— Dudek ses homoj, — diris iu malantaŭ mia dorso. — Du piedpilkaj teamoj kaj rezervuloj. Kreskas nova generacio.
— Ĝuste, — moke respondis alia voĉo. — Hodiaŭ ili havas egalajn ŝancojn. Poste iu iĝos teamestro, kaj iu sidados dum tuta ludo sur rezervula benko...
Mi volis turni min, kaj subite — momente, dum iu nekaptebla ono de sekundo — al mi venis penso, kiun mi atendis dum ĉiuj tiuj jaroj. Mi klare ekvidis, kio farendas plu. Ekvidis bildon, en kiu la eksperimento kun Nastinjo estis nur unu el epizodoj.
Foriris trajno, por ioma tempo malpleniĝis la perono, kaj mi staris, rigardis al reloj, kaj la koro batis tiel, kvazaŭ mi kuris ien kun plena fortostreĉo.
Ekde tiu tago mi komencis pretiĝi al sekva eksperimento. Tempo — jen kio al mi konstante mankis. Tro rapide pasis tiu unua jaro en Moskvo.
Somere, tuj post la ekzamenoj, mi aranĝis al Nastinjo laboron de laboratoria helpanto en Instituto de Teknika Kibernetiko. Mi esperis, ke Nastinjo havos okazon montri siajn kapablojn. La okazo vere aperis, kvankam ĉio okazis tute ne tiel, kiel mi kalkulis.
Post la unua labortago Nastinjo revenis en ravita humoro, neatente glutis festan tagmanĝon, pretigitan de mi sub gvido de Lidia Nikolaevna, kaj dum la tuta vespero informadis nin pri aferoj de la bionika laboratorio. La grupo, en kiu laboris Nastinjo, okupiĝis pri problemo de distingo de bildoj. Ĝenerale tiu ĉi problemo estis konata de mi, ĝi tuŝas ankaŭ psikologion.
Ni prenu iun literon, ekzemple «a». Ĝin eblas skribi diverse: manskribe, prese, malgrande, grande, per plej diversaj skribmanieroj, sed homo facile determinos, kiu litero ĝi estas. Eblas meti «a»-on sur flankon, renversi, superstreki per iu komplika ornamaĵo — tutegale homo vidos kaj rekonos «a»-on. Nia cerbo kapablas apartigi ĉefan, karakteran por ĉiuj bildoj de la objekto, kaj forĵeti negravajn detalojn, kiel ajn ili difektu tiun objekton. Do, ekzistas metodoj, helpe de kiuj la cerbo distingas vidajn bildojn. Por instrui maŝinon distingi bildojn (sen tio ĝi ne povos legi kaj entute vidi), necesas trovi metodojn de distingo, sukcesi ilin modeli, — en tio estas unu el la plej gravaj taskoj de bioniko. En la laboratorio de Nastinjo oni faris eksperimentojn kun perceptrono — elektronika maŝino, speciale konstruita por distingado de bildoj. Al la perceptrono oni montris aron da geografiaj mapoj, kaj la maŝino senerare trovis du samajn bildojn inter centoj da pli aŭ malpli similaj.
Nastinjo kredigis, ke la perceptrono estas simple miraklo.
— Kun tia perceptrono, — diris Nastinjo, — ni certe plorigos pro envio eĉ Rozenblatt-on mem, la fondinton de la perceptroniko.
Tiam ŝi eksilentis kaj komencis rigardi al la ŝtonoj en angulo de la ĉambro. Komence al mi ŝajnis, ke Nastinjo imagis tiun bildon: kiel okazas proceduro de la plorigo kaj kiel kondutas dum tio la fondinto de la perceptroniko. Sed laŭ la okuloj (en ili komencis kolektiĝi fulmotondraj nuboj) mi komprenis, ke la afero estas pli serioza.
Al Nastinjo venis ideo.
Mi volis kisi Nastinjon, sed pro psikologiaj rezonoj mi retenis mian entuziasmon. Necesis ĉion pridiskuti aferece.
La ideo vere estis bonega.
Ni montru al la perceptrono multajn diversajn fotojn de unu sama homo. La maŝino distingu la plej karakterajn trajtojn kaj donu ĝeneraligitan portreton. Kiel ajn lerta estu fotisto, li ne povos foti ĝeneraligitan bildon. Ĝeneraligon regas nur pentroarto. Sed la pentroarto malsimile al fotarto ne estas dokumenta. Se la ideo montriĝos prava, la perceptrono permesos kunigi konkretecon kaj precizecon de la fotarto kun arta ĝeneraligo, apartenanta al la pentroarto. Kaj tiam restos nur fari paŝon, por veni al nova sinteza speco de arto - fotopentroarto...
Ni ne dormis ĝis malfrua nokto, ĉiel evoluigante tiun ideon. Ni ne imagis, kiel okazos la afero. Tio estas mia kulpo. Mi devis antaŭvidi eblajn peripetiojn.
