dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Antaŭ la leĝo

您是本帖的第 995 个阅读者
树形 打印
标题:
Antaŭ la leĝo
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Antaŭ la leĝo

FrancoKAFKO(Franz Kafka):
Antaŭ la leĝo


Antaŭ la leĝo staras pordogardisto. Al tiu pordogardisto venas kamparano kaj petas eniron en la leĝon. Sed
la pordogardisto diras, ke nun li ne povas permesi al li la eniron. La viro konsideras iom kaj poste demandas,
ĉu li do pli poste rajtos eniri. "Eble", diras la pordogardisto, "sed ne nun". Ĉar la pordego al la leĝo estas malfermita
kiel ĉiam kaj la pordogardisto flanken paŝas, la viro kliniĝas por rigardi tra la pordego internen. Tion rimarkinte,
la pordogardisto ridas kaj diras: "Se tio vin tiom logas, provu do eniri malgraŭ mia malpermeso. Tamen pripensu:
mi estas potenca. Kaj mi estas nur la plej malsupra pordogardisto. De halo al halo staras pordogardistoj, unu pli
potenca ol la alia. Jam la aspekton de la tria eĉ mi ne plu povas elteni." Tiajn malfacilaĵojn la kamparano ne estas
atendinta; la leĝo devas do esti alirebla por ĉiu kaj ĉiam, pensas li, sed rigardante nun pli precize la pordogardiston
en lia peltmantelo, lian grandan pintan nazon, la longan, maldensan, nigran tataran barbon, li tamen decidiĝas prefere
atendi, ĝis li ricevu la permeson eniri. La pordogardisto donas al li tabureton kaj lin sidigas flanke de la pordo.
Tie li sidas tagojn kaj jarojn. Li faras multajn klopodojn por esti enlasata, kaj lacigas la pordogardiston per siaj petoj.
La pordogardisto faras foje kun li etajn pridemandojn, esploradas lin pri lia patrujo kaj pri multa alio, sed estas
indiferentaj demandoj, kiel faras moŝtuloj, kaj konklude li ĉiam denove al li diras, ke ankoraŭ li ne povas lin enlasi.
La viro, kiu por la vojaĝo sin provizis je multo, uzas ĉion, kiom valora ĝi estu, por korupti  la pordogardiston. Tiu ja
ĉion akceptas, sed dume diras: "Mi ĝin akceptas nur, por ke vi ne kredu, esti ion preterlasinta."  Dum la multaj
jaroj la viro observas la pordogardiston seninterrompe. Li forgesas la aliajn pordogardistojn kaj tiu unua
ŝajnas al li la sola malhelpo al la eniro en la leĝon. Li malbenas la malŝancan hazardon, dum la unuaj jaroj
senkonsidere kaj laŭte, poste, maljuniĝante, li nur grumblas antaŭ si. Li infaniĝas, kaj, ĉar dum sia longjara
studado de la pordogardisto li estas ekkoninta ankaŭ la pulojn en lia peltkolumo, li petas ankaŭ la pulojn, lin
helpi por favorigi la pordogardiston. Fine liaj okuloj malfortiĝas, kaj li ne scias, ĉu ĉirkaŭ li vere mallumiĝas,
aŭ ĉu nur liaj okuloj lin trompas. Tamen li ekkonas nun en la mallumo brilon, neestingeble radiantan el la
pordo de la leĝo. Nun li ne plu longe vivas. Antaŭ lia morto ĉiuj spertoj el la tuta tempo kuniĝas en lia kapo al
unu demando, kiun ĝis nun li ankoraŭ ne estas farinta al la pordogardisto. Li mansvinge al li signas, ĉar sian
rigidiĝantan korpon li ne plu kapablas starigi. La pordogardisto devas sin profunden klini al li, ĉar la malsamo de ilia
grando ŝanĝiĝis tre malfavore al la viro. "Kion vi volas ankoraŭ nun ekscii?" demandas la pordogardisto, "vi estas
nesatigebla." "Ĉiuj ja strebas al la leĝo," diras la viro, "kiel eblas, ke en la multaj jaroj neniu petis eniron krom mi?"
La pordogardisto perceptas, ke la viro jam estas je sia fino, kaj, por ankoraŭ atingi lian foriĝantan aŭdon, li kriegas al li:
"Tie ĉi povis atingi eniron neniu alia, ĉar tiu eniro estis destinita nur por vi. Mi iras nun kaj fermas ĝin."

(Elgermanigis Vilhelmo Lutermano)

Kopirajto pri la traduko 1999 / copyright 1999

Laste reviziita la 19-an de novembro 2001

ip地址已设置保密
2008/5/25 8:55:07

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询