli sescent-dolaran, kaj ni bezonis ankoraŭ dumil dolarojn por plenumi urbkatastran fraŭdon en Okcidenta Ilinojso. Ni diskutis la aferon sur la antaŭaj ŝtupoj de la hotelo. Filoprotektivemecado, diras ni, fortikas en duonkamparaj komunumoj; tial, kaj alitiale, tie pli sukcesus kidnapa projekto ol en regiono atingebla de ĵurnaloj, kiuj komisias ĵurnalistojn en ordinaraj vestaĵoj por instigi diskutadon pri tiaj aferoj. Ni sciis, ke Montosupro ne povus persekuti nin per io ajn pli forta ol policoj kaj, eble, kelkaj maldiligentaj snufhundoj kaj unu-du plendegoj en la Semajna Farmista Buĝeto. Do, la afero ŝajnis farebla.
Ni elektis kiel nian viktimon la unusolan idon de ĉefa civitano, laŭnome Ebenzer Dorset. La patro estis estiminda kaj avara, amanto de hipotekoj kaj severa, honesta pleniganto de la preĝeja montelero kaj elhejmigisto. La ido estis dekjara knabo, kun bareliefaj lentugoj, kaj haro samkolora kiel la kovrilo de tiu revuo, kiun vi aĉetas en la giĉeto, kiam vi atendas trajnon. Vilĉjo kaj mi taksis, ke Ebenezer rezignos pri elaĉeto de precize dumil dolaroj. Sed atendu, mi rakontos.
Pli-malpli tri kilometrojn for de Montosupro estis monteto, kiun kovris densa cedra arbaro. Sur la malantaŭo de tiu monto troviĝis kaverno. Tie ni konservis provianton.
Iun vesperon post la sunsubiro, ni kaleŝis preter la domo de maljuna Dorset. La ido estis sur la strato, ĵetante ŝtonojn kontraŭ katidon sur la transa barilo.
"Ha, knabeto!" diras Vilĉjo, "ĉu plaĉus al vi ricevi sakon da sukeraĵoj kaj belan veturon?"
La knabo nete trafas Vilĉjon al la okulo per brikopeco.
"Tio kostos la maljunulon ankoraŭ kvincent dolarojn," diras Vilĉjo, transgrimpante la radon.
Tiu knabo baraktis kiel boksurso; sed ni fine enkaleŝigis lin kaj forveturis. Ni portis lin al la kaverno, kaj mi ligis la ĉevalon en la cedra arbaro. Post la sunsubiro mi ŝoforis la kaleŝon al la urbeto, kvin kilometrojn for, kie ni luis ĝin, kaj remarŝis al la monto.
Bill estis bandaĝanta la skrapojn kaj kontuzojn sur siaj trajtoj. Fajro brulis malantaŭ la ŝtonego ĉe la enirejo de la kaverno, kaj la knabo, kun du buteo-plumoj etendiĝantaj el la ruĝa hararo, spetis poton da bolanta kafo. Li etendas al mi bastonon, kiam mi alvenas, kaj diras:
"Ha! damnita palhaŭtulo, ĉu vi do kuraĝas eniri la tendumejon de Ruĝa Ĉefo, teruro de la stepo?"
"Ĉio en ordo nun," diras Vilĉjo, levante la pantalonon kaj kontrolante kelkajn kontuzojn sur la kruroj. "Ni ludas Indianojn. Ni similigas la vakercirkon de Bubalo Bill al urbodoma diapozitivo-montro pri La Chaŭ- de-Fonds. Mi estas Olda Henĉjo, peltisto, kaptito de Ruĝa Ĉefo, kaj oni senharigos min je la sunleviĝo. Je Geronimo! tiu bubo forte piedbatas."
Tiu knabo ja ĝuis la tutan aferon. La plezuro bivaki en kaverno forgesigis lin pri tio, ke li mem estas kaptito. Li tuj baptis min Serpentokulo, la Spiono, kaj anoncis, ke, kiam liaj bravuloj revenos de la milito, oni rostos min ĉe fosto je la sunleviĝo.
Tiam ni vespermanĝis; kaj li plenigis sian buŝon de lardo kaj pano kaj saŭco, kaj komencis babili. Li faris dummanĝan paroladon jenecan:
"Ĉi tio tre plaĉas al mi. Mi neniam antaŭe bivakis; sed mi iam havis dorlotdidelfon, kaj mi ĵus fariĝis naŭjara. Tre malplaĉas al mi viziti lernejon. Ratoj manĝis dek-ses el la ovoj de la makulita kokino de la onklino de Jaĉjo Talbot. Ĉu estas veraj Indianoj en ĉi tiu arbaro? Leono estas besto. Pli da saŭco! Ĉu la movado de la arboj kreas la venton? Ni havas kvin hundidojn. Henĉjo, kial via nazo tiom ruĝas? Mia patro havas multe da mono. Ĉu la steloj varmas? Mi du fojojn konkeris Eĉjon Walker, sabate. Malplaĉas al mi knabinoj. Oni ne kuraĝu kapti bufojn, nur per ŝnureto. Ĉu bovoj bruas? Kial oranĝoj rondas? Ĉu vi posedas litojn en ĉi tiu groto? Amos Murray havas ses piedfingrojn. Papago povas paroli, sed ne simio kaj ne fiŝo. Kiom necesas por esti dek-du?"