Matene, kondukinte Nastinjon, mi iris en legejon. Tiutage mi neniel sukcesis koncentriĝi, la pensoj turniĝis ĉirkaŭ Nastinjo, la perceptrono kaj la fotopentroarto. Mi eĉ penis imagi, kiel ni triumpfe proponas naztukon al ploranta Rozenblatt. Kaj reveninte hejmen, mi trovis plorantan Nastinjon. Sur la lito kuŝis valizo, kaj Nastinjo, glutante larmojn, metis en ĝin siajn aĵojn.
Necesis multe peni, antaŭ ol mi ricevis informon pri la okazintaĵo.
Do, matene Nastinjo eksponis la ideon al sia rekta estro, programisto Juĉjo. Dum tio ŝi nomis lin «ĉefo» kaj rigardis al li per la okuloj kun koloro de ŝtorma ĉielo. Juĉjo, certe, kapitulacis. Li balbutis: «Kapturniga ideo!» — kaj iris al la estro de la grupo, barba Voĉjo. Tiu komence sulkiĝis kaj ronketis, sed Juĉjo donis nerebateblan argumenton. Li memorigis, ke lige kun la jubileo de P. P. Piĥtin, supera scienclaboranto de la ekonomika fako, la jubilea komisiono pretigas albumon, en kiun estas kolektitaj ĉirkaŭ cent kvindek fotaĵoj, jam preta materialo por la perceptrono. Kaj la laboratorio de bioniko, kiun oni riproĉis pri malvarma rilato al la antaŭjubilea vantaĵo, nun povos doni sian lepton, ornaminte la albumon per unua en la mondo fotopentraĵo. Voĉjo iom skrapis la barbon kaj konsentis.
Oni komencis diskuti detalojn. Evidentiĝis, ke samtempe oni sukcesos kontroli kelkajn dubindajn asertojn, troviĝantajn en antaŭnelonge publikigita artikolo de Kievaj bionikistoj el grupo de Stognij.
— Tia aperis entuziasmo, — viŝante larmojn, rakontis Nastinjo, — ilin jam ne eblis haltigi.
Sed ŝi, certe, eĉ ne intencis ilin haltigi.
Pretigado de la eksperimento okupis tri horojn, necesis reestabli fotoblokon. Dum ok minutoj la maŝino rigardis la albumon. Ankoraŭ dudek minutoj pasis por prilaboro de ricevita fotopentraĵo. Antaŭ tagmanĝa paŭzo la portreto estis preta. Ekfunkciis nekonataj informokanaloj, kaj ĉirkaŭ la perceptrono kolektiĝis popolo el diversaj fakoj kaj laboratorioj. La aperon de la unua fotopentraĵo oni brue salutis. La portreto rezultis impresa. Piĥtin aspektis sur ĝi iom nekutime, sed samtempe estis treege simila. Juĉjo, donanta klarigojn, emfazis, ke la laboratorio realigis ideon de la nova kunlaboranto. La ideo al ĉiuj plaĉis, la nova kunlaboranto ankaŭ.
Venis Pavel Pavloviĉ Piĥtin, ĉirkaŭrigardis la portreton, diris: «Hm, interese...»
La pligrandigitan fotaĵon oni pendigis en la halo, apud anonco pri la jubilea festo. Ĝuste de tio ĉio komenciĝis. Ĉu prilumo en la halo estis alia, ĉu efikis pligrandigo, ĉiuokaze io tuj ŝanĝiĝis. Nastinjo opinias, ke agis tempa faktoro: la fotopentraĵon necesas bone pririgardi.
Tiel aŭ alie, ĉiuj baldaŭ rimarkis, ke P. P. Piĥtin aspektas sur la portreto iel nekutime. Mankis, ekzemple, modaj okulvitroj. Ŝajnis, tio faras P. P. Piĥtin-on pli juna, kaj ne pli. Sed kune kun la okulvitroj malaperis inteligenteco. Io ŝanĝiĝis en esprimo de la okuloj kaj de la malgranda, dense kunpremita buŝo. La perceptrono faris tion, kion sukcesas fari nur tre talenta portretisto. Li forigis ĉion eksteran. La ŝanĝoj estis preskaŭ nekapteblaj. Sed de la portreto rigardis vera Piĥtin. Homo ne tre saĝa, sed penanta ŝajni saĝa kaj grava. Homo ne tre bonkora, sed portanta bonkoran rideton.
— Li estis sen ŝminko, — diris Nastinjo. — Eble, tia li estas en solo kun si mem.
En la halo establiĝis konfuza silento. Poste ĉiuj disiris laŭ siaj ĉambroj. Inĝeniero Filipjev, kutime trankvila kaj silentema, longe kaj maltrankviligite klarigadis, ke oni mem kulpas: endis trovi alian homon. La kariero de P. P. Piĥtin komenciĝis iam de artikolo, senmaskiganta adeptojn de burĝa pseŭdoscienco kibernetiko. Filipjev rememoris aliajn epizodojn kaj antaŭdiris, ke al Piĥtin ne sufiĉos redukti la historion kun la portreto al ŝerco. La antaŭdiro ne prokrastis realiĝi: sekvis telefona voko.
