RIMEDO POR FORIGI EDZAN KOLERON
Mi konas virinon saĝan kaj bonkoran. Kiam ŝi ekvidas ke la koleremo de la edzo ekjukas al li, ŝi penas por helpi lin malŝarĝi sin sendolore. Por ĉesigi lian suferon ŝi ekzemple traserĉas la tutan domon por retrovi ĵurnalon de lasta monato kaj, gladinte tute glata, metas ĝin varman kaj bele falditan sur lian matenmanĝan pleton.
Efikas. Dek minutojn poste, el alia flanko de la malfaldita gazeto li jam ekkrias:
“Pri unu punkto almenaŭ ni estu dankaj ĉiuokaze… ke ni ne loĝas en Diĉlej-en-Marĉo!”
“Sonas kvazaŭ malseka loko laŭnome” respondas la bona virino.
“Malseka!” li blekas, “Kiu plendas pri iom da malseko? Saniga por vi. Igas nin Anglojn tiaj, kiaj ni fieras. Sed esti mortigata en sia lito preskaŭ ĉiusemajne, jen kio ne plaĉus al mi!”
“Ĉu oni faras tion ofte en tiu loko?” demandas la ĝentila virino.
“Ŝajnas esti la ĉefa industrio tie. Ĉu vi eĉ ne memoras pri tiu maljuna fraŭlino mortigita de sia ĝardenisto kaj enterigita en la kokinejo? Vi, virinoj, neniel interesiĝas pri publikaj aferoj.”
“Mi ja rememoras iom pri ĝi, nun kiam vi mencias la aferon,” konfesas la bona virino. “Ĉiam tiel senkulpa homa tipo ŝajnas ĝardenisto!”
“Ŝajnas ekzisti speciala bred'raso da ili en Diĉlej-en-Marĉo”, li respondas. “Tie denove, lastan lundon”, li daŭrigas, legante kun kreskanta intereso. “Preskaŭ la sama okazintaĵo — eĉ samspeca tranĉilo por frukt-arboj… Jes… Vetu… enterigis ŝin en birdkorton. Tio estas plej eksterordinara vere!”
“Devas esti la imita instinkto!” sugestias la bona virino. “Kiel vi, kara, tiel ofte mem diris, unu krimo kaŭzas alian.”
“Jes, mi ĉiam diris tion,” li konsentas; “Ĝi estis ĉiam teorio mia.”
Li faldas paĝon de la ĵurnalo.
“Malspritaj teduloj tiuj politikistoj!” li diras. “Jen la Duko de Devonŝir, farante paroladon hieraŭ en Hackney, komence rakontas amuzan anekdoton pri papago, ĵus aŭditan, li asertas. Nu! estas la sama rakonto, kiun iu jam rakontis antaŭ unu monato! Mi memoras, ke mi legis ĝin. Jes — honorparole — vorto laŭ vorto, mi povus ĵuri! Tio montras al vi kiaspecaj homoj sidas en nia registaro!”
“Vi ja ne povas postuli, karulo, ke ĉiu posedu tiel varian anekdotaron kiel vi!” rimarkigas la bona virino.
“Ĉiuokaze li ne bezonis certigi, ke li ĵus aŭdis ĝin hieraŭ posttagmeze”, respondas la bona viro.
Li eklegas alian kolonon en la gazeto.
“Nu, per diablo! Ĉu mi freneziĝis?” Li alsaltas la plej aĝan filon. “Kiam okazis la Oksford-kaj-Kembridĝa boatkurado?” li furioze demandas.
“La Oksford-kaj-Kembridĝa boatkurado?” ripetas la surprizita junulo. “Nu, ĝi estas jam pasinta. Vi nin kondukis ĉiujn por ĝin rigardi lastan monaton. Tiun sabaton antaŭ…!”
La plian interparolon la patro faras mem dum la postaj dek minutoj tute senhelpe. Fine li fariĝas laca, eble iom raŭka. Sed lia tuta kolero eliĝis. Lin nur ĉagrenas, ke li ne enhavis sufiĉe da ĝi. Li estus povinta uzi eĉ iom pli.
Tradukis el la angla Edmond Privat
Esperanto. 1929. №11-12.
La Ondo de Esperanto. 1998. №5 (43).