Mi dediĉas ĉi tion al artekanino Olga Sokal el urbo Orjol kaj al Jaŭhjeno Vap el Belostoka regiono.
Vi demandas pri pionira, la plej granda en mondo tendaro Arteko? Bonvole...
La invitilon al la krimea somerripozejo alportis mia patro. Kutime pri mia tempo-pasigo dum someraj ferioj okupiĝis la patrino. Ŝi laboris en biblioteko de konstru-enterpreno № 4, kaj en tiu tempo en proletaj kontoroj kolektiĝis diversaj bonaĵoj kiel vojaĝiloj al sportaj kaj turistaj bazoj kaj ripozejoj. Sed nun, neatendite, kiel neĝo falinta surkapen en junio: «Adamo, vi venos en julio en Artekon!». En la subteksto, pri kiu oni tiel ŝatis paroladi komence de 1970jj, estis legebla: ĝoju, filo, ĉar al tre malmultaj tiom bonŝancas — ripozi en plej fama tendaro, kien venas plej bonaj el plej bonaj gejunuloj el tuta mondo. Sed mia animo de mjenska sepklasano ŝrumpiĝis pro timiĝo, ĉar mi neniam estis plej bona eĉ en mia tre meza lernejo № 9, eĉ en mia klaso 6 «B», kiu estis unu el plej malbonaj. Mi konfesu, mi estis ĉiama mezulo, kiu brave batalis kontraŭ pli malbonaj notoj. Kaj en Arteko, ĉiuj sciis, estis plej merititaj el induloj, plej saĝaj el sagaculoj, plej kapablaj el lertuloj, io simila al olimpiuloj. Ĝuste tiel estis priskribata, rakontata kaj montrata en ĵurnaloj, gazetoj, radio kaj televido. Kaj mi ne volis aspekti kiel mensmalforta.
Jen tiel, timante kaj dubante — ĉu veturi aŭ ne — pasis du monatoj de atendado. Mia timiĝo elvaporiĝis, kvazaŭ sorĉistino magiis, apud makabra konstruaĵo de Centra komitato de bjelarusa komsomolo, tuj kiam mi ekvidis tiujn, kun kiu mi devos veturi al la duoninsulo Krimeo. Ordinaraj mjenskaj patrinaj filinetoj kaj filetoj staris kun la gepatroj, kaj ĉe iliaj piedoj alpremiĝis, kvazaŭ hundoj, buntaj valizoj. Estis ĉirkaŭ 11 vespere, mallumis, ni — estontaj artekanoj — viciĝis po du kaj direktiĝis al stacidomo. En la mallumo ni similis vicon de militkaptitoj.
En vagonaro Mjensko—Simferopolo oni donis al ni sekan manĝaĵon: bakaĵon, panon, bombonojn kaj skatolon de stufita porkaĵo, po unu al ĉiu triopo. Unua el la skatolo prenis manĝi pendnaza Miĥasjo el Njasviĵo. Dum ceteraj gapis en fenestron kaj trinkis varmetan teon kun malfreŝa pano, njasviĵa Miĥasjo formanĝis el la skatolo ĉiujn viandopecoj, kaj diris, ke tia trafis skatolo — tie estis nur lardo, nur graso. Al la sprita pioniro ni batpiŝtis en nukon, tamen la viandon ni ne revenigis.
Mi ne scias, kiel okazas ĉe aliaj, sed miaj unuaj tendaraj tagoj pasis ĉiam sub griza kaj malluma kovrilo de malsato. Kiel plej kara talismano mi portadis en brustpoŝo tranĉaĵon de nigra seka panpeco, kaj kiam kuŝiĝis dormi, tiam mi kaŝis ĝin sub la kusenon, volvinte en ĉemizon, por ke ĝi ne diseriĝu.
Kun peceto da nigra pano mi veturis eĉ ĝis arteka banejo, kaj tie mi devis malrimarkite ĝin forĵeti, ĉar maldiketa junulo, vestita en mustard-kolora duonmilita uniformo, ordonis senvestiĝi ĝisnude kaj meti ĉiujn vestojn en sakon, kiun oni forportis en apartan deponejon por esti tie konservata eĉ dum du longaj monatoj. Sur mi restis nur ŝtrumpetoj kaj sandaloj, kaj en celofana saketo, alpremita al certa organo, estis nur sapo, dentopasto, broseto kaj sportŝujoj kun rezerva ŝtrumpetparo. En la dekstra sportŝuo estis kaŝita volvaĵo kun 10 rubloj. Kompreneble, ke en alian liberan sportŝuon mi povus enŝovi sekan panpecon, sed interna honto ne permesis al mi. Se oni trovus, kaj tiam komenciĝus... Ĉu vi el malsata regiono venis? Ĉu la gepatroj vin instruis tiel panon en ŝuojn meti? Do, mi ne bedaŭris, ke forĵetis la manĝon, ĉar oni observis nin tre atente: kaj en la hararo pedikojn oni serĉis, kaj inter fingroj, kaj eĉ pugon oni malfermis, kaj en la truon enrigardis... Pro kio mi ekruĝiĝis kaj balbutis, kiam diktis miajn informojn al doktorino en okulvitroj.