Barba Voĉjo kaj Juĉjo heroe akceptis la baton sur sin. La estraro limiĝis per «ekzilo»: Nastinjon oni sendis en afervojaĝon. La solvo estis preskaŭ genia. La jubileanto povis opinii, ke la laboratorio de bioniko kaj Nastinjo estas punitaj. La laboratorio kaj Nastinjo povis opinii, ke estas nenia puno, ĉar Nastinjo devis veturi al kuracloko sur Nigramara bordo de Kaŭkazo.
Omaĝe al tiu okazo ili trinkis balonon da tomata suko. Barba Voĉjo de nomo de la kolektivo esprimis certecon, ke la novan laborantinon atendas brila estonteco, ĉar por aranĝi tian tumulton en la dua tago de ĉeesto en la «scienca templo» - tion necesas kapabli...
— Do, en kio estas la afero? — demandis mi. — Do, ĉio bone okazis, ĉu?
Nastinjo, singultante, balancis la kapon:
— Necesos veturi al delfena bazo, sed tie estas nek delfenoj, nek bazo. Nur en septembro oni ekkonstruos. En la laboratorio estas pli interese.
En la sekva tago mi iris en la instituton. Parolis kun barba Voĉjo. Aŭskultis Juĉjon, kiu ĵuris daŭrigi esplorojn pri la fotopentroarto. Iris al la estraro. Ŝanĝi ion jam ne eblis — la direktoro de la instituto forveturis. Sed mi interkonsentis, ke oni ankaŭ min dungos kiel laboratoria helpanto kaj sendos kune kun Nastinjo.
— Delfenoj, certe, en la bazo mankas, — diris barba Voĉjo, penseme rigardante mian petskribon. — Delfenoj dume petolas en la maro. Sed kun elstaraj kapabloj de Anastasia Sergeevna ne postulos grandan penon, ekzemple, malĉifri paradokson de Gray eĉ sen delfenoj.
Mi demandis, kio estas la paradokso de Gray. Voĉjo suspiris, ankoraŭfoje relegis mian petskribon kaj ne tute certe proponis transigi konversacion pri la paradokso de Gray al nelabora tempo. Mi afable malakceptis lian komplezan proponon.
— Ŝajne mi ion rememoras pri la paradokso, — diris mi, kaj tio estis kemie pura mensogo: mi ne povis ion ajn rememori, ĉar nenion sciis. — Probable vi pravas. La paradokso de Gray malĉifreblas eĉ sen delfenoj. Ni okupiĝos pri tio.
— Jes, jes, — balbutis Voĉjo, skrapante la barbeton. Li konfuziĝis pro tia arogo. — Okupiĝu. Nepre okupiĝu. La homaro atendas.
Post du tagoj ni estis en Adlero.
Post tedaj moskvaj pluvoj ni trafis sub blindige brilan sunon. Super betonaj slaboj de la avihaveno leviĝadis varma aero, kaj mi pensis, ke la ekzilo rezultis ne tro malbona.
Dum kvardek minutoj aŭtobuso alveturigis nin al la delfena bazo. Ĉi tie mia entuziasmo iom mallaŭtiĝis. La loko, sen obĵetoj, estis kuraca: dekliva bordo, malsupre — oreca plaĝo, rokoj, blua maro kaj delikata susuro de surfo. Kvarcent metroj da plena beleco. Kaj sur tiuj kvarcent metroj staris kotaj provizoraj staploj, altis montetoj da neglekte malŝarĝitaj brikoj, kuŝis sub markezo sakoj kun cemento, kaj sur la plej videbla loko staris klasika gardistejo de antaŭpetra stilo — de nedifinita koloro, nedifinita formo, fasonita el nedifinita materialo. Ĉirkaŭ la gardistejo estis etendita araneaĵo de retoj. Inter la retoj, ĝoje jelpetante, saltadis rufa hirta hundo.
— Genia hundo, — diris Nastinjo. — Ĝi tuj vidis en ni laborantojn de la Instituto de Teknika Kibernetiko.
Ni malsupreniris de la deklivo kaj, kondukate de la genia hundo, laŭ labirinto de retoj atingis la gardistejon. Ĉe la enirejo sur faldebla lito dormis kalva maljunuleto. Sur la brusto de la maljunuleto kuŝis libro en taŭzita griza bindaĵo. La hundo mallaŭte bojetis, la maljunuleto tuj malfermis la okulojn kaj rapide eksidis sur la lito. La libro falis, mi ĝin levis. Ĝi nomiĝis «Elementoj de Esperanto».
— Mi estas gardisto — vigle diris la maljunuleto. — Gardisto mi estas. Kaj vi? Kio vi estas?
Post dek minutoj ni plene klarigis al ni la situacion.