Post ĉiu minutokelko li rememoris, ke li estas danĝera ruĝhaŭtulo, kaj levis sian baston-fusilon kaj piedpintis ĝis la kavernenirejo por gvati por la pioniroj de la malamata palhaŭtulo. Foje li eligis batalhupon, kiu tremigis Oldan Henĉjon la Peltiston. Tiu knabo dekomence teroris al Vilĉjo.
"Ruĝa Ĉefo," diras mi al la bubo, "ĉu plaĉus al vi hejmeniri?"
"Nu, kial do?" diras li. "Hejme, ne estas plezure. Malplaĉegas al mi viziti lernejon. Plaĉas bivaki. Vi ne hejmenigos min, Serpentokulo, ĉu?"
"Ne tuj," diras mi. "Ni iom restos en la kaverno."
"En ordo!" diras li. "Tute bone. En la tuta vivo mi neniam spertis tiom da plezuro."
Ni enlitiĝis proksimume je la dek-unua. Ni sternis kelkajn larĝajn tukojn kaj metis Ruĝan Ĉefon inter ni. Ni ne timis, ke li fuĝos. Li restigis nin maldormaj dum tri horoj, ekstarante kaj prenante sian armilon kaj kriĉante: "Tss! amik'" al la oreloj de mi kaj Vilĉjo, kiam la supozita kraketo de branĉeto aŭ la susuro de folio rivelis al lia juna imagivo la singardan alproksimiĝon de la banditaro. Mi finfine eniris maltrankvilan dormon, kaj sonĝis, ke mi estas kidnapita kaj katenita al arbo fare de feroca pirato kun ruĝa hararo.
Ĝuste je la tagiĝo min vekis serio da teruraj kriĉoj de Vilĉjo. Tiuj ne estis krioj, aŭ hurloj, aŭ bojoj, aŭ jelpoj, tiaj, kiajn oni atendus de vireca laringo -- ili simple estis maldecaj, teruraj, humiligaj kriĉoj, tiaj, kiajn eligas virinoj, kiam ili ekvidas fantomojn aŭ raŭpojn. Estas terura afero, aŭdi fortikan, desperantan dikulon malheroe kriĉi en kaverno je la tagiĝo.
Mi ekstaris por kontroli, pri kio temas. Ruĝa Ĉefo sidis sur la brusto de Vilĉjo, kun unu mano plektita en la hararo de Vilĉjo. En la alia li tenis la akran tranĉilon, per kiu ni dispecigas lardon; kaj li senhezite kaj realisme provis senharigi Vilĉjon, laŭ la puno anoncita la antaŭan vesperon.
Mi forprenis la tranĉilon de la knabo kaj rekuŝigis lin. Sed ekde tiam, la animo de Vilĉjo estis frakasita. Li ekkuŝis siaflanke de la lito, sed li neniam plu dormis dum tiu knabo restis ĉe ni. Mi dormetis, sed kiam la suno leviĝis mi rememoris, ke Ruĝa Ĉefo anoncis, ke mi estos ĉefoste bruligata je la sunleviĝo. Mi nek maltrankvilis nek timis; sed mi eksidis kaj fajrigis mian pipon kaj apogis min ĉe ŝtonego.
"Kial vi tiel frue leviĝas, Sam?" demandis Vilĉjo.
"Mi?" diras mi. "Ho, mi sentas ian doloron en la ŝultron. Mi opiniis, ke sidado kuracos ĝin."
"Vi mensogas!" diras Vilĉjo. "Vi timas. Vi estis bruligota je la sunleviĝo, kaj vi timis, ke li faros tion. Kaj li nepre farus tion, se li povus trovi alumeton. Terure, ĉu ne, Sam? Ĉu vi supozas, ke iu pagos monon por revenigi tian diablidon?"
"Certe," diras mi. "Tia miskondutanto estas ĝuste la speco, kiun gepatroj amas. Nu, vi kaj la Ĉefo ellitiĝu kaj kuiru la matenmanĝon, dum mi grimpos al la supro kaj gvatos."
Mi aliris la pinton de la monteto kaj skandis la apudan regionon. Direkte al Montosupro mi atendis vidi la fortikajn kamparanojn de la vilaĝo, armitajn de falĉiloj kaj forkoj, traserĉantajn la kamparon por la fiaj kidnapintoj. Sed mi vidis nur trankvilan pejzaĝon punktitan de unusola viro pluganta helpe de griza mulo. Neniu serĉis la riverfundon; neniuj kurieroj diskuradis, portante informojn pri informomanko al la teruritaj gepatroj. Arbareca etoso de dormemo plenigis tiun parton de la ekstera supraĵo de Alabamo kiu kuŝis sub miaj okuloj. "Eble," diras mi al mi, "oni ankoraŭ ne rimarkis, ke la lupoj forportis la etan ŝafidon de la gregejo. Dio gardu la lupojn!" diras mi, kaj mi deiris de la monto al la matenmanĝo.