El la doktora kabineto ni devis laŭ longa koridoro paŝi en duŝon, kie jam estis kolektitaj ĉirkaŭ tridek nudaj knaboj kaj kie mankis varma akvo. Kun ŝrikoj, muĝoj kaj ridegoj ĉiu laŭvice ensaltis sub glaciajn akvostriojn, kaj ĉiuj ceteraj ridegis, kvazaŭ en akre-frosta duŝo kaj en konvulsio sub ĝi estis io gaja.
Post la duŝo estis ordono iri en grandan ĉambron, meze de kiu etendiĝis longega benko, sur kiu kuŝis aroj de uniformo: ŝortoj, ĉemizoj, kalsonetoj, subĉemizoj kaj kepoj. Mi neniam vidis en realeco, kiel sovaĝuloj atakas mamuton, nur en usonangla filmo “Milion jaroj antaŭ nia erao», kaj ankaŭ en dokumenta filmo min impresis epizodo kie hienoj atakis leonon. Hundoj malaltpugaj, kun malakraj muzeloj, kun lapformaj oreloj, distiradis je pecoj la maljunan caron de bestoj. Io simila okazis dum disdivido de la uniformoj. Necesis samtempe kapti subĉemizon, komenci ĝin survesti, kuri laŭlonge de la benko al aro de kalsonetoj, eltiri, surmeti, interpuŝiĝi, enŝoviĝi al la ĉemizoj, planante vojon al ŝortoj kaj kepoj. La samon faris ankoraŭ trideko da plej lertaj el ĉiuj lertuloj. Certe tio finiĝus per batalo, se la maldiketa junulo ne ensaltus en la ĉambron kaj ne muĝus, kiel vundita hipopotamo: «Ha-a-a-altu! Sile-e-e-entu!»
Kiel muĝas hipopotamoj, mi havis eblecon aŭdi en movebla bestocirko. Kaj mi konfesu, ke ili muĝas tre terure. En Mjenskon venis movebla bestocirko, en ĝi estis ankaŭ hipopotamino, kiu dum tuta tago sidis en grandega kavo. Hipopotamoj ŝatas akvon kaj marĉon. Sed neniu ja povis antaŭpensi, ke en unua de oktobro falos frostego. Akvo en la kavo glaciiĝis, kaj la hipopotamino algluiĝis al fera vando. Kiel ŝi muĝis! Ŝia flanko, deŝirita de la kavo, estis tenere roza, kiel pura ĉielo en malvarma mateno. Kaj ŝia basa muĝego elpumpiĝis el plejprofundo de ŝia grandega ventro, kaj ĝi estis nek sen fino, nek sen ĉeso.
De kie tiu maldiketa junulo prenis bestan muĝon, mi ne enketis. Mi ŝtoniĝis, dirinte al mi mem sorĉvorton «senmove». Mi estis jam vestita en: subĉemizo sufiĉe normala, kalsonetoj longaj preskaŭ ĝis genuoj, ŝortoj longaj duone de la kalsonetoj, kaj ĉemizon de nekonata grandeco, ĉar mi tenis ĝin samtempe kun pendnaza Miĥasjo el Njasviĵo. Li tenis je maniko, kaj mi je kolumo. La junulo en uniformo devigis nin malvesti ĉion kaj meti reen sur la benkon, kaj poste al ĉiu donis veston pli-malpli de taŭga grandeco.
En arteka banejo mi turmentiĝis ne vane, ĉar faris genian eltrovon: veston, kaj precipe uniformon necesas elekti je unu grado pli grandan. En tia, iom pli malstrikta (sed ĝi nenie premas, nek vundas) uniformo ni devis sidi dum horo apud la banejo en nokta skvaro, ĝis pufa taĉmentestrino venis kaj ordonis sekvi ŝin.
Lacigita de du vojtagoj, mi apenaŭ piedmovis post tre bone sunbrunigita virineto kun longa vizaĝo, simila al glano. Kaj pensis mi, kiel bone estus se mi malaperus el ĉirpanta krimea nokto kaj aperus en loĝejo numero 44 sur oka etaĝo de domo 68 laŭ strato je nomo de Apanskij en urbo Mjensko, pli mallonge — deziregis mi hejmen. Io al mi jukis, kaj en la brusto okazis ia malpleno kaj malvarmo, en la nazo io tiklis, kaj en okulojn venis larmoj. Ploris mi sensone. Mi paŝis post la pufa virineto kaj kaŝite forviŝadis per ŝtrumpetoj la malsekajn vangojn. Sed vi ja mem scias, ĉiu povas iam ion ekvoli kaj ekdeziri .