La bazo vere ekzistis nur en projektoj. Dume ekzistis teritorio, kien oni alveturigadis konstrumaterialojn kaj ion el aparataro. La vorton «teritorio» la gardisto prononcis en Esperanto, kaj tio sonis solide. Sude la teritorio najbaris kun potenca kaj prospera bazo de Instituto de Hidrologio, kaj norde ĝi tuŝis krutan deklivon. Loĝejoj sur la teritorio, krom la antaŭpetra kabano, mankis. Kaj zorgi pri ni devis, laŭ opinio de la klera gardisto, kamarado Torĵevskij, estranta la teritorion kaj materialojn.
— Kamarado Torĵevskij... kiel tio... li estas saĝa homo, — klarigis la gardisto. — Saĝa viro, mi diras.
— Do, ĉu en Esperanto ĉiuj substantivoj finiĝas per «o»?
— Ĉiuj! — ĝoje jesis la klera maljunulo kaj montris al la hundo. — Hundo. Nomiĝas Trezoro.
La gardisto-esperantisto Gregoro Semenoviĉ Ŝemet montriĝis interesega persono. Lia profesio estis horloĝisto, kaj li preskaŭ senvojaĝe loĝis dum duonjarcento en Novgorodo. Li loĝis en sama domo, laboris en sama metiejo. La vivo pasis trankvile kaj egalmezure, kiel bone reguligita horloĝo. Kaj tute neatendite por sia multenombra parencaro Gregoro Semenoviĉ fuĝis al Arĥangelsko, kaj aniĝis al fiŝista kooperativo. Li subite eksentis nevenkeblan tiron al maro, al novaj lokoj kaj al senkomforta, duonnomada vivo sub malfermita ĉielo. La fuĝinton oni trovis kaj elpetis reveni. Sed li fuĝis denove — ĉi-foje al Oĥotska maro. La parencaro rezignaciis: oni decidis ĉiun printempon forpermesi la maljunulon. Li trairis la landon «laŭlonge kaj laŭlarĝe», sukcese kaptadis fiŝon en ok maroj (pro kio ricevis kromnomon Minaco de Ok Maroj) kaj nun kolektadis monon por turisma vojaĝo ĉirkaŭ Eŭropo.
La maljunulo estis rare vigla kaj moviĝema. Rakontante, li rapide forigis la faldeblan liton, invitis nin en sian kabanon kaj regalis per teo. En la kabano estis pure, malvarme, nerabotitaj tabuloj odoris je rezino. Mi ne scias, kiel Gregoro Semenoviĉ dum jaroj sidadis en la metiejo, tio estis malfacile imagebla.
— Kaj por kio Esperanto? — demandis Nastinjo.
La maljunulo svingis per la manoj.
— Tiu Eŭropo, mi diros al vi, estas plenplena de diversaj popoloj. Ja ne povas mi ĉiujn lingvojn lerni. Ne sukcesos ĝis la forveturo. Kaj krome, karaj miaj belulinoj, Esperanto estas lingvo sonora, vigla, bela. Jen mi por ekzemplo legos al vi versaĵon «Velo» de poeto Lermontov en esperanta traduko.
La versaĵo de poeto Lermontov, tamen, restis nelegita, ĉar alvenis kamarado Torĵevskij. Li venis sur novega blua «Volgo», kiun sekvis karavano el tri ŝarĝaŭtoj, ŝarĝitaj per brikoj.
Kamarado Torĵevskij estis brila. Ŝajnis, li eliris de plakato «En ŝparkaso monon mi kolektis, vojaĝilon al la maro mi aĉetis». Tamen, la gardisto-esperantisto ne eraris: Torĵevskij evidentiĝis viro saĝa kaj aferema.
— Ja vi ĉion komprenas, — diris li. — Ne rigardu tiel al mia kostumo kaj al mia nova «Volgo». Tio estas ne lukso, sed modesta ekipaĵo de moderna provizisto. Ĉar kiu donos al mi ardezon kaj dratojn, se mi aperos en ĉifita ĉemizo? Kaj ĉar vi estas senditaj helpi min, rigardu kaj lernu. La kontakto kun fratoj-delfenoj dume dependas de ni, provizistoj. Se ne estos ekipita bazo, ne estos ankaŭ la kontakto.
Ni kredigis lin, ke ni aplikos ĉiujn penojn por proksimigi la kontakton kun la fratoj-delfenoj.
— Bone, — aprobis Torĵevskij. — La fratoj-delfenoj ĝojos. Kaj dume vi apliku la penojn al malŝarĝo de brikoj. Tiu bando, nomanta sin ŝarĝistoj, ĵetas brikojn tiel, kvazaŭ tio estas fero. Sed brikoj ne estas fero, ili rompiĝas. Jes. Kaj poste ni veturos akiri tendon kaj dormosakojn.
Tiel komenciĝis nia vivo en la ekzilo.
Laboro estis multa. Ni renkontadis vagonojn kun ekipaĵo, akiradis aŭtotransporton, ordonadis dum ŝarĝado kaj honeste laboradis dum malŝarĝado. Torĵevskij transmetis sur nin krudan prozon de provizado, lasinte por si fajnan provizistan lirikon. Li ofte forveturis, faris ie ruzajn intertraktadojn, rezulte de kiuj niaj stokoj pleniĝis per finnaj dekoraj paneloj, transistoraj klimatiziloj kaj supermodernaj bretaroj por ankoraŭ neekzistanta biblioteko.
Pri la paradokso de Gray mi rememoris nur post semajno.
— Jen kio! — malkontente diris Nastinjo. Ĉi-momente ŝi atente rigardis en spegulo pinton de sia nazo. — Aŭskultu, kiel vi opinias, ĉu la haŭto deskvamiĝos, ha? Nepre necesas akiri kremon (antaŭe ŝi dirus «aĉeti»). Kaj kun la paradokso de Gray nenio sukcesos. Vi eĉ ne imagas, kio ĝi estas...
Nu, ĉi tie Nastinjo ne pravis: post la konversacio kun barba Voĉjo mi tuj kuris al legejo kaj ion sukcesis foliumi. Verkojn de Kramer, Aleev, Perŝin, artikolaron pri risortaj kovraĵoj.
Nekonformo inter rapido de delfenoj kaj potenco de ilia muskola sistemo — jen en kio estas la paradokso de Gray. Delfenoj atingas rapidon ĝis sesdek kilometroj hore. Ilia muskolaro devus esti dekoble pli forta, ol ĝi estas en realo.
Iam oni opiniis, ke Kramer sukcesis diveni la paradokson. Malmola korpo de ŝipo estas glate ĉirkaŭfluata de akvo nur ĉe malgrandaj rapidoj. Kun pligrandigo de la rapido la akvofluo deŝiriĝas, en ĝi aperas kirloj, kaj la rezisto abrupte altiĝas. Do, Kramer supozis, ke la haŭto de delfenoj, fleksiĝante, kvazaŭ adaptiĝas al la akvofluo, preventante aperon de la kirloj. Estis testitaj risortaj ŝeloj, iagrade ili vere malhelpis kirlokreadon. Sed la paradokso de Gray restis: la risortado klarigas ĝin nur parte. Devas ekzisti aliaj, pli efektivaj manieroj malpliigi la reziston.
— Pripensu, pri kio vi parolas! — indignis Nastinjo. — Kiel eblas okupiĝi pri la paradokso de Gray, havante nek aparataron por eksperimentoj, nek delfenojn mem?!
Mi kontraŭdiris:
— Sed ĝuste en tio estas la plej interesa. Imagu, kiel bele estas: diveni la sekreton de delfenoj, ne havante eĉ unu delfenon...
Mi devis longe admoni. Tio estis la unua okazo, kiam Nastinjo ne volis eĉ provi solvi taskon. Laŭ ŝia opinio, la ideo estis tute malserioza: estas ridinde okupiĝi pri esploro de delfenoj, kiam estas nenia ebleco ricevi eĉ la plej malbonan delfenon. Mi sukcesis konvinki Nastinjon tute hazarde.
— Pensu logike, — diris mi. Kiam mankas argumentoj, ĉiam necesas apeli al logiko, kvankam ĝuste logiko ĉi tie mankas. - Pensu logike. Ja aliaj esploristoj havis delfenojn, sed nenion sukcesis. Kaj vi ne havas delfenojn. Sekve, vi sukcesos.
— Nu, vi diras!... — indignis Nastinjo. — Tio estas tia sensencaĵo, ke...
Ŝi subite eksilentis kaj ekgapis al mi. Ŝi rigardis al mi per la okuloj de koloro de ŝtorma ĉielo, kaj mi komprenis, ke la afero ekrulis.
— Do, vi opinias, ke esplori delfenojn necesas sen delfenoj? — per tute alia tono demandis Nastinjo.
Kio restis al mi? Mi sentis, ke mi diras stultaĵon, tamen ripetis:
— Se rezoni logike, kulpas ĝuste delfenoj. Aliaj esploristoj havis delfenojn, sed la paradokso restis nesolvita. Vi ne havas delfenojn, sekve, vi divenos la paradokson.
— Jes, certe, — balbutis Nastinjo, rigardante tra mi.
Post duonhoro ŝi demandis:
— Kaj kio kun la tuboj? Hodiaŭ ili venos al la stacio, necesas akiri aŭtojn kaj arganon.
Mi respondis, ke mi faros ĉion mem. Ŝi trankvile okupiĝu pri delfenoj. Tio estas ne pri delfenoj, sed pri ilia malesto. Ne tia malesto, kiu estas simpla malesto, sed tia, kiu donas pli, ol la esto... Tio estis jam pura deliro, kaj mi por sekurigi min uzis la magian vorton «logike».
Cetere, Nastinjo ne aŭskultis min. Ŝi distre diris: «A ha», — kaj iris al la maro..
Dum la tuta tago mi kuradis kiel freneza kun tiuj tuboj. Kaj Nastinjo kuŝadis sur tabuloj kaj rigardadis en la maron. Mi alportis al ŝi kefiron kaj kukojn — mankis tempo okupiĝi pri tagmanĝo.