La deprimo malaperis tre neatendite, en tiu momento, kiam ni eniris en brile lumitan antaŭĉambron de granda kvinetaĝa konstruaĵo. La simila al glano vizaĝo turniĝis al mi, alproksimiĝis kaj diris: «Memorfiksu... Via tendaro nomiĝas — Montara, via taĉmentaro — Kristala, via taĉmento estas kvina, via etaĝo — tria, via ĉambro — tricentdekunua. Ripetu!» Mi ripetis. Kial, vere, mi ne ripetu, se petas juna virineto kun nefajne kunligita sur la kolo pionira kravato. Al mi eĉ plaĉis odoro de seka oktobra foliaro, kiu venis el-sub la gladilo, kiam mi malrapide movadis ĝin laŭ silka, bone malsekigita ruĝa-skarlata triangulo. Ververe. Sed la taĉmentestrino, kiu diris, ke ni iru ripozi, anstataŭ krakantajn kornetojn super alta mamo havis svingantajn iajn malenergiajn ĉifonaĵojn.
Dum mi serĉis mian 311an ĉambron, mi estis tute certa — tie estis multege da negroj kaj ĉinoj. Mi ja ne sciis, ke internacia sezono kun negroj, hindoj kaj indianoj okazas nur unufoje ĉiujare en julio. Kaj imagu al vi mian miron, kiam, malrapide malferminte la pordon, mi ekvidis tute blankan (eĉ brovojn li havis helajn) knabon, kiu sidis en pozo de ofendita batalanto sur unu el dekkvin litoj apud fenestro.
Blankkapa, buklahara knabo estis Viĉjo el Vicjebsko. Kaj ĉu mi devis veni en malproksiman landon por konatiĝi kun vicjebska Viĉjo?! Kun tiu sama Viĉjo, kiu havis firmajn nodajn kubutojn kaj genuojn, kun tiu, kun kiu mi forte interbatiĝis pro breto en kredenco. Post konatiĝo ni tuj dividis la kredencon: mi havu malsupran breton, kaj li havu la supran. Kaj diversaj etaĵoj kiel dentbroseto aŭ kovertoj konstante falis de viĉja breto sur mian. Sed mi tiaĵojn neniam ŝatis. Mia — estas mia, mi ne bezonas fremdan, sed pro mia propraĵo mi kapon deŝiri, metafore dirante, kapablas. Kompreneble, mi avertis, ke se ankoraŭfoje liaj malpuraj kaj fiodorantaj aĵoj aperos sur mia pura breto, mi ilin forĵetos en fenestron. Kaj la fenestro en la ĉambro estis giganta, eĉ ne fenestro, sed tuta vitra movebla vando, trans kiu videblis ekzotika mara pejzaĝo. Reala ĉielo, realaj montoj kaj rokoj, realaj cedroj, sed ne fototapetoj. Kaj maltrafi en tian vastan fenestregon mi ne povis, kaj rozkolora sapujo de Viĉjo forflugis en direkto de ŝancelantaj smeraldaj cipresaj pintoj.
La mastro de forĵetita sapujo komence ridis, kiel ĉiuj ceteraj en la ĉambro, sed poste, kompreninte, ke oni ridegas ne pri mi, sed pri li, li tute blankiĝis, kaj liaj marĉaj okuletoj verdiĝis, kiel vicjebskaj lagoj en junio. Li unua batis... Viĉjo batis min unua, kaj batis per piedo kontraŭ mia piedo, kiam mi kuris sur akurate aranĝitaj litoj. Ĉu vi povas imagi, kiel mi devis faliĝi kontraŭ kverka pargeto, kiel gratvundiĝis kaj batiĝis femuro, dum tuta monato ne malaperis bluaĵoj. Vi ja scias, kiom blanka kaj delikata estas mia haŭto, se per fingro puŝi, tuj disfluiĝos lila flako. Kaj ankoraŭ unu problemo estis kun la haŭto: ĝi malbone sunbruniĝemas. Kiam mi forveturis el Arteko, mi estis plej nebruniĝinta, kaj sur la manoj kaj gamboj mi portis maksimuman kvanton da bluaĵoj kaj grataĵoj. Oni speciale kalkulis: estis 43 bluaĵoj kaj 18 grataĵoj. Tamen de la falo sur la kverkan flankon ĝis adiaŭo kun la tendaro Montara estis ankoraŭ tre longe.