Entute ekde tiu tago mi devis labori anstataŭ du homoj. Mi ne permesis al Nastinjo distriĝi. Ŝi pensu. Mi nur ne komprenis, kion ŝi povas imagi en tiu okazo. Nu, jen maro, kaj en ĝi naĝas delfeno. Kion plu?.. Foje mi eĉ sonĝis tiun bildon. La delfeno malgaje ridetis kaj diris per voĉo de Torĵevskij: «Ne rigardu min tiel!»
Nastinjo meditis dum du tagoj. Je la tria tago ŝi donis al mi liston de libroj, kiujn ŝi bezonis. La listo nenion klarigis. Ĉiuj libroj koncernis teorion de katalizo. Kataliziloj, certe, povas pligrandigi rapidon de kemia reakcio, sed kiel ili estas ligitaj al pligrandigo de rapido de delfenoj?! Kion fari! Mi veturis en Soĉion kaj akiris la librojn.
Poste Nastinjo enmanigis al mi ankoraŭ unu liston — kemiaĵoj, laboratoria ilaro, aparato por kromatografia analizo. Kun tio estis pli simple: mi iris al najbaroj-hidrologoj kaj elpetis ĉion necesan. Ni starigis duan tendon, nun Nastinjo havis propran laboratorion.
— Se la afero ĝisiros delfenojn, — diris mi al Nastinjo, — vi, bonvole, avertu antaŭe. Ja necesos ekipi ŝipon.
— Delfenoj? — redemandis Nastinjo. — Ne, delfenoj ne necesas.
En la sekva tago Minaco de Ok Maroj diris al mi:
— Aŭskultu, belulino, vi almenaŭ vizitu hejmon. Ĉi tie kursas «Meteoro» /*ŝipo kun subakvaj flugiloj*/. Post laboro venas ripozo. Do, necesas iom ripozi, ne nur laboraĉi. Kaj vi havas nuran laboron kaj nenian ripozon. Jen ankaŭ Nastinjo magriĝis pro via kefiro. Nur la okuloj restis. Hodiaŭ estos fiŝsupo — nepre estu ĉi tie je la kvina.
Mi revenis post la oka, malsata kaj kolera. Kriaĉis magnetofono, apud la gardistejo gajis barbaj hidrologoj: ili pene instruis al la maljunulo skudancon. La fiŝsupo jam mankis, mi tion tuj malkovris. Manĝis mian fiŝsupon, turniĝas ĉirkaŭ Nastinjo, al la maljunulo la kapon nebuligis, — mi ilin forpelis furioze. La vespermanĝo rezultis stulta: seka vino, pomoj, kukoj, duonŝtoniĝinta fromaĝo.
La kapo zumis pro laco kaj vino, kaj mi iel preteratentis vortojn de Nastinjo:
— Sciu, morgaŭ ni testos.
Ni jam enrampis en niajn dormosakojn, mi maŝinece balbutis:
— Bone, morgaŭ.
Kaj tiam mi ekkonsciis: testos!
— Aŭskultu, kion testos? — demandis mi. — Pri kio vi parolas?
— Ni naĝos morgaŭ. Se ĉio konvenos, ni morgaŭ superos mondan rekordon. Dormu. Jes, aŭskultu, ja tiu Aleĉjo estas bona knabo, ĉu vi rimarkis? Nu, tiu alta, kun lipharetoj. Li estas el Rostovo, preskaŭ samurbano.
Dormi mi jam ne deziris. Kia povis esti dormo, se Nastinjo solvis la taskon!
— Bone, mi klarigos, ne kriu, — nevole cedis Nastinjo. — Kaj eĉ nenion necesas klarigi, ĉio tre simplas. Vi ja mem diris, ke sen delfenoj estas pli facile kompreni la aferon. Diris ja? Nu, mi imagis maron, imagis delfenon, poste forigis tiun delfenon, ĉu vi komprenas?
Mi nenion komprenis. Jen naĝas delfeno — tio estas imagebla. Sed kio restos, se forigi la delfenon?
— La maro restos, — kun ĉagreno diris Nastinjo. - Kiel vi ne vidas? Ja tio estas tre logika, vi mem diris. Restos akvo, sekve, pensi necesas nur pri akvo. Sen ajnaj delfenoj. Necesas imagi akvon, ĉu klaras?
Mi demandis preskaŭ blinde:
— Ĉu molekulojn de akvo?
— Ne. Ĝuste en tio estas la afero, ke ne molekulojn. Se akvo konsistus el molekuloj, ĝi bolus ĉe minus okdek celsiaj gradoj. La molekuloj de akvo estas kunigitaj en grupoj, en agregatoj. Tial akvo estas likva. Nu, imagu glacion kun ĝia kristala krado. Grandegan kristalon — kiel la staplo en la ŝarĝostacio. Do, kiam glacio degelas, la kristalo disfalas en agregatojn. Anstataŭ la staplo — apartaj kestoj, ĉu klaras? En la kestoj, ni supozu, estas pilkoj. Ili teorie estas moveblaj, ilin facilas dispuŝi, sed ja la taro malhelpas! Same kun la molekuloj de akvo. Ili estas ŝlositaj en tiuj agregatoj, kiel la pilkoj en la kestoj. De tio dependas ĉiuj kvalitoj de akvo. Inkluzive la reziston, kiun ĝi faras al movado. Provu movi la pilkojn, kiam ili estas en la kestoj. Kaj plue mi rezonis tiel: necesas diserigi la agregatojn en apartajn molekulojn, tiam viskozeco de akvo abrupte malpligrandiĝos. Eble, delfenoj ĝuste tiel...
— Atendu, — interrompis mi. Delfenoj min nun ne interesis. — Sed kiel tion fari? Kiel diserigi tiujn agregatojn?
Nastinjo neglekte ronketis.
— Vi ja alportis al mi la librojn. Denove logiko: iu ie devis solvi similan taskon por aliaj celoj. Akvo estas tiom disvastigita substanco... Unuvorte, mi trovis, ke pri la problemo de diserigo de agregatoj interesiĝas biokemiistoj. Certe, en iliajn kapojn ne venis ideo, ke tio estas vojo al malpliigo de la viskozeco de akvo. Simple agregatigitaj molekuloj partoprenas energetikajn procezojn de organismo. Se vi deziras, morgaŭ rigardu la librojn. Gravas unu afero: kiam la agregato kaptas ekstran protonon, ĝi tuj disfalas en apartajn molekulojn. Kiel ludkarta dometo. Ĉu vi komprenas? Post tio al mi restis trovi substancon, kiu facile fordonus protonojn. Morgaŭ vi provos je vi mem. Mi prenis kiel bazo kremon «Luna»: ja ni estas ne ŝipoj, por ŝminki nin per ajna protona aĉaĵo. Kaj sufiĉas, mi volas dormi! Lasu min.
— Dormu, — diris mi, koleriĝinte. — Vi eĉ ne imagas, kion vi faris. Kaj ĉiuj viaj rezonoj estas... neĝa ponto super abismo de nescio. Ŝanceliĝema neĝa ponto.
— Kiel? — miris Nastinjo. — Neĝa ponto super abismo? Jen bele! Mi klare vidas tiun ponton...
Ŝi iom silentis, rigardante sian neĝan ponton, poste demandis:
— Aŭskultu, Kira, tio estas el poezio, ĉu?
— Ne, el prozo. Tiel Karl Pirson rimarkis pri la leĝo de heredeco de Gregoro Mendel.
— Sed ja Mendel pravis! Kaj krome, tio estas simple bela — neĝa ponto super abismo.
Mi precizigis:
— Super abismo de nescio.
— Kaj kio? Plej gravas — ne fali.
«Ne, — pensis mi, — plej gravas decidiĝi kaj surpaŝi la neĝan ponton. Ne atendi, ĝis oni konstruos ferajn abutmentojn, sed trovi malvastan neĝan strion — kaj kuraĝi».
Strange, sed mi profunde dormis dum tiu nokto. Matene min vekis nekredeble bongusta odoro — la maljunulo kaj Nastinjo fritis tomatojn. Mi pensis, ke la tago estos sukcesa.
Post la matenmanĝo Nastinjo donis al mi ujeton kun verdeta kremo.
— Vi penu, — pete diris Nastinjo. — Ja mi havas vin anstataŭ delfeno.
La maljunulo helpis mezuri laŭ la bordo cent metrojn. Sekundmezurilon ni ne havis, ni devis preni mian horloĝeton.
— Nu, knabinoj, ni komencu, — deklaris Minaco de Ok Maroj. — Sub mia gvido.
La kremo estis malvarma, kaj akvo estis malvarma. Mi staris sur glita ŝtono, kaj la maljunulo, Nastinjo kaj hundo Trezoro rigardis al mi de la bordo. «Neĝa ponto, — pensis mi, — nur ĝi eltenu...»
Mi sentis, ke mi naĝas bone. Tia sento okazas malofte: ŝajnas, ke mi flugas, ne renkontante reziston. Kaj mankis laco: mi dum la tuta centmetra distanco estis pliiganta rapidon.
— Kvardek ok sekundoj! — kriis de la bordo Nastinjo. — Ni ne timas neĝan ponton!..
La monda rekordo por viroj estis kvindek du sekundoj, mi tion bone memoris. Eĉ se Nastinjo eraris je unu aŭ du sekundoj, tutegale la monda rekordo estas superita!
— Ni prenu marvirinojn, — diris la maljunulo. — Ili ja estas knabinoj, ne viroj. Popola saĝo! La knabinoj devas pli bone naĝi. Aŭ ni prenu ekzemple fantomojn...
— Stop, avo, — haltigis lin Nastinjo. - Fantomoj estas el alia historio. Provu, Kira, cent metrojn sur la dorso.
La rekordo estis minuto kaj ses sekundoj, mi pasis la distancon pli rapide, — nun mi tre bone sentis rapidon.
— Kvindek sep, diable! — ravite diris la maljunulo. — Kvindek sep sekundoj. Kiel «Meteoro» iris.
Dum tiu tago estis forgesitaj ĉiuj provizaj aferoj. Ni naĝis kaj registris rezultojn. Ĝis la dua horo ni posedis preskaŭ ĉiujn olimpikajn kaj mondajn rekordojn. Eĉ en distanco je okcent metroj mi povus ricevi arĝentan medalon, kaj Nastinjo — la bronzan. Nia kremo finiĝis, alie ni ankaŭ tie ĉi atingus la oran.
Poste mi, laca kaj feliĉa, kuŝis sur varmega, bruliganta sablo kaj rigardis, kiel la maljunulo kaj Nastinjo pretigas festan tagmanĝon. Iomete turniĝis la kapo, kaj, kiam mi fermis la okulojn, la terglobo komencis mole ŝanceliĝi.
— Aĥ, nun estus bone trinki malvarman limonadon..., — suspiris la maljunulo. — Vi, knabinoj, superfluan kalorion timas gluti, figurojn gardas. Sed al mi persone neniu kalorio danĝeras. Mia organismo estas stabila kontraŭ tiuj kalorioj.
Minaco de Ok Maroj ruzas — mi travidas lin. Li volas, ke Nastinjo iru al la hidrologoj por biero.
— Ne ruzu, avo, — diras mi. — Biero estos vespere. Nun necesas konservi klarecon de pensado. Ĉi tie estas tia problemo: kiel nomi la malkovron? Por estu mallonge kaj belsone. Elpensu.
— Se mi havus viajn zorgojn, — grumblas la maljunulo. Li estas evidente flatita. — Nomu tiel: fulmorapida meteora naĝado nome de Anastasia Sariĉeva.
Nu, tio estas nesensenca. Efekto de Anastasia Sariĉeva. AS-efekto. Kiel ŝanceliĝas la terglobo! Detruitaj agregatoj tre rapide restariĝas, alie akvo malantaŭ mi bolus sen ajna malŝparo de energio. Jes, certe, detruado kaj restarigo de agregatoj iras nur en maldika tavolo. Kaj kio? Tio neniom malhelpas uzi AS-efekton (ja bone sonas: AS-efekto!) en rapidaj ŝipoj.
— Aŭskultu, Nastinjo, ni hodiaŭ sendos telegramon al Gejm. Kaj al barba Voĉjo.
— Ne, al Gejm estas pli bone telefoni. Li nun estas en Taganrogo. Kaj kun Voĉjo ni atendu kelkajn tagojn. Al mi ankoraŭ ne ĉio estas klara.
Nastinjo rakontas al la maljunulo pri Gejm kaj pri la artileria salutpafado el du kanonoj. Ne, du kanonoj ne sufiĉas! Se Gejm havas konsciencon, li aranĝos saluton el ĉiuj kvin kanonoj. La AS-efekto taŭgas ne nur por ŝipoj. Akvo estas sango de nia civilizo. Ĝi estas ĉie — en duktoj, hidrosistemoj, turbinoj...
— Pri la kanonoj, certe, estas bele elpensite, - diras la maljunulo, — sed mi al vi tiel diros: ne bruu — tiun aferon necesas teni en plena sekreto. Ĉu vi komprenas? Kaj vi famiĝos pri rekordoj. Oni vin, eble, laŭ la tuta mondo veturigos. Al ĉiaj sportkonkursoj kaj olimpikoj. Portretoj estos en gazetoj. Kaj mi kun vi veturos, rigardos la mondon...
— Ĉu, Kira, ni tiel faru? — ridas Nastinjo. - Gregoro Semenoviĉ donis gigantan ideon. Eĉ jure ne eblas alkroĉiĝi: kondiĉoj de la konkursoj ne malpermesas uzi kremon. Ĉu vi imagas, kio okazos!
Ili ankoraŭ longe gajas, interrompante unu la alian diskutante fabelajn perspektivojn de nia sporta kariero. Mi aŭdas nur pecojn de la frazoj, mi febras pro freneza penso: kaj se uzi la AS-efekton en nia sangosistemo?
— Do ni komencu, — deklaras fine Minaco de Ok Maroj. — Sufiĉas babili, ni komencu tagmanĝi. Eĥ, pro tia okazo — kaj sen botelo da biero! Pereos mi kun vi... Forlavu la sablon, kaj tuj iru manĝi. Ek!
Jes, necesas hasti. Mi perdis amason da tempo, atendante, ĝis la eksperimento kun Nastinjo donos fidindajn rezultojn. Tamen nun eblas certe iri antaŭen.
Ĉu certe?
Nova eksperimento estas nova abismo. Kaj kia!
Estu tiel. Mi trovos neĝan ponton, nepre trovos kaj ne timos surpaŝi ĝin.
Atendu min, neĝa ponto!
* * *
Ĉi tie finiĝas la unua rakonto pri la vivo kaj la esploroj de Kira Vladimirovna Safraj.
Tradukis el la rusa Jurij Finkel
|